La perua aventuro
Huaycán troviĝas 16 km oriente de Lima, la perua ĉefurbo. La 200-mila loĝantaro de Huaycán konsistas plejparte el enmigrintoj. Ili forlasis siajn vilaĝojn en la montaro por fuĝi el malriĉeco kaj trovi pli facilan vivon en la urbo.
.
Huaycán najbaras kun Anda Montaro, meze videblas blazono de la urbo
En Altaj Andoj klimato estas tre severa kaj la grundo ne taŭgas por agrikulturo. Tial malfacilas vivi tie. En la primitivaj dometoj la montaranoj havis kutime unu ĉambron kun malpura planko kaj litoj troviĝas en kuirejo. Mankas trinkebla akvo, elektro kaj kloak-deflua sistemo. Neniu fabrikado funkcias tie, do la ĉefa okupo estas strat-vendoj, kolektado de metalaj pecetoj aŭ dom-purigado (por virinoj). Translokiĝante al urbegoj, ili tamen ne trovas laboron, vivas per siaj antaŭaj tradicioj kaj parolas la gepatran keĉuan lingvon. Kun tiuj homoj vivas fokolaranoj, kiuj apogas ilin materie kaj per edukado.
.
“Ni venis ĉi tien en 1998 – diras Elsa – kun Carmen, Tata, Milagros kaj Maria. Kelkaj aliaj aliĝis baldaŭ. Unue ni vizitadis la plej malriĉajn domojn. Homoj tie ofte malsanis, suferis pro malsato, senlaboreco, malĉastado. Perforto kaj drogoj estis ilia ĉiutaga sperto”. Elsa rakontas plu: “Unue ni sidis nur ekstere, sur la grundo. Post kelka tempo la homoj konvinkiĝis pri niaj bonaj intencoj. Sekve, dum vintro ili invitis nin al siaj dometoj. Tie ni sidis sur seĝoj. Iutage ni renkontis Olinda, virino kun ora koro. Ŝi laboris kiel kuiristino kaj rakontis pri sia vivo kaj doloro kaŭzita per morto de sia filo. Ni kompatis al ŝi kaj sentigis pri varma sincero”. La fokolaranoj kontaktis homojn, kiuj viva en Lima. Sekve naskiĝis kelkaj iniciatoj kaj helpado materia, per uzitaj vestaĵoj, edukiloj kaj trejnado, psikologia apogo, san-servoj.
Kiam venas festo tagoj kiel Kristnasko aŭ Tago de Patrino, ni organizas ekskursojn. Malgraŭ la modo por eksedziĝoj, unu gefianĉa paro partoprenis en kurso preparanta por geedziĝo. Tioestis turnopunkto, ĉar multaj komprenis kiel grava estas familia vivo kaj fideleco.
.
Konstruado de vojo al Huaycán
Kristina rakontas, ke pro la virusa paniko, multaj entreprenoj fermiĝis kaj kreskis senlaboreco, al infanoj ekmankis manĝaĵo. Do ni faciligis rilatojn kun iom pli riĉaj pli por interdividi havaĵojn kun tiuj en urĝa bezono. Unu virino instalis ne uzatan fornon por baki pluan panon. Tiumaniere, dum tri monatoj ni povis distribui 140 korbojn da manĝo kaj preskaŭ 13,000 panbulojn.
.
Kiam ni vizitis la plej malriĉan komunumon Granja Verde – daŭrigas Kristina – oni bezonis kuirejon por prepari manĝaĵojn kaj ni volis konstrui grandan manĝejon. Komencinte de nulo, ni ricevis parcelon, kie unu oni devis formi betonan plankon. Sekve ni povis disponigi esencan ilaron por la kuirejo kaj 2.500-litran tankon por trink-akvo.Post duonjaro ni produktas 100 manĝojn po tago. Tio feliĉigas la prizorgatojn same kiel nin mem.
___________