Laŭdata kaj insultita (Parto 1)

Laŭdata kaj insultita (Parto 1)

.

1. Ĉevalsleda veturo nokte – pentraĵo de W. Kurelek; 2. Emblemo de la 105a Universala Kongreso en Montrealo; 3. William Kurelek – memportreto.

.

Ni daŭrigas artikolojn pri kanada kulturo, okaze de la Universala Kongreso en Montrealo organizota (verŝajne) ĉi-somere . La 105-a UKo, kiel vi scias, estis planita por jaro 2020 sed oni ĝin prokrastis. Ĝuante vintran kaj freŝan veteron, ni montras pejzaĝojn pri vintro en la preriaj* provincoj de Kanado. Pentris ilin unu el plej konataj kaj originalaj artistoj William Kurelek (1927-1977). Ĉiuj bildoj en ĉi tiu artikolo prezentas liajn pentraĵojn. Neniu alia pentristo en Kanado estis laŭdata kaj samtempe tiel insultita kiel W. Kurelek. Kial? Tion vi eble divenos sekvinte liajn bildojn kaj vivon.

.

Kurelek – “Rememoroj pri la infanaĝo”

Li naskiĝis apud vilaĝeto Whitford, en norda parto de Alberta provinco. Tien almigris lia patro el Bukovino* kaj en 1925 edziĝis kun Maria, 18-jara fraŭlino el ukraina familio. Du jarojn poste naskiĝis Vilĉjo (E-karesnomo de William, angle: Bill), la plej maljuna inter sep infanoj.

* Prerio estas tre vasta ebenaĵo de Nordameriko, ĉefe en mezaj provincoj de Kanado (Alberta, Saskatchewan kaj Manitoba). Kutime ĝi estas senarba, kovrita per altaj herboj, tial similas iom al Eŭro-aziaj stepoj kaj al argentina Patagonio. ** Bukovino = regiono en Orientaj Karpatoj, dividita landlime inter Rumanio kaj Ukraino).

.

Bildoj de la prerio: 1. Somere, gren-rikolto; 2. Nokta pejzaĝo en Manitoba.

Kiam venis Granda Depresio de la 1930aj, la geedzoj Kurelek ne povis plu travivi en sia grenbieno kaj translokiĝis al iama laktofarmo, kelkdek kilomentrojn norde de Winnipeg, ĉefurbo de Manitoba provinco. La regiono estis tute flata, kun kelka arbaro surhorizonte kaj apuda marĉo Oak Hammock. Tiu monotona pejzaĝo akompanis junaĝon de Vilĉjo kaj firmiĝis en lia memoro por la tuta vivo.

.

1. Skiado; 2. Arbohakisto; 3. Ripozo post reveno el arbaro.

.

Infanoj de kanada prerio revenas el lernejo

Unue li iradis kun sia frato John al proksima vilaĝo, kie troviĝis unuĉambra lernejo. Poste la patro sendis siajn tri infanojn (la du knaboj kaj filino Winnie) al mezlernejo en Winnipeg. Vilĉjo apartenis tie al plej bonaj lernantoj kaj en 1946 li eniris Manitoba Universitaton por studi artojn.

.

1. Transporti fojnon; 2. Paŝtista simfonio.

Tiutempe la familio ekloĝis apud Hamilton, dum William (maturinta Vilĉjo) gajnis diplomon kaj daŭrigis studojn en Ontarioa Koleĝo pri Artoj / College of art in Toronto. Tie li faris diversajn laborojn por financi siajn studojn. Lin interesis tiutempe meksikaj artistoj specialiĝantaj pri murpentraĵoj.

Toronto vintre. Vidaĵo de la strato, ĉe kiu loĝis Kurelek

En jaro 1952 Kurelek forveturis al Britujo kaj vivis tie kvar jarojn. Tie li spertis longan psikan krizon, pri kio vi legos en dua parto de ĉi tiu artikolo. Reveninte al Toronto, li eklaboris en granda entrepreno de bildokadroj. Post kelkaj jaroj oni aranĝis lian unuan ekspozicion kun 20 pentraĵoj kaj ĝi montriĝis granda sukceso. La bildojn rigardis tiama direktoro de Novjorka Muzeo pri Moderna Arto kaj li montris intereson pri laboroj de la juna pentristo.

Babelturo avertas

En majo 1963 estis organizita lia sekva ekspozicio nomita “Eksperimentoj en Didaktika Arto” kiel protesto kontraŭ milito kaj aliaj minacoj. Li avertis, ke homaro sin trovos ĉe rando de memdetruo kiam oni malakceptos la Dekalogon.

Fascinita per vastaj horizontoj

.

Saskatchewan (eo: Saskaĉevano) lokiĝas centre de Kanado kaj estas nomita “lando de vivaj nuboj”. Kurelek uzis sian aŭtomobilon kiel skiz-laborejo kaj foje ankaŭ kiel hotelo.

Meze de la 1960-aj jaroj Kurelek retrovis amon por sia preria naskiĝloko. Tio instigis lin veturi unue al mez-kanadaj provincoj, poste al Atlantika Marbordo kaj eĉ al malproksima Nordo – eskimovilaĝoj de Nunavut (tiutempe Nord-Okcidenta Teritorio).

.

1. Norda Kristnasko; 2. Neĝa novjaro, Inuit-infanoj sledas; 3. Ilustrita albumo pri Kanado.

.

Dum sia vojaĝo li faris multajn skizojn, kiujn li poste uzis por siaj pentraĵoj, kiel ekz. Kristnaska sceno en iglo (eskima / inuita glacidomo) aŭ en ĉasista kabano. Lastfoje li vetuiris al malproksima Nordo en 1975 (du jarojn antaŭ sia morto) kaj vizitis inuitan vilaĝon Pangnirtung, apud Bafina Maro, kiu dividas Kanadon de Gronlando.

Multnacieca mozaiko de Kanado

.

Edziĝfesto de polaj enmigrintoj en Ontaria Kaŝubi-vilaĝo

Krom naturaj pejzaĝoj, interesis lin ankaŭ vivo de diversaj etnogrupoj, el kiuj konsistas la tuta kanada socio. La irlanda deveno de lia edzino Joan inspiris Kurelek al pentrado de tiuj tradicioj; li dediĉis multajn bildojn al ukraina folkloro, proksima al liaj gepatroj, ankaŭ al arbohakistoj kaj pri vivo de poloj en pitoreska Kaŝubi-regiono (norda Ontario).

.

Kanado eldonis serion de poŝtmarkoj memore al sia epopea pentristo.

Kurelek pentris judojn, kiuj vivis en Montrealo kaj faris serion de bildoj pri folkloro de Kebekia provinco (Le province du Québec), kiun frapis la ondo de separatismaj protestoj. Tiutempe tre aktivis leftista organizo nomiĝanta Liberiga Fronto de Kebekio / FLQ – Front de Libération du Québec kio povis kreis la situacion similan al Norda Irlando. Per siaj pentraĵoj Kurelek esperis kontribui al paco en Kebekio. Bonŝance, la krizo grade solviĝis kvankam la pentraĵoj de Kurelek ne akiris popularecon inter loĝantoj de tiu granda franclingva provinco.

.

1. Kebekio post neĝofalo; 2. Matenmanĝo de arbohakistoj; 3. Route Laurentide (ŝoseo 25) apud Montrealo.

(Daŭrigo sekvos)

___________

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: