Komponistoj de amikeco

Komponistoj de amikeco

Muzikaj komponistoj je valoro. Impresoj pri metiejo infana.

Fine de la ĉi-jara februaro realiĝis projekto inter Gen-4 (la plej junaj membroj de Fokolara Movado) kaj Societo Sonore Forme (S.S.F.) Dum la metiejo renkontiĝis porinfanaj komponistoj kaj ĉirkaŭ 100 partotprenantoj el kelkaj kontinentoj. Kolektiĝis multaj pripensoj de la partoprenantoj samkiel impresoj de la instruistoj, Sabrina Simoni kaj Siro Merlo. Tiu ĉi duopo ĉefrolis en la tura entrepreno. Sabrina Simoni estas dirigento de koruso “Mariele Ventre” el Antoniano en Bologna kaj majstro Siro Merlo specialiĝas pri komponado de porinfanaj kantoj.

Ĉi tiu bela kunlaboro inter SSF kaj G-4 komenciĝis somere 2021, surbaze de muzika eksperimentado. La projekto celis instigi progreson en la muzikaj ideoj. Unue oni aŭdis muzikaĵon, kiu estis registrita en Burundio kun la tiea infana koruso.

Okazo kunigi la fortojn okazis denove la 26an de februaro, la tago en kiu la fondintoj de Forme Sonore organizis belartan metiejon. Ĝi okazis kadre de la Gen-4 aktivado kaj celis komprenigi muzikan kunlaboron por infanoj. Unue oni koncentriĝis je homoj kiuj komprenas muzikon kaj laboras kun infanoj. Ĉi tiu projekto inkludis la retan trejnadon por 100 homoj el ĉiuj kontinentoj. Ĝi fokusie je komponado de porinfana muziko – ne nur laŭ teknika vidpunkto, sed kiel rimedo por transdoni valorojn de kundivido, zorgo pri universala frateco kaj sentoj de unuiĝo.

.

This image has an empty alt attribute; its file name is infanMUZ-2.png

“Kiam Valeria Bodnar, la asistanto Gen 4 el Burundio, kontaktis nin en lasta somero, ni estis ter impresitaj per ŝia entuziasmo” – diris Sabrina kaj Siro. Tiu sento akompanis nin ankaŭ ĉifoje, dum la komuna kantado kun la aliaj. La homoj kiuj renkontiĝas en ĉi tiu metiejo esprimas la similajn opiniojn pri harmonia kunlaboro. Interese, tiaj kunsentoj aperis malgraŭ geografie malproksimaj distancoj kaj diversaj kulturoj al kiuj apastenas la partoprenantoj.

Filippo el sut-itala urbeto Monopoli diris: “Ĉi tiu kurso revivigis mian deziron komponi ion por la infanoj. Mi lernis, ke porinfanaj kantoj devas esti simplaj, ludeblaj kaj sentigi ilin feliĉaj dum kantado”. Venis ankaŭ multaj dank-esprimoj. Ramia skribis el Ebur-Bordo: “Mi komprenas, ke la komponita kanto devas konsideri infanan psikon. Ĝi enhavu la ĝustan ritmon kaj facialm melodion por ke la infanoj povu ĝin kanti libere kaj sen zorgoj.”

Estis granda ĝojo vojaĝi inter la muziknotoj, teksto kaj la entuziasmo, kiun akompanis la infanojn. – klarigas la muzikestroj Simoni kaj Merlo. Ni akrias pozitivajn rezultojn sur la didaktika, pedagogia kampoj profunde kaj pli rekte. Kia ĝojo aperas dum observado de profunda, emocia ludemo inter la infanoj! Tia momento de la granda kundivido fariĝis reciproka donaco; ĝi lasis gravan mesaĝon ordonon por tiuj laborantaj en porinfanaj institucioj. Ja muziko povas helpi pozitivan formadon de la infanoj. Muziko transportas potencan socian energion, kiu devas esti konvene gvidata por vigligi paasion riĉa je sentemo kaj unueco”.

Maria Grazia Berretta

Leave a Reply

Your email address will not be published.

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: