Nia Vilaĝo – “Kantiko de la suno”

Nia Vilaĝo – “Kantiko de la suno”

Karaj amikoj (kaj amikinoj, kompreneble)! La ĉeftitolo por NIA VILAĜO povus esti “Kantiko de la kreitaĵoj” – https://eo.wikipedia.org/wiki/Kantiko_de_la_Kreitaĵoj. Tamen ĝi funkcias en multaj lingvoj kiel “Kantiko de la suno” tial ni uzis ĝin tiel. Verŝajne vin surprizis la ĉi-suba ilustraĵo. Jen renkontiĝas homo kun testudo: sam-nivele, pro la homa humileco.

La bildeton akompanas ĉi tiu sentitola versaĵo:

God help mi
live slowly:
To move simply:
To look softly:
To allow emptines:
To let the heart create for us.
Amen.
Dio, helpu min
vivi malrapide;
Moviĝi simple;
Rigardi milde;
Akcepti malplenon;
Permesi, ke mia koro kreu.
Amen.

.

Ni trovis ĝin antaŭ jaroj en malgranda libro verkita (kaj ilustrita) de Michael Leunig, artisto bone konata en Aŭstralio kaj en kelkaj aliaj landoj. Fakte ni povus titoli la versaĵon ‘Preĝo de malrapideco‘ kio ŝajnas tre taŭgi por pandemia tempo. Jen multaj laborejoj estas fermitaj, ekonomio funkcias apenaŭ parte, plimulto da eventoj estas nuligitaj kaj la timigitaj homoj fermiĝis dise en siaj domoj. Estas do oportuna tempo por trankvilaj pensoj, eble eĉ por meditado kaj preĝoj kiel tiu ĉi supra. M.Leunig estas tre interesa artisto, kiu meritas apartan artikolon. Jubileo de lia 75-jariĝo okazas ĉi-monate kaj esperantistoj en Aŭstralio eble salutos lin en nia nomo.

*

Antaŭ kelka tempo aperis la informo, ke Victor Sadler mortis. Li estis multjara direktoro de la UEA-ĉefoficejo, tial pri lia vivo kaj por-esperanta laboro aperis jam kelkaj artikoloj. Ni havis okazon renkonti s-non Sadler en Roterdamo, kie li gvidis la Centran Oficejon de UEA. Mi tuj rimarkis, ke li estas tre inteligenta homo, kion konfirmas eĉ la titolo de lia libreto “Memkritiko”. Nepre mi decidis ĝin tralegi kaj kelkaj frazoj de tiu poemaro restis en la memoro ĝis hodiaŭ:

1. Tili-floro junigis min per jar-dudeko… 2. Vi kadukiĝas kamarad’

.

.

Tio montras ke s-no Sadler, malgraŭ sia reteniĝemo (kiel skribis unu el liaj amikoj), estis homo sentema aŭ eble iom romantika. Kiam “Nia Vilaĝo” dediĉis artikolon al ŝatinda arbo tilio, ni ne sciis ke revenos la tempo por rememori ĝin en ĉi tiel malgaja situacio. Koncerne la duan penson – kadukiĝas ni ĉiuj, kiuj kulpigas la ĉefestraron pri stagno de la E-movado kaj faras mem nenion, eĉ malgrandan E-kurson. Victor Sadler rajtas ŝerci pri la eternaj plendantoj. Li lernis Esperanton junaĝe kaj post studado veturis al Cejlono (nuntempa Srilanko), en kies edukaj institucioj li prelegis pri la Internacia Lingvo al ĉ. 2,000 homoj. Se ni bone scias, liaj klopodoj fruktis ankaŭ en la persona vivo, ĉar juna Victor trovis tie fraŭlinon, edziĝis kaj prilaboris Esperanto-sinhalan vortaron.

.

El tio venas praktika konkludo (trovita ĉi-matene): Ĉu vi volas trovi amikojn? Certe! Kritiku do eble plej malofte kaj modere, disciplinu vin mem kaj estu komprenema rilate al aliaj.

*

Unu el bonaj signoj en la hodiaŭa mondo estas kreskanta konscio pri la neceso protekti natur-medion, sen kiu homa vivo finiĝus mizere. Admiron por beleco de la naturo esprimas kantiko, kiun kreis Francisko de Asizo en la 13-a jarcento.

Datreveno de lia morto – la 4a tago de oktobro – estas proklamita kiel Monda Tago de Bestoj kaj Francisko estas la Patrono de Ekologoj. Rezulte, inter multegaj natur-protektaj organizaĵoj, formiĝis ankaŭ la “Franciska Ekologia Movado” kiu aktivas en diversaj landoj, precipe inter junularo. Ĉu vi havas ideon kiel al tiuj organizaĵoj enkonduki Esperanton?

.

Tra kelkaj jarcentoj, al s-ta Francisko oni dediĉis multe da pentraĵoj kaj aliaj art-objektoj. En urbeto Monterosso staras lia statuo kun la danĝera vulpo el Gubio – fronte al golfoj de Liguria Maro.

Kantiko de la kreitaĵoj

Konata ankaŭ kiel Kanto de la suno, kiun kreis Francisko de Asizo, ĝi estis originale verkita en Umbria dialekto de la itala lingvo. Pro la ĝoja aserto de la vivo, ĝi populariĝis tutmonde kaj legeblas en kelkdeko da lingvoj. Esperantigis ĝin bele komparu la rimojn!) nia granda E-poeto Kálmán Kalocsay kaj ĉi tie vi povas legi ĝian fragmenton:

Laŭdatu, ho Sinjoro, kun ĉiu kreitaĵo via
kaj speciale majstro frato Suno,
ĉar estas ĝi tre bela kaj radia,
kaj tagon kreas kaj trabrilas ĝin per granda lumo,
kaj estas la simbol’de via majstreco dia.

Laŭdatu, ho Sinjoro, per franjo Lun’ kaj ĉiu stelo,
kiujn Vi formis tiel klaraj, brilegaj, belaj sur ĉielo.

Laŭdatu, ho Sinjoro, per frato vento,
per aero, ĉia vetero, nubo, hela firmamento,
per kiu vivon donas Vi al ĉiu kreita gento.

Laŭdatu, ho Sinjoro, per akvo, franjo bona,
humila, ĉasta, pura, kara, utila, servo-dona.

Laŭdatu, ho Sinjoro, per frato fajro,
kiun Vi faris nokte lumo-porta,
kaj estas ĝi bela kaj ludema kaj potenca kaj forta.

Laŭdatu, ho Sinjoro, per nia franjo Terpatrino,
kiu nin nutras kaj guvernas,
kaj antaŭ nin diversajn fruktojn, kolorajn florojn,
herbon sternas.

.

Frato suno (dekstre) kaj fratino luno.

Muzikon al tiu teksto komponis fama skota baladisto Donovan – (2:54) https://www.youtube.com/watch?v=UbvLH7eYaso . Lia kanto aperis en romantika filmo de Franco Zeffirelli – (2:41) Fratello sole, sorella luna (Frato suno, fratino luno). Ĉi tie vi povas ĝin aŭdi en japana versio: (4:07) https://www.youtube.com/watch?v=WhjtUPa8gWM .

Reliefo pri la “Frato suno” estas farita de ĉina artisto Lau K. Hung, kiu ĝin nomis laŭ itala muzik-termino – Andante (la ritmo de nerapida irado).

.

Ekde jaro 1993 ekzistas monda ekologia organizaĵo, kiu nomiĝas “Internacia Verda Kruco” kaj havas la ĉefsidejon en Ĝenevo: https://www.gcint.org . (En tiu svisa urbo trovis sidejon multaj internaciaj organizaĵoj.)

.

Kiel vi povis legi, Asizo estas ne nur simbolo de la ĉarma Umbrio, sed ankaŭ fariĝis fama kiel “Urbo de Paco” ĉar tie okazas internaciaj por-pacaj renkontiĝoj kaj aliaj eventoj. Ĉi tie valoras memorigi, ke antaŭ 75 jaroj ekestis Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj, surbaze de la UN-Ĉarto subskribita la 26an de junio 1945 en San Francisco. La urbo estis tiel nomita antaŭ ol Usono transprenis Kalifornion de Meksikio. En jaro 1945, la turmentita mondmilite homaro kredis, ke jam sen-revoke venas la tempoj de daŭra paco.

Ni esperu, ke niaj infanoj kaj nepoj vivos en paca kaj malpli poluita mondo.

____________________________________

Leave a Reply

Your email address will not be published.

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: