Ĉu vi ŝatas kataron?

Ĉu vi ŝatas kataron?

Antaŭ 100 jaroj naskiĝis ekstraordinara ĉeĥa geparo: Emil kaj Dana ZÁTOPEK. Ili estas verŝajne la plej sukcesaj geedzoj en la historio de sportoj : gesinjoroj Zátopek gajnis entute 7 olimpikajn medalojn (5 orajn). Valoras ilin rememorigi ankaŭ pro tio, ke la geduo naskiĝis ekzakte en la sama tago: la 19-an de septembro 2022! Emil naskiĝis en Kopřivnice (proksime al Ostrava, Norda Moravio) kaj Dana (tiam Ingrová, laŭ fraŭlina nomo) – en vilaĝo Fryštát (Friŝtat en Teŝina Silezio).

Kvankam ili naskiĝis diversloke, tamen la vivo de ambaŭ kuniĝis post jaroj. Emil kaj Dana konatiĝis dum sporta evento de la olimpika jaro 1948. Kiam ŝi atingis rekordon de sia vivo en lancoĵeto, Emil gratulis kaj enmanigis al Dana bukedon de floroj. Post kelkaj tagoj Emil batis ankaŭ sian rekordon en kurado kaj ricevis gratulojn de Dana. Sekve ili fariĝis gefianĉoj kaj decidis geedziĝi 19.09.1948 – ĝuste je la 26-a datreveno de siaj naskiĝoj. Eble vi konsentas, ke tio estis vere unika afero. Des pli kiam ni aldonos atingaĵojn de la duopo …

Emil Zátopek ne kuris belstile, lia vizaĝo aspektis foje dolora, sed tio estis nur ŝajno. Profunde la “ĉeĥa lokomotivo” (tiel oni lin nomis) konservis multan energion. Li kutimis lacigi siajn konkurantojn per ofta ŝanĝo de la kur-rapideco.

La edziĝfesto okazis baldaŭ post Olimpikaj Ludoj “Londono-1948” de kie Emil portis du medalojn – oran en kuro 10-kilometra kaj arĝentan en la 5-kilometra. Post kvar jaroj ili ambaŭ veturis al Helsinki. Tie Emil venkis trifoje: en 5 km, 10 km kaj 42-kilometran maratonon; kion neniu alia sukcesis fari.

La plej feliĉa tago por ambaŭ estis 24.07.1948 ĉar tiam Emil akiris oran medalon en 5 kilometroj ksj samtempe lia edzino venkis per lancoĵeto. Imagu la duoblan ĝojon tie kaj inter la familianoj en Ĉeĥoslovakio… Dana partoprenis du pluajn Olimpikojn – en Melburno ŝi atingis bonan rezulton sed ne akiris medalon; en Romo ŝi finis la karieron per arĝenta olimpika medalo.

Helsinka Olimpiko estis la lasta por Emil Zátopek, kiu tamen rompis la mondajn rekordojn 18-foje, fariĝis triobla ĉampiono de Eŭropo kaj 10-obla de Ĉeĥoslovakio. Poste li venkis en aliaj kuroj de la 1950a jardeko, inkluzive du Silvestrajn /Jarfinajn Kurojn en brazila Sao Paŭlo (31.12.1953 kaj 1.01.1954). Ĝis hodiaŭ oni taksas lin kiel unu el plej bonaj atletoj en monda sport-historio. Antaŭ siaj kuroj Zátopek diris fojfoje: “Ni hodiaŭ mortos iom” kaj tion komprenas homoj sportemaj, kiuj persiste proksimiĝas al fizikaj limoj de sia korpo.

Pasintjare oni produktis 130-minutan filmon kaj titolis ĝin simple “Zátopek”. Tio estas verŝajne interesa filmo.

______________

Kun la Olimpikoj ligita estas la menciita, tre populara sporto – futbalo. Ĉi-aŭtune okazas la monda ĉampioneco pri la FIFA-pokalo (Federacio Internacia de Fubalaj Asocioj), kiun gastigas Kataro – malgranda emirlando sur Araba Duoninsulo.

Kaj tio estas la dilemo, ĉar dum konstruado de la sportaj objektoj vivon perdis pli ol 6 mil malriĉaj gast-laboristoj el Bangladeŝo, Nepalo, Hinda Unio kaj Srilanka. La mortintoj devis labori, en tre altaj temperaturoj (40 ĝis 50 gradoj de Celsjus!). La mortojn kaŭzis sveno, koratako aŭ falo el grandaj objektoj, sur kiuj la konstruantoj laboris. Multaj homoj en la mondo konsterniĝis ke organizantoj malobservis homajn rajtojn devigante la dungitojn labori en danĝeraj situacioj. Pro tio multaj homoj vokis nuligi tiun eventon aŭ ĝin bojkoti – tion devus fari same la spektantoj kiel la apartaj naciaj teamoj. Nun ni revenas al la titolo, ĉar homoj ne ŝatas havi kapdoloron aŭ havi kataron*. Sed kion vi pensas pri Kataro kiel gastiganto de la monda ĉampionado?

* Tial ni fronte montris frostan Arktikon kie pli facila kapti kataron.

La bildo devenas el kovrilo de sondisko, kiun produktis Dan Gibson en sia serio “Solitudes”.

_______________

Unu monaton post la fenomena geedza Zátopek-paro, en la nord-itala regiono Lombardio naskiĝis Luigi GIUSSANI (1922-2005), pasia edukisto kaj amiko de junularo. Ni plezure dediĉas al li atenton, ĉar en la movado kiun li kreis, aktivis ankaŭ esperantistoj; inter ili – samideano Antonio Gambuti, kun kiu ni havis personan kontakton. Pri tio vi legos iom pli sube.

Luigi Giussani naskiĝis la 15an de oktobro 1922 en Desio apud Milano kaj havis kvar pli junajn fratojn. Lia patro okupiĝis pri artoj (desegnado, gravuaĵoj) kaj estis socialisto. La patrino laboris en tekstila fabriko kaj estis virino tre religiema. Ŝi grave influis Luiĝi eniri porpastran seminarion, kiun li finis fine de 1945 kaj komencis instrui en komunumo de Venegono, proksime al suda Svislando. Tiutempe li specialiĝis pri orienta teologio kaj protestantaj eklezioj de Usono. Post konsento de siaj superuloj, p. Giussani dum jaroj 1955-1964 instruis en Berchet-Mezlernejo de Milano.

1. P. Giussani ĉiam bone fartis inter junularo; 2. Li havis multajn amikojn inter artistoj, intelektuloj, sociaj agantoj, en politiko. Sur la foto: Interparolo kun prezidento de Italio, s-ro L. Scalfaro; 3. Neforgeseblaj estis ekskursoj en la naturo. La profesoro memorigis ofte pri elementaj principoj de la homa vivo.

Ĉiu homo soifas al feliĉo kaj oni trovas ĝin en komuneco bazigita je vero.
Tial matura homo devas veron serĉi
.” – P. Luigi Giussani

Edukado fariĝis lia vera pasio kaj prof. Giussiani eklaboris en Milana Universitato. Tie li kunlaboris kun Gioventu Studetesca, loka studenta movado kaj helpis ĝin disvolviĝi. Por kelkaj jaroj pastro Giussani ĉesis kunlabi pro intensaj sciencaj studoj sed revenis en 1968. Tiam Eŭropon skuis studentaj protestoj kaj li komprenis, ke junularo volas ŝanĝi la societon ĉar ili senraviĝas vidante, ke la homa vivo estas limigita nur al materiaj aferoj.

La komencoj de CL estis modestaj

Nun la movado havas kontaktojn kun multaj landoj, precipe en universitataj rondoj. Centojn da studentoj vizitas ĉiujare Pollandon kaj aliajn landojn de Orienta Eŭropo. La studentoj kontaktiĝas kun samaĝuloj en Rusio kaj eksaj sovetaj respublikoj, en Afriko kaj Meza Azio.

Universitataj CL-grupoj en Afriko kaj en Irano

Li revenis al Gioventu Studetesca, kiu en 1969 prenis la nomon Comunione e Liberazione / CL (Komunumo kaj Libereco). La nova movado vekis grandan intereson inter universitataj studentoj, diverslande. Per sia entuziasmo kaj energio, en 1980 ili komencis organizi tre grandan kaj interesan festivalon, kiu nomiĝas Meeting per l’amicizia fra i popoli – MAP (eo: Renkontiĝo por amikeco inter popoloj -RAP).

Ĝi daŭras unu semajnon, fine de ĉiujara aŭgusto. La programo estas ĉiam tre interesa, kun partopreno de eminentaj personoj el kulturo, scienco, komunikado, politiko ktp. Partoprenas ĝin multegaj homoj, ankaŭ el eksterlando. La organizantoj permesis ke inter diversaj ekspozicioj ankaŭ Esperanto estu reklamita. Tiel do apartan standon prizorgis tie italaj esperantistoj, inter ili ankaŭ s-no Antonio GAMBUTI (1929-2006) – sur la foto maldekstre. Li estis tre aktiva esperantisto kaj homo afabla, koreca. Mi korespondis kun li kaj antaŭ jaroj havis la honoron renkonti lin persone.

.

1. Esperanta stando en Rimini, ĝi estis verŝajne la lasta por s-no Gambuti; 2. Unu el la modernaj ekzpozicioj.

La Renkontiĝo okazas en komercaj pavilionoj de “Fiera di Rimini” kaj por ĉiu jaro estas elektita unu ĉefa temo, ekzemple:

Senti aĵojn, kontempli belecon (2002),
Eŭropo de nacioj kaj kulturoj (1981);
La vivo ne estas sonĝo (1998);
Ĉio nekonata vekas timon (1999);
Vero estas la homa destino (2007);
Gardu kion vi ricevis de la prapatroj (2008);
Helpo dum krizostato de la viroj (2021);
La kuraĝo diri veron (2021);
Pasio por homeco (2022).

Foje la temo estas dediĉita al grandaj personecoj kiel Galileo Galilei, ĉarmo kaj sufero de la nova rigardo (2009) aŭ Solĵenicin – la vivo sen mensogoj (2008). Tiaj programeroj rezultis en diskuto pri nihilismo (filozofio kiu pridubas ĉion kaj principe malakceptas moralecon) aŭ tuŝis aktualajn problemojn, ekz. “Vivo sen timo en la tempoj de malcerteco”.

Por prelegoj aŭ panelaj diskutoj la organizantoj invitas intelektulojn (ekz. verkisto Jean Guitton, kaj Eugène Ionesco); sciencistoj, Nobel-premiitoj (kiel fizikisto Reinhard Genzel), artistoj, altranguloj en politiko (direktoroj de Monda Komerca Organizaĵo aŭ de Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo /FAO, prezidanto de la Eŭropa Unio), ŝtatistoj el Alĝerio, Ugando, Rusio, Germanio, Israelo, Sudano, Palestino. Preskaŭ ĉiujare gastas tie prezidentoj de Italio kaj ties reprezentantoj el ĉiuj partioj. Inaŭguran parolon faris iam Giorgio Napolitano, exa komunisto kiu poste elektiĝis prezidento de Italio. Oni invitis eĉ Nadia Mantovani, kiu membris junaĝe en la terorista Brigate Rosse (Ruĝaj Brigadoj) kaj bataleman ekologon F. Rutelli. Ne mirinde, unu ekonomiisto konsilis: “Se la maldekstruloj volas retrovi sian identecon, ili devus malfermiĝi kaj komenci per tiaj renkontiĝoj.”

Krom prelegoj, artaj programoj, ekzpozicioj, koncertoj ktp. por familioj oni disponigas infanamuzplajn, sportajn objektojn ktp. Ĉiutage venas dekmiloj da vizitantoj kaj en unu jaro la tutsemajna nombro pasis 700 mil ! Do surloke funkcias restoracioj, multaj manĝkafejoj kaj aliaj utilaj objektoj. Por ĉion kuordigi, helpas tie 3,000 volontuloj – plej ofte studentoj. Kelkaj tutjare okupiĝas pri la sekvontjara programo. La Renkontiĝon filmas ja ĉefaj televidoj kaj multaj ĵurnalistoj venas al Rimini por tiu okazo.

.

1. Unu el programeroj; 2. Volontuloj el Verona Universitato.

Post multaj jaroj MAP ĝuas altan renomon kaj la organizantoj volas teni tiun nivelon. Mi mem konsciiĝis pri tio nur laste, dum kolektado de materialoj pri la jubileo de p. Giussani kaj ĉe tiu okazo mi trovis korespondaĵon kaj fotojn de la karmemora s-no Gambuti. Tio eble min instigos priskribi estonte aliajn simpatiajn homojn, kiuj troviĝis sur mia vivovojo danke al Esperanto.

*

Ni memorigas ankaŭ la centjariĝon de Dan Gibson (1922-2006), kies pasio estis surbendigado de sonoj en la naturo. Vi povis legi pri tiu eksterordinara homo en antaŭaj n-roj de “NU” kaj hodiaŭ ni prezentas al vi “Valson de skatistoj” kie la muzikon akompanas ĝoja ridado de infanoj (eble dum ili skatas surglacie).

_______________

Leave a Reply

Your email address will not be published.

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: