La Torĉo – kaskada

La Torĉo – kaskada

Okaze de la olimpika jaro, kiun celebrus ĉi-jare la sporta mondo, ni dediĉas la sekvan artikolon al Japanio – lando kiu gastigos tiun ĉi plej popularan eventon.

Puriĝo en akvofaloj

Hardu ĉiutage vian korpon kaj spiriton” – konsilas unu japana diraĵo.

Ĝi tradicie ligiĝas kun la ritoj de japana religio shinto (eo: ŝintoo) kvankam ni mem bone scias, ke valoras fortigi sian korpon – sendepende de la persona vivkoncepto. La tradicia purigado nomiĝas japane “temizu” (eo: temizuo?) kaj signifas lavi sian vizaĝon, manojn kaj tralavi buŝon – uzante specialan kuleregon kaj akvon el granda pelvo aŭ baseno. Foje oni uzas ankaŭ belan pavilonon, kiu estas konstruita aparte de la templo kaj nomiĝas temizuya /jap: 手水舎 (eo: temizujo?).

.

Antaŭe, la ceremonio nomiĝis Misogi-shuho /eo: misogo, misogio? (2:29) https://www.youtube.com/watch?v=qgX0cQtIC1A kaj okazadis printempe en torentoj, ĉe marbordo aŭ sub akvofalo. Sur ĉi tiu filmeto oni vidas la junulojn imiti la movojn de remado, kio estas la parto de varmiga gimnastiko. Laŭ malnova tradicio, antaŭ enakivĝo la gvidanto de ŝintoa komunumo uzis bastoneton kaj branĉon de arbo sakaki (Cleyera japonica, familio Teacoj / Theaceae). Per simbolaj gestoj li celis restarigi belecon kaj harmonion de la vivo. Hodiaŭ oni daŭrigas tiun malnovan tradicion ne nur por lavi la tutan korpon, sed ankaŭ por ĝin hardi. Tiucele la plej taŭga aŭ eĉ ideala loko estas la naturo mem. La ĉefa ceremonio okazas dufoje en jaro: la 30-an de junio kaj la 31-an de decembro.

Post vintra banado oni povas havi surloke varman manĝon (maldekstra flanko de la foto).

Tamen la plej persitaj homoj faras tion ĉiutage – ankaŭ en pluva aŭ malvarma vetero, iuj eĉ vintre. La eventon partoprenis tradicie viroj divers-aĝaj, vestitaj nur per zontuko. Antaŭ enirante riveron aŭ maron, ili praktikas varmigan gimnastikon kun tradiciaj movoj de furitama – kun forte kunpremitaj manoj. Tremigante la la manojn kaj movante ilin kiel bird-flugilojn, la grupanoj komencas unisone ĉanti. Iliaj korpoj pli kaj pli energias, do baldaŭ ili pretos elteni eĉ glacie malvarmon de marakvo, de rapidfluaj riveroj kaj laŭtajn frapojn de alta kaskado (iugrade – natura masaĝo).

.

En kelkaj vivaktivecoj (kiel ekz. en aikido kaj aliaj luktosportoj) tiuspecaj ekzercoj kaj hard-agoj estas la parto de sistema trejnado.

Nuntempe la misogon praktikas ankaŭ virinoj kovritaj per blanka vestaĵo, simila al la tradicia kimono. Kutime virinoj faris tion aparte de la viroj, sed nuntempe ili foje aliĝas al viraj grupoj – precipe en junulara medio.

Ili uzas ankaŭ blankan tukon surkape, foje kun ruĝa rondeto – la simbolo de Japanio, videbla sur ties flago. Tiel ĝi memorigas esti la ‘lando de leviĝanta suno‘. Eble tiumaniere la baniĝantoj fieras montri, ke tiuspeca hardiĝo estas parto de la japana tradicio?

.

En lokoj, kie la ŝtonegoj estas glitigaj, oni sekurigas la baniĝon per dikaj ĉenoj fiksitaj firme inter la rokoj (vd. la dekstran foton).

Ĉu valoras tiaj penoj kaj subiĝo al severaj banoj? Ili diras: “Jes, ĉar – se vi faros tion regule – via korpo fortiĝas , la menso freŝas kaj vi sentos vin pli juna, kvazaŭ renaskita.

____________________

Leave a Reply

Your email address will not be published.

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: