Dolĉa vivo (Parto 1)
Leginte libron sub la titolo “Familia Eŭropo” mi trovis, ke tie troviĝas multe da interesaj informoj kaj pripensoj pri la eŭropaj landoj. Krome, lingvostilo tie uzata estis loga kaj foje poezieca. Aŭtoris ĝin Zbigniew Grabowski, ĵurnalisto vivanta en Britujo kaj lia nomo memorigis min pri patro de la E-poezio, Antoni GRABOWSKI. Cetere lia nepo estas prof. Zbigniew Kruszewski – la sama antaŭnomo kiel aŭtoro de ĉi tiu libro… Jen kiel nekutima koincido! Krom la 108-a UK en Italio, estas ankaŭ alia kaŭzo por traduki parton de la libro kaj koncize ĝin prezenti. Antaŭ jaroj mi pasigis kelkajn semajnojn en Italio kaj certe mi dividas grandan simpation de la aŭtoro por tiu lando. Tie mi renkontis interesajn kaj amikemajn esperantistojn, kiuj meritas memorigon, en la dua parto.
1. San Remo kuŝas sur la kruta bordo de Liguria Maro, proksime al Monako; 2. Tiel aspektis la unuaj festivaloj.
Post elekto kaj koncizigo de kelkaj fragmentoj el “Familia Eŭropo” mi decidis ornami la tradukotan artikolon per italaj kantoj, kiuj radias per agrablaj tonoj kaj ĝoja etoso. Muziko kaj kantoj estas ja nedisigebla parto de itala kulturo, ne mirinde ke ĝenerale oni ilin tre ŝatas pro facila “enfalo” al niaj oreloj. Se vi interesiĝos pri ili iom pli profunde, montriĝos ke ankaŭ tekstoj estas ne nur tre “muzikaj” sed plenaj de ĝojo. Eĉ ne kompreninte la vortoj ni ĉiuj ekŝatis tuj kaj plezure ilin zumis (sekvis murmur-voĉe). Verŝajne surprizos multajn tio, ke la unua itala Festivalo de San Remo (Festival della canzone italiana di San Remo) estis la inspiro por la fama Eŭrovizia Kant-konkurso. Fakte ĝi komenciĝis kvin jarojn post la itala festivalo. En tiu periodo ekiĝis ankaŭ Canzonissima, t.e. televida kantokonkurso kaj Festivalo de Napoletanaj Kantoj (Festival di Napoli). Tradicioj de la bel canto kaŭzis, ke la Italaj kantofestivaleoj estu organizataj multe pli frue ol tiuj en ceteraj landoj.
*
Vizitante Italion, je la unua rigardo oni rimarkas viglecon de la homrivero pasanta sur la trotuaroj aŭ en stacidomoj. Jam delonge oni rimarkis, ke la hom-estaĵoj kreskas abunde en Italio. Ili alkroĉis sin pasie kaj obstine al tiu tero, kiu estas fekunda nur en la nordaj rergionoj kaj mezlande inter altaĵoj de Umbrio kaj Toskanio. La tuta parto sude de Romo fariĝas pli novala, nekulturata grundo – por fine de la “itala ŝuo” (temas pri la surmapa formo de Italio) – en Kalabrio, Apulio kaj Sicilio – transformiĝi je roka, preskaŭ luna pejzaĝo.
.
Puglia regiono: Seka grundo kun miljaraj olivarboj kaj la ĉiam renoviĝanta vivo.
De kie venis ĉi tiu vervo en la homoj vivantaj ofte sur malfekunda tero, la grundo postulanta grandan penon por kultivado? De kie tiu popolo ĉerpas vivsukoj tra multaj jarcentoj? Malfacilas trovi simplan respondon. Eble tio venas de la suno, kiu nutras tiujn homojn tiel abunde ke ili vivas per maplpli da kalorioj? Homoj de la Nordo provas kompensi tiun deficiton apenaŭ per sintezaj vitaminoj. Ni povas klarigi tiun fenomenon per mildeco de la klimato, pro kiu oni ne luktas por atingi pli da varmo. Tian lukson ne havas la nordanoj, kiuj devas sin kovri kontraŭ pluvo, ventoj kaj neĝoŝtormoj.
Italio venas al ni ĉefe tra sensoj kaj plezuroj de la korpo: bongusta manĝaĵo, freŝaj odoroj, belsonoj… Jen ilia sekreto de la vivo, kiu ne pensas nek volas pensi ĉar ĝojas pro la ekzistado mem.
La kriantaj homamasoj donas la impreson de gajaj infanoj – kapricaj, senzorgaj, bruaj kaj netolerindaj. Ilia okupiteco pri detaloj de la vivo – ĉu tio estu manĝaĵo, vido aŭ konversacio – estas tiel sincera, ke ni ne povas detekti ajnan spuron de blasido (aŭ etika/ morala difekto) kaj enuo en ili. Aŭskultu kiel oni povas ĝui simplajn en kanto pri pastaĵo kaj tomata supo: Viva la pappa col pomodoro – https://www.youtube.com/watch?v=kgC2D-bvUKE de Rita Pavone, kiu naskiĝis en Torino, la urbo de ĉi-jara Universala E-Kongreso. Pavone ligis junan dolĉecon kun dinamika kantado, ĉiam freŝa kaj sincera.
Vivu la pa-pa-paĉjo kun to-to-tomato… La historio nin instruis ke malsata popolo faras revolucion. Do ni bone matenmanĝu. Vivu la pa-pa-pa … Gumbrlanta ventro igas al konspiroj sed kiam supo estas kuirita, ni ĉiuj kantas feliĉe Vivu la pa-pa-pa … |
.
La turista fremdulo estas fascinita per moviĝemo de la italo, nehalteblaj gestoj kaj rapide ŝanĝataj esprimoj de lia vizaĝo. La italo estas estaĵo senfine societema, li ne ŝatas solecon – eĉ ne inter la naturo. Li fervore inklinas paroli, ŝategas interhomajn kontaktojn. Ne mirinde, ke arto de konversacio altas en tiu ĉi lando, eĉ kiam ne estas tiom intelekta aŭ fajna. La konstante moviĝanta, ofte ekscitiĝema italo demonstras la bildon de dinamismo kaj vivenergio, kiu embarasas veninton el la Nordo. Ĉiutaga filozofio de la nordulo kutime sin apogas je memkontrolo kaj ŝparado de fortoj por difinitaj celoj. Komence li rigardas tian italon kun certa sento de supereco, sed poste komencas lin envii pro ties senbrida vigleco kaj optimismo.
Melodieco de itala lingvo estas vaste konata, kvankam iu sentus en ĝi mankon de franca ironio aŭ precizon de la germana. Ligvo itala estas ankaŭ milda, kio faras ĝin tiel agrabla, kiel delikata virino. Ĝi mem sonas kiel muziko. Se ni aldonas klaran prononcon (kontraŭan kompare kun la angla) kaj regulan ritmon, tiam oni verŝajne konsentos kun multaj lingvistoj, ke tio estas la plej bela lingvo. Ni povas diri, ke la genia intuicio de la juna okulisto el Bjalistoko igis lin krei tian lingvoprojekton, kiu sonas simile al la itala. Dolce lingua italiana…
En kanto ‘Un calcio alla città‘ (Piedbatu la urbon) https://www.youtube.com/watch?v=rlD1271Y6CU de Domenico Modugno oni povas senti ĝojon de homo, kiu foriris el urbo por ĝui la vivon en kamparo. La kantisto vivis tre intense, verkis multajn kantojn, venkis kvarfoje en Festivalo de San Remo, ludis en filmoj, teatro, partoprenis en televidaj programoj… Tio eble kaŭzis lian tro fruan morton pro kor-atako. Li tamen restas simbolo de itala vivenergio kaj optimismo. Oni honorigis lin per monumento starigita ĉemare en urbeto Polignano a Mare (la supre menciita regiono de Puglia), kie li naskiĝis.
Monumento de Domenico Modugno en Polignano de Mare
Piedbatu la urbon Mi estadas ĉi tie dum jaroj, ĉenita al ĉi tiu skribotablo. Dum tie, preter la nebulo, la horizonto larĝiĝas kaj mi tamen estas ĉi tie. Kial mi restu ĉi tie? Kvankam hodiaŭ ne estas festotago, mi ne iros al la oficejo kiel kutime, en ĉiu tago. Nu, kial, por kio? Mi neniam min sentis tiel kiel ĉi-matene. Do mi volas piedbati la tutan urbon. Mia amo, venu ankaŭ kun mi. Lasu vian estron, lasu! |
.
La tero itala travivis multfoje invadojn de fremdaj armeoj kaj tio en italoj firmigis la konvinkon ke milit-agadoj ne povas daŭri longe. En ĉi tiu lando oni skeptike rigardas historion kaj ĝenerale agadon de homoj. Tial en Italio delonge akceptiĝis malnova diraĵo ‘vanitas vanitatum‘ (vanteco de vanitaĵoj). Ĝi tamen ne malfortigas pasion por la vivo, kiu mem estas konstante renoviĝanta miraklo. Rigarde al grandioza arkitekturo de Italio, al ĉarmaj urbetoj kaj vilaĝoj, ni ne konscias kiel grandaj katastrofoj pasis tra tiu lando, kiel terure ĝin batis la invadintoj. Invadoj, atakoj de la barbaraj germanaj hordoj, de normandoj, francoj… Italio estis traplugita ne nur per invadoj, sed per pli malbonaj haltoj de diversaj potencoj.
Detruo de Romo en 1527. Pentris Johannes Lingelbach (1622-1674)
Apogeo de ĉio malbona estis la tragedio nomita Sacco di Roma (Disrabado de Romo), okazinta en jaro 1527. Ĝi eĥoas precipe malgaje, ĉar tio estis invado de civilitaj armeoj el civizitaj nacioj. Ili prirabis la Eternan Urbon – la koron de kristanismo – pli malbone ol nordaj gotoj aŭ Alariko kun vizigotoj. En la unuaj jarcentoj p.K. ili tamen havis en sia primitiva cerbo admiron kaj respekton por Roma kiel kreaĵo de homa genio. Sed la Sacco di Roma montriĝis sovaĝeco kaj volo de la plej malbona speco. La registaroj truditaj dum restado de la invandintoj koruptis tiun landon, enkondukis kaoson kaj malamikajn sentojn fronte al ĉiu aŭtoritato.
Ilia sistemo kreis bandojn de oportunistoj, koterion de flataj servistoj. Tial la politikaj gvidantoj eĉ hodiaŭ ne povas kalkuli je daŭra subteno pro la firmigita opinio, ke politikistoj estas plej ofte tiaj homoj, kiujserĉas une sian propran intereson. Politikaj partioj ne havs tie sindonemajn subtenantojn kiel en Anglio, Germanio kaj Francio. Barbaroj kaj invadintoj de la Nordo ne kapablis tamen transformi karakteron tiu ĉi lando, ĝian pasion por vivo kaj sensemon, ĝian fidon je renovigo. Ili mem prefere subiĝis al dolĉeco de la itala tero. Disarmigis ilin ĉarmo de tiu vivo, al kiu ili subiĝis – de la apud-Alpaj lagoj ĝis Sicilia Palermo kaj Monreale.
.
1. Moderna bildo pri Asiza nokto; 2. S-ta Frianciscko admiras ĉielon, pentrita de Jusepe de Ribera (1591-1652).
Naturo de ĉi tiu lando kaj ĝia dolĉeco penetris ĉie, inkluzive en la itala mistikismo, en instruado kaj vivo de la sanktuloj. Inter ili, la plej itala kaj plej konata estas la Poverello, s-ta Francisko el Asizo. Lia amo al Dio manifestiĝas en “Kantiko de la kreitaĵoj” (Cantico delle creature), la plej antikva versaĵo en itala literaturo. Jen fragmento de ĝia tradukaĵo farita de Kálmán Kalocsay, la princo de E-poezio.
Laŭdatu, ho Sinjoro, kun ĉiu kreitaĵo via kaj speciale majstro frato Suno, ĉar estas ĝi tre bela kaj radia, kaj tagon kreas kaj trabrilas ĝin per granda lumo, kaj estas la simbol’de via majstreco dia. Laŭdatu, ho Sinjoro, per franjo Lun’ kaj ĉiu stelo, kiujn Vi formis tiel klaraj, brilegaj, belaj sur ĉielo. Laŭdatu, ho Sinjoro, per frato vento, per aero, ĉia vetero, nubo, hela firmamento, per kiu vivon donas Vi al ĉiu kreita gento. Laŭdatu, ho Sinjoro, per akvo, franjo bona, humila, ĉasta, pura, kara, utila, servo-dona… |
.
800-jara Jubileo. Kiel priskribas la malnovaj kronikoj – la unuan Kristnaskan staltrogon aranĝis s. Francisko en jaro1223.
Tiel la Poverello de Asizo esprimis amon kaj ĝojan aserto por ĉiuspeca vivo: ne nur al frato Suno kaj fratinoj Steloj, sed ankaŭ al birdoj, herbaĵoj kaj ĉio vivanta. Jen la tipe itala admiro kaj fascino pri mirakloj de la vivo. Same la Kantiko, kiel liaj Floretoj (Fioretti) estas esprimo de la itala genio.
.
La heredaĵo de jarcentoj pluvivas en ĉi tiu lando kaj manifestiĝas okulfrape en arkitekturo, ĝiaj simetrioj kaj gracio. Tio videblas sur ŝoseoj, kiuj estas ne nur firmaj, sed ankaŭ belaj. Italoj povas iel akordigi malnovan kun novo – en domoj, restoracioj kaj malgrandaj hoteloj ligitaj harmonie en fono de antikvaj konstruaĵoj. Kompreneble tion spegulas ankaŭ la skulptaĵoj kaj arta dizajno por industrio kaj modo, kies elstara ekzemplo estis ja tutmonde fama eleganteco de italaj ŝuoj. Tio estas iu instinkta kapablo krei harmonion en diversaj medioj de homa loĝado, laboro kaj kulturo.
.
1. Roma monumento Vittoriano, memore al Unuiĝinta Italio; 2. En kontrastaj koloroj: Sunsubiro en Venecio.
Teatreca gesto kaj grandanimeco fluas en itala sango. Tion vi certe rimarkis en italaj filmoj. Italoj ŝategas festojn, festivalojn kaj ĉiajn ceremoniojn, en kio ili estas nesuperitaj. Ili admiras virtuozecon kaj la vorto itala virtuosismo disvastiĝis tutmonde. Ilia pasio por grandiozo manifestiĝas en monumenta arkitekturo, kiel ekzemple la supre montrita Vittoriano (itale nomata ankaŭ Altare della Patria).
.
En itala kino multis belaj aktorinoj, ekz. 1. Gina Lollobrigida (rigardita kiel la plej bela virino de la mondo); 2. Belstatura Rosanna Schiaffino; 3. Pli juna generacio de filmaj belulinoj – Monica Belluci.
Itala kinarto atingis altan rangon en Eŭropo, tuj malantaŭ la fanca. Estis eĉ tiuj jaroj, kiam ĝi superis Parizon per siaj ideoj, freŝo kaj ambiciaj planoj, kion pruvis filmoj de Vittorio De Sica, Roberto Rosselini kaj Frederico Fellini (“La dolce vita”). En itala nov-realismo ni vidas honestan deziron portreti la veran bildon de Italio, sen ŝminko.
Kiel skribis iam konata ĵurnalisto Wayland Young, Italio post la dua mondmilito multe riĉigis la vivon de Eŭropo – per sia inventemo, siaj iniciatoj. Espresso kafejo disvastiĝis rapide tra Eŭropo, doninte esencan stimulon al Britujo kaj la nordaj landoj. La vira modo utiligis italajn inspirojn kaj igis virojn forlasi la monotonecon de la vestaĵoj, tre fama estis belaspekto de italaj ŝuoj. Italio ankaŭ ankaŭ multon en kampo de ornamado en interna arkitekturo.
.
Verono : 1. Statuo de Julietta apud la fama balkono; 2. Verona vespero kun pluvo.
Verono estas la urbo, kiu havas apartan ĉarmon ĉar tie Ŝekspiro lokis la sian dramon pri la du enamiĝintaj gejunuloj – Romeo kaj Julieto. En Verono naskiĝis Gigliola Cinquetti, la plej juna venkinto de Eŭrovizia Kant-konkurso. Ŝi kanta pri pluvo (La pioggia), kiu neniel ĝenas geamantojn:
En gazeto mi legis ke la vetero ŝanĝiĝos. La nuboj estas nigraj sur ĉielo kaj paseroj ne plu flugos tie supre. Mi scivolas kial? Mi tamen ne ŝanĝiĝas. La mondo povas fali, sed kio gravas al mi? La pluvo ne malsekigas nian amon, kiam la ĉielo estas blua. Pluvo por ni ne ekzistas se vi rigardas min. Forĵetu la ombrelon, amo Ĝi ne plu necesas se vi estas ĉi tie. |
.
Italaj provincoj havas nenian trajton de periferio, kontraŭe – ili prezentiĝas vive, havas sian vizaĝon, siajn tradiciojn, planojn kaj ambiciojn. Diverso en unueco: jen la kaŝita trezoro de Eŭropo. Italio ŝajnas pli proksimi al tiu idealo ol aliaj ŝtatoj kaj ceteraj okcidentaj landoj.
En ĉi tiu lando feliĉigas nin tiel simplaj aferoj kiel la sunradioj, maro aŭ glaso da bona vino. La itala vivo estas ankoraŭ simpla en sia profundo. Usonano rezidanta iam en vilao apud Romo skribis amare pri sia komercigita landego, kiu perdis la guston por ĉiutagaj vivĝojoj senteblaj en Italio. Multaj oferus ĉiun modernan komforton por ĝui tian ĉi vivon.
Unu el tiaj provincaj urbetoj ests MAROSTICA, lokita ne malproksime de Venecio, kun apenaŭ 13,000 loĝantoj okazas unika kaj internacie fama evento. Tio estas la ŝakludo kun figuroj de natura grandeco, la peonoj, reĝo kaj la ceteraj estas vivantaj homoj, same kiel la ĉevaloj. Tio signifas ke ĉiu el 64 ĉeloj estas tiel granda, ke la ĉevalo povu enesti en ĝi. La ludo okazas sur grandaj placoj, kutime apud historia kastelo. Ĉirkaŭ du horojn daŭras la prezentaĵo, laŭ normalaj ŝak-reguloj sed kian vidaĵon kaj etoson ĝi ofertas! La evento estas organizata ĉiun duanjaron, ankaŭ eksterlande.
.
Ne mirige, ke ĝuste en Italio ekestis la internacia movado CittàSLOW (malrapida urbo), kiu celas rezisti kontraŭ globaligo kaj samformigo de ĉiuj urboj. La movado apogas diversecon de naciaj kulturoj kaj protektadon de la natura medio. Ĝi antaŭenigas apogadon de la tradiciaj lokaj produktoj por plibonigi ĉies vivokvaliton. Ĉefsidejo de la movado troviĝas en urbeto Bra (norda Italio). Membreco en Cittàslow estas havebla nur por urboj de malpli ol 50,000 loĝantoj, kiuj apogas kaj efektivigas la celojn de ĉi tiu movado. Ĝis nun, pli ol 100 urboj estas registritaj en la asocio, plej parte en Eŭropo – fronte kun Italio – 75 urbetoj, Pollando -37, Germanio -23. La malrapidaj urbetoj sur aliaj kontinentoj en: Ĉinio, Koreujo, Japanio, Turkio, Sudafriko, Aŭstralio, Novzelando, Kanado kaj Usono.
.
Ekde la komenco, en Italio floris muziko, kiu estis la “konsolo por subpremitoj”. Dolĉeco de ĉi tiu muziko dorlotis orelojn, ĝi firmigis fidon je renovigo de la koroj kaj fascinis homojn simile kiel miraklo de la kreitaĵoj. Italoj ne ŝatas blinde sekvi strangajn eksperimentojn en muziko, ili ne simpatias kun kontraŭritmaj muzikaĵoj. Kial oni rompu sian pasion por harmonio, melodioeco kaj la tutmonde admirata bel canto? Antaŭ ol ni prilaboros la duan parton de ĉi tiu artikolo, estu aŭdebla Luciano Pavarotti la vera majstro de bel canto kaj verŝajne la plej sukcesa opera kantisto in lastaj jardekoj. Li kantos pri legenda tenoro, Enrico CARUSO (1873-1921) naskita, kiel vi rimarkas, antaŭ 150 jaroj :
.
.
Ĉi tie, kie la maro brilas kaj vento blovas forte – sur malnova teraso – antaŭ la golfo de Sorrento viro brakumas knabinon. Post kiam ŝi ploris, li klarigas la gorĝon kaj denove komenciĝas la kantado. Mi tiom amas vin, sed vi scias tre bone ke tio estas ĉeno kiu fandas la sangon en la vejnoj, vi scias … |
.
Enrico Caruso naskiĝis kaj mortis en Napolo, kiu famiĝis per Canzone napoletana (napola kantostilo). La voĉo de Caruso estis fenomena kaj li estis modela reprezentanto de la menciita stilo. Okaze de la Universala Kongreso en Torino, ni povas mencii ke tie okazis Vintraj Olimpikaj Ludoj en jaro 2006 kaj Pavarotti kantis dum ties malferma ceremonio.
*
Kvankam kritikantoj volas trovi en Italio vantecon kaj mankon de lojaleco en italaj homamasoj, tamen mirigas nin ke ĉi tiu nacio volis ĉiam ŝanĝi sian malcertan, ofte tragikan sorton ne nur je io eltenebla, sed je pli bela kaj ĝoja.
________________