Nia propra mondo

Nia propra mondo

Laste ni publikigis kelkajn materialojn pri Kanado okaze de la 107a UK organizita en Montrealo. Nun ni veturos muzike al tre malproksima glob-angulo, Aŭstralio. Ĉijare mortis Judith Durham, kantistino de la plej fama aŭstralia grupo “The Seekers” (Serĉantoj). Al nuna artikolo ni prenis titolon de ilia kanto Nia propra mondo (2:42) https://www.youtube.com/watch?v=PSxwqBJLU8A

Fermu la pordon, lumigu la ĉambron,
ni restos hejme ĉi-vespere.
Malproksime de urba tumulto kaj de strat-lumoj
ni vivos trankvilaj en nia propra mondo.

Ni konstruos nian mondon, nehaveblan de aliaj;
ni lasos malĝojon kaj timojn ekstere.
Mi scias, ke ni trovos nian propran mondon.
Ho mia amo, mia amato mi ploris esti sola.
En sendormaj noktoj mi sopiris al via tuŝo.
Nun vi ne povas eviti doloron, kiun spertis mia koro.

Ni eniru nian propran mondon;
ni konstruos ĝin tiel bela,
kiel neniu alia konas.
Ni postlasos ĉiujn ĉagrenojn
kaj vi retrovos pacon de la animo.
Ni ambaŭ vivos en tia mondo,
kie animoj trovas pacon.

La kvaropo fondiĝis antaŭ jardekoj kaj ekde la komenco ĝiaj kantoj sonis malsame de aliaj muzik-grupoj. La fono de tiuj kantoj estis specifa, ĉar “The Seekers” ne uzis tamburon sed kontrabason; ili majstris en folklora stilo (country music). Tiel ĉiu ilia kanto havis pli riĉan, mildan kaj profundan akompanon. La kantoj neforgeseblis ekde la unua aŭdo. Foje la muzikistoj uzis ankaŭ banĝon – “Kun rabaĵo je mia ŝultro“. Aldona trajto estis la voĉo de Judith Durham menciita supre.

.

Post la unuaj sukcesoj la grupo decidis translokiĝi por kelka tempo al Britujo kaj tie ili ankaŭ atingis grandan popularecon. Intertempe Judith lasis La Serĉantojn (The Seekers) por komenci individuan karieron dum pli ol 10 jaroj kaj tiam la tri muzikistoj invitis aliajn kantistinojn. El tiu periodo restis kortuŝa kanto Promenu kun mi / Walk with mehttps://www.youtube.com/watch?v=8t1aKbA9BsA , kantita ankaŭ en aliaj lingvoj.

Promenu kun mi en tre longa kaj soleca nokto,
promenu kun mi kaj lumo plenigos mian mondon.
Ĉi tie staras mi – sola kaj perdita.
Prenu mian manon kaj ne forlasu min …

La kariero de Judith sen la muzikistoj “The Seekers” ne estis tiel brila kiel antaŭe kaj ŝi decidis reveni al la grupo. Entute pli ol 50 milionoj de iliaj diskoj disvendiĝis tutmonde. Ili kune prezentiĝis fine de la Olimpikaj Ludoj en Sidnejo (Sydney-2000) per “The carnaval is over” (La karnavalo finiĝas) tradukita el mondfama popolkanto titolita “Volga, Volga”.

.

.

La Serĉantoj /The Seekers surbendigis multe da belsonaj kantoj, ekz. ĉi tiujn – 1. “Mi neniam trovos iun kiel vin” /I will never find another you; 2. Matena veturo /Morningtown ride; 3. “Nebula tago” /Claudy. Ne eblas prezenti ĉiujn, sed vi trovos ilin facile en la reto.

Ankoraŭ lasta leciono pri “Citrona arbo” kiu eble helpos iun eviti dolorajn senraviĝojn:

Kiam mi estis apenaŭ knabeto, mia patro diris al mi: “Venu ĉi tien kaj lernu lecionon de bela citronarbo. Mia filo, tio estas plej grava leciono. Fidu tion kion vi sentas kaj kio ofte ne videblas. Ne fidu tion, kio nur en viaj okuloj aspektas bela.”
Rekantaĵo: Citronarbo, citronarbo tre bela kaj citronfloro aromas dolĉe. Sed acida frukto de la citronarbo ja ne manĝeblas.
. . .
Sub tiu citronarbo mi sidis kun mia amatino, la tre dolĉa knabino. Kiam ŝi ridis, la suno leviĝis surĉiele. Ni pasis tiun someron enamiĝintaj. Iutage ŝi foriris kun alia viro – la rakonto jam ofte konata, tamen ĉi tie ĝi estas vera. Ŝi forprenis nian sunon sed lasis min pli saĝa. Revenis al mi tiuj vortoj aŭditaj iam de mia patro. Kaj nun mi kantas ilin al vi.
Rekantaĵo: Citronarbo, citronarbo …

.

Okaze de la proksimiĝantaj festoj ni aldonas ankoraŭ ion specialan de Judith Durham – la kanton sub titolo “Infaneto de Maria” – https://www.youtube.com/watch?v=1pkHNQi1M30 . Kaj fine, la foto pri adiaŭa koncerto de la neforgeseblaj aŭstrialianoj.

Adiaŭa koncerto

.

1922

Se ni parolas pri nia mondo, ĉijare pasis kelkaj gravaj cent-jariĝoj. Ni komencu kun tiuj en la la E-movado. “Literatura Mondo” estis eble la plej prestiĝa, altnivela periodaĵo.

Ĝi aperis en la tradicie forta E-lando Hungario kaj ekde la komenco ĝin redaktis Kálmán Kalocsay kaj Julio Baghy (ĉi supre videblas la desegnitaj portretoj de nia “ora duopo”).

.

La tri gravaj E-verkistoj : 1. Ferenc Szilágyi (Hungario); 2. Jean Forge (Jan Fethke, Pollando) 3. Stellan Engholm (Svedio).

LM eldonadis ankaŭ multajn valorajn librojn, kiel: Eterna bukedo de Kalsocsay (kolekto de poemoj tradukita el 22 lingvoj), Infero de Dante Alighieri, Johano, la Brava Petőfi, Sándor, La Tragedio de l’ Homo de Imre Madách, Enciklopedio de Esperanto, Romano de San Michele (Axel Munthe), Naciaj antologioj (Ĉeĥoslovaka, Hungara, Svisa), Esperantologiaj verkoj kaj libroj de la klasikuloj – Edmond Privat, Sellan Engholm, Lajos Tárkony, Jean Forge, Szilágyi, kaj la du eminentaj LM-redaktoroj mem.

Memorinda estis lasta Universala Kongreso, organizita en 2019 – ĵus antaŭ la virusa paniko. Ĝi estis organizita en Finnlando kaj ankaŭ tie, antaŭ cent jaroj, okazis alia UKo (en jaro 1922). Antaŭ cent jaroj la 14-an kongreson partoprenis meritaj esperantisoj kiel ekz. la menciitaj Edmond Privat kaj Kálmán Kalocsay. En 1922 ekestis Sporta Esperantista Ligo kaj malfondiĝis Esperantista Centra Oficejo. Ironie: post 100 jaroj preskaŭ sama sorto trafis la Centran Oficejon de UEA.

.

*

Brulego de Smirna / Izmir

Du komparindaj mapoj – 1. Otomana imperio dum la periodo de siaj maksimumaj konkeroj; 2. Sud-orient Eŭropo en 1919.

Jaro 1922 estis malbonŝanca por la turkoj, ĉar post 469 jaroj falis ilia Otomana imperio kiu okupis pliparton de Mezoriento, Norda Afriko kaj Sudorienta Eŭropo. Komence de junio 1922 la Ruĝa Armeo venkis en Mez-Azio la 16-milan armeon de Bismaĉa movado, kiun komandis Enver Ismail. Du monatojn poste dum batalo kontraŭ la sovetaj taĉmentoj, en la t.n. Buĥara Emirato pereis gvidanto de la junturka movado, Enver Paŝa.

Meze de septembro 1922 turka armeo eniris la urbon de Smirna (nuntempe: Izmir, marhaveno ĉe Egea Maro) kaj baldaŭ poste okazis tie granda incendio. En flamoj pereis ĉ. 100,000 homoj. La historiaj sciencistoj opinias ke tion faris la turkoj, ĉar brulegis nur la greka, armena kaj franca kvartaloj. La travivintoj estis kruele devigitaj elmigri. La turka kaj juda kvartaloj de Smirna restis ne tuŝitaj. Tia turka “venko” finis la trijaran militon inter Turkio kaj Greklando. La Otomana imperio ĉesis ekzisti kaj ĝia lasta sultano Mehmed la 6-a estis ekzilita al Italio. Novembre 1922 komenciĝis en Lozano internacia konferenco pri stato de ambaŭ markoloj (Bosfora kaj Dardanela) situitaj inter la Nigra kaj Egea maroj.

*

Gérard Philipe

Teatro estas la socia afero, same kiel ĉiuj demandoj pri arto” – G. Philipe

En decembro 1922 naskiĝis en Cannes Gérard Philipe, la tre fama kaj legenda aktoro de franca teatro kaj kino. Al tiu legendo kontribuis lia mallonga, 36-jara vivo dum kiu Philipe aktoris en 34 filmoj, plej ofte kiel ĉefrolanto. Mortinta tiel frue, Philipe restas en sia lando la ĉiama simbolo de romantika juneco. Lia naskiĝurbo troviĝas ĉe marbordo de la Mediteraneo, proksime al Italio, pri kio ni poste aldonos kelkaj frazojn. Jam en mezlerneja aĝo Gérard partoprenis lecionojn pri aktorado kaj sekve eniris Conservatorion de Drama Arto en Parizo. Debutis 19-jara en teatro de Nico (fr: Nice, it: Nizza) kaj baldaŭ ĉefrolis en teatraĵo “Kaligula” verkita de Albert Camus. Lian talenton malkovris filmreĝisoro Marc Allégret kaj ebligis studojn en la menciita Conservatoire national supérieur d’art dramatique. Tiucele Gérard forveturis al Parizo en 1943. Unu jaron poste li aktivis tie en la rezista movado, dum Francio restis ankoraŭ sub la germana okupado.

.

Post la dua mondmilito Philipe ludis malgrandajn rolojn en kelkaj filmoj kaj famon gajnis en 1947 per filmo “Enkorpigita diablo” (la fotoj ĉi-supre) pri junulo deloganta edziniĝintan virinon. La filmon akompanis en Francio indigno kaj skandalo, des pli ke la edzo de tiu virino soldatis tiam sur frontoj de la unua mondmilito (maldekstra foto). La Enkorpigita diablo ne ĝenis tamen la usonajn kritikistojn, kiuj ĝin premiis en Novjorko. Mi vidis tiun filmon antaŭ jaroj kaj la konduto de la fi-amanto aspektis por mi malplaĉa kaj abomeninda – bedaŭrinde, ĉar tie aktorado lertis.

.

Familio de Philipe: 1-2. La feliĉa patro kun siaj infanoj kaj (meza foto) ambaŭ geedzoj; 3. S-ino Anne Philipe, la vidvino.

En 1951 Gérard Philipe edziĝis kun Nicole Fourcade kaj ili havis du infanojn: Anna-Maria kaj Olivier. S-ino Nicole Anne Philipe estis ankaŭ aktorino kaj verkisto; ŝi postvivis Gérard je pli ol 30 jaroj kaj publikigis du librojn pri sia fama edzo. Samjare (en 1951) dungis lin Pariza Théâtre National Populaire, kiu funkciis ankaŭ en Avignon (eo: Avinjono). Post kelkaj jaroj Philipe veturis kun tiu teatro tra Eŭropo, prezentiĝis i.a. en Varsovio, Krakovo, Prago kaj en aliaj urboj.

Afiŝo de la tre populara “Fanfan la Tulipano”

Lia plej granda sukceso montriĝis Fanfan la Tulipe – la romantika komedio pri kavaliroj kaj belaj virinoj, kie ludis ankaŭ la populara (kaj tre bela) italino Gina Lollobrigida. Tiu bonhumora filmo aperis en1952 kaj se vi demandus pri filmoj de Gérard Philipe, verŝajne oni unue mencios “Fanfan”. Kuraĝigitaj per tia sukceso, oni samjare produktis alian bonhumoran filmon  Les belles de nuit (eo: Belecoj de nokto) kun la sama geduo aktora – Philipe kaj Lollobrigida.

.

Krom en distraj komedioj, Gérard Philipe ludis ankaŭ en dramaj filmoj, foje faritaj surbaze de grandaj verkistoj kiel Dostojevskij aŭ Stendhal. Ni ne mencios ĉiujn filmojn, en kiuj Philipe ludis sed valoras aldoni, ke lia voĉo estis surbendigita dum laŭtlegado de “La eta Princo” (de Saint-Exupéry), de porinfana rakonto pri “La vivo de W. A. Mozart” kaj de fabelo, kiun komponis Prokofjev sub la titolo “Peĉjo kaj lupo” (voĉon de Philipe akompanis tiam la muziko de Moskva Simfonia Orkestro).

1. Renkontiĝo kaj aŭtografoj en Pekino; 2. Ora palmo estas la ĉefa premio en festivaloj de Cannes; 3. G. Philipe dum japana filmestivalo.

La aktoran foton Gérard Philipe kun lia aŭtografo deziris havi multegaj junulinoj, do li estis invitata al multaj festivaloj kaj publikaj renkontiĝoj. Sed li mortis tro frue pro kancero de la hepato (novembre 1959). Lia tombo troviĝas en vilaĝo Ramatuelle, proksime al bordo de Mediteranea Maro. Apenaŭ 40 kilometrojn de tiu loko situas lia naskiĝurbo Cannes, kie okazas ĉiujare la mondfamaj filmfestivaloj.

1. Sur la tombo de Gérard kaj Anne Philipe kreskas simplaj floretoj; 2. Marhaveno de Cannes en vesperaj lumoj. La naskiĝloko de G. Philipe situas en Franca Riviero (nomata ankaŭ Lazura Marbordo – Côte d’Azur) kaj apartenas al regiono de Provence.

________________

Leave a Reply

Your email address will not be published.

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: