La bona kantaro de Kebekio

La bona kantaro de Kebekio

Memorante pri la Montreala UEA-Kongreso, ni proksimigas al vi la muzikajn tradiciojn de “La belle province Quebec”. Meze de la 20-a jarcento en Kebekio oni dividis kantojn je du specoj: vulgaraj (en kabaredo aŭ drinkejo) kaj bonaj (ŝatataj en familia rondo aŭ instruatej en lernejo). Nun ni konatiĝu kun historio de La Bonne Chanson t.e. bona kanto.

Charles-Émile Gadbois (1906-1981) estis kanada folkloristo, pastro, muzikeldonisto, kaj komponisto. Li naskiĝis en vilaĝo Saint-Barnabé-Sud, apud rivero Yamaska – 15 km norde de kebekia urbo Saint-Hyacinthe. Li devenis el muzikista familio kaj jam infanaĝe la mondo de muziko lin ĉirkaŭis. Karolĉjo (etnomo por Charles) lernis ludi pianon kaj aliajn instrumentojn (ekz. violono kaj klarneto, verŝajne ankaŭ harpo). Komencinte studojn en Seminario de Saint-Hyacinthe (jaroj 1918-1926) li sukcesis bone ludi multajn intstrumentojn de la tiea orkestro. Post kompletigado de klasikaj studoj ĉe la Séminaire de Saint-Hyacinthe (1918-1926) en la Granda Séminaire de Montréal (1926-1930), Charles Gadbois estis nomumita profesoro ĉe la Séminaire de Saint-Hyacinthe dum jaroj 1930 ĝis 1944. Tie li instruis muzik-teorion, kantadon kaj francan lingvon. Samtempe li gvidis la tiean fanfar-orkestron.

La orkestro en Saint-Hyacinthe

Junie 1937 Gadbois partoprenis konferencon prezentitan de Mgr Camille Roy, rektoro de Laval-Universitato. Tio estis parto de 3a Kongreso pri Franca Lingvo. La rektoro anoncis la mesaĝon ke – por defendi efike la francajn spiriton kaj kulturon – oni revenu al kanadaj franclingvaj kantoj. Ĝuste dum tiu jardeko aŭdiĝis en radio usona muziko kiel laŭdire primitiva bugi-ŭugi (boogie-woogie) aŭ ĵazo. Por sin defendi kontraŭ la kultura imperiismo, oni komisiis al Charles Gadbois la taskon popularigi franclingvan edukadon per kantoj.

.

Komence al ĉiu studento oni oferis po unu kanto semajne, ĝi kostis nur unu centon. La unua estis La feuille d’erable en chanson (KANTO pri ACERFOLIO) verkita de Albert Larrieu. Tiu ĉi kanto fariĝis tiel populara, ke siatempe la publiko ĝin kantis antaŭ ĉiu futbala matĉo. Tio estis la komenco de longa aventuro – (3:45) https://www.youtube.com/watch?v=GOh0JXVbgzU&t=20s

KANTO pri ACERFOLIO

Iutage la bona Kreinto
ordonis al popoloj de la tero:
“Ĉiu elektu por si floron
kaj sendu al mi delegiton.
Venu ĝustatempe!

La floro kiun li ŝatas
estos emblemo, la signo
de mia amo
kiun mi havas por vi.”

Unu sendito el Francio elektis lilion;
Dianton prenis Anglio;
Hispanio ekhavis limon,
Usono – dalion,
Italo elektis rozon
kaj germano grandan kardon.

Fine venis kanadano vestita per peltoj:
ho, ve! Nenio restis – nur folioj kaj brajĉoj.
S-ta Petro tre bedaŭis,
li tuŝis sian blankan barbon kaj diris:
“Mi havas nenion krom ĉi tiuj branĉoj.
Vi do povas reveni als sia arbaro”.

Tamen Jezuo, kiun oni ne vidis
intervenis kun sia koro
kaj el amaso da plantoj eltiris acerfolion.
Ekde tiu bela tago
ĉie en kamparo, sur ebenaĵo aŭ en montaro
aceroj kreskas en Kanado.

Ni revenu al fontoj !

Post tri monatoj ĵus komence de la lernojaro, la projekto komencis realiĝi kaj p. Gadbois ekaktivis pli vaste kaj fondis radiostacion CJMS. Samjare p. Gadbois kreis kolekton de franclingvaj kantoj sub titolo La Bonne Chanson. Aŭtune 1937 aperis la unuaj 9 kantoj kaj ekde tiam p. Gadbois dediĉis al tiu projekto 18 jarojn de sia laborema vivo.

La orientan parton de Nordameriko malkovris francoj, kiuj ofte venadis el Bretonio, nord-okcidenta Atlantika regiono de Francio. De tie ili alportis sian kulturon kaj lertecon vivi ĉe maro.

.

Kebek-urbo (Quebec City) estas verŝajne la plej malnova granda setlejo post la malkovro de ĉi tiu kontinento kaj nomita la ĉefurbo de la Nova Francio.. Ĝi estis konstruita (en jaro 1608) sur altebenaĵo, proksime al loko kie Sankt-Laŭrenca Riverego pli larĝas kaj enfluas Atlantikon.

Granda kastelo Château Frontenac en Quebec City (Kebek-urbo) rigardas la Riveron de s-ta Laŭrenco

.

Por reklami sian ideon pri la “bonne chanson”, Gadbois daŭre organizis festivalojn, konkursojn kaj kongresojn, ekz. ĉe la Montreala Forumo (1942), la Kebekia Koloseo (1943) kaj Lewiston (1944). Kun Conrad Letendre li eldonis la monatan revuon Musique et Musiciens de 1952 ĝis 1954. En 1952 li fondis la radiostacion CJMS (Kanado: Je me souviens /Mi memoras).

.

La himnon “Ho Kanado” komponis kebekia muzikisto Calixa Lavallée (1842-1891). Ĝi konsistas el du strofoj tial Iu proponis, ke estu unu versio por ĉiu: la unuan strofon oni kantu angle kaj la duan – france.

.

“Fermu siajn okuletojn, mia bebo” – lulkanto el kolekto de La Bonne Chanson.

Baldaŭ en du radiostacioj (CKAC kaj CBF /Radio Kanada) estis dissendata programo Le Quart d’heure de la Bonne chanson (Kvaronhoro de bonaj kantoj). La programon apogis „Association des Amis de la Bonne Chanson” /Amik-Asocio de Bonaj Kantoj kun siaj 12 000 membroj. Pri la kantoj interesiĝis RCA Victor, la mondfama muzik-edonejo, kiu produktis apartaj 70 titol-diskoj.

Laŭ jaroj, Gadbois kolektis pli ol 500 kantojn, kiuj estas kompilitaj en dek volumoj. Krom tio, li mem komponis ĉ. 60 kantojn kaj skribis proksimume 20 aranĝojn por popolkantoj. Nuntempe la “Cahiers de la Bonne Chanson” povas esti trovita en multaj hejmoj kaj lernejoj de Kebekio.

.

P. Gadbois organizadis muzikajn konkursojn, festivalojn kaj krom-aranĝoj por grandaj festoj kiel ekz. la jubileo pri 300-jariĝo de Montrealo ku partopreno de 8000 personoj. Certe tiu periodo estis la plej sukcesa en historio de la projekto. Liaj kantaroj estis la sole rekonintaj al uzado en lernejoj por muzik-lecionoj.

Laŭtempe aldoniĝis aliaj objektoj ligitaj serve al reklamado de La Bonne Chanson : divers-okazaj poŝtkartoj, festotagaj kartoj kun muziknotoj, kalendaroj, krajonoj, liniiloj, legosignoj. Tiumaniere dum jaroj 1937-1955 el kelo de la Seminario eliris diversforme 150 milionoj da folioj kun muziknotoj. La projekto montriĝis tiel sukcesa, ke eĉ kelkaj grandaj firmaoj uzis ĝin kiel aldonaĵon por siaj klientoj.

.

En 1953 p. Gadbois fondis kultur-edukan centrejon kaj radio plu dissendis kebekiajn kantojn. Krom tio li eklaboris kiel instruisto kaj profesoro pri muziko. Tamen post kelkaj jaroj lia sanstato ne plu permesis aktivi tiel intense. Li translokiĝis al cistercia monaĥejo en Rougemont kaj pasigis tie lastajn jarojn de sia vivo. P. Gadbois ricevis ordenojn kaj multajn premiojn pro lia kontribuo al franclingva kulturo de Kanado.

Unu jaron antaŭ lia morto, oni preparis grandan feston pro la 50-jara jubileo de lia pastriĝo. Ĉirkaŭ 1000 gastoj esprimis dankemon omaĝe al lia multjara laboro. P. Charles-Émile Gadbois mortis en majo 1981, unu semajnon antaŭ sia 75-a jariĝo. Liaj kantaroj el serio La Bonne Chanson kiujn li enplantis en ĉiuj dometoj de Kebekio, estas ĝis hodiaŭ zorge konservataj en la familioj.

Kvin jarojn post lia morto en Montreala Universitato oni establis Fondaĵon Abbé Charles-Émile Gadbois kiu celas prizorgi lian verkaron kaj apogi artistojn, kiuj volas eniri kantistan karieron kaj promocii franclingvan kulturon de Kebekio. Dum siaj unuaj jaroj la Fondaĵo aljuĝis preskaŭ 170 stipendiojn por studentoj de klasika kaj duonklasika muziko.

En Kebekio ankaŭ nuntempe oni ŝatas folklorajn kantojn kaj popoldancojn

Ĉi tie ni aldonas tradiciajn kantojn de Kebekia folkloro. Kantas koruso el Montrealo (40:30) –

.

Kaj fine, la plej populara kanto el Kebekio: “Alaŭdeto” konata en multaj landoj. Oni ŝatas ĝin inter la esperantistoj, ĉar estas bonhumora kaj la traduko sufiĉe bona, facile kantebla. Ni lernis ĝin antaŭ jaroj dum Somera Esperanto-Tendaro en Lanĉov, Ĉeĥoslovakio (siatempe tre populara kaj bone organizita).

Alaŭdeto, mia alaŭdeto –
mi, alaŭdo senplumigos vin.

Rekantaĵo:
Sen plum estos via kap’

… kaj la buŝ’
….kaj la nek…

.

______________

Leave a Reply

Your email address will not be published.

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: