Poetika Kalocsay-Angulo
Tiu ĉi artikolo daŭrigas nian Poetikan Kalocsay-Angulon, kiu povas virtuale formi rondon de poezi-amikoj. Ĉi-monate nia rubriko aludas al Japanio, la gastiganto de lastaj someraj Olimpikaj Ludoj, senprecedence malfacilaj pro la “pandemio”. Do ni hodiaŭ disponigas lokon por HAJKO – la tre unika japana poezio. Al ĝia eleganteco kontribuis interalie maksimuma vorto-ŝparo, limigita ĉiam ĝis apenaŭ 17-silabaj linietoj (5+7+5). Tio estas longa tradicio – arto, kiu postulas grandan pens-disciplinon. Oni estime ĝin flegas ekde jarcentoj kaj ĝi logas nin ankaŭ nuntempe, dum inundo de vantaj vortoj. Ni komencu per du klasikuloj, kies poemetojn tradukis Masao MIYAMOTO (1913-1989), la motoro de Hajkista Klubo.
Matsuo BASHŌ (1644-1694): Jen akvo plaŭdis, laget’ malnovan plonĝon de ran’ ekaŭdis. Seibei KOBAYASI (1763-1827): Maten’ novjara – en propra naskiĝdomo loĝad’ tro rara. |
.
.
Hajko estas majstra verko, per kiu poeto rigardas la naturon kaj provas eternigi la kurantan momenton per kelkaj vortoj. Tion bone ilustras la supra Bashō-haiku pri saltinta rano, citata eble ĉiam en diverslingvaj tradukoj de ĉi tiu literaturo. Hajkistan Klubon fondis en 1967 grupo de japanaj esperantistoj, kiuj verkis kaj tradukis hajkojn.
Sub ĉiu hajko vi trovas du literojn, tio estas mallongigoj de la homo, kiu ĝin verkis aŭ tradukis. Jen la nomaro de la E-hajkistoj, alfabete: Ken HAJASI (kH), Masao MIYAMOTO (mM), Keinosuke MURATA (kM), Sadami TANAKA (sT), Tomu TOMITA (tT), Masao UEYAMA (mU) kaj Tempu YAMADA (tY).
.
Mi serĉis stelon en hel’ ĉiela vane ĉu perdis celon? (mU) Laŭ vent’ ravina sovaĝa roz’ aromas – refreŝ’ anima. (tT) Horloĝ’ tiktake… trankvil’ noktomeza, graca sed nur bivake. (mU) Jam nub’ aŭtuna. Ĉu velkis poezio en mi maljuna? (mM) Memoro humas… de l’ hejmvilaĝ’ lontana marbruo zumas. (uM) Narciz’ aroma sur neĝ’ la kapon levis – invit’ sezona. (sT) Krescent ‘ krepuska ĉe l’ krest’ de kruco blanka – kviet’ kristnaska. (sT) |
.
La du hajkoj malsupre revenas al tragika aŭgusto 1945. Ŝajnas, ke polvo de la eksplodintaj atombomboj ankoraŭ pendas super Hiroŝima kaj Nagasaki, almenaŭ en memoro de la nacio.
Tosinari KAWATI: Orfoj apudas la sesan de aŭgusto, homoj nur mutas. (trad. mU) Fajro atoma de la giganta pilo – arto mamona. (sT) |
.
Sed la vivo daŭras, spite al morto kaj militoj. De hajko ni povas lerni admiradon de la naturbelo kaj ĝuon de la kuranta momento. Ja tiuj versaĵoj rilatas al jarsezonoj, sunsubiro aŭ sunleviĝo, al tago aŭ nokto, al natur-elementoj kiel akvo, vento aŭ ĉielo – ligitaj ofte kun la forpasanta tempo.
Kvankam tia meditado vekas foje melankolion, sed ankaŭ ĝojo ja troveblas kiam homo saĝe kontemplas la nunan horon aŭ nur momenton. Tion instruas hajko, kiam priskribas branĉon balanci en vento aŭ papilion haltintan sur floro. Kaj, fine sed grave, kiel forgesi la ĉarmon de virinoj? Ja neniu reala viro restas indiferenta pri ili. Ĉiu povas trovi en sia denaska lingvo kiel ardan poezion inspriris virinoj. Ankaŭ Hajkista Klubo dediĉis al ili kelkajn strofojn.
.
En mini-jupo tra parko ino paŝas. Aŭtun’ sen dubo. (tT) Ĉu mi sepultis junecon de l’ edzino? Printemp’ tro kurtis. (mU) Sur voj’ ekspresa en bus’ ekskurso maja kun kor’ malpeza. (kM) Ĉu senokupaj? Somervesperon vagas juninoj pupaj. (kM) Ĥor’ junulara friskan arbaron skuas, gajo gitara. (sT) |
.
La Hajkista Klubo eldonis jenajn librojn: Suito ’67. (Oosaka 1967 – originaloj); Etudo ’68. (Oosaka 1968 – tradukoj de modernaj japanaj hajkoj); Kvinteto ’69. (Oosaka 1969 – originaloj); Kapriĉo ’70. (Oosaka 1970 – originaloj); Nokturno ’71. (Oosaka 1971 – originaloj); Sonato ’72. (Oosaka 1972 – originaloj); Finalo ’73. (Oosaka 1973 – originaloj) kaj Hajka Antologio (Kioto 1981.- tradukitaj hajkoj el la tuta japana historio de la formo). Por ĉi tiu artikolo ni uzis kelkajn elinter ili.
.
Se iu deziras ricevi aliajn hajkojn, tiam ni povas ilin sendi al vi aparte.
____________