Libanujo leviĝas el ruinoj

Libanujo leviĝas el ruinoj

Inter la suferantaj nacio de Okcidenta Azio /Mezoriento, tre longan dramon travivas tre bela Libanujo, iam la prospera “Lando de cedroj”. Ĝi estis atakita, bombita kaj okupata kelkfoje kaj antaŭ nelonge ĝin batis alia tragedio.

.

Kiam detrua eksplodo frapis Bejruton, la tiea grupo da fokolaranoj kun la Movado de Nova Homaro organizis helpon al homoj, kiuj troviĝis en urĝa bezono. La eksplodo kaŭzis morton de pli ol 100 homoj kaj ĉ. 4,000 estis vunditaj. Pecoj de glaso el fenestroj aŭ pordoj rompiĝis en radiuso 10-kilometra. Laŭ registaro, preskaŭ 300,000 homoj fariĝis senhejmaj.

Tio estis grava bato por ekonomio kaj infrastrukturo de Libanujo. Krome la drama okazintaĵo plue subfosas moralo de la popolo, suferanta dum jardekoj pro militaj konfliktoj kaj perforto. Eĉ antaŭ la katastrofo, tiu lando de cedroj alfrontis severan ekonomian krizon. Laŭ oficialaj informoj pli ol 45% de la loĝantaro vivas en malriĉeco kaj senlaboreco altiĝis al 35 procentoj.

Kunlabore kun aliaj humanecaj asocioj, la Fokolara Movado aktivas por helpi tiujn plej danĝere trafitajn. Apud Bejruto situas “La Sorgente-centrejo en Ain Aar kie trovas helpon la homoj kiuj perdis siajn domojn. Volontuloj tie laborantaj disponigas al ili bazajn produktojn kiel manĝaĵoj kaj purigaj materialoj.

Dankeme al diversaj komunumoj, kiuj helpis regajni pacon, Libanujo leviĝas de la tragedio. Tamen, kiam oni iras tra Bejruto, oni vidas apokalipsaj scenoj: detruo, aflikto, kolero, sociaj streĉoj kaj epizodoj de perforto. De Bejrutanoj venis leteroj, kiuj elkore dankas al ĉiu geamikoj en la mondo kiuj rapidis helpi. Ĉiuj loĝantoj troviĝas ankoraŭ en granda ŝoko. “Ĉiumatene kiam ni vekiĝas, ni malkovras kiel vaste la tragedio frapis la homojn. Multaj konstruaĵoj aspektas ruine, damaĝitaj estas ankaŭ hospitaloj kaj poluita estas aero kiun ni enspiras. Ni ĉiuj sin senas kiel postvivantoj.

.

Membroj de la Fokolara Komunumo daŭre diras: “Ĉiumatene kiam ni vekiĝas, ni daŭre malkovras la masivecon de la katastrofo, la materialan damaĝon, la nombron de hospitaloj grave difektitaj kaj malfunkciaj, la poluitan aeron, kiun ni spiras, ni sentas kiel ‘postvivantoj’. Ja ni povis esti tiuloke en momento de la eksplodo! Juna virino diras, ke forĵetita estis lifto, el kiu ŝi foriris – ĵus antaŭ nelonge.

Multaj alilaj renkontiĝas sur la stratoj kaj ankaŭ rankonas pri similaj situacioj. Kvankam la vidaĵo dronigas homojn en malespero, oni komencis kune forigi la ruinojn por ke ilia urbo reviviĝu de la morto. Ili konkludas: “Kun vi ni antaŭiros por konstrui pacon kaj al mondo sendi mesaĝon pri universala frateco.”

.

__________

Leave a Reply

Your email address will not be published.

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: