La esprimriĉa vizaĝo de Giulietta

La esprimriĉa vizaĝo de Giulietta

Oni rekonas ŝin kiel unu el plej bonaj aktorinoj de ŝia generacio, kiu lasis firman spuron en historio de la monda kin-arto. Giulia Anna Masina naskiĝis vintre 1921 en komunumo SanGiorgio di Piano (norditala regiono de Emilia-Romagna). Ŝiaj gepatroj estis Gaetano Masina, violonisto kaj Angela Flavia Pasqualini, instruistino.

.

En frua infanaĝo Giulietta ekloĝis kun sia vidva onklino en Romo. Tiel konsentis ŝiaj gepatroj fide, ke la filino pli bone disvolvos tie siajn unikajn talentojn por arto. Tie ŝi finis Ursulinan Liceon kaj eniris al Sapienza Universitato – fondita en jaro 1303, unu el plej prestiĝaj mondskale. Jam antaŭ sia magistriĝo pri literaturo, Masina aktivis en muziko kaj dancoj. Tiutempe ŝi edziniĝis kun juna scenaristo Federiko Fellini, poste la fama film-reĝisoro.

.

Dum sia longa kariero Masini ricevis multajn premiojn, estis honorita dum diversaj film-festivaloj, sed la plej famajn rolojn ŝi havis jam komence de sia kariero. Tion kaŭzis la du filmoj: La strada (1954) kaj Noktoj de Cabiria (1957), reĝisoritaj de Federico Fellini. En ambaŭ temas pri amo suferiga, senreciproka.

.

La melodia ital-lingva titolo “La strada” estis kelkfoje tenata en aliaj landoj; en aliaj ili ĝin tradukis laŭvorte kiel “la vojo”. Fakte temas ne pri vojo mem, sed pri senhejma vagado de cirka fortulo Zampano kaj naiva, ne lerta mense knabino Gelsomina. La primitiva Zampano ne komprenas, ke ŝi amas lin, eĉ humiligas ŝin kaj traktas brutale. Ŝi tamen provas lin helpi kaj eble feliĉas en sia mondo de iluzioj. Nur post kiam la forlasita Gelsomina mortis, li rekonas ke ŝi amis lin. Tiam li ebriiĝas, iras al marbordo kaj ekploras sub nokta, senstela ĉielo (nekredeble natureca aktorado de Anthony Quinn).

.

Tiu nigroblanka filmo, estis farita en iom nerealaj pejzaĝoj, tipaj por magia novrealismo de la postmilita Italio. Dramecon de la filmo proksimigas kortuŝa, lirika muziko kiun komponis Nino Rota, amiko de Fellini. Same Giulietta Masini kiel ŝia edzo ne estis vaste konataj antaŭ tiu filmo. Nur post kiam “La strada” ricevis multajn premiojn, la monda famo akompanis ilin konstante.

.

Tri jarojn poste, tiun famon firmigis la sekva filmo de Fellini “Noktoj de Cabiria” en kiu denove ĉefrolis Giulietta Masini. Temas pri pura, honesta amo de juna virino Cabiria, kiun ŝia amato priŝtelis kaj puŝis al profunda rivero. Ne kapabla naĝi, Cabiria preskaŭ dronis kaj, savita de najbaroj, ekokupiĝas pri prostituado. Tamen ŝi soifas al amo kaj revas pri edziniĝo. Kiam Cabiria renkontas alian viron Oskar, ŝi esperas trovi ĉifoje veran amon. Vendas sian domon kaj fide montras por li la tutan monon. Oskar konsilas ke ŝi kaŝu tion en saketo kaj la geduo eliras de restoracio por promeni en arbaro. Proksimiĝinte al alta lagobordo, Cabiria suspektas ke Oskar volas forpreni la monon kaj ŝin puŝi en akvon. Timigita, ŝi ĵetas la saketon kun mono. Li prenas ĝin kaj Cabiria forkuras el arbaro. Poste ŝi renkontas ĝojan grupon de gejunuloj, kiuj dancas ĉe muziko. Vidante tion, ŝi ridetas kun larmoj.

.

Kvankam Giulietta Masini ludis en kelkdeko da filmoj, ĉi tiuj du restis tre gravaj en ŝia kariero. La mondfama figuro den kinarto, Charlie Chaplin konfesis ke ŝia lud-arto impresis lin pli ol ies ajn aktorado. Giulietta kaj Federico Fellini vivis geedze ĝis la morto, kio ŝajnas esti escepto en la vivo de modernaj artistoj.

Post tragedio de la unuaj, frue mortintaj infanetoj ili restis seninfane kaj malgraŭ ĉio ilia geedzeco daŭris pli ol 50 jarojn. Fellini mortis en oktobro 1993 kaj lia edzino sekvis lin post kvar monatoj. Dum ŝia funebro aŭdiĝis melodio de “La strada” – (4:42) https://www.youtube.com/watch?v=CKLa8j06lkw .

Unu el lastaj fotoj publikaj fotoj de Federiko Fellini (dua de maldekstre) kaj Giuletta Masini (dekste).

____________

Leave a Reply

Your email address will not be published.

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: