Hirundokanto por SAT jubilea
Antaŭ 100 jaroj ekestis SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda), unu el plej aktivaj organizaĵoj en la Esperanto-movado. Tio okazis flanke de la 13-a Universala Kongreso organizita en Prago*, komence de aŭgusto 1921. Inter ĉ. 2500 kongresanoj, kolektiĝis 80-persona grupo de interesitoj pri laboristaj problemoj. La grupo decidis fondi novan organizaĵon kaj tion oni konsideras kiel la unua kongreso de SAT. Ekde la komenco, ĉefa gvidanto de SAT estis Eugène Adam (1879-1947), franca socialisto. Li poste transprenis la nomon Lanti por esprimi siajn solidarecon kun laborista mondo kaj opozicion kontraŭ la ekzistantaj sociaj sistemoj.
Eŭgeno Lanti estis socialisto konvinkita, ke kapitalismo baziĝas je ekspluatado de laboristoj, kiuj devas defendi sin solidare, je internacia skalo. Tiel do – pere de SAT – la devizo “Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!” komencis populariĝi ankaŭ en la E-movado. Tia slogano ne sufiĉis tamen por unuiĝo, kion spertis Lanti mem dum sia vizito en Moskvo. Li ne sukcesis tie atingi kontaktojn kun la gvidantoj de la 3-a Internacio, ĉar ili principe malakceptis anarkismon. Kiel sciate, tempo neniam haltas, produktadon pli kaj pli transprenas maŝinoj, aŭtomatoj kaj estonte ankaŭ robotoj. Ĉiu sektoro de ekonomio – pere de komputila /elektronika kontrolado – subiĝas al privtaj bankoj. Rezulte, laboristaro ne plu gravas nunttempe tiel, kiel antaŭ 50 aŭ 100 jaroj.
Pro tio laboristaj movadoj perdas sian forton kaj influ-povon super politiko. Eble tio estis un el kaŭzoj de la tre severa kritiko, kiun Andreas Künzli esprimis kontraŭ SAT: “Kiel nekomunisto, mi neniam komprenis ekzistosencon de tiu organizaĵo. Ĝia problemo estas duobla. Unue, per sia strangeco ĝi malhelpis al si mem kaj due – per tiu strangeco SAT subfosas reputacion de E-lingvo kaj movado, kiuj ne estas konsiderataj serioze ĉe la ekstera mondo. (…) SAT apartenas al pasinteco. Ĝi estis speco de subkulturo kiu, jes, havu ekzistorajton. Sed mi konsideras SAT kiel kuriozan fenomenon ene de la E-movado, kiu – por esti pli serioza – devus distantiĝi de tiaj organizaĵoj.”
Tamen ĉi tiu bildo ne estas nur nigro-blanka. Unue, estas vero ke la E-movado logas diversajn strangulojn, kiuj formas strangajn klubetojn. Sed SAT diferencas ja de ili, ĉar okupiĝas pri gravaj sociaj problemoj kaj kuraĝe alfrontas maljustecon. Estas bedaŭrinde, ke tiu organizaĵo ne kapablas trovi kunlaborantojn ekster socialismo kaj ideologioj similaj al ĝi. SAT kontraŭas religion kiel bremsilon de (la ?) progreso. Ĝiaj fondintoj / gvidantoj ŝajnas pretervidi, ke la ĉefaj mondreligioj grupigas pli ol 80% de la homaro. Normale, religioj servu justecon por kontribui al tutmonda paco. Se tio ne okazas, kulpas ne la religioj mem, sed la homoj (gvidantoj, politikistoj), kiuj religion misuzas. Ĉu ne estus do pli prudente serĉi tie kunlaborantojn anstataŭ perdi energion en reciprokaj antaŭjuĝoj? Simile nereala estas postulo forigi naciecon, ĉar kulturoj evoluis surbaze de la naciaj tradicioj kaj atingaĵoj – literaturo, arto, muziko k.t.p.
Bonŝance, hodiaŭ la gvidantoj de SAT evitas ekstremajn postulojn kaj ĝia prezidanto V.Markovo antaŭ kelkaj jaroj diris dum intervjuo, ke “… Kvankam naskiĝinta en la sino de SAT, sennaciismo ne estas ties oficiala ideologio“. Malgraŭ tio, la supre citita A. Künzli opinias, ke Vinko Markovo estas trockisto. Kaj la antaŭa prezidanto de SAT (en jaroj 2003-2011), Jakvo Schram konfesis, ke SAT ekde sia komenco estis kontrolata de komunistoj.
Politikistoj kaj hipokritaj cinikuloj multe parolas pri paco, demokratio ktp. Strange, dum tiu fanfaronado oni malofte mencias justecon, sen kiu paco ne povas ekzisti. Do la ĉefa defio por la honestaj homoj (religiemaj kaj ateistoj, blankaj kaj nigraj, malriĉaj kaj, jes, riĉaj) estas kunlabori por justeco. Se oni ne kapablos venki la reciprokajn antaŭjuĝojn kaj kunigi la fortojn, tiam la “ŝarkoj” silente transprenos ĉiujn trezorojn de nia planedo kaj sklavigos la ceteran plimulton. Ĉu, fronte al informa kaoso, ne pli aktualas la devizo: “Trompitoj de la mondo, unuiĝu“?
Oni devus rekoni, ke membroj de SAT ĝenerale estas pli bone edukitaj pri E-kulturo kaj uzas pli lerte nian lingvon ol mezumaj esperantistoj (eĉ tiuj regule vizitantaj la kongresojn). Ne mirinde, ĉar laŭstatute unu el ĉefaj celoj de SAT estas edukado. En ĝi aktivis kelkaj eminentaj esperantistoj fronte kun G.Waringhien – kreinto de la monumenta Plena E-vortaro.
*
Antaŭ nelonge ni ricevis el E-libroservo interesan “Hirundolilbron” kies fragmentojn ni dediĉas al ĉiuj membroj de SAT. Tiu ĉi maldika libro enhavas liber-formajn versaĵojn, kiujn aŭtoris juda komunisto Ernst Toller (1893-1939). Fine de la unua mondmilito (en jaroj 1918-1919) Toller estis unu el ĉefaj figuroj de Bavaria Soveta Respubliko. Pro tio li estis arestita kaj sendita al malliberejo por 5 jaroj. Tie li verkis la nekutimajn versaĵojn. Ili kortuŝe prezentas intiman amikecon inter la kaptito kaj hirundoj, kiuj nestis en lia ĉelo. Jen la grupigitaj eroj el tiu libro.
En mia ĉelo nestis du hirundoj dum jaro 1922. De la bordoj de l’ Senegalo, de la lago Omandabo vi venis, miaj hirundoj. De la serena pejzaĝo de Afriko, kion vin pelis al la malvarma aprilo de l’ malvarma Germanujo? Al kia sorto vi venis? Ho, nia printempo jam ne estas la printempo. La hirundoj revenis, ili restos! Ili restos! Orienten rigardas mia ĉelo. Orienten! Kaj supre, supre mia hirunda paro. Vi, miaj frataj, vi, miaj kuraĝaj hirundoj! Sur la ĝiba nest-radno sidas la hirudino. Rigardas per seriozaj , atendantaj okuloj. Rapide alflugas la vireto. Eksciite, ageme, funkcieme ĉirkaŭflugas li la neston… En tiu ĉi nokto dormis la hirundpareto en mia ĉelo. Mi staras ĉe la nokta kradfenestro. Sonĝante ĉirpas la hirundino. Vekite de la amanta voko sin movetas mallaŭte la hirundvireto. En la nesto, enligite enblankaj lanugaj plumoj, kuŝas kvin brun-punktitaj ovoj. Kvin festaj temploj de ĝermanta vivo. La hirund-vireto flugas en la rosan ĉielon, sed post nelonge li sidas sur la fenestra kadro, ĉirpas al la konvanta edzino gajan matenkoncerton. Neesprimeble karesa sono! Circi circi circi! Cici Urrr. Pasis tagoj kaj poste ludflugas ekstere gepatroj kaj idoj. Gum gaja ludo lernas la idoj la festan arton de l’ flugo… Lasu min partopreni vian feliĉon, kamaradoj. Mi gratulas! Mi gratulas! (…) Patrinoj de l’ homoj – ve, ili jam ne estas festaj temploj de ĝermanta vivo. Ve al ni! Kio vivas, murdas. Homoj, kiel mizeraj viaj festoj! |
Matene, kiam venas la gardisto, mi ektremas. Se li vidus la neston, li ĝin ŝirus teren per malmilda gesto. Paragrafo X: Kontraŭas la punplenumon toleri birdojn en la domo de l’ puno. (…) Vespere la hirundoj ne plu venis hejmen. Kaj vi forlasis min, plej karaj kamaradoj de mia aresto. Mi restas sola. Kiom estis la ĉelo varma de via vibranta melodio, de le spiro de viaj korpetoj, de la sonataj elipsoj, de via faleganta flugo. Vi kosmaj kamaradoj de mia somero, plej amataj. Vi, plej malproksimaj kaj plej proksimaj. Kun humila dankemo mi memoras vian donaceman amon. Ho obtuza kanto de senfina monotonio! Ho eterna unutoneco de senkolore forfluantaj tagoj ! Tempo estas griza nebulo. Ĝi enpenetris la porojn de via senlima sopiro. La peceto da blua ĉielo estas trapikita de rustaj ferostangoj… Ses paŝojn tien, ses paŝojn reen. Sen senco, sen senco. Malpleno – Timo – Forlasiteco. Mi sentas froston. La mondo rigdiĝas. Estus bele ekdormi nun, fariĝi kristalo de sentempa glacimaro de l’ silento. Kamarado Morto! Kamarado, kamarado… For, kamarado Morto, for for, alian fojon, pli poste, multe pli poste! Super mi, super mi, sur la ligna kadro de duonmalfermita kradfenestro … |
.
EPILOGO
Dum unu somero vivadis hirundoj en ĉelo de kaptito. Dia favoro ili estis al li. Iutage al la domo venis la libro, kiun formis la unua kaptito kaj ĵetis ĝin transmure – neatingeble al manoj de la gardistoj. Al la mallibereja estraro ne plaĉis kion li skribite. Sekve, en la ĉelon eniris kontrolistoj kaj “laŭordone” tiris malsupren la preskaŭ finitan neston. Kiom ektimis la hirundoj, ne plu vidante sian etan loĝejon! Per siaj bekoj ili serĉante signis la duoncirklon de la nestfundo, ĉirkaŭflirtis timeme, rigardis en ĉiun angulon de la ĉelo, trovis nenion. Jam sekvatage ili rekomencis konstrui. Kaj ree la gardistoj detruis la neston. En majo 1924, la kaptito skribis la jenan leteron: “Al Sinjoro Fortikaĵestro! Mi petas sinjoron fortikaĵestron bonvole lasi al tiom paciencaj, treeege utilaj bestetoj ilian pene kaj malfacile akiritan nesteton. Mi deklaras, ke ili min neniel ĝenas kaj nenion difektas. Mi volas ankaŭ aldoni, ke en diversaj malliberejoj troviĝas hirundonestoj kaj ke – je minaco de severa puno – ne estas permesite ilin detrui. Altestime … “ La 21-an de majo la fortikaĵestro donis tiun lakonan respondon: “Hirundoj nestu en la stalo. Tie estas sufiĉe da loko”. La nesto, intertempe jam rondiĝanta, malaperis laŭ verdikto. Oni fermis la ĉelon kaj al la kaptito donis la alian, fronte al malluma nordo. |
PS: Forlasinte la malliberejon, Ernst Toller estis elektita honora prezidanto de la 4a SAT-kongreso en Bruselo, 1924. Samjare aperis E-traduko de lia “Hirundolibro”. Toller fuĝis el Germanujo en 1933 kaj, tra Svislando kaj Britujo, ekloĝis en usona Novjorko. Tie li pendumigis sin en jaro 1939.
_____________
* Kiel vi legis supre de ĉi tiu artikolo, la ideo pri SAT aperis dum la 13-a Universala Kongreso de Esperanto, organizita komence de aŭgusto 1921 en Prago, Ĉeĥoslovakio. La kongresejo lokiĝis en en palaco Žofín sur Slava Insulo (Slovanský Ostrov) de rivero Vultava. En tiu UK-o ĉeestis reprezentantoj de la tre gravaj internaciaj organizaĵoj: Ligo de Nacioj (LdN), Internacia Labor-Oficejo kaj Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco. Nome de Ligo de Nacioj parolis ĝia Ĝenerala vic-Sekretario prof. Inazo NITOBE, kiu venis por raporti pri Esperanto al LdN.
Sinjoro Inazo NITOBE (1862-1933) estis profesoro pri agrikulturo kaj instruis en universitatoj de Kioto kaj Tokio. Li okupiĝis ankaŭ pri politiko kaj estis diplomato, elektita vic-Ĝenerala Sekretario en Ligo de Nacioj (LdN) kaj estis favora al Esperanto. Al Prago prof. Nitobe venis por oficiale reprezenti Ligon de Nacioj, por kiu li poste verkis objektivan raporton pri Esperanto, nomante ĝin la “motoro de internacia demokratio“. Tio kreis bonan atmosferon por nia Internacia Lingvo. Rezulte, dek LdN-delegitoj apogis la proponon, ke ilia inter-registara organizo akceptu Esperanton kiel unu el siaj laborlingvoj. Tamen la propono falis, ĉar blokis ĝin delegito el Francio dirante, ke franca linvo sufiĉas por internaciaj kontaktoj.
Ligo de Nacioj – flago.
_____________