Lernejo en Anda Montaro

Lernejo en Anda Montaro

Sur la montara ĉeno de Peruaj Andoj, tre malproksime de ĉiuj urboj, troviĝas urbeto Bolivar (3,200 metrojn alta super la marnivelo).

.

En tiu izolita regiono vivas entute ĉ. 2500 loĝantoj, en la urbeto kaj en ĉirkaŭantaj ĝin 30 malgrandaj vilaĝoj disĵetitaj tra la vastega teritorio, inter subĉielaj montopintoj kaj profundaj valoj.

.

Antaŭ pli ol 10 jaroj, fokolaranoj el perua ĉefurbo aktivigis novan projekton kadre de Ago por Unuiĝanta Mondo – AUM (Action for a United World / Azione per un Mondo Unito, AMU). Temas pri lernejo, konstruinda por la infanoj senigitaj de bonkvalita edukado aŭ eĉ tute ne havis eblecon lerni.

La geknaboj devis iri dum kelkaj horoj por atingi dometon, en kiu okazadis lecionoj.

Valter Cerchiaro venis tien el Italio antaŭ 6 jaroj kaj tiel rememoras sian unua tagon en Bolivar: „Forlasinte la ĉefurbon Lima, mi havis nur paperpecon, sur kiu mia amiko markis provizore la vojaĝplanon kun kelkaj loĝlokoj sur ĝi – Trujillo, Cajamarca, Celendin kaj fine Bolívar. Por atingi la celon, mi bezonis 31 horojn, inkluzive 12 horojn apud tra-fosata tiam vojo. La plenŝtopita buso alvenis vespere, jam post la 22a horo kaj la montaron kovris kompleta mallumo.

.

Eliĝinte el la buso, mi ekaŭdis homgrupon kanti kaj post momento montriĝis surprize ke ili ĉiuj atendis por min bonveningi! Sekvamatene post la vekiĝo mi ekvidis mirindan panoramon kaj ekpensis – jen mi troviĝas en paradizo!

.

La homoj tie kultivas terpomojn kaj iom da aliaj vegetaĵoj. Oni falĉas herbon, ĉar kelkaj havas bovinojn kaj nutras ilin vintre per fojno. Iom da plenkreskuloj trovas laboron en publikaj institucioj, kiel instruistoj aŭ en loka administracio. Tamen plimulto da plenkreskuloj veturas al aliaj regionoj por esti kampar-laboristoj aŭ domhelpantinoj. La rezulto estas nur tia, ke en la distrikto de Bolivar vivas ĉefe infanoj kaj maljunuloj.

Iu permesis uzi sian domon por lernejo, al kiu aliĝis 80 infanoj. Bedaŭrinde, post tri monatoj li mem bezonis uzi la konstruaĵon kaj la instruado ĉesis. La registaro de Peru garantias financan helpon al lernejo, sed ĝi devas funkcii konstante kaj realigi almenaŭ bazajn stud-objektojn. Tiukaze oni decidis konstrui lernejon kun 11 klasoĉambroj por 250 infanoj.

.

Tamen infanoj el malproksimaj vilaĝoj devas plu trairi multajn kilometrojn al la nova lernejo. Se en ilia regiono oni trovos lokon inter bela naturmedio, taŭgan lokon en konstrui novan lernejon kaj domon por profesiaj instruistoj – eble tiam komenciĝos la sekva projekto?

___________________________

Leave a Reply

Your email address will not be published.

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: