KinARTO: Fabela dokumento

KinARTO: Fabela dokumento

Ni volas prezenti al vi la filmon, kiun ni vidis dum speciala vespero en malgranda kinejo. “Miellando” estas la makedona filmo pri unu forgesita angulo en Eŭropo. Reĝisoris ĝin pasintjare Ljubomir Stefanov kaj Tamara Kotevska sub la titolo: „Медена земја” (:medjena zemja). Ĝi rakonas pri vivo de soleca virino kiu vivas en izolita vilaĝo. Ŝi vivtenas sin kaj la patrinon nur per rikoltado de mielo. Oni taksis la filmon: “hipnote bela, kvankam amara”.

.

Ŝajnas, ke laŭintence la filmo estis farata kiel dokumento, tamen ĝi magie altiras atenton pro beleco, bonege fotita en la severa montara medio. Hatidze Muratova estas abelbredisto aŭ, pli precize, abelĉasisto kiu kolektas mielon de sovaĝaj abeloj. Muratova trovas ĝin en arbokavoj aŭ montaj fendoj, sed ŝia vivo ne estas dolĉa. Ŝia laboro en senhoma montaro estas malfacila kaj foje danĝera. Somero varmegas kaj vintra sezono abundas je frostaj ventoj. Ŝiaj tagoj estas monotonaj kaj – laŭ grandurba laŭta vivo – malgajaj, kion emfazas maloftaj dialogoj kaj manko de komentoj.

Muratova loĝas kun sia malsana patrino en kaduka, unuĉambra kabano. Solan lumon donas tie nur unu kandelo, sed ekstere la steloza ĉielo kaj silento kreas neforgeseblan impreson. La tagoj pasas en kolektado de mielo, kiun ŝi enboteligas kaj portas al ĉefurba foiro de Skopje. Tie oni pagas 10 eŭrojn por unu botelo da mielo.

.

Tian delikatan ekvilibron inter homo kaj la naturo perturbas alvenanta en ruldomo familio de enmigrintoj, kiuj verŝajne volas tie ekloĝi. Ili malrespektas la aliajn, nek zorgas pri la trovita loko. Aperis kaoso kaj tumulto; la novuloj bruligas fajron kaj volas paŝti brutojn sed malsukcesas. Rezulte, antaŭ ol venos vintro, ili decidas foriri. La scenejo pretis al furioza konflikto, sed la reĝisoroj rezolute ĝin evitis. Anstataŭe restis la mirinda aliro al ĉi tiu mondo kaj homoj.

.

Post la 87-minuta restado en kinejo, la paciencaj spektantoj pripensas kiel malmulte homo bezonas por vivi kaj kiel kontentaj ni devus esti, almenaŭ pro trinkebla akvo kaj elekro, kiujn ni havas hejme. „Miellando” / Honeyland estis alte taksita kaj ricevis kelkajn premiojn dum internacia filmfestivalo. Sentempa estas arto, kiam ĝi spegulas realan vivon.

_________________________________

Leave a Reply

Your email address will not be published.

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: