NOVA URBO – aprilo 2020

NOVA URBO – aprilo 2020

Ĉi-jare ni dediĉos kelkajn artikolojn por du landoj, kie somere okazos du gravaj enventoj: La 105-a Universala Kongreso en Montrealo kaj Olimpikaj Ludoj en Tokio.

Loĝi kune ?

Post pli ol 80 jaroj, morto fine disigis Masao-n Matsumoto de lia edzino Miyako. Ili estis plej longe vivantaj geedzoj en la mondo. S-ro Matsumoto mortis 108-jara pro kor-malsano en maljunulejo de Takamatsu (suda Japanio). Lia edzino vivas ankoraŭ tie, en sia 101a vivjaro.

Ili geedziĝis en 1937 kaj havis kvin filinojn. La dua laŭaĝe, Chizuru Mano rememoras: “Mia patro loĝis entute en kvin lokoj kaj mi pensas, ke li havis feliĉan vivon”.

Familia foto farita komence de la 1950-aj: s-ro Matsumoto sidas, apude staras la plej aĝa filino Etsuko. De maldekstre: liaj gefratoj kaj edzino Miyako kun ilia filineto Chizuru.

La plej juna Hiromi Sano aldonas, ke lastatempe ilia patro ne povis manĝi facile. Tamen, kiam la filinoj diris, ke ambaŭ gepatroj estas la plej longe vivantaj geedzoj, tiam lia apetito pliboniĝis. Mi tre fieras pro niaj gepatroj”.

Alia lando, alia vivo

La virusa kvarateno efikas malbone je usonaj geedzoj. Gazeto „New York Post” informas, ke juristoj en tiu urbego ricevas preskaŭ konstante telefon-vokoj. La geklientoj plej ofte demandas kiel aranĝi disiĝon kaj la procesojn atendas lavango da postuloj. Kialo de tia konsterniĝo estas nekutima: la virusa epidemio /pandemio kaj ligita kun ĝi kvaranteno.

.

Antaŭe tiuj geedzoj nieniam devis kunpasigi la tempon senĉese. Nun ili ne povas tion elteni – diras juristino Suzanne Kimberly Bracker. La novjorka advokato aldonis, ke unu telefono vekis ŝin noktomese. La frustrita edzino klarigis: “Mi nun scias, ke nenio ligas min kun la edzo – kion mi faru?”

Alia juristo, Steven Mandel asertas, ke grava kaj eĉ pli multa kaŭzo de eks-edziĝoj estas nervostreĉo pro financaj problemoj. La krizo kaŭzita de la viruso kreskigis draste senlaborecon kaj senigis multajn homojn de mono.

__________________________

.

.

Natura muzik-terapio (Parto 2)

Post la hejmreveno al Kanado, Dan Gibson pasigis longan tempon por ordigado de la surbendigitaj sonoj.

La materialo kolektita en malproksimaj esplorvojaĝoj abundis kaj unue li devis ilin dividi laŭ diversaj kriterioj: la vizititaj lokoj, laŭdeco de la sonoj kaj ties fontoj ktp. Samtempe aperadis ideoj al kiu muziko taŭgas tiuj sonoj kaj por kiu aŭskultantaro. Ja ĉiu sono estis ligita kun iu enigma, foje eĉ danĝera loko kiel altaj akvofaloj (6:49) https://www.youtube.com/watch?v=RiVL2ebx8OE , nokta stormo kun fulmoj (36:08) https://www.youtube.com/watch?v=BOE8o6JF4h0 . aŭ vintra ululado de lupoj.

.

Ne estis facile dividi la tempon inter la absorba pasio kaj familia vivo kun la edzino Helena kaj iliaj kvar infanoj. Sed ili tion ja devis toleri, precipe kiam la patro kreis familian firmaon “Somerset” (Sunsubiro).

.

Lulkanto(7:50) https://www.youtube.com/watch?v=EQoGY3f46Ik .

Vespero ĉe Lago (7:14) https://www.youtube.com/watch?v=jkXFEtQfrbc .

Ĝi produktas diversajn sondiskojn por malstreĉiĝo kaj muziterapio kaj hodiaŭ estas la plej granda en sia kategorio mondskale.

.

Pluvo en arbaro (5:07) https://www.youtube.com/watch?v=wzRpI4lYX2s .

.

Sonoteko (Son-kolektoj)

Ekde jaro 1981 tiuj son-aranĝoj aperis sur kompaktaj diskoj (= CD). Sekve lia filo, Gordon Gibson ekproponis ke la surbendigitajn natursonojn akompanu muziko. Ĝis tiam Dan, la patro eldonis 12 diskojn, sole kun natursonoj (sen muziko) kaj li komence ne aprobis tiel grandan ŝanĝon. Tamen la filo lin konvinkis, ke bone elektita kaj aranĝita muziko bele kongruos kun sonoj de la naturo. Gordon estas mem muzikisto, do lia imago sufloris ke ambaŭ sontipoj harmonios kaj intereson pli vastan publikon.

.

Tiel belas la mondo (1:11:26) https://www.youtube.com/watch?v=XcnPjvS7qDw .

Konsiderante tion, la duopo konsentis riski kaj prilaboris 13 diskojn – ĉifoje kun muziko. Por tia kompilaĵo oni bezonas ja specialan artosenton. Sonkvalito de la kunmetaĵoj estu nekompareble alta. Ne mirinde, ke oni povas tiujn diskojn dum longa tempo kaj multfoje. Finfine la ideo montriĝis tre sukcesa kaj tio difinis la novan direkton por la firmao. La kreskanta disvendiĝo de la diskoj kaj populareco de tiuspeca muziko inspiris lin al grava turnopunkto. Kiam plimulto jam pensas pri sia pensiuliĝo, la 59-jara Dan Gibson malfermis novan firmaon “Solitudes” (Soleco) kies marko estas hodiaŭ unu el plej distigeblaj en la muzika son-industrio. Ĝis hodiaŭ milionoj ĝuas aŭskulti la surbendigitajn ekzotikajn natursonojn kunmetitajn kun simfonia aŭ populara muziko.

.

Johan Strauss – Rakontoj de Viena arbaro (11:21) https://www.youtube.com/watch?v=OGwEMHcZSp8 .

Gregoria ĉanto – Pange Lingua (6:31) https://www.youtube.com/watch?v=_p2gu8Dm_gQ .

Jardekon de la 1990-aj markis la plej grandaj sukcesoj de “Solitudes” ĉar la diskoj estis jam distribuataj tutmonde. Oni volonte ilin uzas en terapio. La eldon-firmao de Gibson komencis kunlabori kun Lee Bartel, profesoro pri neŭrosciencoj en Toronta Universitato. La scio kaj konsilo de d-ro Bartel rezultis per eldono de novaj diskoj kun specialaj, trankviligiaj motivoj.

Kantoj de la naturo akordigas nin serene (9:04) https://www.youtube.com/watch?v=sOjrgAZWQHQ .

La mildaj, harmonie delikataj sonoj helpas malstreĉigi la menson, endormiĝi aŭ krei serenan etoson por meditado. Oni uzas ilin en lernejoj, hospitaloj aŭ malliberejejoj.

__________________________

.

Jubileo kaj moneroj

Ĉi tiu artikolo konsistas el kelkaj partetoj. Unue, ‘HEROLDO de ESPERANTO‘ fariĝus 100-jara precize en aprilo 2020. Ni diras ‘fariĝus‘ ĉar tiu plej populara E-gazeto troviĝas en granda krizo ekde jaroj kaj ŝajnas ne plu aperi en siaj tradiciaj ritmo kaj formo.

“Heroldon de Esperanto” fondis 28-jara Teodoro Jung en Kolonjo (germana urbo Köln) kaj komence nomis ĝin “Esperanto Triumfonta”. Kvar jarojn poste la gazeto ricevis alian nomon (HdE) kaj ĝin tenis ĝis la fino de sia regula aperado. Antaŭ la 2a mondmilito la E-movado estis tre forta en Eŭropo kaj HdE ĝuis grandan nombron da legantoj ĉar abundis je multaj informoj kaj aperadis ĉiusemajne. En certa tempo ĝi estis eldonata eĉ dufoje en semajno. Krom ĵurnalismo kaj eldonado, Jung havis ankaŭ presejon kaj en tiu sukcesa periodo la esperantistoj nomis lin simpe Teo Jung. La prospero finiĝis meze de la 1930-aj, kiam Germanujo fariĝis nazia ŝtato kaj la ĉefredaktoro decidis translokiĝi al Nederlando. Li trovis en Hago /Den Haag tre bonan etoson, ĉar tie aktivis jam Andreo Csech kaj apogantaj lin Julia Isbrücker kun sia edzo Johannes Rijk.

Sekvis la deviga, kelkjara paŭzo pro la monda milito, post kiu Teo Jung daŭrigis la eldonadon de “Heroldo”ĝis jaro 1962. Tiam la 70-jarulo transdonis ĝin al Ada Fighiera-Sikorska.

Ŝi estis bone preparita por tiu laboro, ĉar finstudis slavistikon en Varsovia Univesitato kaj specialiĝis ankaŭ pri ĵurnalismo. Krome, ŝia junaĝo estis promesa por multjara redaktado. Tio fakte okazis: s-ino Fighiera-Sikorska (1929-1996) okupiĝis pri HdE ĉ. 36 jarojn kaj ĝian lastan numeron prilaboris jam en hospitala lito, kelkajn semajnojn antaŭ sia morto, okazinta somere 1996.

Tio estis fakte la fino de “Heroldo” ĉar ekde 1966 kelkaj personoj provis ĝin publikigi – sensukcese: italo Giorgio Silfer (Valerio Ari) kadre de “Literatura Foiro” kaj poste Fabricio Valle el Brazilo. Bedaŭrinde, la gazeto neniam plu atingis sian antaŭan nivelon nek la profesian regulecon. Kaj tiel fermiĝas verŝajne ĝia historio.

En Esperantujo cirkulas anoncoj, ke “Heroldo” estos daŭrigata en la nova formo de internetaj filmoj, kunlabore kun Instituto Teo Jung.

Komence de aprilo ni ricevis la sciigon, ke “HdE” aperas ankaŭ en Svislando, kiel monata informilo de Kultura Centro Esperantista.

* *

Fine ni ŝatus dediĉi kelkajn frazojn al la du ĉefaj figuroj de “Heroldo” ĉar ni havis la bonŝancon renkonti ilin persone. Vizitante Hagon (Den Haag) en 1976, unu amika esperantisto ebligis nin renkontiĝi kun s-ro Teo Jung (1892-1986). La 84-jarulo impresis nin forte, aspektis elegante kaj lia menso funkciis tre bone. La konversacio daŭris preskaŭ 30 minutojn kaj ĉe adiaŭo li donacis al mi libreton kun siaj poemoj.

Post jaroj aperis lia 400-paĝa kaj riĉe ilustrita aŭtobiografio sub titolo “Ĉiu ĉiun”.

*

Komence de la 1980-aj, mi povis paroli kelkfoje kun s-ino Ada Fighiera-Sikorska en Varsovio, kiun ŝi vizitis ĉiujare. Ĉiam bele vestita, Sikorska estis kultura virino. Mi memoras ŝin alporti bukedon de freŝaj floroj kun pardonpeto pro malfrua veno al oficejo.

.

Ĝis hodiaŭ restas en mia memoro unu poŝtkarto, kiun ŝi sendis kun la impresa noto: ‘Hodiaŭ venis via letero‘. Ĉu vi konas multajn homojn, kiuj respondis tradician korespondaĵon samtage? Ne mirige, HdE sub ŝia gvido aperadis ne nur kun amaso da informoj kaj fotoj pri diversaj eventoj sed – ne malgrave – ankaŭ kun horloĝa akurateco. Iam ŝi klarigis: “Heroldo estas mia amata infano”. Kiam S-ino Fighiera-Sikorska proponis prilabori al HdE suplementon pri ekologio, mi ne supozis ricevis monon por tio. Tamen ŝi trovis manieron por pagi kaj la monsumo ne estis malgranda.

Ada Sikorska lernis Esperanton en kursoj gvidataj de la tre ŝatata poeto Julio Baghy (karese nomita inter la esperantistoj: Paĉjo). La kursestro veturis al Varsovio antaŭ la jubilea 44-a Universala Kongreso planita por Zamenhofa jaro 1959. Baghy instruis laŭ la populara Cseh-metodo (pri kiu vi legos en ĉi tiu artikolo, sube). En tiu tempo ŝi renkontis Gian Carlo Fighiera kaj ili geedziĝis unu jaron post la kongreso. S-no Gian Carlo Fighiera laboris por Monda Turisma Organizaĵo kaj tio igis la geduon translokiĝi kelkfoje al diversaj landoj. Rezulte ili ekloĝis en Bruselo, Madrido kaj Torino. Tie do, laŭ jaroj ankaŭ “HdE” estis eldonata.

*

Samjare kiam aperis la unua numero de “Heroldo” (komence titolita Esperanto Triumfonta), en la nederlanda ĉefurbo okazis la 12-a Universala Kongreso. Organizis ĝin Julia Isbrücker (1887-1971) antaŭ 100 jaroj en Den Haag /Hago, ĉar tie ŝi loĝis kun sia edzo Johannes Rijk Isbrücker. Li estis inĝeniero pri elektroniko kaj la geduo havis sufiĉe da mono por malavare apogi Esperanton. Ili aĉetis tre grandan “Esperanto-domon” en Arnhem, kie okazis multaj kursoj, prelegoj kaj aliaj eventoj.

.

Kun tiel forta apogo, la fama majstro de E-instruistoj – Andreo Cseh preparis multajn “verdajn apostolojn” laŭ sia originala metodo. Ĝi estis la sendube plej populara dum jardekoj kaj do la entuziasmuloj nomis ĝin evidente “Cseh-metodo”. Hodiaŭ en Hago troviĝas Internacia E-Instituto, kie Cseh aktivis kaj tiu urbo estis grava Esperanta Centrejo tra multaj jaroj.

Pro la nekutime grandaj meritoj de s-ino Isbrücker kaj okaze de la Haga Kongreso okazinta antaŭ 100 cent jaroj, Esperanto-Numismatika Asocio (ENA) deklaris “2020 – Jaro de Julia Isbrücker.” Tiucele oni planas memorigi ŝin per speciala monero, valora je 50 steloj. ENA estis fondita en jaro 2013 kaj estas unu el plej aktivaj en la nuntempa E-movado. El ĝiaj bultenoj vi povas ekscii pli multe pri E-moneroj.

Se ni parolas pri numismatiko, ni montras al vi du (kolorajn!) monerojn produktitaj en Kanado. En ĉi tiu artikolo ili numismatike ligas la 105-an UK-on organizotan en Montrealo kun tiu okazinta antaŭ 100 jaroj en Hago / Den Haag.

Sur la moneroj troviĝas: 1- malgranda ido de fratekulo (Fratercula arctica), la strange aspekta birdo, vivanta sur insuloj kaj marbordoj de Norda Atlantiko kaj 2- kastoro (Castor canadensis) – la simbolo de Kanado.

Fratekuloj (Atlantic puffins) estas lertaj fiŝkaptistoj.

__________

PS:

Pli multe da informoj pri T .Jung kaj J. Isbrücker (kaj pri aliaj meritaj esperantistoj) vi povas trovi en libro “Nia diligenta kolegaro“.

La libro aperis antaŭ nelonge en eldonejo “Sezonoj”.

______________________________

.

.

Urugvajo – al socia repaciĝo

Urugvajo kun sia ĉefurbo proksimas al esperantistoj, ĉar tie okazis unu el prestiĝaj sukcesoj de nia movado. La bone preparitan kampanjon de prof. Ivo Lapenna kronis la tre favora “Rezolucio de Montevideo“, subskribita decembre 1954 inter UNESKO kaj UEA. Ekde tiam aperas malofte informoj pri E-movado en tiu lando. Spite al tio, la socia vivo de tiu nacio pulsas, ne ĉiam sen komplikaĵoj. Dum lastaj 15 jaroj, centrejo “Nueva Vida” daŭrigis gravan socian agadon helpante gejunulojn kaj iliajn familiojn en Borro, la periferia suburbo de Montevideo. Pri tio parolas direktoro de la centrejo, Louis Mayobre en ĉi tiu intervjuo.

.

La ĉefa “motoro” de nia kampanjo estas junularo, kiu alfrontas la defion kun sincera amikeco kaj ĝojo. La centrejo funkcias kadre de pli granda Asocio por Socia Disvolvo kaj kunlaboras kun INAU- la publika instituto por urugvajaj infanoj kaj gejunuloj. Ni akceptas ĉiun, kiu venas al ‘‘Nueva Vida’ (urugvaja versio de nia “Nova Urbo”) kaj celas lin helpi kaj esperigi ke liaj problemoj estas solveblaj.

Mayobre rakontas, ke ekde jaro 2018 timo kaj doloroj de perforto turmentis loĝantojn de Bario Borro (kvartalo de Montevideo, ĉ. 20 km norde de la urbocentro). Ĉies vivo estis minacita pro bataloj inter du konkurantaj narkotistaj bandoj. Pafado okazis tage kaj nokte kaj la timigitaj homoj serĉis sekuran lokon. Nombro de la alvenintaj homoj kaj familioj duobliĝis en “Nueva Vida” kies gvidantoj kaj edukistoj devis alfronti la teruran situacion. Por tio necesis kunlaboro kun la ceteraj loĝantoj. Multaj estis prirabitaj kaj iliaj domoj okupis narkot-krimuloj.

Kiel vi alfrontis tiun malamikan situacion?

Unue ni raportis al la Ministerio pri Internaj Aferoj kaj, antaŭ ol ili intervenis, ni aranĝis sekuran lokon por kelkaj familioj.

.

Membroj de unu el tiuj familioj troviĝis en morta danĝero kaj ilia filino, kvankam riĉe situita, ne havis kontakton kun sia familio. Tamen ŝia konscio vekiĝis kaj ŝi donacis al siaj gepatroj grundon, kie ili povos konstrui sekuran hejmon. En alia familio ekzistis multe da streĉoj, kverelado kaj perforto. Kiam ni eniris por ili protekti, iu nin insultis kaj provis timigi. Temen ni sukcesis protekti la infanojn, ke ili vivu sekure kaj tranktvile.

Kiuj estas la homoj, kiu venas al via Centrejo kaj bezonas helpon?

Nuntempe ni realigas tri projektojn 1. CAIF, alianco de sociaj, komunumaj kaj registaraj organizaĵoj; 2. Klubo Por-infana; 3. Junulara Centrejo. Vivante en atmosfero de perforto, ni decidis konstrui pacon kaj porti esperon. Volinte helpi, ke la minacitoj venku timon kaj malamon, ni organizis amikan medion por 108 infanetoj ĝis 3-jaraj. Akompanas ilin la patrinoj kaj ni kune aranĝas diversajn ludojn, eduk-ekskursojn dum kiuj ili ĝuas harmonion kaj belecon de la naturo.

La pozitivaj spertoj logis eĉ junajn membrojn de la konkurantaj gangojn kio evidente mildigis la sociajn rilatojn. En la Infana Klubejo ni prizorgas 62 infanojn en aĝo de 6-11 jaroj. Tiumaniere ili espereble ĉesos forvaganti el sia lernejo kaj sukcese eniros la pli altajn klasojn. En 2004, pli ol triono de la infanoj forkuradis el lecionoj kaj hodiaŭ nur 5% tion faras.

.

Ni invitas ilin partopreni en muzikaj lecionoj, naĝ-kursoj, pilkado, atletiko kaj aliaj aktivecoj. Tiel ili disvolviĝas kulture, lernas pri higieno kaj inter-rilatas pli amike. Ni rimarkis, ke ili eĉ oferas volonte donacojn al siaj malpli riĉaj gekolegoj. La infanoj edukiĝas forigi ankaŭ ĉian perforton el sia konduto.

Pli aĝaj geknaboj (12 ĝis 18-jaraj) aktvias en nia Junulara Centrejo. Ĉijare 52 da gejunuloj partoprenis en post-lecionaj aktivecoj. Ses el ili estas jam mezlernejanoj kio estas jam sukceso, se ni konsideras ke la plimulto ĉesas lerni jam post kelkaj jaroj. Por tiuj pli aĝaj ni organizas metiajn kursojn pri ĉarpentado, ŝtof-prilaboro, komunikado kaj aliaj. Ĉiun agadon prizorgas propravole kaj senpage membroj de Fokolara Movado, kun ĝojo ke la juna generacio plibonigas kvaliton de sia vivo.

Kiajn kontaktojn via centrejo havas kun aliaj organizaĵoj en via regiono?

Laŭ paso de jaroj, kreiĝis reto da institucioj kiuj kunlaboras en tiu ĉi malavantaĝa kvartalo de Borro. Por tiu ĉi junularo estas tre interesa ĉiu vizito de eksterlandaj gastoj, kiuj venas por partopreni en niaj aktivecoj. Ni volas ilin danki, ĉar ilia ĉeesto estas ankaŭ utila por nia agado.

Stefania Tanesini

____________________

.

Hirunda saluto

La “Hirunda kanto el Rhodos” (eo: Rodoso) estas popola kanto de la antikva Grekujo. Laŭ tre malnova tradicio, infanoj vivantaj sur la greka insulo Rhodos /Rodoso elhejmiĝis ĉiuprintempe , vestitaj simile al hirundoj. Ili frapis la pordojn – de unu domo al la sekvaj – kaj petegis por dolĉaĵoj.

.

Infanoj de Rhodos /Rodoso

Hirundokanto el Rhodos


Venis, venis la hirundo el la vojo migra, ĝia rusto estas blanka kaj la dorso nigra. Ĝi alportas la serenon, la veteron varman, ĝi alportas la printempon, la sezonon ĉarman.
Mastro, figon kaj fromaĝon donu al hirundo, donu al ĝi vinon bonan el la kela fundo. La hirundo ja rifuzos nek la mielsukon, nek la fabfaruan panon, nek la dolĉan kukon.
Ĉu ni do foriri devas, aŭ ni ion jam ricevas?
Se vi donos, ni foriros, ka se ne, ni restos, aŭ ni portos for la pordon kune kun fenestro, aŭ la edzineton, kiu sidas post la pordo; estas ŝi, facila estos la forporto.
Sed ja donu, se vi donas, ion grandan, kio bonas. Hej malfermu, tuj malfermu por hirundoj peaj, ja ne estas ni olduloj, sed inanoj etaj.

.

Rodoso estas greka insulo 80 km longa kaj 40 km larĝa. Ĝi situas en suda parto de Egea Maro.

Melodio de tiu kanto ne plu troveblas, sed ĝia originala teksto ankoraŭ ekzistas kaj ĝin tradukis la princo de esperantaj poetoj – Kálmán Kalocsay. La tradukaĵo aperis en duvoluma antologio “Tutmonda sonoro” eldonita en Budapeŝto. Tiu ĉi monumenta verko enhavas 581 poemojn de 185 poetoj, tradukitaj el kelkdeko da lingvoj kaj redaktis ĝin Vilmos Benczik. En la unua volumo, la originalaĵo estas atribuita al greka poeto Theognis, vivinta en la 6-a jarcento a.K.

.

Kalocsay sin nomis malgaje la “Poeto sen legantoj” kaj ni honoru lin per ĉi tiu poezia rubriko, en kiu – de tempo al tempo – ni aperigos belajn pecojn de E-poezio. Tio estu nia respondo al pozitivaj reagoj pri la pasinta numero.

*

Plezuras redakti bonajn tekstojn, precipe kiam ties legantoj aktive kunlaboras. En la februara novaĵletero ni anoncis serĉadon de unu poemo, esperantigita verŝajne de Zamenhof. En ĝi troviĝas alegorie tri elementoj: 1. Koĉero /kaleŝ-gvidanto (= tempo); 2 Rapide forkuranta kaleŝo/ ĉevalveturilo (= vivo) kaj 3. Sidanta en ĝi pasaĝero (= ĉiu el ni). Baldaŭ poste venis la respondo: tio estas verko de la granda poeto Aleksandro Puŝkin, titolita “LA VIVOĈARO” aŭ “Ĉaro de la vivo” – rusa originalo: Телега жизни (: Tjelega ĵizni), france: Le panier de vie, angle: The coach of life.

__________________________

.

Nevelkantaj floroj de Meksikio

Dum sia unu vizito en la sud-meksika vilaĝo Santa Cruz de la Sierra, la junulara grupo renkontis neatenditan scenon: bunta naturmedio, nekonataj ligvo kaj kulturo.

La tieaj indianaj loĝantoj vivas simple kaj malgraŭ malriĉeco ili estas tre gastamaj. Junaj fokolaranoj veturis tien per aŭtobuso, ok horojn de la meksika ĉefurbo. La vojaĝo estis longa kaj sufiĉe laciga sed tio ĝenis neniun, ĉar ili ekscite atendis renkontiĝon kun siaj samaĝuloj. Ĉiuj esperis pasigi ĝoje la Pasko-semajnon kaj observi la regionajn kutimojn kaj la feston. Kiam la aŭtobuso grimpis survoje, ĵus trans la mondoj de orienta Sierra Madre, aperis la suno surhorizonte.

.

Fine de la vojo ili ekvidis kelkdekon da familioj el Nahauas-tribo* (eo: naŭatloj), vivantaj meze de la humida tereno Hausteca hidalgeuense (ne velkanta floro). La klimato estas tre varma, ĉirkaŭ la montoj kreskas arboj de cedro (CedrusTaxodium mucronatum – Ahuehuete-arbo), ebono (Diospyros) kaj mahogano (Swietenia).

.

La junaj gastoj estis dividitaj je sep grupoj, invititaj tranokti kun la vilaĝaj familioj. Tiam okazis la tradicia interŝanĝo de malgrandaj donacetoj kaj la gastoj vizitis ankaŭ la plej malriĉajn vilaĝanoj.

Unu el tiaj renkontiĝoj estis aparte kortuŝa kaj neforgesebla. Solece vivis unu maljuna homo. Ne kapabla iri, li kuŝis senmove sur la lito, sen higiena prizorgo. La junuloj banis lin kaj purigis la ĉambron, ke li fartu pli bone kaj povu partopreni la feston. Tion li ne ĝisvivs, ĉar mortis sekvatage.

.

La festo montriĝis estis buntkolora – kun riĉa folkloro de kantoj, vestaĵoj kaj dancoj. Simpleco faciligis amikajn kontaktojn, sed venis la tempo reveturi al Meksikurbo. La gejunuloj esperas viziti la vilaĝon denove, ke la homoj neniam vivu tie izolitaj.

* Naŭtloj estas indiĝena gento de indianoj el Mezameriko; ili vivas plejparte en suda Meksikio (pli ol unu miliono) en la subŝtatoj: Puebla, Veracruz, Hidalgo kajGuerrero). Krome kelkmiloj loĝas ankaŭ en Gvatemalo kaj kelkmil en Honduro, Nikaraguo kaj Salvadoro. Ilia lingvo, la naŭatla estas la dua plej granda en Meksikio sed en aliaj landoj ĝi funkcias en diversaj dialektoj.

_______________________________

.

NE TIMU ! – Parto 1

En majo pasas la 100-a datreveno de la homo, kiu reklamis Esperanton al milionoj.

.

La relative juna kaj sportema papo portis fidon kaj esperon al homoj forpuŝitaj ekster la socia marĝeno. Li oferis entuziasme sian vivon al konstruado de unueco en la mondo sufokata per maljustecoj kaj dividita per 19-jarcentaj ideologioj.

La 18an de majo 1920 naskiĝis Johano Paŭlo la 2a, kiu eksciis pri la Internacia Ligvo dum sia vivo en Krakovo. Post jaroj, lian poemon “La Roma triptiko” esperantigis s-ino Lidia Ligęza, krakova E-poetino (vd. la foton malsupre). La “Triptiko” aperis en 2003, unue en ses lingvoj: itala, pola, angla, franca, hispana kaj germana.

.

Li estis honora patrono de la 37a IKUE-kongreso, kiun li salutis per E-lingva mesaĝo kaj planis partopreni en ĝia inaŭguro. Bedaŭrinde, tiam li devis veturi al alia urbo, kie okazis funebro de lia amiko. Neniu supozis ke unu jaron poste li estos elektita papo, kiu gvidos pli ol unu miliardon da homoj. Tio montriĝis surprize favora situacio por Esperanto, al kies popularecon li kontribuis tiel vaste kiel neniu alia.

.

.

Li parolis flue ĉ. 10 lingvojn kaj uzis kelkdekon da ili dum sia ĉiujara pacmesaĝo ‘Urbi et orbi ‘ (al Romo kaj al mondo). Inter ili, unuafoje en la historio la homoj povis aŭdi Esperanton, en kiu li foje salutis milojn ankaŭ dum la ĝeneralaj aŭdiencoj, okazantaj tradicie en ĉiu vendredo. En somera sezono, la evento estas organizata en malfermita Placo de s-ta Petro – unu el plej popularaj lokoj de la mondo. Tiam ĝin vizitas amaso da diverslingvaj turistoj.

.

Supre: Franca ĵurnalisto André Frossard dediĉis kelkajn librojn al sia amiko. Dekstra foto – En la olimpika stadiono de Montreal, Johano Paŭlo renkontiĝis kun junularo dum sia longa vojaĝo tra Kanado.

En la vespero kiam okazis elektado de la nova papo, ĉiuj estis surprizitaj ke tio estos la unua ne-italo post 450 jaroj. Aŭdinte anoncon ke la elektito nomiĝas “Vojtiŭa” – ĉiuj demandis: kiu li estas, eble afrikano? Aperinte post kelkaj horoj en la fenestro, li diris laŭte: “Non abbiate paura!” /NE TIMU – la fortoj de bono estas pli potencaj! La kauraĝigaj vortoj estis bezonataj, ĉar tiam daŭris la t.n. “malvarma milito” inter la du grandaj sistemoj.

.

Baldaŭ post la papiĝo, Johano Paŭlo estis invitita al Ĉefsidejo de la Unuiĝintaj Nacioj. Li veturis al Novjorko en 1979 kaj la 2-an de oktobro alparolis la ĉeestantajn reprezentantojn de 170 ŝtatoj. En la nomo de tiuj plej malriĉaj kaj diskriminataj, li apelaciis ke ĉiuj ŝtatoj urĝe kunlaboru por solvi tiun tragikan kaj humiligan situacion. Tiam li ankaŭ kuraĝigis la ŝtatestrojn kaj diplomatojn fari ĉion por forigi la realan minacon de tria mondmilito.

Malgraŭ ke kvar jarojn antaŭe okazis en Helsinki la Konferenco de Sekureco kaj Kunlaboro, tamen la homaro plue sin trovis je rando de atoma milito. Bedaŭrinde, poste venis eĉ pli da minacoj; “varmaj” militoj daŭris plu en Okcidenta Azio kaj en aliaj partoj de la mondo.

.

Johano Paŭlo interparolis kun plej gravaj politikistoj de tiu tempo. Dum tiaj renkontiĝoj li malferme traktis la plej dramajn problemojn de la mondo: justeco, paco, malriĉeco. S-ro Jimmy Carter deklaris fiere: “Dum mia prezidenteco, Usono ne partoprenis militojn kaj nek atakis aliajn landojn”.

Veturante tra la mondo, la papo-pilgimo renkontiĝis kun multaj kristanoj de diversaj eklezioj.

Supre, la tri fotoj: 1 – Billy Graham, vaste konata baptista preleganto; 2 – Roger Schultz, fondinto de la ekumena Taize-komunumo (kiun vizitas ankaŭ esperantistoj); 3 – Bartolomeo la 1-a, ekumena Patriarko de Konstantinopolo.

.

Dum la epok-fara evento “Asizo-1986” renkontiĝis gvidantoj de la plej grandaj religioj kaj preĝis por paco tutmonda (sur la supra foto nevideblas islamanoj, judoj, indianoj kaj aliaj 200 partoprenantoj). Ili reprezentis pliparton de la homaro.

.

Ekde jardekoj, la plej suferantaj pro milito nacioj vivas en Okcidenta Azio, fronte kun la senfina Israel-Palestina konflikto. Johano Paŭlo parolis kun reprezentantoj de ambaŭ flankoj: palestina gvidanto Yasser Arafat kaj s-ino Leah Rabin (dekstra foto), vidvino de israela ĉefministro I.Rabin, kiun murdis juda fanatikulo en 1995. Tiel li volis demonstri sian proteston kontraŭ la dialogo kun palestinanoj.

.

La papo mem fariĝis viktimo de la preskaŭ mortiga atenco, jam komence de sia pontifikeco, en majo 1981. Dum ĝenerala aŭdienco, pafis lin juna teroristo el Turkio. Vundiĝinta Johano Paŭlo travivis kelkhoran operacion kaj diris publike: “Mi pardonas la fraton, kiu min vundis”.

.

.

Decembre 1983, la papo vizitis Ali Agca en malliberejo. La dungita murdisto demandis ŝokita: “Kiumaniere la papo travivis? La pistolo estis celita korekte kaj devus lin mortigi!” La pafo vundis liajn internajn organojn kaj mistrafis minimume tiun lokon, kies vundigo kaŭzus certe la morton. Johano Paŭlo kredis ĉiam je Dia providenco kaj klarigis: “Unu mano pafis kaj iu alia direktis la kuglon”. Fine de la proceso Agca aŭdis la verdikton: dumviva resto en malliberejo, ĝis fino de la vivo.

.

Post 25 jaroj li estis liberigita, sed en Turkio aperis voĉoj de protesto. Liaj samlandanoj volis ke li restu en malliberejo, ĉar portis honton kaj humiligis sian landon. Antaŭ Kristnaskaj Festoj 2014, li denove vizitis Romon kaj metis florojn sur la tombo de Johano Paŭlo.

.

Post la resaniĝo, JP senlace daŭrigis sian mision por justeco kaj paco. Liaj tagoj estis tre okupitaj ekde manteno kaj ofte ĝis noktomezo.

.

Supraj fotoj, de maldekstre : Brita reĝino Elizabeth, la prezidento de Venezuelo H.Chávez kaj B.Clinton – prezidento usona.

.

Havante sinceran kontakton ku multaj ŝtatestroj, Johano Paŭlo estis verŝajne la plej bone informita homo, konscia pri la grandaj danĝeroj kiuj minacas nian planedon. Kiam kolombo – la simbolo de paco, povos flugi sekure ĉirkaŭ la mondo? La demando aktualas hodiaŭ, ĉar antaŭ 75 jaroj finiĝis la 2-a mondmilito en kiu pli ol 70 milionoj perdis la vivon.

(Daŭrigota)

________________________

.

Nia Vilaĝo:

Betulo kuracas

Ekde lasta februaro, amaskomunikiloj intensigis tutmonde alarmadon pri danĝera kronviruso. Laŭ paso de la tempo, okazas informa kaoso: en interreto, televido, filmoj, artikoloj ktp. Aperis amaso da “virusologoj” kies opinioj kontraŭas unu la alian. Ne mirinde, en tia atmosfero ĉirkaŭas diversaj suspektoj aŭ konspir-teorioj: de kie venis la viruso, kiu ĝin produktis kaj kiucele? Ni ĝuas ne aparteni al tiuj sindeklaritaj specialistoj. Sed, almenaŭ en la ĵus tradukita artikolo, vi povas legi ke la naturo povas helpi homojn, ankaŭ ĉi-foje.

Utilaj plantoj: 

BETULO

Hodiaŭ ni ni uzas la okazon por prezenti al vi arbon, kies eleganta aspekto por multaj memorigas junaĝon kaj printempon. Inter kelkdeko da betul-specioj, ekzistas unu, kiu utilas en kazo de spir-sindromo. Tiun informon ni metis fine de la artikolo.

Betulo estas la pionir-arbo, kiu aperas kiel la unua sur senvegetaĵa tereno. Poste elkreskas tie aliaj plantoj. Unu betulo atingas altecon de 20 metroj kaj vivas ĉ. 80 jarojn, kvankam en kelkaj lokoj oni trovis ĝin eĉ 200-jara.

Betulo (Betula L.) estas arbo el familio de betulacoj (Betulaceae), al kiu apartenas ĉ. 50 specioj. La nombro ne estas precie fiksita, ĉar kelkaj fontoj diras pri 30 speciaj kaj aliaj – eĉ pri 100 specioj. Betuloj kreskas en la norda duonglobo, en klimato modera aŭ parte arktika (Kanado, Mez-Eŭropo kun Skandinavio kaj Siberio). Betuloj povas vivi en malriĉaj, sablaj grundoj, prefere sekaj kvankam kelkaj specioj toleras marĉan terenon. Unu kondiĉo estas komuna por plej multaj betuloj: ili facile kreskas en bone lumigita tereno, malfermita al sunradioj.

Tiu ĉi arbo floras samtempe kun apero de la folioj: aprile aŭ maje (en pli nordaj regionoj). Ĝiaj fruktoj maturiĝas inter julio kaj septembro, produktante nekredeble multajn semojn, ĉ. 50 milionojn sur la spaco de unu hektaro! Tio signifas ke la semoj estas tre, tre malpezaj kaj facile disblovigataj malproksimen.

Tial la novaj arbidoj povas rapide konvri najbare situitajn surfacojn. Arbaristoj nomas betulon la “kuracisto de arbaroj” kiu elkreskas eĉ en terenoj detruitaj per natur-katastrofoj kiel fajrego, ekstreme seka kaj varmega vetero, printempaj frostoj aŭ industrie poulitaj areo kaj grundo.

Inter la multaj specioj, precipe belas papera betulo (Betula papyrifera) konata pro sia kretoblanka ŝelo, kiu imprese kontrastas fronte al flavoruĝaj aŭ griza koloroj de aŭtuno kaj vintro. Oni ĝin volonte plantas apud domo kaj ĝardenoj.

.

Betulo blanka aspektas elegante en ĉiu jarsezono kaj ĝia delikateco estas komparebla al juna edzino dum edziĝfesto. Ofte plantita en parkoj, ĝi estas konstanta elemento de la pejzaĝa arkitekturo. Ŝelo de tiu betulo estas akvo-imuna, pro kio indianoj en Kanado kaj norda Usono uzis ĝin por fari malpezajn boatojn (kanuojn).

En industrio, betulo estas uzata por mebloj ĉar ĝia bonkvalita ligno havas belan, helfreŝan koloron kun bela dezajno. Specialiĝintaj fabrikoj tranĉas birĉan lingon je la tre maldikaj folioj. Oni nomas tion furniro, kiu estas maŝine gluata sur alia ligno, uzota por mebloj.

.

Laste per tiu ligno kovras ankaŭ murojn per boazerio (ang: panelling, fr: boisereie) kaj tia ĉambro aspektas pli amikema, varma. Ekde jarcentoj estis konate, ke la plej bona balailo estas farita el betulaj branĉetoj.

.

Nun ni transiras al medicinaj avantaĝoj de tiu arbo. Suko betula riĉas je fruktozo kiu estis uzata al produktado de sukero, komence de la 19-a jarcento. En la suko troviĝas ankaŭ mineralaj saloj, vitamino “C”, tanaĵoj, kalio, fosforo, kupro, mangano kaj aminoacidoj. Suk-rikolto okazas mez-printempe, kiam tiu arbo intense ĝin produktas. Pro sia dolĉeca gusto, iam oni ĝin trinkis kaj popola medicino rekomendas ĝin por sentoksiĝo, fortigo de imun-sistemo, renŝtona kaj haŭta malsanoj (ekz. aknohaŭto, ŝveloj, psoriazo). Elsuka tizano (infuzaĵo) estas uzata kontraŭ malsanoj de urina sistemo. Krom aplikaĵoj en medicino, oni uzas tiun sukon ankaŭ en kosmetikoj, precipe kiel ŝampuon.

Ĉu betulo povas esti uzita kontraŭ virusoj?

En artikolo, kiun ni laste trovis, oni asertas: jes. Montriĝis, ke la konk-fungoj (konkofungoj, ang: bracket– aŭ shelf-fungi / Polypores*) estas bone uzataj en farmokologio. Tiuspecaj fungoj kreskas sur kelkaj maljunaj betul-specioj. En sia ŝelo ili enhavas la koncentraĵon de betulena acido, kiu helpas mildigi spir-komplikaĵojn kaŭzitaj de la kronviruso. Inter ili, efikas precipe unu nomita Fomitopsis betulina , kies E-nomon ni ne konas sed legis, ke ĝi kapablas bremsi kreskadon de kanceraj ĉeloj.

Fungoj kreskantaj sur kelkaj maljunaj betul-specioj enhavas en sia ŝelo la koncentraĵon de betulena acido.

.

* La nomo “polypores” aperas en kelkaj ligvoj, do ni uzas ĝin ankaŭ ĉi tie por Esperanto.

Tiu acido, miksita kun aliaj organikaj elementoj, povas batali kontraŭ virusoj. Al tiaj fungoj apartenas: ChagaBetula Polyporo kaj Tah – konservitaj de la arbo. Ilia duobla ekstraktaĵo povas esti aldonita al specifaj terpenoidoj, lignidoj kaj kemiaĵoj nomitaj Tincture kaj Spagyric uzata kiel kuracilo kontraŭvirusa.

Agrable aspektas juna betularo, proksima al domo.

_________________________

Leave a Reply

Your email address will not be published.

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: