Jam post karnavalo

Jam post karnavalo

Plimulto da brazilanoj travivis verŝajne ŝokon kiam la urbestro en Rio de Ĵaneiro anoncis, ke la mondfama karnavala parado ne okazos pro la viruso. Tia nuligo estis deviga eble ne nur en grandaj urboj kiel Rio, Recife aŭ Bahia, sed en ĉiuj lokoj kie oni planis organizi tiun ĝojan eventon. Imagu la grandan senravigon, se organizantoj de la paradoj preparas sin por tio dum longa periodo, foje eĉ dum la tuta jaro!

.

Unikan etoson de tiu festo montris la filma klasikaĵo “Orfeu Negro” (eo: Nigra Orfeo), pri kio vi legis en la “Nova Urbo” de 2016, okaze de la Olimpikaj Ludoj okazintaj tiam en Brazilo.

.

Por la organizantoj kaj por la urboj mem, la evento estas grava fonto de enspezoj, ĉar tiutempe al Brazilo veturas kelkaj milionoj da turistoj. Ili ŝatas rigardi kaj ĝui persone tiun plej buntan kaj bruan feston. La turistoj portas amason da mono al hoteloj, restoracioj, urba komunikado, enir-biletoj, suveniroj ktp. Dum la ceremonio okazas kelkaj konkursoj pri plej belaj kostumoj, dancoj ktp. Tion preparas lernejoj de sambo, la brazila nacia danco. (1:31) https://www.youtube.com/watch?v=XqbMsoTGpfE . Oni dancas sambon ĉie kaj nur en Rio de Ĵaneiro ekzistas preskaŭ 50 sambo-lernejoj.

.

Ankaŭ junaj virinoj, eĉ en malriĉaj lad-kvartaloj (nomitaj portugale, aŭ plil ĝuste brazile “favelas”), elspezas multe por kudri la plej belan kostumon. Fakte la kostumo mem ne abundas je materialo kaj nur grandaj ornamaj aldonaĵoj rekompencas tiun mankon.

.

.

Adiaŭa festado de karnavalo havas tre longan tradicion kaj venis el Portugalio jam en la 16-a jarcento, kiam unuaj vojaĝistoj albordiĝis al Sudameriko. La evento daŭras kelkajn tagojn en lasta semajno de karnavalo, kiun finas la tradicia “cindra merkredo”. Sekvas ĝin la t.n. granda fasto kiu daŭras 40 tagojn, ĝis la Paska Dimanĉo.

* * *

Ĉe tiu okazo ni aldonas kanton “La karnavalo finita” /The carnival is over, kiun disfamigis la plej populara aŭstralia muzikgrupo ” THE SEEKERS” konata per siaj folkloraj kantoj (folk style) https://www.youtube.com/watch?v=rvjNdhO7s5Y .

Ĝi ne estas kanto brazila, sed havas vere internacian kuntekston. Krom voĉoj de la (iam) junaj aŭstralianoj, la tekston verkis anglo Tom Springfield:

Adiaŭ, karnavalo! / The carnival is over

Diru “adiaŭ” mia amato dum ni kantas ĉi tie. Mia koro krevas pro la foriro, Ja karnavalo jam finiĝis.
Vekas nin tagiĝo kaj larmoj falas sur mia vizaĝo, ĉar nia karnavalo venis al fino. Eble nie ne plu nin vidos ĉar la karnavalo jam pasis.

.

.

Mia koro batis kiel tamburo, via kiso dolĉis kvazaŭ vino. Amĝojo forflugis de Arlekeno kaj lia Kolumbino.
Havenaj lumoj min vokas kaj tio estas jam vere lasta adiaŭo. Kvankam la karnavalo jam pasis, mi amos vin ĝis la morto.

Diru “adiaŭ” mia amato dum ni kantas ĉi tie. Mia koro krevas pro la foriro, sed karnavalo jam finiĝis.
Diru “adiaŭ” mia amato, tio estos nia lasta “adiaŭo”. Malgraŭ ke la karnavalo pasis, mi amos vin ĝis la morto.

.

*

Tiu ĉi kanto fariĝis vere internacia ŝlagro, kvankam la teksto tute malsimilas al originalo, kies melodio venas de la rusa folklora legendo pri “Stenka Razin” (konata ankaŭ kiel “Volga, Volga”). Li estis estro de kozakoj vivantaj ĉe Volga bordo, la plej granda rivero en Eŭropo. La kanto estis konata en multaj landoj kaj en diversaj lingvoj.

France – (4:07) https://www.youtube.com/watch?v=axIOA9AMHQE kantas Charles Aznavour kaj voĉ-grupo Les Compagnons de la chanson de Lyon /eo: Liono.

Kantas bulgaro Nikolaj Gjaurov, unu el plej bonaj basoj de la 20a jarcento (5:03) https://www.youtube.com/watch?v=UIIvFgNAwO4 .

Pole “Żegnaj karnawale” (2:41) https://www.youtube.com/watch?v=gwBUpVjMg64 aŭdiĝas dueto Helena Majdaniec kaj Ada Rusowicz .

Originale rusa “Volga, Volga” (3:56) https://www.youtube.com/watch?v=08RflQTieL4 kun vastaj pejzaĝoj de la riverego.

Fine, la instrumentan version ludas orkestro de James Last (2:50) https://www.youtube.com/watch?v=DTTP6tVB-8A .

~

Ĉu en via lando ekzistas versio de ĉiu tiu kanto? Se vi trovos ĝin, bonvolu sendi al “NU” kaj ni volonte tion publikigos. Ne ĉiuj scias, ke karnavalo estis memorata ankaŭ en E-kulturo.

.

Lina Gabrielli el Italio verkis novelaron titolita “Karnavalo” kaj sviso Olivier Tzaut produktis kelkajn muzikdiskojn kun la tre plezura kaj klara voĉo. Unu lia disko titolas “Karnavaleto” – (35:00) https://www.youtube.com/watch?v=BgQrAyyBlcY . Se ekzistas en Esperanto iuj kantemuloj de profesia nivelo, certe s-ro Tzaut al ili apartenas. Mi havis la plezuron aŭdi lian kantadon en bonege organizita Centrejo Paderborn, kiun givdis la meritplena profesoro de kibernetiko, Helmar Frank. Dum interparolo, s-no Olivier diris ke muziko en liaj diskoj estas altkvalita ĉar por tio li dungis la samajn muzikistojn, kiuj antaŭe akompanis la mondfaman Edith Piaf. Menciante la Centrejon en Paderborn, valoras aldoni ke tie okazadis tre interesaj eventoj kun partopreno de prof. Szerdahelyi – la estro de interlignvistikaj studoj ĉe Budapeŝta Universitato, iama UEA-prezidanto prof. Lapenna, profesia opera kantisto V.Damjanov kaj aliaj respektindaj personoj de la E-movado.

.

Kaj interempe – “ADIAŬ, KARNAVALO!

______________

Leave a Reply

Your email address will not be published.

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: