La mona mistifiko malkovrita (P. 1)

La mona mistifiko malkovrita (P. 1)

Okaze de la 107-a Universala Kongreso, ni kontaktis Instituton pri Socia Justeco (fr: Institut pour la justice sociale /ang: Institut for Social Justice), kiu troviĝas proksime al Montrealo, en urbeto Rougemont. La instituto esploras funkciadon de financoj je internacia skalo. Multaj specialistoj inkluzive la Nobel-premiitojn atentigas, ke la ĝisnuna paradigmo pri ekonomio jam ne plu funkcias. Ja ekzistas neniu ligo inter kvanto de la produktoj kaj emisiado de mono. Tion spegulas klare la ĉi-suba desegnaĵo:

La granda rado (maldekstra) simbolas produktadon kaj la malgrande (dekstra) aĉet-eblecon de la homoj.

Se ambaŭ radoj (produktado kaj mono) de la supre montrita veturilo ne estos same grandaj, tiam la tuta ekonomio konstante moviĝos en la fermita cirklo kaj tremos de krizo al krizo. Neniu kosmetika korekto aŭ blindiga propagando ĝin savos. Artikolojn pri tiu kaj similaj temoj publikigas periodaĵo “Michael” en kelkaj lingvoj. Se vi estas interesita ricevi pli da informoj en Esperanto, kontaktu la redakcion ĉe: https://www.michaeljournal.org . Tien vi povas ankaŭ sendi viajn demandojn, dubojn ktp.

LA MITO PRI MONO

Tiun ĉi rakonton verkis Louis Even kaj ĝi aperis kun sub-titolo: La financa enigmo jam solvita. La prezentita ĉi tie rakonto povas aspekti kiel porinfana fabelo. Tamen ĝi spegulas la realecon, en kiu ni vivas. Kiam vi re-legos ĝin atente, vi rimarkos kiel fuŝa estas la ĝisnuna financa sistemo. Jen montriĝas ke oni (privataj bankoj ?) kreas monon el nenio kaj kun neniu rilato al reala produktado kaj teknologia progreso.

Financa glit-nodo kunpremiĝas

Se tiu trompa sistemo ne estos ĝustigita, tiam ĉiuj nacioj dronos en pli kaj pli rapide kreskantaj ŝuldoj: dekmilaj dolaroj dum sekundo! Financa glit-nodo kunpremiĝas, simile al pendumila ŝovnodo. Jam evidentas, ke la venontaj generacioj ne kapablos tiujn ŝuldegojn forpagi. Jen la prisilentita vero: ĉiu nacio rajtas krei sian propran valuton, laŭ financaj bezonoj kaj reala stato de la ekonomio : sendepende de la tutmonde cirkulantaj dolaroj.

Por eviti miskomprenojn, ni klarigu jam ĉe la komenco: ne temas ĉi tie pri socialismo kvankam en la moderna mondo oni ne povas neglekti socian justecon. Pro tio necesas konstrui tian ekonomiam sistemon, kiu inkluzivas ĉiujn faktorojn de la nuntempo kiel ekz: teknika /teknologia progreso, estonta produktado per robotoj aŭ kreskanta senlaboreco, kiun ne povos plenigi novaj laborlokoj en informadiko aŭ servoj. Sen konsideri tion, oni kreas paradizon por financaj spekulantoj. Tion vi observas hodiaŭ kaj sentos morgaŭ. Post tiu enkonduko ni komencu la rakonton, kiu aperis jam en la franca, angla, hispana, germana, itala, pola kaj portugala lingvoj. Nun – pere de Esperanto – ĝi povos aperi ankaŭ en via gepatra lingvo. Tiel vi malfermos okulojn de viaj samlandanoj. Jen la rakonto en 20 tre mallongaj ĉapitroj.

1. La postvivantoj de ŝip-rompiĝo

Eksplodo detruis ilian ŝipon kaj ĉiu pereulo volis savi la vivon. Ĉiuj provis kapti ajn pecon de la vrakaĵo. Tamen nur kvin homoj sukcesis surgrimpi floson, tiratan sencele per ondoj. Por la ceteraj viktimoj de la katastrofo ekzistis neniu signo espero.

Dum longaj, tre longaj horoj la kvinopo rigardis je la horizonto kaj iliaj okuloj serĉis malpacience iun ŝipon. Ĉu preterpasanta ŝipo ekvidos ilin? Kaj eble tiu provizora floso alportos ilin al iu sekura bordo? Subite unu el ili ekkriis: “Tero! Rigardu – ĝi aperas en la sama direkto, laŭ kiu la ondoj nin portas!” Kiam la bordo pli proksimas, la kvin vizaĝoj ekbrilas:

1. Francisko krianta: “Tero!” – la granda kaj energia ĉarpenisto en purpura ĉemizo.
2. Paŭlo en la nigra vesto, tenas la maston surgenue.
3. Jakobo, besto-bredisto en blua pantalono rigardas la bordon.
4. Henriko kiu sidas sur la kofro, li estas la dika plantisto en blua ĉemizeto.
5. Tomaso, granda geologo en blanka ĉemizo, staras malantaŭe.

.

2. Insulo de providenco

Starigi futojn sur la grundo, signifis al nia kvinopo preskaŭ reveni al vivo el tombo. Post varmiĝo, kiam la vestaĵoj jam sekis, la unua impulso estis esplori la izolitan insulon, al kiu portis ilin la marondoj. Neniu civilizo estis tie, nur ili mem fariĝis la solaj enloĝantoj. Rapida ĉirkaŭiro kuraĝigis la korojn. Tio ne estis apenaŭ roko, ĉar ili trovis gregon de iamaj dombestoj. Tio signifis, ke aliaj homoj iam vivis tie.

Jakobo, la bredisto asertis ke kvalito de la bestoj estas bonigebla. Por tion atingi, li tuj komencis agi. Paŭlo trovis la grundon pliparte taŭga por kultivado. Henriko malkovris frukt-arbojn kaj diris ke post kelka flegado la arboj produktos manĝeblajn fruktojn. Franciskon impresis aliaj, altaj arboj kun bonkvalita ligno, kiun ili bezonis por konstrui domojn. Tomaso esploris geologie la grundon, ĉar interesis lin el kio konsistas la rokoj. Li malkovris, ke sub la grundo troviĝas valoraj mineraloj. Malgraŭ ke mankis iloj, Tom kredis facilanime, ke povos tie produkti metalojn el erco. Ĉiu povis do praktiki sian plej favoran fakon, profite al ĉiuj. Dankinte al providenco, ili esperis bone vivi – savitaj el aventuro, kiu povus ja finiĝi tragedie. Tial ili nomis la insulon Sav-Insulo.

.

3. La vera riĉeco

Kun tiaj bonŝancoj, ĉiu iris al sia laboro. La ĉarpentisto konstruas domojn kaj produktas meblojn. Komence ili devis manĝi tion, kio troveblis en la naturo. Sed baldaŭ la kampoj estis kultivataj kaj ensemigitaj, rezulte la kamparano plukas jam la unuajn rikoltojn. Kun paso de jarsezonoj, kreskas riĉeco de la insulo – ne laŭ papera mono aŭ per oro, sed per reala valoro de la produktitaj surloke aĵoj. Tiel oni sin vestas, protektas, manĝas. Do ili simple uzas nur tiujn aĵojn, kiujn ili vere bezonis.

Tamen la vivo ne ĉiam estis tiel glata, kiel ili deziris. Al niaj ŝip-pereuloj mankis multaj objektoj, kiujn ili kutimis uzi en la civilizita mondo. Sed, aliflanke – ĉu ilia sorto ne povus esti multe pli malbona? Ja ili mem spertis mizerojn dum la granda ekonomia depresio. Tiam hejme mankis ĉio, kvankam proksime var-plenaj vendejoj atendis je aĉetantoj.

La kvinopo memoris bone tiun humiligan suferon: la ŝtopitaj vendejoj staris proksime al la hejmo sed la homoj povis aĉeti nenion, ĉar mankis mono. Apenaŭ sur la Sav-Insulo neniu devigis ilin rigardi vane la neaĉeteblajn varojn. Ankaŭ impostoj ne ekzistis ĉi tie. Neniu vivis en konstanta timo, ke venos ekonomo kaj forprenos ĉion. Ĉi tie ili plenforte laboris kaj ĝuis fruktojn de sia laboro. La bonstato progresis dum la okupitaj tagoj, benitaj per sano kaj ĝojoj. Kreskis ankaŭ la espero, ke iam venos tiu tago, kiam ili revidos siajn familiojn kaj geamikojn.

.

4. Ĝena malkomforto

Nia kvinopo ofte kuniĝis por interparoli pri mastrumado. En ilia simpla ekonomio mankis unu elemento: mono. La senpera interŝanĝo de varoj estis malfacila. Ja ne ĉiuj produktoj povis esti interŝanĝataj samtempe. Ekzemple: por ligno liverita vintre, la kamparano povis pagi nur per terpomoj, nur post ses monatoj, kiam la plantoj elkreskos. Aŭ kiam alia homo disponas pri granda produkto, por kiu li volas ricevi kelkajn malgrandajn artiklojn, produktitaj alitempe de la aliaj… Tia komercado estus eĉ pli komplika.

Sed uzante monon, ĉiu povus pli facile vendi sian produkton kaj aĉeti bezonaĵon en ĝusta tempo. Do la kvin najbaroj konsentis, ke uzante monon kiel komercilo estus praktika solvo. Sed neniu sciis kiel enkonduki tian sistemon. Ĝis nun ili estis okupitaj pri la reala produktado de varoj. Ili ne sciis kiel enkonduki monon, kiu simbolus la produktojn. Kie mono ekestas, kiel ĝin krei kaj el kio?

Ja ĝi ankoraŭ ne ekzistas sur la insulo. Do kion fari se ni decidos ĝin uzi… Multaj edukitaj bone homoj sendube alfrontas la saman malfacilecon. Ankaŭ niaj registaroj troviĝis simila situacio, dek jarojn antaŭ la mondmilito. Por nia lando mankis mono kaj la registaron paralizis la sama problemo.

.

5. Alvenas “rifuĝinto

Iuvespere ĉiuj kvin viroj sidis sur la strando kaj diskutis centa-foje pri la dilemo. Tiam subite aperis malgranda boato, en kiu sidis sola viro. La kvin viroj rapide helpis lin, prizorgis lian sanon. La gasto rakontis, ke ankaŭ lia ŝipo disrompiĝis kaj nur li sukcesis eskapi. Li nomimiĝis Samuelo .

Feliĉaj ke venis nova kunulo, la viroj akceptis lin varme kaj invitis al promeno por montri sian kolonion: “Kvankam ni perdiĝis fore de la mondo, ni ne plendas. La tero kaj arbaro sufĉas al ni. Nur unu aĵo mankas al ni – mono por faciligi interŝanĝon de niaj produktoj.”

Al tiu problemo bonvolis reagi Samuelo: “Nu, hodiaŭ vi povas danki al Providenco. Ja mono estas nenia sekreto por mi. Mi estas bankisto, kiu povas aranĝi al vi tian monsistemon, kiu certe vin kontentigos.” Bankisto… Ho, bankisto! Eĉ anĝelo veninta el ĉielo ne povus esti adorata pli. Ĉu ni, kiel civilizitaj homoj, ne kutimis kliniĝi antaŭ la bankistoj, kiuj regas cirkuladon de la financoj? Ĉu ni, civilizitaj homoj, ne estas kutimitaj, peti bankistojn por mono?

.

6. La mastro de nova civilizo

La feliĉaj viroj promesis, ke la veninta bankisto faros nenian laboron krom prizorgi ilian monon. – Ho jes, mi plenumos tiun ĉi devon plezure – respondis Samuleo – por brila estonteco de ĉi tiu komunumo.

– Ni ankaŭ konstruos tuj al vi domon, indan por sinjoro bankisto. – Tre bone, amikoj. Ĉio iros glate, sed antaŭe ni prenu el la boato tion, kion mi sukcesis savi de la vraka ŝipo. Tie troviĝas presilo kun paperoj kaj akcesoraĵoj. Sed la plej valora estas malgranda barelo, kiun portu tre atente.

Kiam la bonkoruloj malŝarĝis lian boaton, inter ili aperis granda scivolemo pri la speciala barelo. Ĉi tiu barelo – informis Samuelo – enhavas neimagelban trezoron. Ĝi estas plena de oro. – Plena de oro! – miris la kvin ekscitaj homoj. Ili proksimiĝis respekte al tiu trezoro. La mastro de nova civilizo surteriĝis je nia Sav-insulo! La ora dio, ĉiam kaŝita kaj tamen potenca! Kiel terura estas ĝia foresto, kiel necesa ĝia ĉeesto… Eĉ malgranda kaprico de tiu idolo povas decidi pri la sorto de cent nacioj!

– Oro? Sinjoro Samuelo, vi estas vere bonega bankisto. Bonvolu akcepti nian omaĝon, per kiu ni ĵuras fidelecon al vi. – Ho jes, miaj amikoj, ĉi tiu oro sufiĉus por la tuta kontinento. Tamen oro estas animo de mono, tial ĝi devas esti kaŝita por ne cirkuli publike. Tion mi klarigos al vi poste, kiam mi pruntedonos al vi monon.

.

7. Sekreta enterigo

Samuelo demandis ilin antaŭ sia foriro: “Por faciligi komercadon, kiom da mono vi bezonas pruntopreni je la komenco? “ Disiĝante, la viroj entuziasme inrterparolis pri la prospera estonteco. La esperplena konversacio daŭris longe, ĝis malfrua nokto. La revoplenaj kapoj ne povis ekdormi. Kun malfermitaj okuloj, la viroj ĝis mateno pensis pri oro.

Kontraŭe faris Samuelo, li ne malŝparis tempon. Laciĝo ne haltigis lin fokusi je sia estonteco kiel ĉefbankisto sur ĉi tiu insulo. Antaŭ ol aperis unuaj matenlumoj, li fosis truon kaj tien roligis sian barelon. Pleniginte la truon, li kovris ĝin per tufo da herbo. Por viŝi la spurojn, li plantis tie arbuston.

Kaŝinte la barelon, li tuj funkciigis la presilon kaj produktis milon da unudolaraj biletoj. Kiam la maŝino elŝprucis la novajn banknotojn, Samuelo diris al si: “Kiel facile estas krei monon. Ĝi atingos sian valoron en la produktoj, kiujn mi aĉetos. Sen tiuj produktoj mia mono estus senvalora. Tion ne scias miaj naivaj klientoj. Ja ili kredas, ke mono apogas sian valoron je oro. Tre bone, mi regos ilin per tia nescio!” Antaŭ ol venis krepusko, la kvinopo kuris al Samuelo.

.

8. Kiu posedas la novan monon?

Kvin skatoloj kun novaj banknotoj atendis surtable kaj la bankisto diris: “Antaŭ ol mi disdonos ĉi tiun monon, mi volas vin atentigi, ke bazo de ĉi tiu mono estas oro. Kaj oro stokita en la barelo de mia banko apartenas al mi. Tio signifas, ke la tuta mono estas mia posedaĵo. Sed ne rigardu tiel malgaje, ĉar mi pruntedonos al vi ĉi tiun monon kaj vi uzos ĝin laŭ via plaĉo. Mi nur ŝarĝos vin per interezo. Konsiderante komencan malabundon, mi opinias ke vi konsentos pri 8-procenta interezo, kiun vi pagos al mi.

– Ho jes, tio estas akceptebla, sinjoro Samuelo. – Kaj unu plia afereto, amikoj – aldonis la bankisto. – Komerco estas komerco, eĉ inter bonaj amikoj. Antaŭ ol vi ricevos vian monon, ĉiu signos dokumenton per kiu vi promesas pagi la ŝuldon kun aldonita interezo. Se vi ne pagos tion, mi punos vin per konfisko de la posedaĵoj. Tamen restu trankvilaj, tio estas nura formalaĵo. Mi ne estas interesita ri viaj posedaĵoj. Certe vi plu havos ilin, mi reprenos nur mian monon. Tio min kontentigos.

– Tio aspektas racie, sinjoro Samuelo. Por repagi la ŝuldon, ni laboros pli fervore ol iam ajn. Tio estas esenca – li konfirmis. Kaj se vi havos iun ajn problemon, venu al mi. Ja bankisto estas via plej bona amiko. Jen ducent dolaroj por ĉiu el vi.

La kvin feliĉaj viroj foriris kun dolaroj enmane kaj kun revoplenaj kapoj.

.

9. Aritmetika problemo

La mono de Samuelo ekcirkulis sur la insulo kaj la komerco duobliĝis. Ĉiuj estis feliĉaj kaj traktis la bankiston respekte, kun dankemo. Sed la geologo Tomaso, aspektis maltrankvila. Liaj produktoj troviĝas ankoraŭ en la grundo. Restis al li nur kelkaj dolaroj. Kiel li repagu al la bankisto sian prunton antaŭ la fiksita limdato?

Post pensoluktoj, Tomaso decidis rigardi la problemon laŭ perspektivo de la tuta komunumo: “Ĉu loĝantaro de ĉi tiu insulo povas repagi la ŝuldojn? Samuelo eldonis entute 1000 dolarojn kaj postulas nun 1080. Eĉ kiam ni redonos ĉiun monon de la insulo, de kie ni prenu tiujn 80 krom-dolarojn? Ja ili ne ekzistas, ĉar neniu ilin eldonis! Ni produktas konkretajn aĵojn, ne paperajn dolarojn. Se ni, kiel grupo ne pagos al li la pruntitan monon kaj la interezojn, tiam Samuelo povos transpreni la tutan insulon.

Kiam unu kapablos elpagi sian parton kaj ne zorgos pri la aliaj, tiam nur kelkaj postvivos kaj la ceteraj bankrotos. Poste la sama sorto atendos la nunajn sukcesintojn. Se ili ne pagos la ŝuldon ŝarĝitan per la interezo, la bankisto ankaŭ ilin subpremos. Pli bone ni unuiĝu kaj solvu ĉi tiun aferon kune. Tomaso malkovris tiun trompon al siaj kvar amikoj kaj ili ekvidis sin kaptitaj de la bankisto. La kvinopo decidis renkontiĝi kun Samuelo.

.

10. La bonvola bankisto

Samuelo divenis kion ili pensas kaj reagis tre ĝentile. La disputon komencis Francisko (la ĉarpentisto, impulsema kiel ĉiam): “Kiel ni redonu al vi 1080 dolarojn, se sur la tuta insulo ekzistas nur 1000 dolaroj? La bankisto respondis afable: “La nova sumo enhavas nun la interezon. Ĉu via produktado ne pligrandiĝis?”

“Jes – diris la viroj – sed kvanto de la monbiletoj ne kreskis. Tamen vi postulas, ke ni donu al vi ne la faritajn de ni produktojn, sed la neekzistantan monon. Vi estas la sola, kiu povas presi monon kaj vi postulas 1080 dolarojn anstataŭ la presitan 1000. Tio ne eblas!” – Aŭskultu, amikoj -Samuleo provis trankviligi la kolerajn virojn. – Por pli granda bono de la komunumo, bankistoj ĉiam adaptas sin al kondiĉoj de la tempoj. Mi petas, ke vi pagu nur la interezon de 80 dolarojn kaj vi tenu la ceteran kapitalon.

– Ĉu tio signifas, ke vi nuligas la ŝuldon de 200 dolaroj, kiun ĉiu el ni estas devigita redoni al vi? – Ho, ne! Bedaŭrinde bankisto neniam nuligas ŝuldojn. Vi ŝuldas la tutan monon, kiun mi pruntis al vi. Kaj mi ne postulas, ke vi tuj pagu ĝin komplete. Vi pagos ĉiujare nur interezojn.

Se tamen okazos, ke iu el vi ne povos pagi eĉ la interezon, tiam vi ĉiuj povas organizi vin kiel nacia institucio, kiu garantios la repagon per enkonduko de impostoj. Kiam vi kolektive alportos al mi la tutan sumon de impostoj, mi estos kontenta. Kaj via nacio prosperos.

~ ? ~

La kvinopo estis iom trankviligita, sed la duboj restis.

(La dua, klariga parto sekvos)

_____________

Leave a Reply

Your email address will not be published.

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: