Vortoj de Lanti

Vortoj de Lanti

Ŝafaro, kiu blekante atendas, ke la paŝtisto konduku ĝin, ĉu al paŝtejo, ĉu al buĉejo, ne reprezentas (reprezentas neniun) forton. /E.Lanti. Ni citas ankaŭ aliajn vortojn de Lanti, ĉiam aktualaj: “La esperantistoj ne konscias kiel potencan instrumenton ili posedas“.

Eŭgeno Lanti – PENSOJ

PRI LINGVO

Mi asertas, ke Zamenhof fakte kreis la fundamenton de nia lingvo; li donis al ĝi spiriton, animon – pli ĝuste, vivpovon. Sed la kreita, artefaritanaskita lingvo estis ĉe la komenco kvazaŭ malforta infano; ĝi bezonis nutron, zorgon, edukadon k spacon por konkeri la mondon. Tion povis al ĝi donadi nur kolektivo. Ja nur praktikantoj de lingvo igas ĝin vivanta: Ni devas ĝisfunde lernadi nian lingvon por ĝui ĝian spiriton k ĝin vivantigi per novaj esprimmanieroj. Uzi esperanton, ne farante gramatikajn erarojn estas nur akcesoraĵo. Kio gravas, tio estas encerbigi, enmensigi la geniecon de la racia esprimilo, kiun kreis Zamenhof. (Esperantistoj ŝajnas forgesi tiun valoron). Sed mi havas grandan admiron por Zamenhof: li ja kreis lingvon, kiu sukcesis trabati al si vojon k akiri vivkapablon.

.

Viva lingvo devas obei la leĝojn de la vivo, kiu obeas la leĝon de minimuma peno. Tial la ordinara homo senkonscie ĉiam tendencas uzi por sin komprenigi nur la minimumon da lingvo-elementoj. Zamenhof tre ofte forlasis la sufikson kaj diras: riĉo, havo, kovro, dono, plano, akiro k. s. en kazoj, kiam oni kutimas balaste diri riĉ-aĵ-o hav-aĵ-o ktp. Kompreneble, la aŭtoro de nia lingvo uzas tiujn sufiksojn, kiam li opinias, ke ili estas necesaj por eviti erarkomprenon. Jen oni legas “eblo”, jen “ebleco”; jen “neceso”, jen “neceseco” k.s. Mi jam rimarkigis, ke Zamenhof en La Biblio senkompate elĵetis “ec” ĉe alt’, grand’, larĝ’. Tiuj radikoj ja estas adjektivaj k sekve entenas jam ec-an, abstraktan sencon.

Sed estas rimarkeble, ke lia sola regulo estas atingi kompreneblon per kiel eble plej malmultaj vortelementoj. Jen la principoj: 1 Principo de neceso: En konstruon de vorto oni devas enkonduki ĉiujn vortradikojn, kaj afiksojn necesajn por klare k plene esprimi la ideon de tiu vorto. 2 Principo de sufiĉo: Se la ideo esprimita estas jam bone k nekonfuzeble komprenata, tiu ĉi sufikso povas esti elĵetata kiel neutila. La malfacilo kuŝas nur en la apliko de tiuj du tre saĝaj principoj.

.

PRI IDEOLOGIOJ

La ideoj estas grandaj fortoj. Kiam homoj mortas k mortigas por konservi sian naciecon, sian lingvon, sian apartan vivmanieron k.s. – ilin instigas al tio ideoj. La homo estas animalo, kiu havas ideojn. Oni ofte mokis la “internan ideon de esperanto”, pri kiu parolis la aŭtoro de nia lingvo. Kelkiuj ja faris el tiu Zamenhofa koncepto ian religion, ian mistikon. Ĝi estis kaj ankoraŭ estas – temo por vantaj, senenhavaj paroladoj, kiuj ĉarmas la aŭdsenton de aŭskultanoj. Ĉiu idea movado havas ĉe sia komenco religiecan periodon. La socialismo ankaŭ estis utopia, antaŭ ol fariĝi scienca per la laboroj de K. Marks.

.

Zamenhof estis tutkore honesta homo kaj asertis, ke neniu “elektita” nacio aŭ socigrupo estas plej grava nek havas rajton regi la aliajn. Tian opinion eĉ judoj mem ne aprobis. Neniu honesta homo dubas, ke tio estas forigenda maljustaĵo kiam 10% da riĉeguloj posedas pli ol duono de la homaro havas. Tamen Zamenhof ne aprobus perforton kiel rimedo por atingi egalecon.

SAT-anoj mokas la religion, kiu estiĝis el la Zamenhofa koncepto. Sed ili volonte konsentas, ke la aŭtoro de esperanto genie prezentis al si la mirindan forton per kiu la homoj kapablus faligi la lingvajn barojn. (Tamen) la vera interna ideo de esperanto konkretiĝas en nia sennaciismo.

.

PRI SOCIA KOMUNIKADO

La vera potenco kuŝas en la manoj de tiuj, kiuj posedas rimedojn por formi la opiniojn. Ĉar la gazetaro k eldonindustrio estas en la manoj de kapitalistoj, ĉi-lastaj estas do la solaj potenculoj. Ili regas la pensojn de la popolamaso, kapablante klaĉadi milionekzemplere plej egajn mensogojn k silenti pri plej sciindaj aferoj.

.

Amasa manipulado iam kaj hodiaŭ

Iel gazetisto devas flati al la deziroj de la legantoj. Kiu ne flatas, sed diras nur malagrablajn verojn, tiu riskas neniam akiri popularon. Malmulte da tiaj artikoloj troviĝas en la ĵurnaloj, precipe en la ĉiutagaj. Tial oni plej ofte perdas tempon en la legado de gazet-artikoloj. Por ricevi instruon el la legado de gazetoj, oni devus legi nur malnovajn. Se dekjare malnova artikolo estas ankoraŭ aktuala k interesa, aŭ se la “profetaĵo” de la aŭtoro realiĝis, la artikolo certe estas leginda. La kapitalistaj gazetistoj ja ne kutimas labori senpage, k la aliaj trompite kantas laŭ malsama ario la kanton verkitan de siaj bone pagataj kolegoj.

.

PRI POLITIKO

Por akiri popularon, ne estas pli trafa maniero ol diri plaĉajn banalaĵojn aŭ promesi belan futuron sub gvidado de onia partio. Al kuracisto, advokato, profesoro, k. s. oni pagas honorarion; al laboristo salajron. Tiu simpla kvalifika diferenco montras klare kiom da servuteco entenas la vorto laboristo. La kapitalisma raciigo laŭnature tendencas fariĝi je la malprofito de la laboristoj, se ili ne rezistas energie per la forto de siaj organizoj. Kapitalismo portas en si la militon, kiel nubaro portas fulmon” (Ĵores). Sed estas ankaŭ historia fakto, ke la militoj tendencas fariĝi pli k pli maloftaj, pli k pli ampleksaj – k pli k pli detruaj. Eble pasos multe da jaroj antaŭ ol okazos alia mondmilito.

Lanti kun ĵurnalistoj en Moskvo, 1922.

Mi decidis (somere 1922) iri tuj al la sidejo de Komintern en Moskvo. (…) Sur placo, ne malproksime de l’ Kremlo, staras granda konstruo sur kies fasado oni povas legi kvarlingve la faman frazon: “Proletoj el ĉiuj landoj unuiĝu“. Ne tre akceptema estis Rakoŝi*. Li alparolis min jene: – Ha, vi estas K-do Lanti! Vian mandaton mi vidis; ĝi ne valoras por ni. Vian organizon ni ne konas. Cetere ni ne povas okupiĝi pri esperanto. Ni havas tro da aliaj prizorgendaj taskoj, multe pli gravaj k urĝaj.

* M. Rákosi, vera nomo: Rosenfeld (1892-1971) estis ĉefa komisaro de la 4-monata Hungara Soveta Respubliko, ekzistanta inter marto kaj aŭgusto 1919. Kiam ĝia komunista registaro falis, Rakosi-Rosenfeld fuĝis kaj eksterlande aktivis kiel agento de Tria Internacio (Kominterno), sekve li ekloĝis en Moskvo.

.

Ĉu iu serioze pensas, ke konstanta revolucio savus la mondon?

.

(Ofte Lanti asertis, ke Esperanto disvastiĝos nur inter simpaj laboristoj, tamen post la vizito en Moskvo li skribis la sekvajn frazojn.) Mi kredas, ke se Lenin estus esperantisto, nun la tuta klerularo el Sovetio, la tuta komunistaro en la mondo parolus esperante. Ĉu Stalin pravas aserti, ke oni povas konstrui socialismon en unu sola lando? Ĉu Trocki malpravas en sia mala opinio? Almenaŭ mi ne dubas, ke la eksperimento nun farata en Sovetio estas grandioza k meritas ĉies subtenon. (25-IX-1930.)

.

PRI IMPERIISMO

La usona imperiismo estas nun vigle kritikata. Por vidi pli konkrete la problemon, ni ekrigardu malantaŭen, ĝis la mezo de la 19-a jarcento. Ni vidas, ke Usono milite forprenis de Meksikio vastan regionon, kiu konsistigas nun la ŝtatojn Teksas, Arizona, Nov-Meksikio k Kalifornio. Kaj post kiam Usono venkis Hispanion k forigis tute ĝian regadon el Ameriko, la usona imperiismo antaŭeniras pli rapide al la sudo. En 1903 ĝi kaptas la kanalon de Panama k larĝan zonon ĉirkaŭ ĝi per dispartigo de Kolombio. (…) Dekkvar el la dudek Sud-Amerikaj Respublikoj estas jam sub la estreco de la Usona kapitalo. Ĉu Usono iom post iom englutos la malfortajn ŝtatojn, kiuj najbaras ĝin; ĉu ĝia ekpansia potenco senĉese disvastiĝos? Unuvorte, ĉu Usono finfine superregos la tutan amerikan kontinenton, de la markolo Bering, norde, ĝis la suda terpinto Horn?

.

1. La supra mapo montras linion de t.n. “Silka vojo” sur kiu rapidegaj vagonaroj povus trasporti varojn inter Ĉinio kaj Eŭropo. Kial usona registaro malhelpas ekonomian proksimiĝon inter Azio kaj Eŭropo? 2. La dekstra desegnaĵo montras (humure aŭ profete), ke politikaj “akcipitroj” celas konfliktigi Hindan Union kun Ĉinio: “Batalu! Batalu! Batalu!”

.

Ĉu al Usono plaĉus forta kaj paca Eŭropo? Komence de la pasinta jarcento Lanti rimarkis, ke “… Antaŭmilite Usono ŝuldis dolare al Eŭropo 5 miliardojn. Postmilite tiu ŝuldo aliiĝis en kreditoraĵon da 16 miliardoj. Dum jadoj 1913-1927 la ĝenerala indico (kvociento) pri produktado pasis de 100 al 151“.

.

PRI PACO

Kelog (usona ŝtatisto) estas seriozmiena ŝerculo: li proponas pacon, dum li bone scias, ke tio estas nur plej bona taktiko por akceptigi de la Usona popolo larĝan programon de armado. Ni povos post malmulte da jaroj konstati, ke en Usono oni konstruadas militilojn same grandskale, kiel nun aŭtomobilojn. (…) Oni paroladas pri paco, dum fakte milito prepariĝas. Ne morgaŭ, ne postmorgaŭ ĝi okazos; sed ne forpasos multe da jardekoj ĝis tondros kanonoj, eksplodos novtimpaj bomboj k martiriĝos denove la stulta homaro. Kaj la idealistaj pacistoj, kiuj ĝojas pri la proponoj de la du famaj politikistoj, estas egaj naivuloj…

.

En sur mondaj oceanoj flotas 226 aviadilaj ŝipoj kaj pli ol triono da ili apartenas al Usono kaj Britujo. Unu moderna aviadila ŝipo (aircraft carrier) kostas 13 miliardojn da dolaroj kaj tiu monsumo sufiĉus por nutrigi la tutan homaron. Milita industrio foruzas astronomie grandajn monojn – tio estas la ĉefa kaŭzo de multaj tragedioj en la mondo.

.

Ne sufiĉas bonaj intencoj por atingi la celon. Oni tute ne fantazias, prezentante al si jenan bildon: iun belan tagon, kiam Eŭropo, pro internaj (internaciaj) militoj, estos ankoraŭ pli ol nun malfortiĝinta, tiam Usono, imite al la Roma Imperio, trudos sian superregadon al ĉi tiu kontinento. La hipotezo ne estas malsaĝa, sed male tute racia.

.

SENNACIECO

“En la unua numero de Le Travailleur Espérantiste devas esti deklaro, ke ni estas unue revoluciuloj k nur due esperantistoj”. La internaciismo estas la hodiaŭa vero; la sennaciismo la morgaŭa. Internacio supozas naciojn. Malbona afero. Nacioj ekzistas, bedaŭrinde same kiel malsanoj kaj epidemioj. Ĉu estas saĝe konservi tiajn malbonaĵojn? (…) Fakte la sennaciistoj plenkonscie celas la formalaperon de la naciaj lingvoj. Se esperanto estas taŭga esprimilo por scienco, por tekniko, por literaturo, sekve ĝi fariĝos la ĉefa k eĉ finfine la sola kulturlingvo. Al ĉiuj varbitoj ni komprenigu, ke ili kuntrenas naciecan heredaĵon, kiun necesas forĵeti per kiel eble plej ofta uzado de sennacieca lingvo.

Rimarko de NU-redakcio. Se tiaj vortoj diskoniĝus vaste, Esperanto havus nenian ŝancon akceptiĝi en la mondo. Verŝajne plej multaj esperantistoj opinias, ke rolo de la Internacia Lingvo ne estas anstataŭigi naciajn ligvojn sed kontraŭe: protekti ilin kiel PONTO-lingvo kaj doni egalajn ŝancojn al ĉiuj naciaj kulturoj, precipe tiuj minacitaj. Temas pri lingva diskriminacio kaj kultura imperiismo – la esprimoj, kiujn TEJO iam levadis kuraĝe. Nun ni revenas al la vortoj de Lanti.

.

PRI EKOLOGIO

Eminentaj filozofoj asertas, ke regas ordo en la naturo. Povas esti. Sed por tion konstati, ili sendube metis sur sian nazon okulvitrojn, kiuj tute mankas al mi. Por miaj okuloj fakte estas videbla ĉie nur granda kaoso. En la kruda naturo ĉio rezultas de hazardo k de blindaj fortoj. Nur la homo kreas ordon en la mondo. Per lia genio k volo riveroj transpontiĝas, vojoj, domoj, ŝipoj, maŝinoj konstruiĝas por difinita celo. La naturo fariĝas la servanto de l’ Homo. Kie oni konstatas ordon, tie la homa laboro, la tekniko, la arto triumfas… La ordo estas artefaritaĵo. Tiajn pensojn mi cerbumis iun tagon en la Silezia montaro, kie mi ripozis dum kelka tempo post nia IX-a Kongreso (organizita en Leipzig /Lepsiko – 1929).

.

Liberecana komunumo apud Brukselo, komence de la pasinta jarcento

Rimarkoj de red. Post tiu kongreso Lanti vizitis la regionon de Jelenia Góra, kiun li nomis Hirŝberg, laŭ tiutempa germana nomo. Malsupre vi trovas liajn pripensojn pri la romantika naturo kaj reala vivo, faciligata per tekniko. Eble tio ne plaĉos al radikalaj ekolog-ignorantoj, kiuj amas observi birdetojn kaj ĝui aromon de floroj. Ili pravas pri neceso protekti la naturon sed eraras postulante fermi fabrikojn, forigi plimulton da homoj (kiel?) kaj ne tuŝi la naturon. Tian pensadon ne nur Lanti malakceptas.

RAKONTO de KAMENTUBO

Ĉie en tiu bela regiono montoj k valoj kuŝas senorde, sencele. Verdaj arbaretoj kvazaŭ kapvestas la montojn laŭ plej diversa maniero. Treege fantazias la naturo…El post verdaj abioj jen ĉi tie k tie aperas iu alta kamentubo. Ĝi certe malharmonias kun la medio; ĝi difektas la pejzaĝon. Poetoj k romantikaj turistoj certe tre malbenas la kamentubon. Al mi ĝi ankaŭ aspektas malbele. Sed mia racio konsilis, ke mi aŭskultu la klarigojn de la kamentubo. Kaj ĝi parolis jene: ” Dank’ al mi vi povis rapide k relative malkare veni ĉi tien por admiri la pejzaĝon: la fervojo, kiu kondukis vin, ja ne povus ekzisti sen mia helpo; dank’ al mi la kamparano tie en la valo, sidanta sur rikoltmaŝino, plenumas sen granda peno taskon, kiu postulis antaŭe ŝviton k egan laciĝon de eble dek laboristoj; dank’ al mi vi havas en la poŝo horloĝon, kiu ebligos al vi akuratan rendevuon kun tiu K-do, kiu promesis veni renkonte al vi el relative malproksima urbeto; dank’ al mi tiu via K-do posedas biciklon, per kiu li veturas al vi; dank’ al mi...”

.

Ekstremismo neniam utilas

Longe tiel parolis la kamentubo. Mi fine komprenis, ke eĉ dank’ al ĝi esperanto povas ekzisti k SAT funkcii. Kiam regos la socialismo sur la tero, tiam la homa genio estos trovinta la rimedon tiel trafe sklavigi la fortojn de la naturo, ke la maŝinoj funkcios sen fumo k eĉ sen bruo. Jam nun antaŭ miaj okuloj sur la fervojo kuras elektra trajno, kies lokomotivo estas senkamentuba…

______________

Leave a Reply

Your email address will not be published.

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: