NOVA URBO – novaĵLetero (junio 2021)

NOVA URBO – novaĵLetero (junio 2021)

En ĉi-jara printempo pasis 60-a datreveno de la epokfara flugo. La 12an de aprilo 1961, unua homo foveturis al kosmo, tio estis la 27-jara piloto Jurij GAGARIN. Tio montriĝis ŝoka surprizo por la usonaj politikistoj, kiuj maltrankvile reagis al tiu evento kaj decidis rapidigi esplorojn tiukampe. Komenciĝis nervoza konkurado inter la du potencaj landoj. Multaj dubas pri senco vojaĝi ekster la Tero dum oni ne kapablas solvi la plej urĝajn problemojn kiuj turmentas la homaron. La riproĉon neniu povas neglekti kaj pri tio aperas amaso da artikoloj, bedaŭrinde senrezultaj. Eble materialojn pri tio publikigis la populara E-revueto “Homo kaj kosmo” kiun redaktis dum pli ol 20 jaroj s-no Gabrijel Divjanoviĉ en Jugoslavio. Ne povante solvi la mondajn dilemojn, ni almenaŭ tie ĉi prezentu tre koncizan historion de la unuaj kosmaj veturoj.

.

Dekstra foto: statuo de Gagarin sur Kreta-insulo (Grekio)

.

12 aprilo 1961 Sovetunio / Jurij Gagarin (1934-1968) forflugis el kosma stacio Bajkonur en Kazaĥio. Dum 108 minutoj li ĉirkaŭs la Teron unufoje.

05 majo 1961 Usono/ Alan B. Shepard (1923-1998) elflugis de Kabo Canaveral en Florido kaj traflugis 477 kilometrojn je alteco de 187 km. Post 15 minutoj kaj 22 sekundoj li alteriĝis inter Bahamaj Insuloj / Karaiba Maro.

21 julio 1961 US/ Virgil Grissom (1926-1961) /Usono traflugis la saman distancon, sam-alte, ankaŭ dum 15 minutoj.

6-7 aŭgusto 1961 SU/ Herman Titov (1935-2000) ĉirkaŭflugis nian planedon 17-foje dum 25 horoj kaj 11 minutoj. Onidire Titov aŭ lia patro estis esperantisto.

20 februaro 1962 US/ John Glen faris kvar ĉirkaŭflugojn je alteco de 265 km dum preskaŭ kvin horoj. Tiujare la konkurado fariĝis ege streĉa, kvankam la usonaj flugoj restis malaŭntaŭe post la sovetaj: US/ Scot Carpenter – 3 ĉirkaŭflugoj dum 5 horoj; SU/ Adrian Nikolajev – 64 ĉirkaŭflugoj dum 4 tagoj kaj 16 horoj; SU/ Pavel Popoviĉ flugis dum 3 tagoj kaj 23 horoj; SU/ Valerij Bikovskij dum 4 tagoj kaj 23 horoj traflugis 3,326,000 kilometrojn; /US Walter Shirra traflugis “apenaŭ” 232 mil km dum 9 horoj;

Jaro 1963. US/ Gordon Cooper – 22 ĉirkaŭflugoj dum 89 min. SU/ la unua virino en kosmo, SU/ Valentina Tjereŝkova flugis 87 minutojn kaj ĉirkaŭflugis la Teron 48 foje.

.

En jaro 1961, aliaj tri kosmonaŭtoj sekvis Gagarin: Alan B. Shepard, Virgil Grissom kaj Herman Titov.

.

Kiel vi rimarkis, dum la unuaj jaroj Usono ne povis efike konkurenci. La situacio ŝanĝiĝis nur poste, kvankam usona prezidento J.Kennedy indikis la celon tuj post la unuaj soveta flugoj: ankoraŭ en la 1960-a jardeko, la usonaj kosmonaŭtoj (aŭstronaŭtoj) devus atingi la Lunon. Tio fakte okazis en julio 1969 sed la prezidento tiun eventon ne ĝisvivis, murdita en 1963. Hodiaŭ kosma esplorado evoluas rapide. Al konkerado de la kosmo aliĝis ankaŭ aliaj landoj, fronte kun Ĉinio kun sia plej novaj teknologioj.

.

La 12an de aprilo – Internacia Tago de Kosmaj Homflugoj.

.

La 12a tago de aprilo, en kiu Gagarin forflugis ekster nia planedo, fariĝis celebrata kiel Tago de Kosmonaŭtiko kaj poste Organizaĵo de UN deklaris ĝin Interacia Tago de Homaj Flugoj al Kosmo. Kiu ajn flugis en kosmoŝipo, nu unu povis esti la unua. Tial Gagarin fariĝis popola heroo ne nur en sia lando, sed en multaj aliaj kiuj lin gastigis.

.

Familia domo de Gagarin. Dekstre: Kosma ŝipo “Vostok-1” en li ĉirkaŭflugis la Teron.

.

Li taŭgis por tia rolo, ĉar naskiĝis en malgranda vilaĝo kaj liaj gepatroj estis laboristoj. Dum siaj knabjaroj Jurij lernis en metalurgia faklernejo antaŭ ol estis akceptita al flug-armeo. Imagu feliĉon de la 21-jara junulo, kiu delonge revis fariĝi piloto! Realeco tamen surpasis la revojn de Jurij post kelkaj jaroj, kiam li troviĝis inter 154 junaj kandidatoj trejnotaj al kosmaj flugoj. Post intensa trejnado kaj medicinaj testoj, en la teamo restis 20 junaj pilotoj kaj fine oni devis elekti nur unu, la plej taŭgan.

.

.

Tiel Gagarin fariĝis la unua homo, kiu flugis ekster la tera atmosfero. Post la reveno, akompanis lin famo internacia, oni invitis lin al amasaj renkontiĝoj en ĉ. 30 landoj, ĉefe kun ĝenerala publiko sed ankaŭ kun ŝtatestroj, sportuloj, artistoj kaj aliaj popularaj personoj. Usono ne volis gastigi Gagarin, ĉar oni timis ke li fariĝos tie tro populara.

.

Tamen 4 jarojn poste, dum Aviadila Parado en Parizo okazis renkontiĝo de Gagarin kun du usonaj kosmonaŭtoj – J.McDivitt kaj E.H.White, partoprenintoj de la flugo “Gemini-4”. Gagarin (maldekstre) premas iliajn manojn. Sur la foto videbla ankaŭ franca ĉefministro G.Pampidou kaj usona vicprezidento H.Humphrey .

.

1. Inter studentoj de Azio; 2. Vizito en Britujo.

.

Ankaŭ virinoj ŝategis proksimiĝi al la unua kosma piloto, kiel ekz: italino G.Lolobrigida (maldekstre) kaj Beatriz Lola Torres el Argentino.

.

1. V. Tjereŝkova kaj J.Gagarin apud U Thant, la ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj. 2. Bonvenigita de la ĉefministro J.Nehru, Gagarin kun sia edzino vizitis Hindan Union.

Gvidantoj de la soveta kosma programo ne konsentis, ke Gagarin partoprenu en la sekvaj kosmaj flugoj, ĉiam ligitaj kun granda risko. Oni volis ja teni lin viva, kiel venka simbolo de la scienco kaj aviado. Malgraŭ tio, al Gagarin longa vivo ne estis destinita.

.

Kelkaj memoraĵoj starigitaj proksime al loko, kie okazis la katastrofo. Meze libro, kiun Valentina Gagarin dediĉis al sia edzo.

.

En marto 1968, ĵus post sia 34-jariĝo, li pereis en aviadila katastrofo. Lia edzino Valentina Gagarin neniam plu edziniĝis, ŝi ne partoprenis ĵurnalistajn konferencojn, nek donis interjuojn. Nur post jaroj la vidvino verkis libron “108 minutoj kaj la tuta vivo” kaj mortis pasintjare. Jurij Gagarin kaj Valentina Gorjaĉeva geedziĝis en 1957 kaj havis du filinojn: Jelena kaj Galina.

.

______________

Leave a Reply

Your email address will not be published.

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: