Makedonio – lando de dialogo
Makedonio estas la plej suda respubliko de la eksa Jugoslavio. Tiu malgranda lando estas nekonata por pli multo da turistoj. Sur apenaŭ 25 mil kvadrataj kilometroj vivas tie du milionoj da loĝantoj.
Havante neniun mar-aliron, Makedonio estas plejparte lando montara.
.
Mato Mikulec diras, ke la ĉefa trajto de Makedonio estis malfermiteco al dialogo. Li estasa fokolarano, kiu translokiĝis tien el Kroatio antaŭ 30 jaroj.
.
Fotoj supre: Grupeto de fokolaranoj kun Mato Mikulec kaj (dekstre) – folklora danco en Makedonio.
.
La makedona movado konsistas el kristanoj (ortodoksaj kaj katolikaj) kaj el islamanoj. Hodiaŭ Mato vidas Makedonion kiel sia lando kaj ekŝatis la nacion, kiu estas tre amikema. La makedonan socion formas makedonoj (64%), albanoj (25%), turkoj (4%) kaj kelkaj aliaj naciecoj.
.
Buntan diversecon de la makedonaj etnogrupoj ligas simbole la ĉefurba ponto trans la rivero Vardar.
Makedonio estas unu el plej riĉaj historie landoj en Eŭropo. La kronikoj memorigas, ke tiu lando gastigis jam s-tan Paŭlon, kiu estis nomita “apostolo de la nacioj”. En tiu regiono naskiĝis Cirilo kaj Metorio, la du fratoj kiuj vivis en la 9-a jarcento. Ili kreis la orient-slavan alfabeton “kirilica” kio antaŭenigis lingvon kaj kulturon de la slavoj. Tial ambaŭ fratoj estis proklamitaj la ĉefpatronoj de Eŭropo. Ĉiujare oficiala delegitaro de Makedonio veturas al Romo por viziti la tombon de s-ta Metodio.
Lago Orhid, la “makedonia maro” estas unu el pli gravaj lokoj sur la turista itinerio.
Relative bona periodo al Makedonio montriĝis dum jardekoj post la 2-a mondmilito, kiam ĝi havis aŭtonoman statuton, egale kun ĉiuj respublikoj de Jugoslava Federacio. Tio finiĝis post kiam Jugoslavio disfalis kaj kaj komenciĝis sangaj bataloj inter la naciecoj, kiuj kutimis vivi en paco.
La unuaj kontaktoj kun Fokolara Movado okazis en Makedonio antaŭ pli ol 40 jaroj. En la 1980-aj ekestis la unuaj grupoj, al kiuj aliĝis ortodoksaj kristanoj, katolikoj, islamanoj kaj homoj senreligiaj. Ili ĉiuj renkontiĝas regule kaj respektas unu la alian – sendepende de aĝo aŭ kulturo, same junularo, homoj de diversaj profesioj kaj familioj. “Hodiaŭ ni spertas, ke diverseco ne estas barilo por kunvivi amikece kiel gefratoj. Tion rekonas la multaj loĝantoj” – diras Mato.
.
Du personoj disfamigis Makedonion: 1. En antikvaj tempoj – Aleksandro la Granda (vd. la monumenton, dekstre), unu el plej sukcesaj konkeristoj en la historio. 2. Dum nia epoko – patrino Teresa de Kolkato, prizorganta mizerulojn en Hindujo por kio ŝi ricevis la Pacan Nobel-premion. Ŝi naskiĝis en la ĉefurbo Skopje kaj tie staras domo (la maldekstra foto) honore al ŝi dediĉita.
*
Fine de la artikolo vi povas aŭskulti makedonan muzikon Izlezi ćerko Fatimo / Rigardu, mia filino Fatima (4:10) https://www.youtube.com/watch?v=Gj_sPzNxkZM&list= . Por eksterlandanoj, la paŝtista muziko ŝajnas simila en ĉiuj landoj de Balkanio (Balkana Duoninsulo). Folkloro de tiu malgranda lando vivas eĉ en modernaj kantoj – “Makedonsko devojce” / Makedona knabino (3:57) https://www.youtube.com/watch?v=5ns98uX4dsM .
____________________________