NOVA URBO – Junio 2020

NOVA URBO – Junio 2020

Alĝerio – Edukado por pli bona mondo

Por Amine Mohammed Sahnouni, juna alĝera sociologo, edukado estas la procedo: “Ni bezonas transdoni pli da respondeco al infanoj kaj gvidi ilin fide, por ke iliaj kapablecoj por gvidi disvolviĝu jam frue.”

“Infanoj estas la kerno de nia laboro, ĉar ili estas estonteco de la socio. Tial ni dediĉas al ili multe da tempo kaj helpas ke ili kresku fortaj.”

Amine venis al konferenco organizita de Fokolara movado antaŭ kelkaj monatoj. Li prelegis tie pri sia engaĝo al edukado, tre gajniga por la geknaboj. Por konstrui la mondon pli bona – li diris – ni devas komenci de infanoj. Dum la konferenco intervjuis lin Claudia Di Lorenzi.

Ĉiuj grandaj urboj de Alĝerio, kiel Oran (maldekstra foto) situas laŭ Mediteranea Marbordo. Dekstre: En la vastegaj dezertoj vivas grupoj de Taurega popolo.

Claudia Di Lorenzi / Demando : Vi diris ke por atingi gravajn rezultojn, oni devas havi vizion (longan vidon) pri tiu malproksima celo, kiun oni difinis kaj malkovris por la aliaj. Amine, diru mi petas: Kio estas do via vizio sur eduka kampo?

Amine M. Sahnouni /Respondo: Mi pensas, ke sociologoj devus esti kuracistoj de socio, tial ni devas eniri praktikan agadon kaj sur la reala grundo alfronti ĉiuspecajn fenomenojn de la socia vivo. Laŭ tia perspektivo, en mia vizio ekzistas la deziro konstrui la pli bonan mondon ne nur hodiaŭ, sed ankaŭ por estontaj generacioj. Ni povas tion fari nur kiam ni komencas ŝanĝi nin mem, eĉ per malgrandaj paŝoj. Se ni volas konstrui pli justan mondon, tiam ni devas sin dediĉi al edukado de junaj homoj.

En 43-miliona Alĝerio, pli ol 90 procentoj da loĝantaro estas islamanoj kiuj vivas pace kun kristanoj. Fokolara Movado ekzistas tie pli ol 50 jarojn kaj en ĝi amike kunlaboras reprezentantoj de ambaŭ religioj.

Pri kiaj rimedoj vi disponas, kiajn metodojn vi proponas?

Miaj gepatroj ĉiam kuraĝigis min, apogis kaj gvidis kun amo. En mia junaĝo ili ekipis min per sento de respondeco. Mi ankoraŭ memoras la vortojn de mia patro: “Amine, vivu tiel ke ni estu fieraj pro vi.” Li ĉiam diris, ke se mi faros io ajn, tiam Alaho (Dio) estu ĉiam je unua loko. Nur tiam mia vivo estos sukcesa. Do por mi familio estas la fundemento de edukado.

Laborante kun infanoj, oni devas kompetenti en diversaj objektoj. Ni devas fidi je bona volo de la infanoj kaj trejni ilin al respondeco kaj fidi ke ili frue disvolvos kapablojn por gvidado.Ni apogas ilin per pozitivaj vortoj, kiuj fortigas esperon kaj mem-estimon. Estas grave ke ili lernu pensi sendepende kaj kuraĝu esprimi sian opinion publike. Tiajn kapablojn ili akiras per praktikaj programoj kaj dum renkontiĝoj kun junularo el aliaj landoj. Uzante novajn metodojn de instruado, ni vidas ke ankaŭ gejunuloj ĝuas lerni.

Instruistoj, religiaj gvidantoj kaj diversaj organizaĵoj vokas al protektado de la naturo. Ĉu ni ankaŭ bezonas junularon por veki politikistojn? Organizante bicikladon ĉirkaŭ Alĝerio, ekde landlimoj kun Maroko ĝis Tunizio ŝajnas inspiri publikan interesiĝon pri la naturo. Kiel tio okazis?

Ni komencis kiel amika grupo, kiu ŝatas pasie sportojn kaj volas motivigi pli da gejunuloj. Ekde kelkaj jaroj, nia devizo sonas: “Se vi volas vidi ŝanĝojn, komencu ŝanĝi vin mem”. Laŭ tempopaso niaj celoj fariĝis pli ambiciaj kaj ni akceptis novan defion: trabicikli Alĝerion, de oriento ĝis okcidento dum15 tagoj. La projekto havis tri celojn: promociado de civitanecaj valoroj, sentigi publikon pri natur-protektado kaj eduki per sporto. Kun miaj du amikoj, Elhadi kaj Naim, mi produktis videon pri nia aventuro. Jam post unu semajno la filmo populariĝis tiel rapide, ke homoj komencis kontaktiĝi kun ni kaj oferis apogon. Ni ricevis multan helpon kaj – nekredeble – nian bicikladon observis televide du milionoj da homoj! Rezulte okazis kunlaboro kun 15 infan-organizaĵoj, sport-kluboj kaj aliaj asocioj.

Alĝerio estas la plej granda lando de Afriko kaj 80 procentojn de ĝia teritorio kovras dezertoj

.

Ĉiutage ni petis Alahon (Dion) pri kuraĝo kaj persisto por kompletigi nian projekton. Multaj alĝeranoj preĝis tiukaze. Ni sentis ankaŭ apogon de niaj familioj. Post du semajnoj ni komencis plani sekvan projekton kaj trovis multajn volontulojn kiuj volas aliĝi samvoje.

*

Somere okazas en Alĝerio la tradicia evento nomita “Mariapolis” dum kiu renkontiĝas islama junularo kaj familioj kun siaj kristanaj amikoj. Vivante laŭ la universala “Ora regulo” – Farut tion al via najbaro, kion vi deziras lin fari – la partoprenantoj provas praktike vivi la idealon de tuthomara unueco.

.

Ofte alvenas pli ol 100 alĝeranoj, plejmulte islamanoj – same el nordaj urboj kiel el Sahara regiono. La kulturajn aktivecojn kaj sportojn organizas volonte junularo. Por la gepatroj tio estas feliĉa tempo rigardi ke iliaj infanoj ĝojas ludi kune. Familioj, kiuj partoprenas la eventon unuafoje, kuraĝias siajn amikojn kunveturi sekvontjare. Tiel la rondo de amikoj kreskas jaron post jaro kaj formiĝas fratecaj komunumoj, kiuj kapablas transiri kulturajn barojn kaj diversecon de la religiaj tradicioj.

______________________________

.

Rompiĝo je oro ŝanĝita

En la antaŭa numero de “NU” ni publikigis kiel deviga restado hejme kreas streĉojn en geedza vivo. Tion spertas multaj en ĉi tiu “pandemia” tempo. Malgraŭ ĉio, per amo kaj bonvolo, familio povas venki eĉ tre seriozaj malfacilaĵoj. Tion montras unu internacia geedza paro ital-urugvaja: kia ŝanco por daŭra kunvivo? Dum la kurso por familioj okazinta en Internacia Fokolar-Centrejo de Loppiano, ili parolis pri arto kuraci vundojn per oro de pardono. SE vi konas geedzojn kiuj troviĝas en krizo, eble – per ĉi tiu artikolo – vi helpos ilin restarigi pacon kaj amikecon en la familio?

Federiko: Ni renkontiĝis antaŭ sep jaroj en Latinamerika Kulturdomo. Mi venis tien por helpi la organizantojn kaj Laŭra – por interparoli en sia gepatra lingvo. Kiam ni ekvidis unu la alian, ni sciis ke niaj vivoj kuniĝos por krei familian hejmon. Ni geedziĝis sed, post kelka tempo, ekonomia situacio igis nin translokiĝi el granda urbo al vilaĝeto kie vivis miaj gepatroj. Realiĝis nia revo – la unua infano estis baldaŭ naskiĝonta kaj tiu trankvila loko aspektis kiel paradizo por juna, kreskanta familio. Komence ni trovis tie feliĉon sed la subita kaj granda ŝanĝo malfaciligis adaptiĝon al nova vivstilo.

Laŭra: Kvazaŭ tiu problemo ne sufiĉus, mi eksciis ke mia patrino severe malsaniĝis. Ŝi vivis en Urugvajo kun mia malgranda frato kaj kripla patro, kiun ŝi flegis. Rezulte, mi devis tuj tien flugi por almenaŭ kelkaj monatoj. La tempo urĝis kaj tio estis eble la sola ŝanco montri al ili mian fileton. Tiutempe ni ŝajnis vivi sur malsamaj planedoj: mi, fermita hejme kun la infano kaj Frederiko, ĉiam en aliaj lokoj, por eviti nervostreĉojn. Kiel ni estis ŝanĝitaj! Se niaj rigardoj renkontiĝis, tio montris nur malpaciencon, laciĝon kaj koleron. Antaŭ la forveturo mi diris al Frederiko: “Kiam mi revenos, la situacio definitive klariĝos – aŭ ni disiĝos, aŭ vivos kune por ĉiam”.

.

Frederiko: Niaj koroj tre malproksimis, samkiel tiu transmara distanco de la fizika disiĝo. Pasis monatoj, Laŭra ne revenis kaj mi komprenis ke mia vivo iras alivojen. Por esti honesta, mi pensis ke mi devas informi Laŭra, ke estos pli bone vivi dise. Tial ŝi ne revenu sed vivu tie, kie ŝi estas nun.

Laŭra: Lia mesaĝo min tre vundis, kvankam tio ne estis surprizo. Malgraŭ ĉio, mi decidis demeti la tutan suferon kaj reveni al Italio. Estis malfacile retrovi kaj mobilizi la internan energion ĉar mi sciis, ke ŝancoj por la repaciĝo proksimas al nulo. Bedaŭrinde, mia supozo estis ĝusta. Post la reveno al nia domo, la edzo eĉ ne volis aŭskulti pri la komuna vivo.

Frederiko: Unutage mi konfidis al mia frato pri kio okazis. Li diris al mi pri unu geedziĝinta paro, kiu multe travivis kaj tial eble povos nin helpi. Tio ne sonis konvinke sed, konsiderante pri bono de nia infano, fine mi konsentis renkontiĝi kun tiu familio. “Almenaŭ ili faciligos al ni disiĝi sen batalo” – mi pensis. Maja monato pompe proksimis al sia fino, kiam ni renkontiĝis en ĝardeno. Postagmezo estis serena, ĉerizoj maturiĝis – trankvilaj kaj esperigaj. Sed niaj koroj ne estis tiaj, ĉar plenigis ilin ribelsentoj. Forta manpremo de la viro kaj delikata vizaĝo de lia edzino kaŭzis tremon en mia spino. Mi rimarkis, ke Laŭra estis ankaŭ kortuŝita. Ni interparolis kun ili eble duonhoron. Tiuvespere mi postlasis la tutan pasintecon kaj revenis hejmen. Malferminte la pordon, mi eksentis larmojn flui sur mia vizaĝo. Mia animo ŝajnis ricevi flugilojn: eble ni povos komenci ĉion denove!

.

Laŭra: Vidante Frederikon reveni, mi ne kredis je miaj okuloj. Nia sekva renkotiĝo kun tiu “ĝardena” geedzo okazis en urbeto Loppiano en Toskanio. Montriĝis, ke iliaj konatoj kaj aliaj familioj ankaŭ havis malfacilaĵojn similajn al la niaj. Tie estis kurso organizita de Novaj Familioj (unu el branĉoj de Fokolara Movado). Komence, por faciligi komunikadon, oni proponis socian ludon. Tiam ni eksciis pri nekonata arto el Japanio, nomita kintsugi (japane:きんつぎ / eo: kincugo?).

.

* Temas pri re-kunigo de rompita valora ceramikaĵo, “gluante” ties apartajn partojn per oro. Oni do ne forĵetas la damaĝitan vazon, statueton, tason aŭ alian ujon sed, riparinte ĝin, oni ne nur ĝin fortigas sed ankaŭ ornamas. Tiumaniere la rompiĝo ne estas kaŝita, sed inverse – la oraj linioj alte plivalorigas la objekton, kies damaĝita parto iĝas pli solida ol antaŭe.

* *

Nova aero traflugis niajn pulmojn kaj nerimarkeble revivigis la animojn. La rompiĝioj de nia vivo ankaŭ ja povas esti rekunigitaj firme per ora lutaĵo. Ni komprenis ke tia oro kiu ligos nin denove, estas pardono – se ni pardonpetos (petos pri ĝi). Tiutage ni trovis la forton sindoni reciproke, unu la alian kaj …

.

.

Federiko: Apogo de aliaj geedzoj, kiuj parolis pri siaj zorgoj, kreis atmosferon de unueco. Ankaŭ konsiloj de la prelegintaj specialistoj helpis rigardi la problemojn laŭ pli vasta perspektivo. Ni lernis rigardi la familiajn problemojn per alies okuloj kaj ŝanĝi ne tiom la alian “duonon” sed unue sin mem. Tia sinteno malfermas nian koron je bezonoj kaj sentoj de la alia. Antaŭ la kurso finiĝis, ni decidis ĉiutage trovi eĉ kelkajn minutojn por trankvila interparolo pri aktualaj aferoj. Malgraŭ ĉiutaga okupiteco, geedza vivo ankaŭ havas romantikajn momentojn – kondiĉe ke ni rimarkas ilin.

Laŭra: Du jarojn poste, ni solene renovigis nian geedzan promeson pri la senkondiĉa amo, kiun ni flegos por ĉiam. Baldaŭ ĝi fruktos per naskiĝo de nia dua infano kiu alportos novan energion kaj ĝojon al nia familio. Dia skrib-arto grandiozas, eĉ sur niaj malrektaj linioj…

_____________________________

.

Natura muzik-terapio

(Parto 3)

Por plenumi multajn bezonojn de la kreskanta merkato, la familia firmao de Gibson dungis pli ol 100 kunlaborantojn. Ĝis hodiaŭ disvendiĝis pli ol 20 milionoj da diskoj, produktitaj en “Solitudes”.

.

Muziko klasika, inkluzive la “Kvar jarsezonojn” de Vivaldi (1:02:44) https://www.youtube.com/watch?v=j8CVN2Ahnn8 .

La sukceson rimarkis aliaj muzik-eldonejoj, kiuj provis imiti tiujn ĉi kanadajn produktojn. Malgraŭ ĉio, Dan Gibson estis la unua, kiu – uzante la tre modernajn instrumentojn – surbendigis multegajn sonojn el naturo: de fluantaj riveroj, zumado de ventoj en arbaro, marbordaj ondoj kun krio de mevoj, ĉirpado de birdoj, dezertan tempeston, tondro de akvofaloj, pluvo falanta surlage ktp.

.

Arbaro gitara (57:13) https://www.youtube.com/watch?v=7XrV303tKXc . Ĝardena muziko (8:14) https://www.youtube.com/watch?v=vItxWS6ztM0 .

Ne estas certe, ĉu iu ajn sukcesis tion fari mondskale. El la granda kolekto de Soliltudes troviĝas eĉ “kantado” delfena. Al tiuj simpatiaj mar-estaĵoj Gibson dediĉis apartan diskon, kiun titolis “Gard-anĝeloj de Atlantiko” (7:04) https://www.youtube.com/watch?v=gfp1X0t9FUU . Por tia laboro certe estas bezonata iu speciala kapablo kunigi la natur-sonojn kun muziko, unue klasika kaj poste ankaŭ alispeca.

.

Ĵazo krepuska (55:13) https://www.youtube.com/watch?v=S8zlrkppeHc . Baleto en la naturo (57:51) https://www.youtube.com/watch?v=TfwlDv2gZUI .

La rezultojn de lia multjara laboro ĝuas miloj de aŭskultantoj en diversaj landoj. Post morto de Dan Gibson, tiun kolekton transprenis kaj prizorgas lia filo kaj nuntempe ĝi estas grava parto en historio de la unika son-aranĝado. Eble ĝi povas esti nomita eĉ son-arto.

.

Tempesto (36:08) https://www.youtube.com/watch?v=BOE8o6JF4h0 . Dezerta mateno (12:25) https://www.youtube.com/watch?v=Dc81Tkjdwo8 .

.

Valoras memori, ke la tuto komenciĝis ne por gajni profitojn, sed pro la juneca pasio kaj amo al la naturo. Dan Gibson fidelis al siaj idealoj ĝis fino de la vivo. Lia firmao “Solitudes” apogis multajn iniciatojn kiuj celas protekti la naturon.

.

.

Li apartenis al “Amika Societo de Parko Algonquin” / Friends of Algonquin Park (53:03) https://www.youtube.com/watch?v=xYwWKo_aBm4 . Pro siaj kontribuoj, Dan Gibson povis kontrakte lui parcelon meze de tiu grandega park-rezerevejo. Tie, inter grandaj arboj kaj multaj lagoj, li ofte restadis kun sia familio kaj ĝuis proksimecon de la naturmedio.

.

Populara melodio Moon River / Luna rivero (4:20) https://www.youtube.com/watch?v=_T1Z7z6U_10 el filmo “Matenmanĝo en Tifania Restoracio” / Breakfast at Tiffany’s.

Per sia pasio, Dan Gibson fariĝis ankaŭ respektinda fakulo en edukado pri la naturo kaj bone servas en muzika terapio. Malstreĉiga muziko kun sonoj de la naturo estas firme ligita kun vivo de Dan Gibson, ĉar liaj hobio kaj spertoj, multjara laboro kaj pasio donis firman bazon por tiuspeca arto. Tial ĝi verŝajne havas apartan lokon en la historio de muziko.

Fine vi povas aŭskulti Barkarolon de franca komponisto Jacques Offenbach (4:25) https://www.youtube.com/watch?v=cOeRl0SeCuA el opero “Rakontoj de Hoffmann”. Tio estis jam lasta parto de artikolo pri muziko en la naturo. Espereble almenaŭ kelkaj fragmentoj de sonis al vi agrable.

FINO

________________________________

.

Ne timu ! (parto 2)

En lasta majo pasis la 100a datreveno de la homo, kiu reklamis Esperanton al milionoj. Tio estis unu el plej dinamikaj pontifikecoj* en la historio.

Dum la vizito en Brazilo, Johano Paŭlo vizitis la plej malriĉajn lad-urbojn (favelas).

Dum pli ol 26 jaroj de sia papeco papeco, Johano Paŭlo vizitis preskaŭ 130 landojn, alparolis persone milionojn – sed vidis ankaŭ regionojn de korŝira mizero. Inter centoj de liaj dokumentoj, multaj traktas pri justeco kiel fundamento de paco.

* La vorto “papeco” (aŭ pontifikeco devenas el lingvo latina “pontifex” kaj signifas konstruanto de pontoj. En Esperanto estus eble pli klare uzi la vorton “papado”.

Sian junaĝon la estonta papo travivis dum germana okupado en jaroj de la 2a mondmilito. Tiam li estis laboristo en kemia fabriko kaj sekve en ŝtonminejo. Poste li ĉiam sentis solidarecon kun laboristaro. Inter siaj 14 enciklikoj, Johano Paŭlo dediĉis la tri al problemoj de laboro, senlaboreco kaj neceso defendi dignon de laboristoj: 1981- Laborem exercens / Pri homa laboro; 1987- Sollicitudo rei socialis /Socia zorgo; 1991- Centesimus annus / Jarcenta jubileo de Rerum novarum (Pri novaj aĵoj, priskribita E-lingve en vikipedio).

Estus malfacile prezenti en unu artikolo eĉ koncizan studon de tiuj dokumentoj. Ili atingeblas rete en multaj lingvoj. Ĉiu encikliko enhavas kelkdek paĝojn kaj estis senditaj je dispono de ĉiuj ŝtatestroj, multaj sciencaj institutoj, internaciaj institucioj kaj grandaj bibliotekoj. Bedaŭrinde, plej multaj politikistoj ŝajnas neglekti esencasjn problemojn de socia justeco kaj time prisilentas pri la bezonojn reformi malaktualiĝintajn financajn sistemojn.

.

Meze: Flago de Internacia Labor-Organizaĵo, grava institucio de la Unuiĝintaj Nacioj.

Sociala doktrino de la Eklezio celas evitigi sangajn klas-batalojn inter la riĉaj posedantoj kaj proleto (laboristoj, kies elementaj bezonoj ne estas plenumitaj). Socialismo ekestis kiel antidoto /kontraŭveneno al senbrida kapitalismo kaj ekspluatado de laboristoj. En sia ekstrema formo, la nova ideologio postulis eĉ nuligon de ĉiu privata posedaĵo. Tiam sendependaj ekonomikistoj komencis konsideri la t.n. “trian vojon” laŭ kiu oni kunigu avantaĝojn de la du ĉefaj sistemoj: iniciaton de individuoj en kapitalismo kun socia sekureco de socialismo. Johano Paŭlo la 2-a multfoje substrekis, ke kapitalo neniam kontraŭstaru laboron. La universala principo de justeco postulas, ke homo estu ĉiam pli grava ol maŝino, etiko superu politikon kaj ekonomio servu al ĉies progreso (materia kaj spirita).

Estus malfacile kalkuli kiom da gejunuloj renkontiĝis kaj trovis amikojn dum la Mondaj Tagoj de Junularo (1985-2019). Certe pli ol dek milionoj, la sekva MTdJ okazos en Portugalio.

Sendube, la plej entuziasmaj eventoj estas MTdJ / WYD (MONDAJ TAGOJ de JUNULARO / Journées mondiales de la jeunesse / World Yout Days / Jornada Mundial de la Juventud / Всемирный день молодёжи), kiuj okazis jam en Argentino, Hispanio, Filipinoj, Francio, Aŭstralio, Pollando, Kanado, Germanio, Brazilo, Panamo. La unua estis organizita en la Internacia Jaro de Junularo – 1985. ‘Junularo, vi estas espero de la mondo, vi estas mia espero!‘- salutis ilin la papo kaj la gejunuloj reagis aplaŭde. Dum renkontiĝo kun junaj germanoj li konsilis: ‘Aprezu veran amon, ne ludu per ĝi je provo. Ni naskiĝas unufoje ne por provo, ni geedziĝas unufoje por fideleco kaj ni mortos unufoje – neniam nur je provo.

Dum sia ĉirkaŭ-globa pilgrimado, Johano Paŭlo ĉie renkontis ĝojan skoltaron – membrojn de la plej granda junulara movado.

.

Iam li fervore futbalis, sed junaĝo forpasas rapide…

La geknaboj en ĉiuj kontinentoj ŝatis aŭdi seriozajn vortojn, eĉ se ili ne amuzigis: “Estu fidelaj al viaj idealoj. Postulu multon de vi mem, eĉ se aliaj tion ne postulas!” Kutime la partoprenantoj venas el ĉ. 80 landoj en la nombro de 400,000 ĝis unu miliono.

En frateca atmosfero okazis la ekumena vizito de Johano Paŭlo en Taizé (Francio), al kiu veturas ĉiujare dekmiloj da junaj homoj, ne nur el Eŭropo. Vidante entuziasmon akompanitan per polifonia kantado, la kortuŝita gasto voĉis: ‘Saluton al vi, Taizé – la printempo de Eklezio! ‘  Tiun komunumon kreis dum la 2-a mondmilito reformita protestanto el Svislando, monaĥo Roger Schütz. Ĉiam antaŭ Novjara Festo, Taizé-komunumo organizas “Pilgrimadon de Fido kaj Paco tra Tero” en multaj urboj kaj tiujn eventojn partoprenas foje ankaŭ junaj esperantistoj. Aktualaj novaĵoj troveblas en kelkdeko da lingvoj ĉe: https://www.taize.fr.

Precipe inspira kaj bela estas tie muziko kaj ĉantoj – (4:27) https://www.youtube.com/watch?v=t4Svh-9ohg4 . La junularo kantas en diversaj lingvoj kaj kreas neforgeseblan atmosferon de paco kaj amikeco, taŭgan por meditado kaj preĝoj. Ne mirige ke partoprenas ilin ne nur ortodoksaj, protestantaj kaj katolikaj kristanoj sed ankaŭ junaj reprezentantoj de aliaj religioj, aŭ eĉ nekredantoj. Fermu la okulojn por kelkaj minutoj dum aŭskultado kaj diru: ĉu tia muziko plaĉas al vi? Finfine ĉiu bezonas trovi ripozon de la monda tumulto.

.

Kvankam junularo estis precipe proksima al koro de Johano Paŭlo, krom tio li havis ankaŭ multajn renkontiĝojn kun sciencistoj, politikistoj kaj aliaj elstaraj gvidantoj de la mondo.

.

.

Verŝajne multaj konas ĉi tiujn figurojn de kulturo, famaj tutmonde:

Ĉe multaj okazoj Johano Paŭlo parolis pri unueco de Eŭropo kaj ĝiaj kulturoj (kiel komunumo de la proksimaj kulturoj). Tion li akcentis en sia apostola letero Egregiae virtutis (“Eksterordinara potenco”) publikigita decembre 1980. Kulturo estas la sitemo de spiritaj valoroj, ellaborita en formoj akceptitaj de la socio, kiu delonge vivas en certa regiono. Simileco de eŭropaj kulturoj riĉigas vivon de la tuta kontinento. Eŭropaj kulturoj suferis multfoje dum militoj, totalismaj sistemoj kaj atakoj de agresemaj civilizoj.

*

Simbola datreveno estis celebrita septembre 1983 en Vieno, per Eŭropa Vespro kun partopreno de Johano Paŭlo. Tie, la 12an de septembro 1683 okazis unu el plej decidaj bataloj en la historio. Aŭstrion invadis armeo de 170,000 turkoj, kiuj okupis jam grandan parton de Eŭropo (vidu ĉi-sube la mapon) kaj celis sieĝi la tutan kontinenton.

.

Neniu ŝajnis kapabla ilin haltigi, sed apud Vieno alfrontis tiun grandegan armeon reĝo Johano la 3-a (Sobieski) kaj disbatis ĝin per siaj bravaj husaroj. La reĝon akompanis ankaŭ taĉmentoj el Aŭstrio, Bavario, nuntempa Litovio/Belarusio kaj Ĉeĥio; entute la defendantoj nombris apenaŭ duonon de la turkoj.

.

.

Sen tiu venko, la turkaj armeoj atingus verŝajne la orientan bordon de Atlantiko kaj rezulte la tuta kontinento estus perforte islamigita. Kruelecon de turkaj invadoj spertis dum jarcentoj la nacioj de Sud-orienta Eŭropo: Grekio, Bulgario, Serbio, Kroatio, Rumanio kaj Hungario. Tion priskribis en siaj libroj hungaro Géza Gárdonyi (“Steloj de Eger”) kaj bulgaro Ivan Vazov (“Sub la jugo”) – ambaŭ tradukitaj al Esperanto.

.

.

Nacioj de sud-orienta Eŭropo suferis dum jarcentoj pro kruelaj invadoj de la turka (otomana) imperio. Inter la nekalkuleblaj dramoj, unu estas pli konata – ankaŭ pro la impresa pentraĵo, prezentita ĉi tie.

“Masakro apud Batak” – pentraĵo de A. Piotrowski

Aprile 1876 bulgaroj ekribelis kontraŭ la otomana okupado kaj, por sufoki la liberiĝan movadon, Turkio sendis 8,000 soldatoj kiuj ĉirkaŭis la urbon Batak (en sud-bulgara provico Pazarĝik). Post la unua batalo, la viroj en Batak decidis negoci kun la turka militestro Ahmed Barum. Responde li promesis retiri siajn trupojn kondiĉe, ke la bulgaroj senarmiĝos. Post kiam la ribelantoj demetis siajn armilojn, la soldatoj atakis la sendefendan loĝantaron kaj murdis inter 4,000 kaj 5,000 homojn. Entute, kvanto de la buĉitoj en la regiono de Philippolis (Plovdiv) atingis la nombron de 15,000. Plimulto de la viktimoj estis senkapigitaj.

*

Valoras memorigi, ke longan tempon antaŭ la turkaj invadoj en Sudorienta Eŭropo, vivis tie la du eminentaj fratoj Cirilo (826-869) kaj Metodio (815-885). Ili devenis el Makedonia ĉefurbo Tesaloniko (Solun en malnova slava lingvo, greke: Θεσσαλονίκη). Cirilo kaj Metodio scipovis paroli slavan pralingvon, por kiu ili poste kreis alfabeton, nomita “gladolico” – hodiaŭ konata sub la nomo kirilico.

.

Ĝi estas uzata nuntempe en Bulgario, Serbio, Montenegro, Makedonio, Rusio, Belarusio kaj Ukraino. La kontribuo de ambaŭ fratoj al eŭropa unueco estas netaksebla, tial Johano Paŭlo deklaris ilin la kunpatronoj de Eŭropo kaj li multfoje emfazis, ke la “malnova kontinento”- por vivi plenforte – devas spiri per siaj du pulmoj (okcidenta kaj la orienta, en kiu vivas pli ol 200 milionoj da homoj – inkluzive Hungarion, Rumanion kaj la ĉe-Baltajn respublikojn).

Statuo de la granda slavo, Johano Paŭlo troviĝas hodiaŭ en Moskvo.

Gravecon de tia unuiĝo li poste konfirmis en la unika encikliko Slavorum Apostoli /”La apostoloj de slavoj”. Por ekvidi apenaŭ parton de slavaj kulturoj, vi povas ĉi tie rigardi la filmeton kun folkloraj vestoj de Orienta Eŭropo – (10:10) https://www.youtube.com/watch?v=I2vFA1AR4QM . Rekoni Cirilon kaj Metodion kiel la kunpatronoj de Eŭropo, signifas memori pri la riĉa kulturo (literaturo, muziko, pentroarto ktp.) de slavaj nacioj, kion ofte neglektis la t.n. “okcidenta civilizo”. Festo de Cirilo kaj Metodio estas celebrata ĉiujare la 14-an de februaro, same en katolika kiel en ortodoksa Eklezioj.

La verkaro de Cirilo kaj Metodio havis grandegan signifon por ĉiuj slavaj nacioj kaj metis fundamenton por la ortodoksa kristanismo. La du fratoj el Tesaloniko estas honorataj tre solene en Moravio (parto de la eksa Ĉeĥoslovakio). En tiu periodo ĉeĥoj akiris tian memkonscion, kiu ebligis ilin rezisti la danĝeron de fornaciiĝo, kies viktimoj montriĝis aliaj okcidentaj slavoj vivintaj laŭ rivero Elbo. Sendube la menciita encikliko Slavorum Apostoli grave kontribuas al unueco de la slava mondo (Slavio).

Estonteco de la homaro iras tra familio

.

Aparte grava trajto de tiu pontifikeco estis la konstanta zorgo pri familioj. Ekzakte la 13-an de majo 1981 devus esti anoncita apostola instigo “Familiaris Consortio” (Familia kuneco) sed tio ne okazis, ĉar samtage okazis atenco pafmortigi la papon. Kelkaj klarigis tion kiel fortoj de malbono kontraŭas protektadon de familio.

Du jarojn poste estis publikigita la monumenta Ĉarto pri Rajtoj de Familio, en kiu li atentigas pri la urĝa neceso protekti familion kaj ĉiun homan vivon. Jen kelkaj punktoj el tiu ne sufiĉe konata dokumento:

  • Familio estiĝas je ambaŭ geedzoj, libervola kuniĝo de viro kaj virino kiu sin devigas resti fidelaj kaj deklaras vivi kune ĝis fino de la vivo. Ili estas nature malfermitaj je la vivo por ame bonvenigi ĉiujn siajn infanojn, kreskigi ilin, edukadi kaj protekti.
  • Laŭ plur-jarcenta saĝeco trovita en diversaj kulturoj, sana familio estas la baza ĉelo de ĉiu normala socio. En familia domo renkontiĝas kelkaj generacioj, kiuj helpas sin reciproke kaj transdonas valorojn de la nacia tradicio, moroj, kulturo, religio. Tie la infanoj lernas kunvivi harmonie kun siaj gefratoj kaj akiras sociajn virtojn por maturiĝi kaj esti respondecaj civitanoj. Ĉiu socio kaj ŝtato devas do fari ĉion eblan por certigi sekurecon kaj helpi familiojn politike, jure kaj ekonomie. Tio necesas, por ke familio estu stabila kaj povu plenumi siajn specifajn taskojn.
  • Precipe defian situacion alfrontas tiuj familioj, kiuj prizorgas malsanajn infanojn, handikapulojn aŭ maljunan familianojn (ekz. geavojn). Same grandan apogon meritas la gepatroj, kiuj kuraĝas adopti orfojn aŭ aliaj infanoj troviĝantaj en drama situacio.
  • Gepatroj donas vivon al infanoj tial ili havas naturan, neforigeblan rajton eduki siajn idojn. Tiucele ili povas formi asociojn kun aliaj gepatroj, regule kontakti la instruistojn kaj lernejestron. Iliaj sugestoj devus esti serioze konsiderataj en programoj de la instruado.
  • Familio havas la rajton defendi siajn infanojn de tiaj amaskomunikiloj, kies programoj influas malbone ilian psikon aŭ detruas morale. Tiukampe same registaroj kiel la socio mem devus ilin helpi ĉiumaniere.
  • Apartan respekton kaj apogon meritas patrino, kiu laboras hejme, tenas familion kune kaj prizorgas la infanojn. Ŝia kontribuo al socia bonfarto estas netaksebla.
  • En kazo kiam unu el la gepatroj mortas, vundiĝas aŭ perdas laboron, estas dezirinde ke la socio apogu tian familion kaj helpu kreskigi la infanojn. Maljunaj homoj, se ilia sano tion ebligas, rajtas pasigi siajn lastajn jarojn kun la familio. La nepoj ne nur alportas ĝojon al ili, sed ankaŭ lernas respekti maljunajn homojn, same kiel obei siajn instruistojn en lernejo. Diligenta lernanto estonte fariĝos repondeca membro de la socio.

.

De kie venas tia sentemo de Johano Paŭlo al familio? Foje oni memorigas, ke li perdis sian patrinon en infanaĝo, poste mortis lia unusola frato, sekve la patro. Junaĝon li pasigis laborante sub germana okupado, dum la dua mondmilito kaj fine restis sola. Malgraŭ tiel drama vivo, li restis homo serena kaj ofte memorigis ke “Estonteco de la homaro iras tra familio”.

Vizitante ĉiujn kontinentojn, li ĉiam trovis tempon por renkontiĝi kun familioj.

En 1994 la Unuiĝintaj Nacioj deklaris Internacian Jaron de Familio. Akorde al tiu brila ideo, Johano Paŭlo inaŭguris Mondan Renkontiĝon de Familioj (Rencontre mondiale des familles / World Meeting of Families / Encuentro Mundial de las Familias). La evento okazas ĉiun trian jaron, ĉiufoje kun partopreno de 150,000 ĝis 700,000 homoj. Ĝis nun tio okazis en Brazilo, Italio, Filipina Insularo, Hispanio, Usono, Meksikio, Irlando kaj en kelkaj aliaj landoj.

Amo al montoj

Karol Wojtyła jam infanaĝe multe promenis kaj skiadis, ĉar naskiĝis en montara regiono. Kiam oni elektis lin papo (la 16an de oktobro 1978), tiutage alpinistino Wanda Rutkiewicz atingis Monton Everest, la plej altan en la mondo.

.

Sekvajare ŝi renkontis la papon kaj donacis al li ŝtonon de Monto Everest. Li respondis danke: “Bona Dio volis, ke ni ambaŭ surgrimpu pintojn en la sama tago”.

Antaŭ ŝi, nur du aliaj virinoj atingis tiun monton: Junko Tabei el Japanio kaj Phantog el Ĉinio. Sed, ok jarojn poste, Rutkiewicz montriĝis la unua virino kiu “venkis” la plej danĝeran monton “K-2” (8611 metrojn alta), kiun oni nomis la ‘kruela monto‘ ĉar tie multaj himalajistoj perdis la vivon. En jaro 1992 ankaŭ ŝi pereis en Himalaja Montaro.

.

En ĉi-jara aŭgusto pasis 75-jara datreveno de la bombado en Hiroshima kaj Nagasaki. La papo vizitis tiujn lokojn en jaro 1981 kaj demandis la politikistojn: “Kian estontecon ni postlasos por la infanoj?” Antaŭ ol Usono atakis Irakon duafoje, li alparolis dekmilojn da homoj venintaj al Romo la 16an de marto 20003 kaj apelaciis al la registaroj prepariĝantaj por ataki Irakon: “Fronte al teruraj konsekvencoj, kiujn la milita atako portus al loĝantaro de Irako kaj al regiono de Mezoriento, ni atentigas pri la danĝero aktivigi ektremismojn kaj vokas al ĉiuj – ankoraŭ ekzistas la tempo por negocoj kaj ŝanco por paco; neniam estas tro malfrue por interkompreno kaj por daŭrigi porpacan dialogon“.

.

Tamen oni jam decidis militi surbaze de la akuzoj, ke Irako posedas amas-detruajn armilojn. Post apenaŭ kvar tagoj, la “internaciaj fortoj” – ordonitaj ĉefe de la Usona prezidento de Usono kaj laĉefministro de Britujo – atakis Irakon. Poste oni konfirmis, ke tiu akuzado estis falsa sed la dezertajn kampojn kun altkvalita petrolo transprenis jam grandaj okcidentaj, ĉefe usonaj entreprenoj. Pagis por tio kelkcent mil da mortintaj civitanoj de Irako, viktimoj de tiu milito.

.

Pro la persistaj klopodoj konstrui unuecon inter la popoloj kaj defendi justecon tutmonde, oni nomis lin Johano Paŭlo la Granda. Ĉu prave? Eble jes, almenaŭ esperantistoj memoros lin kiel grandan amikon de la Internacia Lingvo.Fine de la pasinta jarcento, Louis Zaleski-Zamenhof honorigis la “esperantistan papon” per medalo de toleremo.

Fine ni citas lian konatan eldiron: “Ne timu! La fortoj de bono superas kaj homoj de bona volo pli multas“.

______________________

..

La Torĉo

Japanio prepariĝis bone por gastigi la 32ajn Olimpikajn Ludojn ĉi-somere. Meze de la pasinta marto komenciĝis la unua antaŭ-olimpika parto de la plej granda sporta evento.

Greka aktorino, kiu ludis antikvan fajro-gardistinon ekbrulis la torĉon per sunradioj. Tiucele ŝi uzis apartan duongloban (konkavan) spegulon. La ceremonio estis organizita tradicie en antikva stadiono de Olimpio, kie okazis la unuaj Olimpikaj Ludoj en jaro 776 a.K.

.

Sekve prezidanto de Greka Olimpika Komitato transdonis la torĉon al gastoj el Japanio, kiu organizas la ĉijarajn Olimpikajn Ludojn. Ambaŭ landojn reprezentis eminentaj sportistoj.

.

Inter ili, la du ore brilaj. Ekaterina Stefanidi venkis olimpikan ormedalon en stanga altosalto (Rio de Janeiro – 2016) kaj Tadahiro Nomura estas trifoja olimpika ĉampiono en ĵudo (Atlanto-1996, Sidney-2000 kaj Ateno-2004).

La torĉo estas tradicie portata per stafet-kuro tra diversaj urboj de Greklando kaj sekve en tiu lando, kiu organizas la Olimpikojn. Poste, per aviadilo, oni veturigos la flamon al Japanio kies kur-stafeto portos la torĉon en la tuta lando.


En marto Greklando celebras ankaŭ sian Tagon de Sendependeco (la 25an de marto, en Festo de la Anonciuacio) por rememori la heroojn de 1821-a jaro. Tiujare en Grekio komenciĝis longa rezist-movado kun bataloj kontraŭ la turka Otomana Imperio, kiu okupis Grekion dum pli ol 360 jaroj.

La stafeto ekprenis la torĉon el Olimpio, trakuris la unuan etapon kaj haltis en urbo Pireus. Tiam oni anoncis, ke la Olimpikoj ne okazos ĉi-jare. Japana ĉefministro, s-ro Shinzo Abe konsultiĝis kun IOK (Internacia Olimpika Komitato) kaj ricevis aprobon prokrasti la ĉi-somerajn Olimpikajn Ludojn (O.L.) ĝis la sekvonta jaro. La kaŭzon ĉiu konas: pandemio de la viruso. Oni klarigis, ke multaj publikaj objektoj estas fermitaj kaj la sportistoj ne povas bone prepariĝi por tiel grava konkurado. La japanoj reflugis hejmen kun la torĉo. Ankaŭ la olimpika flamo, alportita el Greklando restos en Japanio. Oni uzos ĝin sekvontjare, por bruligi la kaldronon en olimpika stadiono.

.

.

Interetempe IOK anoncis jam datoj de la prokrastita Olimpiko. Ĝi okazos inter 24a de aŭgusto ĝis 5a de septembro 2021, sub la sama nomo: 32aj Olimpikaj Ludoj “Tokio-2020”. Por ĉiu Olimpiko la gastiganta lando desegnas apartan torĉon. La nuna reflektas inspirojn de la ĉeriza, 5-petala floro kies kolono similas kolore al ora sakuro (japana ĉerizujo).

* * * * *

Okaze de la 105-a Universala Kongreso en Montrealo ni rememoras, ke en tiu urbo okazis ankaŭ Olimpikaj Ludoj kaj en gimnastika konkurado partoprenis Nadia Comăneci el Rumanio. La 15-jara knabino venkis tiam 5 orajn medalojn (0:49) https://www.youtube.com/watch?v=kT0FW5AAwro .

.

.

La vivo de Nadia Comăneci estis tre interesa kaj estonte ni eble publigigos alian artikolon pri tio.

____________________________

.

Fortego de la italoj

Frateco, sentemo kaj inventado estas la trajtoj utilaj dum virusa epidemio. Frapitaj de la malsano kaj paniko, la italoj alfrontas unu el gravaj provoj post la 2a mondmilito. Ili respondas per gestoj de solidareco kaj amo.

“Komence mi ektimis pro la kontaĝo (infektiĝo)” – skribis J.V. la flegistino kiu laboras en la regiono de fama Napoli (Campania regiono, eo: Napolo en Sud-Italio), inter la homoj kiuj malsaniĝis je la kronviruso – “mi plenumis la taskojn eble plej rapide por ne havi tro da senperaj kontaktoj kun tiuj homoj. Unu el tiuj pacientoj petis ke mi alportu trinkaĵon el kaf-maŝino. Unue mi respondis ‘Ne‘ sed kun mia kolegino ni trovis bladaŭ du tiajn maŝinojn kaj ni povis havigi kafon al ĉiuj.

Napolanoj alkutimiĝis vivi en ombro de la Vezuvia vulkano

Devigo resti hejme ŝanĝis vivon de Salvo, Enza loĝantaj kun infanoj Emanuela kaj Marko en urbo Viareggio (Toskania regiono). Ĝis antaŭ nelonge, la infanoj estis tiel okupitaj ke ili trovis apenaŭ kelkajn minutojn por diri “Bonan matenon” al sia nevino restanta enlite. Ili eĉ ne haltis por doni glason da akvo. Nia familio ne ĝuis tagmanĝon ĉetable, ni ne havis tempon por paroli nek por ridi.

.

En la proksima urbo Lucca, Paŭlo kaj Daniela aranĝis aĉetadon por siaj najbaroj kaj donacis al ili la plag-maskojn. Samurbe vivas Luigi kaj Rosa – la junaj geinstruistoj kun siaj infanoj kaj ili pruntedonis sian aŭtomobilon al familio troviĝanta en malfacila financa situacio.

Francesca kaj Giada helpis prizorgi infanojn de flegistinoj kiuj laboras longan tempon en Siena (eo: Sieno). En Pisa (eo: Pizo), Giacomo kaj Carla preparis manĝaĵojn por familioj vivantaj najbare. Vetkurojn en Arezzo organizis Rita, Mario kaj Rosanna por apogi du maljunajn homojn kiuj ne povas foriri el siaj domoj. La maljunuloj estis serviaj per aĉetado kaj majĝaĵoj.

.

.

Emanuel kaj Simonetta loĝas en Sardegna (eo: Sardujo, insulo en Mediteranea Maro) kaj devis pasigi du semajnojn en kvarateno kun siaj infanoj. Tiam ili havis tempon por krei amikajn rilatojn kun aliaj homoj kiuj alfrontis la epidemion.

En Latina (Mez-Italio, sude de Romo), Barbara sendis al siaj gekolegoj filmetojn pri simpla kuirado. Ili vivas malproksime en kvaranteno kaj tre dankis por tiaj kontaktoj. Tiaj kontaktoj venkas ofte malesperon kaj solecaj homoj sentas sin preskaŭ kiel en familio, ne izolitaj.

“Laborante en kardiologia fako de intensa prizorgado, mi renkontis junan pacientinon, kiu travivis komplikan kor-atakon” – diras Orsolina, flegistino el Sicilia insulo. “En ŝiaj okuloj mi vidis malesperon kaj timon, sen ebleco esti vizitata de siaj malgrandaj infanoj nek de la familio. Mi eksentis troviĝi en ŝia situacio kaj decidis anstataŭigi la familion. Mi zorgis pri ŝia persona higieno, kombis la harojn kaj plezure plenumis la bazajn bezonojn. Ŝiaj okuloj ĝoje brilis ĉar ni fariĝis tiam kiel unu vera familio”.

.

Italio apartenas al plej multe vizitataj landoj, sed ĝis hodiaŭ la ĉi-jara turismo preskaŭ haltis tutmonde. La homoj subiete lernis, ke ekzistas pli gravaj aferoj or vojaĝado.

Mascia kaj Mario vivas kun sia filo en la ĉefurba Romo kaj ili malkovris, ke la kreita virus-atmosfero komprenigis al ni ĉiuj la realan interligitecon de la homoj. Tio donis la eblecon aprezi eĉ malgrandajn gestojn de amikeco. Ni ekvidis nin subite liberaj de konstanta rapidemo kaj frenezaj horaroj /ĝis-datigoj. Studentino Masha (Maŝa) nun trovas la tempon por ami siajn familion kaj instruistojn. Ŝi tenas viglajn konaktojn kaj interparolojn per telefono kaj interreto.

.

La kun-prezidanto de Fokolara Movado, J. Morán diris antaŭ kelkaj tagoj, ke venis la momentoj de saĝeco. Tio gvidas nin al realeco lumigita per amo kaj ebligas rimarki eĉ simplajn gestojn de frateco. Dio vere faras eksterordinarajn aferojn, eĉ meze de malbono. Li venkas ĝi per sia plano de amo”.

Lorenza Russo

_______________________________

.

.

Robert Kennedy :

Minacoj de vakcinado

Kvankam en lastaj jaroj aŭdiĝas voĉoj pri malsanoj kaj epidemio, tamen proponoj /postuloj de miliardulo Bill Gates – vakcini ĉiujn homojn en la tuta mondo – montriĝas ŝoka kaj indigna. Tiun planon kontraŭas decideme Robert Kennedy en sia retejo la 9-an de majo 2020.

.

Vakcinoj estas parto de „Gates-filantropio” kies reala strategio estas riĉigi siajn grandajn vakcin-firmaojn. Sed ambicio de lia Microsoft estas multe pli granda: ĉiu vakcinato ricevos apartan legitimaĵ-numeron kaj tiel komenciĝus diktatora kontrolo super unu globa sansistemo. Ŝajnas, ke Gates-a obsesio pri vakcinado asocias kun konvinko ke la mondon povas savi moderna teknologio.

Promesinte partopreni kun 450 milionoj da dolaroj en la 1.2-miliarda projekto elradikigi poliomjeliton (virusa malsano), Gates transprenis kontrolon super la Nacia Teknologia Konsil-Grupo /NTAGI en Hindujo. Kadre de ĝiaj imun-projektoj, oni ordonis eĉ 50 vakcindozojn al infanoj ĝis 5-jaraj.

Rezulte, kuracistoj en tiu lando kulpigis la kampanjon de Gates pri estigo de alia subita malsano (en: flaccid paralysis – NPAFP), kiu paralizis muskolojn de preskaŭ duon miliono/ precize 490,000 da infanoj en jaroj 2000-2017. Sekve la Hinduja Registaro postulis, ke Gates foriru kaj finu sian eksperimenton. Baldaŭ post kiam la vakcinado ĉesis, la nombro de NPAFP draste malaltis.

Monda Organizaĵo pri Sano – MOS/WHO (World Health Organization) agnoskis iom reziste, ke eksplodon de la paraliza virus-malsano (en: polio) kaŭzis ĉefe la por-vakcina premo. Tion konfirmis alilandaj statistikoj. La plej timindaj epidemioj en Kongo, Afganio kaj Filipinoj okazis lige kun vakcinoj. Fakte ĝis jaro 2018, tiu vakcinado kaŭzis sepdek elcentojn /70% de la paraliza virus-malsano (polio) je monda skalo. Tiaj danĝeraj provoj okazis jam pli frue, sed nur pro la nuna krizo la vasta publiko rigardas ilin suspekte. Fondaĵo de Gates (kadre de la projekto “Glaxo-1”) jam en 2009 financis testojn pri eksperimentaj vakcinoj kontraŭ Human papillomavirus /HPV.

Inter 23 mil knabinoj el malproksimaj provincoj de Hindujo, ĉirkaŭ 1200 suferis pro severaj kromefikoj; sep mortis. La registaraj enketoj akuzis la financitajn de Gates sciencistojn pri danĝera kaj kontraŭ-etika aktivado. La dungitoj altiris tiujn delikatajn knabinojn kaj ĉikanis la gepatrojn al konsento eksperimenti kun iliaj infanoj. Sekve la vunditaj knabinoj ricevis neniun medicinan prizorgon. La draman kazon traktas nun la Hinduja /Barata Supera Kortumo.

En jaro 2010, la Fondaĵo de Gates financis trian fazon de malaria vakcino en Afriko. Tio mortigis 151 bebojn kaj 1,048 infanoj eksuferis de paralizo, epilepsio kaj febraj konvulsioj. Samjare Gates transdonis 10 miliradojn da dolaroj al WHO (Monda Organizaĵo pri Sano – MOS) kaj diris: “Per tio ni devas fari la jardekon de vakcinado”. Pos unu monato li konfesis dum intervjuo, ka novaj vakcinoj povus redukti nombron de loĝantaro. En jaro 2014 Kenia Asocio de Kuracistoj kulpigis MOS pri kemia steriligo de milionoj da keniaj virinoj. Oni faris tion spite al ilia vilo, ŝajnigante vakcinadon kontraŭ tetana bakterio. Komence la MOS-funkciuloj neis, sed finfine agnoskis ke faras tion ekde pli ol dek jaroj. Sekve montriĝis, ke tiaj akuzoj venis ankaŭ el Tanzanio, Nikaragvo, Meksikio kaj Filipinoj.

Studoj “Morgenson-2017” montris, ke la populara DTP-vakcino de MOS (celinta batali kontraŭ infenkciaj malsanoj) mortigas pli da infanoj ol tiuj malsanoj mem. Knabinoj vakcinitaj kontraŭ DTP suferis 10-oblan nombron de mortoj kompare al tiuj ne traktitaj per vakcinado. Malgraŭ ĉio, MOS rifuzas rezigni pri aplikado de la mortigaj vakcinoj kaj subigas al ĝi milionojn da infanoj ĉiujare. Defendantaj volontuloj de publika sano asertas, ke Gates fakte kontrolas tiun grandan organizaĵon kaj ĉerpas profitojn por la potencaj farmaciaj entreprenoj, kies ja kunposedanto estas li mem.

Jam pli ol dek jarojn antaŭe, alia kampanjo de Gates en Subsahara Afriko devigis vakcini milojn da infanoj kontraŭ meningito (cerboinflamoj). Dek procentoj de la vakcinitaj infanoj ekmalsanis de paralizo kaj tiam afrika gazetaro alarmis: “Ni estas eksperimentaj kunikloj por la drog-firmaoj”. Profesoro Patrick Bond, konsilanta ekonomikisto de Nelson Mandela priskribas agadon de Bill Gates “kruela kaj senmorala”.

Fratoj Kennedy: Robert (1925-1968) kaj John (1917-1963)

Robert Francis Kennedy (RFK n.1954) estas juristo specialiĝinta pri naturmediaj studoj. Li aŭtoris multajn artikolojn pri neceso plibonigi la tutlandan san-sitemon kaj gvidas organizaĵon Defendu Sanon de Infanoj –https://childrenshealthdefense.org . RFK apartenas al fama familio de la politikistoj, inter kiuj du eminentaj ŝtatistoj estis murditaj: lia patro – ĝenerala prokuroro, senatano – Robert Kennedy kaj John Kennedy – la prezidento de Usono.

________________________________

Leave a Reply

Your email address will not be published.

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: