Ĉu Eŭropo postrestos periferie?

Ĉu Eŭropo postrestos periferie?

Tra Singapuro pasas unu el ĉefaj komerc-vojoj inter Azio kaj Eŭropo

La rigardita vaste Okcidento superis la ceteran mondon dum kelkaj jarcentoj. Unue tio estis Hispanio, Francio, kaj – en la XIXa jarcento – Britujo, super kies imperio la suno neniam subiris, ĉar la britaj kolonioj vastis tra ĉiuj maroj, en ĉiuj kontinentoj. Nur antaŭ nelonge (laŭ historia perspektivo) oni rekonis, ke koloniismo signifas maljustecon, ofte ligitan kun ekspluatado de la okupata lando kaj uzado de ĝiaj loĝantoj kiel senpagajn laboristojn aŭ servistojn. Siajn koloniojn en Afriko havis nur kelkaj landoj de Okcidenta Eŭropo kvankam en la mondo popularas la opinio, ke por tia maljusteco respondecas la tuta Eŭropo aŭ ĉiuj blankuloj. Tio malveras, ĉar slavoj kaj aliaj nacioj de la Orienta Eŭropo havis neniujn koloniojn kaj tra jarcentoj ili mem estis okupataj de la agresemaj najbaroj. En militaj konfliktoj ili – ruze konflikigitaj – estis devigataj batali unu kontraŭ la alia, je profito kaj per mono de la eksteraj fortoj. La militkrimojn de pasinteco ne faris homoj vivantaj nuntempe, sed tio ne liberigas nin de kunlaboro kun ĉiuj honestaj homoj, serve al justa mondpaco kaj pro respondeco je vivo de la venontaj generacioj.

.

Partopreno de kelkaj landoj en la monda ekonomio dum lastaj 300 jaroj

.

La du mondmilitoj ruinigis eŭropan ekonomion, kelkdek milionoj mortis sur batalkampoj aŭ en la germanaj koncentrejoj kaj la kontinento kelkfoje proksimis al sinmortigo. Post 1945 la mondo eniris la t.n. „malvarman militon” kaj komenciĝis kelkdekjara lukto inter kapitalismo kaj socialismo. Post malfondo de Sovetunio la orienteŭropaj ŝtatoj aliĝis al la okcidenta bloko kaj ni revenis al “varmeta milito” kies temperaturo rapide kreskas.

Komparo de milit-fortoj inter NATO (fondita en 1949) kaj Varsovia Traktato (1955-1989), ekz: Submarŝipoj – 268/464 kaj la ceteraj – militŝipoj, helikopteroj, ĉas-aviadiloj, tankoj, interkontinentaj misiloj (raketoj); aviadilaj ŝipoj.

Kiam la Varsovia Traktato ĉesis funkcii, logika konsekvenco de tiu evento estus fari la samon al NATO (Nord-Atlantika Traktat-Organizo). Almenaŭ kelkaj kredis je honestaj intencoj de la alia flanko. Ĉiuj pensis, ke fine venas pacaj tempoj. Tio ne okazis kaj la tutan kontinenton prenis Usono sub sia kontrolo. Vidante neniun barilon, ĝi komencis sendi al Orienta Eŭropo sian soldataron kaj instali militbazojn en la nove akiritaj landoj. Kiel sciate, armeoj ne konstruas ekonomion ĉar ili estas formataj por alia celo. Ekonomio floras dum pacaj tempoj, militoj ĝin detruas.

Ekonomiaj prognozoj por la sekvontaj jardekoj. La grafikaĵo montras malnetan enlandan produkton (MEP) /ang: Gross Domestic Product – GDP/ en bilionoj da dolaroj.

(Unu skribita biliono enhavas 12 nulojn = 10 12 / 1000 ^4 dol; alivorte = miliono da milionoj. Ni klarigas tion por eviti la konfuzon: biliono en la usona/angla sistemo “biliono” enhavas 9 nulojn kaj singifas mil milionojn = 10 9 / 1000 ^3).

.

Intertempe montriĝis, ke sur la monda mapo aperas nova ekonomia centro. Tio ne plu estas Eŭropo nek Usono, sed Azio kie loĝas 60 % de la homaro kaj kiu okupas preskaŭ trionan spacon de ĉiuj kontintentoj.

La spertuloj antaŭvidas, ke dum Ĉinio fariĝas la plej forta ekonomio en la mondo, por dua loko konkurencos Usono kaj Hindujo. Sur ŝrankoj de ĉiovendejoj videblas pli kaj pli da objektoj faritaj en Ĉinio kaj en aliaj aziaj landoj. Azio havas ankaŭ grandegajn trezorojn subtere: gason, petrolon kaj aliajn, kiuj necesas por energio, produktado ktp. Ĉu estas do avantaĝe al Eŭropo izoliĝi de tiu potenca ekonomio anstataŭ eniri la kunlaboron, kiu estus profita por ambaŭ flankoj? Al tio respondis la ĉina propono nomita „Unu zono, unu vojo” kiu – simile al historia Silka Vojo – faciligos komercadon inter Azio kaj Eŭropo.

La projekto malplaĉas al usona registaro, ĉar proksimiĝo inter ambaŭ partoj de la grandega kontinento formus tiel fortan ekonomion, kiu minacos la privilegian pozicion de Usono. Oni do volas malhelpi konstruadon de la nova silka vojo. Tion faru starigitaj puĉe registaroj en tiuj landoj, tra kiuj estus konstruota rapidega fervojo kaj ŝoseoj.

.

1. Renaskiĝo de la komerca Silka Vojo inter Azio kaj Eŭropo estas verŝajne interesa kaj tre utila ideo; 2. Tiel aspektas ekonomiaj proporcioj inter Azio (blua linio) kaj la cetera mondo (ruĝa linio) dum la proksimaj jaroj. Laŭ ĝisnuna tendencoj, estonte Azio estos ekonomie pli forta ol ĉiuj aliaj landoj kune.

Unue por tiu celo estis elektita Ukrainio en 2014, kiam ĝia prezidento komencis plivastigi kunlaboron kun Ĉinio. Tion ja konfirmis eĉ usonaj politikistoj. La postaj puĉoj (nomitaj konfuze “majdano”) malsukcesis en Belarusio, same en Kazaĥstano en januaro 2022. Gazetaro informas, ke la sekva provo estos eble preparata en Uzbekio. Politikaj analizistoj diras, ke Usono jam ne havas tempon. Ne sufiĉas malfortigi Rusian Federacion, ĉar ĝia ĉefa konkuranto estas Ĉinio. Tion diris oficiale A. Blinken, usona ministro pri eksterusonaj aferoj. Tio signifas ke eventuale tie, en Azio okazos la plej granda konflikto. Tiucele Usono komencis jam ĉirkaŭi Ĉinion per siaj militbazoj kaj aviadilaj ŝipoj. Ĝis hodiaŭ ekzistas ok tiaj bazoj kaj la nuna usonestro malpacience muntas en Orienta Azio milit-aliancojn kontraŭ Ĉinio. Li ŝajnas neglekti avertojn de la respondecaj politikistoj, ke milita konflikto inter Usono kaj Ĉinio kaŭzus al terglobo damaĝojn neripareblajn dum jarcento.

.

Kazaĥstano ekflamis en januaro 2022, sed la puĉo (konfuze nomata “majdano”) malsukcesis kaj la nacio evitis civitan militon. La mondo ne bezonas bruligistojn kaj vet-armadon, sed pacan kunlaboron. La 13-an de aŭgusto 2022 tiun landon vizitis papo Francisko.

Per distranĉo de la komercaj koridoroj, ekonomio de ĉiuj interesitaj landoj stagnus. Tio videblas jam ne nur nun en Eŭropo, sed ankaŭ en Nordameriko, kie prezoj subite altiĝas kaj multaj firmaoj bankrotis. Ekonomia kresko en Azio estas tiel rapida, ke neniu povas ĝin haltigi kaj estus oportune al Eŭropo profiti el tio. Je unua rigardo, Azio formas kun Eŭropo unu geofizikan tuton, kiu nomiĝas EŭroAzio. Laŭ tia perspektivo, Eŭropo aspektas kiel duoninsulo de la grandega super-kontinento. Verŝajne ĉiu konsentas, ke vasta kunlaboro inter la du najbaroj estas pli utila ol distancigo. Kian profiton al Eŭropo donus izoliĝo de Azio? Krom centmiloj da fabrikoj instalitaj en Ĉinio kaj en aliaj aziaj landoj, pli kaj pli gravan rolon havos inventoj. Kontraŭe al naturaj rimedoj, eblecoj por eltrovemo kaj inventoj estas senlimaj. Tiukampe aziaj landoj ankaŭ progresas. Rezulte, apartaj nacioj preferas kunlabori kun memvole elektitaj landoj, sen ordonoj de iu monda policisto.

.

Estonta ekonomio dependos ne nur de produktado, de krudaj materialoj, teknologio aŭ mono. Troa produktado ne povas daŭri senlime, materialoj elĉerpiĝas, teknologio plej nova iĝas ne plu aktuala, neniu mono stabilas. Scio kaj inventoj estas la nuraj faktoroj, kiuj daŭras kaj povas konstante modifiĝi laŭ bezonoj. Krom tio, ilia kvanto ne malgrandiĝas pro uzado. Kontraŭe: scio atingas nivelon pli altan, riĉigita per spertoj de la pasinteco. Ŝajnas do, ke la sciencaj tradicioj de Eŭropo, ĝia diverseco, kaj edukado ligita kun eltrovemo povas bone kontribui al progreso de ĉiuj landoj en EŭroAzio kaj – je longa perspektivo – de la tuta mondo. Ĉu militkonfliktoj aŭ organizitaj de ekstero puĉoj helpas tion?

.

La dezirinda kunlaboro povas ankaŭ fortigi Eŭropon mem por ke ĝi estu konkurenca pli efike inter la plej grandaj ekonomioj. Dum unu el organizitaj tiucele konferencoj, prof. P. Drewe el nederlanda Universitato de Delft atentigis, ke inventoj ne estu limigitaj ĝis teknologio kaj komerca sukceso. Oni konsideru ankaŭ kion bonan tiuj inventoj portas al socia vivo.

La gvidantoj de Eŭropa Unio scias tion kaj en jaro 2000 estis prilaborita Lisbona Strategio, laŭ kiu oni devas investi 3% de la tuta MEP (Malneta Enlanda Produkto) por scienca esplorado kaj inventoj. Usono elspezas tiucele malpli (1.5% de MEP). Bazo por la estontaj eltrovaĵoj kuŝas en edukado. Kion oni investos en edukado nun, tio rezultos ekonomie nur post 20 jaroj.

.

En Singapuro funkcias ĝis nun EŭroAzia Asiocio, fondita komence de la pasinta jarcento. Tie oni organizas kultur-festivalojn kaj eldonas magazinon “Nova EŭroAziano”.

Ĉu la politikistoj kapablas vidi laŭ tiu perspektivo? Krom tio, ne sufiĉas pligrandigi elspezojn por scienco. Eŭropa Unio devus utiligi praktike sciencajn atingaĵojn en siaj entreprenoj, ne nur je avantaĝo de siaj plej fortaj membroj. En jaro 2005 eŭropa partopreno en tutmonda ekonomio egalis al 20%. Se la nunaj tendencoj daŭros, en jaro 2030 tiu partopreno ŝrumpos ĝis 10%. Bedaŭrinde, la deklaro ellaborita en Lisbono ne sukcesis, ĉar mankis praktikaj iloj por ĝin realigi en konvenaj firmaoj. Tio ja ne signifas, ke oni rezignu pri altaj celoj. En strategiaj planoj necesas lasi marĝenon por multaj provoj kaj eventualaj eraroj. Malsukceso ĝuste pripensita povas montriĝi helpa por sekvaj ŝtupoj.

.

Al kiu kontinento Eŭropo pli proksimas?

Konklude, por gardi unupolusan mondon oni bezonas unu grandan policiston, evidente la usonan. Alternativo por tia miskoncepto estas nur sendependaj, pace kunlaborantaj centroj. Kiu el la du kontraŭaj ideologioj estas pli favora al Esperanto? Lastatempe oni forĝis la terminon “administri per timo” – tio estu klimato, ekologio, malsanoj (pandemioj), naturaj katastrofoj, militoj… Ĉu usonaj armeoj devas aktivi en Eŭropo, ĉar alikaze Germanio revenos al fifama “Drang nach Osten” – la plurjarcenta ekspansiemo, kiu plene realiĝis en la hitlera Tria Regno /Drittes Reich ? Tia perforta (nuntempe ekonomomia) subpremo de la Orienteŭropaj landoj firmigus la konvinkon, ke solidareco eŭropa estas nur fikcio buŝumata hipokrite. En alia parto de EŭroAzio: ĉu iu serioze pensas ke Ĉinio atakos Japanion kaj Aŭstralion, ke okupos Hindujon kaj Filipinan Insularon post kiam Usono ĉesos kontroli tiun regionegon? Ŝajnas, ke neniu bezonas tie militojn – precipe junularo, kies estonteco troviĝas en paca kunlaboro kaj socia progreso. Ne ĉiuj politikistoj tion komprenas, bedaŭrinde.

Tio estas gravaj demandoj, kiujn devas alfronti ĉiu pensema homo kaj neniu de ili forkuros. Ankaŭ pacemaj esperantistoj kuraĝu ilin starigi. Eble kelkaj bonkoruloj kredas, ke Usono celas konkeri la globon por enkonduki Esperanton. Ja tiucele ĝia registaro devas altrudi unupolusan mondon, ĉu ne?

_____________

Leave a Reply

Your email address will not be published.

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: