Ne deziderata koncerto
Jen antaŭlasta ĉapitro de la tradukaĵo pri “Nanoj ka orfino Mariŝa”.
Modraĉek kun la nova lernanto
Sed Pulpanek, la rano, ne povis elteni la sukceson de majstro Sarabanda. Pro envio li fariĝis duoble pli verda ol ranoj estas kutime. Kiel okazu, ke iu vaganta grilo fieras en ĉi tiu lando, kie ĉiuj aplaŭdojn nur mi meritas? Tio estas skandala!
Kun vundita ambicio, la rano iris al Modraĉek – la bluĉapela nano kaj estro de muzikbando ludanta por lia moŝto Reĝo Blistek. Sinjoro! – subite plendis la rano al Modraĉek – Bonvolu alporti al mi tiujn muzik-notojn, laŭ kiuj Sarabanda ludis kaj vi ekvidos, ke mi superos lin. Mi eklernos la saman kanton kaj la mondo scios kiom valoras la vera muzikisto, nekomparebla al tiu mizera grilo. Kompatu, sinjoro – helpu min!
Mordraĉek estis afabla nano, tial li volis nepre helpi la muzikeman ranon. Trovante Sarabanda’an, li kaptis lian brunan surtuton kaj petegis pri la notoj de tiu mirinda kanto, kies eĥo tremblis ankoraŭ inter herbaĵoj kaj falĉitaj herboj. Estimata majstro, ni havas tre talentan ranon – diris Modraĉek – kaj ni volus fari ĝin korta muzikisto de lia Reĝa Moŝto Blistek, reganta en nia nana lando. Nia reĝo maljuniĝis kaj ofte subiĝas al diversaj sopiroj kaj malgojo. Certe talenta muzikisto kiel ĉi tiu rano bone distros nian reĝon kaj liberigos lin de melankolio.
Ho jes, mi tre volonte donos la notojn – respondis Sarabanda. – Se io mankos, tiam oni kantu rekte el animo. Sufiĉas rigardi la vesperan ĉielon antaŭ sunsubiro, ekflari aromon de kampoj kaj herbejoj kaj aŭskulti silentan koruson de la kampoj. Tio estas facila, tre facila! Kaj la virutoza grilo foriris rapid-paŝe, lasinte dankeman Modraĉek kun la notoj. La nano miris, ke la bonega majstro estas tiel modesta kaj afabla. Nu – pensis Modraĉek – Pulpanek la rano pravas: se tiel humila muzikisto fariĝis fama, do certe pli grandan famon akiros nia rano – granda, dika, kun aspekto fiera.
La suno brilis alte kaj kontenta Modraĉek kun la notoj revenis al Najtingala Valo. La entuziasma Pulpanek tenis la notojn, iris la torenta bordo kaj eksidis sub fungo simila al ombrelo. Tie la nova muzikisto ĉiutage sin ekzercis en kantado. La rano ŝvitis kaj ofte perdis la ritmon, malgraŭ ke Modraĉek dirigentis la muzikon per bastoneto. Kiel aĉa kaj terura frajado aŭdiĝis, tion neniu povas priskribi. La rano kriegis kaj raŭkis kiel freneza. Modraĉek volis ritmigi la sonaron kaj frapis per bastoneto forte, sed ne sukcesis. Pro tio panike forkuris timigitaj kuloj, skaraboj kaj paseroj kun pepoj, grakoj kaj tremantaj flugiloj. Ĉiuj volis forkuri eble plej malproksimen de tiu fungo, sub kiu Pulpanek kantis.
.
1. Dompaseroj (Passer domesticus); 2.Ordinara efemero (Ephemera vulgata L.); 3. Kokcinelo sep-punkta (Coccinella septempunctata).
.
Sed ne ĉiu povis fuĝi. Ĉe rando de la torento kreskis akvolilioj kaj ili ne rajtis foriri sian malvarmetan, bluan vivejon. Ne kapablaj iri kaj eviti la kriegon, ili disvolvis siajn blankajn pokalojn kaj petis pri almenaŭ kelkaj momentoj da paco, eĉ minuton da silento. Ni pardopetas vin sinjoroj – parolis ili parolis – ekde kiam vi sin dediĉis al muziko, ni vivas ĉi tie en daŭra timo, kvazaŭ en muelejo
.
Blankaj akvolilioj (Nymphaea alba)
Ni ne volas vin ĉagrenigi, tamen ne eblas kontempli matenan aŭroron, nek aŭdi sonoradon de kampanuloj. La tuta tagordo ĉe ni malordiĝis. Ni rekonas grandan talento de la kantisto vestita en verda surtuto, tamen ne plu elbas elteni tiun bruon. Niaj nervoj estas streĉitaj dolore, ĝis la limo.
Sed kanoj kaj kalam-akoroj ne estis tiel ĝentilaj. Ili tuj komencis tamburi per siaj bastonoj kaj akrigi la verdajn glavojn. Kiu laŭte kriaĉas tie? – ili vokis – silentu aŭ ni batos vin per niaj bastonoj kaj sabroj.
.
Maldektre: Kalam-akoro (Acorus calamus L.) kaj dekstre – Kano larĝfolia (Typha latifolia L.)
.
Malagraŭ la avertoj, tiu stranga muziko laŭtis pli kaj pli forte kiel tondro, paŭzante nur kelkffoje por momento. Obsedita per ĵaluzo Pulpanek ignoris la petojn kaj postulojn de siaj najbaroj. Spite al ĉio, la rano bruis tiel forte ke lia gorĝo ŝvelis kvazaŭ granda veziko. Post momento ĝia streĉita haŭto similis al tamburo kaj fine krevis dolore. La muzika kariero de Pulpanek estis rompita kaj li falis senkonscia. Ho, malfeliĉa Pulpanek,vi neniam egalos muzike al majstro Sarabanda!
Ĉiuj preferis aŭskulti delikatan kaj kortuŝan muzkon de la mirinda grilo Sarabanda. Dume malĝoja Mariŝa foriris al montaro por renkonti reĝinon Tatra. Tion al ŝi konsilis la nanoj: nur potenca reĝino de la montoj helpos al ŝi retrovi la perditajn anserojn.
___________