Nobla beleco

Nobla beleco

Ne ofte okazas, ke ĉarmo ekstera kongruas kun nobla animo – precipe en la medio, kie oni postkuras popularecon. Tamen foje troveblas homoj, kiuj protektas bonajn principojn kaj al unu ni dediĉas tiun ĉi artikolon. Plezure ni faras tion, ĉar ŝi vivis en lando, kiu gastigos ĉijare la 108-an Universalan Kongreson.

Antaŭ kelkaj semajnoj mortis Gina Lollobrigida, konsiderata kiel la plej bela virino de la mondo. Ŝi ludis en pli ol 60 filmoj produktitaj en kelkaj landoj, samkiel en multaj televidaj programoj. Unuvorte: ŝi estis unuranga stelo sur la kinematografia firmamento.

Gina (baptonomo Luigia) naskiĝis somere 1927 en urbeto Subiaco, urbeto lokita en mez-itala regiono Lazio. Ŝia patro estis meblofaristo kaj la gepatroj ĝuis kvaropon da filinoj. Post la 2-a mondmilito ŝi devis forlasi sian bombitan urbeton kaj vivi kun kvin membroj de la familio en unuĉambra loĝejo.

.

Panorama vidaĵo de Subiaco

Malgraŭ tio Gina tenis revojn esti bona artisto kaj tiu pasion ŝi realigis poste en maturiĝinta vivo. En Romo Gina prenis lecionojn pri kantado kaj laboris iomete kiel modelino.

Konkurso pri beleco en 1947 , Gina staras tria de maldekstre.

Kiel multaj knabinoj, ŝi revis pri filma kariero kaj onidire unu vojo gvidis al tiu celo: partopreno en konkursoj de beleco. Do ŝi aliĝis kelkfoje al tiu konkurado kaj en 1947 atingis trian lokon de “Miss Italia”. Kvankam ne venkis, tamen gravuloj el filmindustrio ŝin rimarkis kaj Ĝina komencis aperi sur kovriloj de revuoj kaj ludis epizode en kelkaj negravaj filmoj.

.

Komence de 1949 ŝi edziniĝis kun jugoslava kuracisto Milo Skofic, kiu faris kelkajn fotojn en bankostumo de sia novedzino, ankoraŭ nekonata tutlande. La edzo de Gina rezignis je la kuracista profesio por esti ŝia impresario. Loga figuro kaj tre bela vizaĝo de Gina vekis intereson inter gravuloj de “Cinecittà” – centro de la itala film-industrio. Sekve aperis invitoj ludi en grandaj italaj kaj internaciaj filmoj.

.

Informoj pri ĉarmo kaj beleco de la juna aktorino flugis 10 mil kilometrojn, al Pacifika bordo de Kalifornio. Unu el plej riĉaj gvidantoj de tiu filmofabriko invitis Gina’n al usona fabriko de sonĝoj (tiel oni nomis Holuvudon). La riĉulo estis tiom certa ke Lollobrigida restos en Usono, ke li aranĝis unudirektan flugbileton al ŝi. Li celis edziĝi kun ŝi kaj havis jam advokatojn kiuj helpus lin aranĝi jure eksedziĝon kun sia aktuala edzino. Por Ĝina estis luita luksa hotelo, kun asito de persona ŝoforo kaj sekretario; venis ankaŭ multaj proponoj kaj filma kontrakto ludi po tri filmoj jare dum 7 jaroj. Dungiĝo en filmstudioj estus ege kosta kaj la profitoj grandaj.

.

Konduto de la filma potenculo estis malakceptebla: li celis delogi la edziniĝintan virinon kaj estis tiel trudiĝema, ke Lollobrigida decidis tuj liberiĝi de li kaj reveni al Italio. Ŝi do subskribis la kontrakton sed ne intencis ĝin plenumi. “Mi subskribis ĝin ĉar mi volis reiri hejmen kaj ludi en eŭropaj filmoj” – ŝi diris.

Li tamen ne rezignis kaj sendis advokatojn al Eŭropo, ke ili persekutu la forkurintan aktorinon. Pro tio Gina dum kelkaj jaroj ne povis aktori en Usono. Cetere tie Lollobrigida ne fartis bone, ŝi preferis labori en sia hejmlando. En Holivudo aperadis tiutempe naivaj blondulinoj, kio kontrastis fronte al sovaĝa kaj impulsema Gina, la simbolo de mediteranea pasio. Krome ŝin ĝenis tre intrudemo de la tieaj ĵurnalistoj.

Ludi en filmoj signifas konstante vojaĝi kaj estadi ekster hejmo.

Evitinte Holivudon, Gina eklaboris en Italio kaj Francio – ludante en plej sukcesaj filmoj, une kun Pane, amore et fantasia (Pano, amo kaj revoj) kiun reĝisoris la konata Vittorio de Sica.

Turnopunkto en ŝia kariero montriĝis la sekvaj du: ‘Fanfan la Tulipo‘ kun Gerard Philippe kaj la dua – ‘Ĝibulo de Pariza Notre Dame‘ kun Antony Quinn. En tiu dua filmo ŝi ludis sorĉe logan ciganinon Esmeralda (2:31), kies emocian dancon vi povas rigardi ĉi tie kaj aŭdi la kanton ne ligitan kun tiu filmo. Vi ekvidos la rezultojn de danclecionoj, kiujn Gina partoprenis en sia junaĝo.

.

1-2. Afiŝo kaj sceno el “Fanfan la Tulipo”; 3. Gina en filmo “Ĝibulo de Notre Dame”

Tiel ŝi fariĝis aktorino plej serĉata por filmoj je internacia skalo. Oni invitis ŝin ludi en tiom da filmoj, ke ŝi devis malakcepti kelkajn proponojn pro manko de tempo kaj troa okupiteco. Pri tia famo atestas vizito de Lollobrigida en Argentino, kie 60 mil homoj aperis por saluti la mondan filmostelon.

Tiel ŝia populareco atingis aliajn kontinentojn kaj sukceso de filmo “Trapezo” (9:29) pri la vivo de cirk-artistoj firmigis la tre altan pozicion de Lollobrigida en monda kino. Gina ludis tie kun Burt Lancaster, kiu bone fartis en ĉi tiu rolo ĉar en sia junaĝo li mem laboris kiel cirka akrobato. Dum la brila kariero de Lollobrigida, ĉiam ŝin akompanis famaj aktoroj.

.

Unu el filmoj estis farita en ekzotikaj regionoj de Birmao kaj Tajlando. Tie Gina aktoris kun Frank Sinatra – usona idolo, kiun ŝi taksis enua. Kaj Lollobrigida estis tre aktiva, tiutempe sur la montopinto de sia kariero. La intensa laboro ebligis ŝin kunfari filmon post filmo, kvazaŭ en muntoĉeno. Gravaj film-reĝisoroj proponis al Gina ludi ĉefrolojn, tial ne estas mirinde, ke pro sia aktorado ŝi ricevis multajn trofeojn kaj premiojn. Tiaj sukcesoj estis ligitaj kun rapidemo kaj malkvieto, kio ne utilis al familia vivo. Klaĉverkistoj kaj paparacoj sekvis ŝin ĉie por serĉi sensacion.

.

1-2. Scenoj el filmo “Trapez”; 3. Lollobrigida kun siaj plej amataj.

En 1960 Gina Lollobrigida kun siaj edzo kiaj infano – pro altaj eŭropaj impostoj kaj por iom da trankvileco – translokiĝis por kelka tempo al Kanado. Ŝi ankaŭ esperis trovi pli bonŝancan medion por sia jugoslava edzo. Tamen la streĉoj ne mankis. Reaktiviĝis longa konkurado kun Sophia Loren kaj se temas pri tio, kiu estas pli bela aŭ pli populara – atmosfero fariĝas varmega, malfacila por kontroli. Kiam iu diras al virino ke ŝi estas malica, kverela aŭ malsaĝa – ŝi unue koleros kaj poste tion neglektos. Sed ne diru, ke ŝi estas malbela – tion ŝi neniam al vi pardonos! Do kiu pli belis: Lollobrigida aŭ Loren, kiu fiere sin deklaris esti “pli busta” ol Gina? Imagu konsterniĝon de la impulsema Gina… Ŝi rebatis la ofendon kaj diris, ke Sophia povus pozi kiel kampulino, ĉar neniam ŝi aspektos kiel vera sinjorino. Se tio ne sufiĉus, Gina aldonis impete: “Ni estas tiel malsamaj, kiel rasa kurĉevalo kaj kaprino”. Eh virinoj, virinoj… Kiu kuraĝus troviĝi en tia ŝtormo?

.

.

Kiel vi legis komence, listo de filmoj, en kiuj ĉefrolis Lollobrigida, estas tre longa. Sed tia vivstilo estis laciga kaj post jardekoj ŝia kariero en kino malrapidis. Ŝi rezignis pri aktorado komence de la 1970-aj jaroj. Fariĝinte mondfama, Lollobrigida ekloĝis en granda domo ĉe antikva Via Appia. Tio estas orienta suburbo de Romo, pitoreska kun maljunaj pinioj kaj konata ĉapelo “Quo Vadis” menciita en samtitola, Nobel-premiita libro. Verkis ĝin H. Sienkiewicz kaj esperantigis Lidia Zamenhof.

Dum sia kariero Lollobrigida renkontis multajn famajn homojn: 1. Anna Magnani, verŝajne la plej bona aktorino en historio de itala kinematografio; 2. Popularega en Japanio filmaktoro, Toshiro Mifune; 3. Kiso por la unua homo kiu flugis al kosmo – Jurij Gagarin.

Forlasinte kinon, Lollobrigida disvolvis alian talenton, tio estis fotado, precipe la dokumenta. Inter amaso da fotoj troviĝas tiaj, kiuj meritas esti nomataj la vera fot-arto. Unue ŝi fotis konatajn personecojn el mondo de kulturo, sporto kaj politiko. Ĉiu fotito sin sentis honorita, ke tiel fama aktorino volas lin portreti. En 1974 ŝi estis gasto de Fidel Castro kaj pasigis 12 tagojn en Kubo. Pri tiu vizito Lollobrigida faris dokumenan filmon, kiu estis alte taksita de la specialistoj.

.

Kun sia fotilo ŝi travojaĝis la mondon, de la tiama Sovetunio ĝis Aŭstralio. Tiuj fotaĵoj konsistigis multajn ekspoziciojn kaj kelkajn fotoalbumojn, inkluzive tiun plej konatan: “Italia mia”.

.

Ginalollobrigida montriĝis ankaŭ talenta en skulptado

Inter 1972 kaj 1994 ŝi publikigis ses librojn kun siaj fotoj, inkluzive la kvinan – Mirinda Senkulpeco kun la fotoj pri kaj por infanoj. Ĉi tiu sorĉa, originala volumo estas la rezulto de multjara vojaĝo al ĉiuj anguloj de la mondo – serĉante veron kaj la belecon kiu nin ĉirkaŭas. La fotoj estas ligitaj kun citaĵoj de poetoj, filozofoj, artistoj kaj politikistoj tre diversaj kiel Ŝekspiro, Konfuceo, Lincoln kaj Charles de Gaulle. Aperas tie kelkaj proverboj kaj fragmentoj de loka folkloro. Lollobrigida provas kapti realajn emociojn “kreante per mia fotilo la plej belajn bildojn de miaj infanaj sonĝoj” – ŝi diris – “… por ke infanoj, plenkreskuloj kaj ĉiuj kreitaĵoj vivu en harmonio, en mondo libera de milito, detruoj aŭ ekologia katastrofo”. Tia estas la revo de ĉiuj infanoj. Antaŭparolon por ĉi tiu spontana libro skribis patrino Teresa de Kalkata.

Renkontiĝo de Lollobrigida kun patrino Teresa estis turnopunkto en vivo de la fama aktorino. Poste ambaŭ virinoj restis en ofta kontakto kaj Gina regule apogis la sanktulinon en ŝia servado al malriĉuloj. La famulino kelkfoje vizitis Hindujon kaj konstruis tie hospitalon. Gina estis malavara rilate apogon al malriĉaj homoj. Ŝi helpis ne nur al malriĉuloj de patrino Teresa, sed ankaŭ al infanoj en Afriko kaj aliaj lokoj. Tamen Lollobrigida neniam ŝatis paroli pri tio. Ŝi komprenis, ke pli ĝoje estas doni ol ricevi kaj donaco silenta, sen reklamoj pli valoras.

La funebra Meso okazis en roma preĝejo de Santa Maria in Montesanto, nomata “Preĝejo de artistoj”. Al Piazza del Popolo, kie troviĝas la preĝejo venis amaso da homoj por doni homaĝon por la fama filino de Italio. Armea orchestro ludis malgajan muzikon kaj dum la prediko aŭdiĝis rememoroj pri la eksterordinara vivo de Lollobrigida.

.

.

La vivo de Lollobrigida estis tre aktiva en diversaj kampoj. Krom la brila kariero en kino, ŝi agadis en fota ĵurnalismo kaj en politiko. Gina konis persone la tre gravajn homojn kiel Indira Gandhi, Willy Brandt, Orson Welles kaj multajn aliajn. Estus interese el kio ŝi ĉerpis energion por tiel intensa kaj longa vivo – ŝi atingis aĝon de 95 jaroj ! Kun ŝia morto forpasis la epoko de grandaj internaciaj kin-steloj.

Subiaco

Italio amis sian princinon, ne nur pro ŝia sorĉa beleco sed ankaŭ pro la principoj, laŭ kiuj vivis. Lollo, aŭ Gina Nazionale kiel ŝi estis nomata, estas itala nacia trezoro en la plej larĝa signifo, tra duonjarcento la ĉefstelo de la ekrano. Adiaŭajn vortojn esprimis koncize s-ro Gennaro Sangiuliano, la ministro pri kulturo: “Via ĉarmo restos viva. Ciao Lollo”.

Plejparton de la vivo Gina pasigis en Romo, sed ŝia lasta deziro estis resti entombigita en sia familia urbeto.

.

_________________

Leave a Reply

Your email address will not be published.

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: