Konsciigo pri homvendado

Konsciigo pri homvendado

Veturante tra sud-okcidentaj subŝtatoj de Usono, ni vidis survoje avertosignojn: “Atenton! Ĉi tie okazas sklava laboro”. Tiam la problemo ne ŝajnis al ni tiel drama. Ekde ses jaroj, en februaro okazas preĝa maratono por trakti ĉiun homan personon kun digno kaj ĉesi homvendadon. Internacia Tago de Preĝoj kaj Konsciigo pri Hom-vendado / ITPKHV estas organizata tutmonde la 8-an de februaro, en la festo de Jozefino Bakhita (1869-1947)*.

.

Celo de tiu kampanjo estas memorigi, ke ĉiu ekonomio devas unue prizorgi homojn kaj la naturon, sen ekspluati tiujn plej vundeblajn – precipe infanojn. Ĝi invitas nin profunde pripensi ĉi tiun aferon kaj malkowri la rilatojn inter nia nuntempa monda ekonomio kaj homa kontrabandado. Internacia Organizaĵo de Laboro taksis antaŭ kelkaj jaroj, ke profito de sklava laborigo superas tutmonde la monsumon de 150 miliardoj da usonaj dolaroj. Por solvi tiun draman problemon, al multaj internaciaj organizaĵoj aliĝis ankaŭ Fokolara Movado.

Al kampanjo kontraŭ sklaviga vendado de homoj aliĝis multaj movadoj kaj institucioj fronte kun la Unuiĝintaj Nacioj, kiu malfermis tiucele sian oficejon en Vieno.

.

Ĉiujare plifortiĝas la internacia reto de honestaj homoj, kiuj alvokas al ekonomio sen kontraŭleĝa kontrabando kaj sklavigo de homoj. La homvendadon kaŭzas la tento de facile atingeblaj profitegoj. Aliflanke apogas ĝin ankaŭ la plur-miliona klientaro, kiu volas aĉeti ĉion kontraŭ eble plej malalta prezo.

.

Vendado de junaj virinoj okazas ne nur en Afriko aŭ Azio. Al centoj da junaj virinoj el Orienta Eŭropo, organizitaj krimgrupoj promesis laboron en riĉaj landoj kiel ekz. Germanio, Nederlando aŭ Skandinavio. Alveninte tien, oni forprenas de la trompitoj iliajn pasportojn kaj devigas al prostituado.

.

Ĝis hodiaŭ la homvendado estas integra parto te tiu ekonomio. La viktimoj de tiu “komerco” estas kaptitaj en ĉenoj de tutmondiĝo (globalism) regata de financaj ŝarkoj kaj spekulantoj. Ĉiuj sentas la bezonon trovi kaj krei alian perspektivon por tute novaj soci-ekonomiaj strukturoj. Unue oni devas malkonstrui ĉiujn perversajn (devojiĝintaj) mekanismojn, kiuj apogas ekspluatadon aŭ misuzon de la homoj.

.

Unu verkisto difinis cinikulo iun, kiu “scias prezon de ĉio kaj valoron de nenio”. Do ni alvenis al tiu konkludo, ke la internacia ekonomio estas regata de cinikuloj. La t.n. “libera merkato” ne nur determinas la prezojn, ĝi pretendas eĉ decidi pri valoroj. Rezulte, la tuta komerco fariĝas objekto de tia logiko, sen konsideri valoron de homo kiel bazan kapitalon. Homvendado estas nur la pinto de tiu glacimonto. Jen la malsano de nuntempo kaŭzita per novliberalismo kiu baziĝas je (malvera) ekonomia filozofio, ke iu ajn etika aŭ socia konsidero estas supefluaj obstakloj.

.

La viktimoj de homvendado, precipe en malriĉaj landoj, fariĝas plej ofte sendefendaj virinoj aŭ eĉ infanoj – por prostituado aŭ sklava laboro, ĝis 14 horojn po-tage.

.

Ni ĉiuj respondecas por kunsolidigi la strebojn kaj ŝanĝi direkton de la maljusta ekonomio, detruanta vivon de la aliaj. Ĉu aktiviĝo por justeco en internaciaj rilatoj ne montriĝos la reala ŝanco por Esperanto-movado kaj por transiro el ĝia izoliteco? Ni povas fari almenaŭ malgrandan paŝon – disvastigi ĉi tiun artikolon inter siaj konatoj.

__________

* Josephine Bakhita vivis en Sudano kaj en sia 8-jaraĝo esti forkaptita de arabaj sklav-komercistoj. Sekve ŝi devis trairi pli ol 900 kilometrojn sen ŝuoj kaj estis vendata trifoje ĝis jaro 1883, kiam ŝin liberigis itala vickonsulo C. Legnani.

_______________

Leave a Reply

Your email address will not be published.

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: