Mozaika butiko

Mozaika butiko

Buttek Mosaik ofertas al siaj klientoj la ŝancon aĉeti daŭrigeblajn kaj naturajn produktojn, utilajn en ĉiutaga vivo. Samtempe ĝi disvolvas lokan kunlaboron kaj subtenas sociajn projektojn.

Antaŭ nelonge Buttek Mosaik marfermis denove siajn pordojn kiel daŭrigebla nutraĵvendejo laŭ la devizo “manner ass méi” (en la luksemburga lingvo: “malpli estas pli”): malpli da pakado, malpli da kemiaĵoj, malpli malŝparoj, malpli vojaĝoj sed rekompence pli da regionaj kaj naturaj produktoj, pli da bonkvalito, pli da socia aktiveco.

La vendejo estas privata iniciato, kies tutan administradon gvidas volontuloj. Tial parto de la profitoj povas subteni sociajn projektojn, kiel ekz. Neregistara Organizaĵo Action pour un Monde UniFonds des Pauvres kunlaboranta kun Fokolara Movado en Luksemburgio.

La teamo de Buttek Mosaic elektas inter la provizantoj tiujn, kiuj laboras kun organikaj kaj komerce justaj produktoj, regionaj, sen pakaĵoj aŭ en redoneblaj ujoj. La provizantoj mem partoprenas en sociaj projektoj kaj evoluiga kunlaboro.

Tiumaniere la nutraĵvendejo facile kovras por siaj klientoj grandan parton de la ĉiutagaj bezonoj: manĝaĵoj, trinkaĵoj, purigaj produktoj, naturaj kosmetikoj kaj medikamentoj. Krom tio vi povas mendi korbon da legomoj el organika ĝardeno.

Ekde 1999, Buttek Mosaik vendas suvenirojn desegnitajn kaj produktitajn en firmaoj, kiuj agas laŭ principoj de la EoC (“ekonomio kaj komunumo”) kaj justa komerco (“fair trade”). La nomo “Mosaik” (mozaiko) substrekas grandan diversecon de la homaro kaj memorigas la fakton, ke aparta agado de ĉiu – donaco de liaj talentoj, lia tempo, liaj rimedoj – kontribuas al la mondo pli unuigita. Inter la jaroj 1999 kaj 2019 Buttek Mosaik “donacis” pli ol 250 mil eŭrojn – kaj daŭre tion faras.

Hodiaŭ la teamo de volontuloj rejuniĝis kaj ĉiuj membroj de ties laborgrupo realigas la koncepton, kiu ebligas uzi novajn komercajn metodojn. La klientoj povas elekti – same produktojn kiel provizantojn – laŭ la kriterioj supre menciitaj. Anstataŭ atendi ke komercistoj kaj politikistoj faru ion, ili ekagis. Hodiaŭ la nomo “Mosaik” simbolas harmonian kunekziston de ĉiuj elementoj en la mondo – homaron kun la tuta naturmedio (tero, akvo, aero, faŭno kaj flaŭro). Nova rigardo al ekonomio esperigas disigitajn komunumojn kaj aktivigas kunlaboron de la apartaj individuoj. Tiaj iniciatoj vigligas socian vivon per la fakto, ke aparta ago de ĉiu – kiom ajn malgranda – kontribuas al protekto de la medio kaj sano de la konsumantoj. La sukceso de tiu ĉi nutraĵvendejo estas kuraĝiga.

____________

Leave a Reply

Your email address will not be published.

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: