La Torĉo – Ni travivu tion refoje (Parto 2)

La Torĉo – Ni travivu tion refoje (Parto 2)

Jen dua parto de la rememoroj pri 12 Olimpikaj Ludoj, en kiuj partoprenis redaktoro Bohdan Tomaszewski – esperanta amiko, naskiĝinta antaŭ 100 jaroj.

.

Meksiko 1968


Meksiko estis terura por la kuristoj. La urbo kaj stadionoj situis je pli ol 2200 metrojn super marnivelo. Kipchoge Keino (supre – maldekstra foto) el Kenio venkis en distantco de 1500m, sed kolapsis dum kuro 10,000 metra; entute, kun la sekvonta Munkena Olimpiko, Keino gajnis 4 medalojn. Trisalta rekordo estis tie rompita kelkfoje sed fine ĝin venkis ruso Viktor Sanejev (dekstra foto), kiu partoprenis en kvar olimpikoj (1968-1980) kaj entute kolektis en tiu disciplino 4 medalojn (tri orajn). Sed la plej granda sensacio okazis en longosalto. Usona Bob Beamon atingis 8.90m t.e. multe pli ol la ĝistiama monda rekordo. Multaj diris, ke tio estas la salto en la 21-an jarcenton kaj ili pravis. La olimpika rekordo estis rompita post 53 jaroj! B.Tomaszewski rememoras: “En Meksiko mi havis la plezuron interparoli kun Bikila Abebe – unu el plej grandaj atletoj, nomita “imperiestro de maratona distanco”. Li venkis dufoje Olimpikajn Ludojn – en Romo (li kuris tie sen ŝuoj) kaj poste en Tokio sed ne povis fini la kuron en Meksiko. Bikila diris al mi, ke maleblas venki maratonon en tri sinsekvaj olimpikoj. Poste oni vidis lin en rulseĝo kaj baldaŭ la fama atleto mortis, pasinte ĵus 41 jarojn de sia vivo“.

.

En jaro 1971 Finnlando gastigis Eŭropan Ĉampionadon de Atletiko. Tiam redaktoro Tomaszewski volis nepre intervjui la mondfaman olimpianon Paavo Nurmi madekstra ilustraĵo). Dum la tri sinsekvaj olimpikoj (1920-1928) Nurmi gajnis 9 ormedalojn en long-distanca kurado. Tomaszewski petis siajn kolegojn en Helsinki ke ili helpu renkonti tiun legendan atleton. Tio ne eblas – ili diris. La “granda silentulo” donas intervjuon al neniu. Kion fari? Nia redaktoro rezigne promenis en la finna ĉefurbo kaj hazarde ekvidis vendejon: Nurmi Kravatoj. Li eniris kaj aĉetis kravaton, sur kiu videblis la surskribo: “Paavo Nurmi”. Anstataŭ la deziderata intervjuo, el Helsinki restis nur kravat-suveniro. En 1972 okazis Vintraj Olimpikaj Ludoj en Sapporo kaj la gastigantojn feliĉigis Yukio Kasaya (eo: Jukio Kasaja – dekstra bildo), kiu venkis en skia saltado.

.

Munkeno 1972

Finnlando abundis je bonaj atletoj. Maldekstra foto: Juha Vaittinen kaj Lasse Virén; Dekstre – gracia Olga Korbut

Munkeno-1972. La maratonon ((42-kilometra kuro) venkis Frank Shorter, usona atleto kiu naskiĝis – en Munkeno – 25 jarojn antaŭ tiu olimpiko. Post kvar jaroj Shorter ankaŭ venkis en Montrealo. Lasse Virén el Finnlando venkis kuradon en 5,000- kaj 10,000 metrojn; tian sukceson li ripetis ankaŭ poste en Montrealo-1976. Valerij Borzov el Sovetunio gajnis du ormedalojn en 100 kaj 200 metroj. Olga Korbut la 17-jara belarusino reprezentis Sovetunion en gimnastiko kaj venkis 4 medalojn (3 orajn). Dum la sekva olimpiko ŝi gajnis pluajn du medalojn.

.

Montrealo 1976

Waldemar Cierpinski el G.D.R. kaj (dekstre) rumanino Nadia Comăneci

Ĉe olimpika stadiono de Montrealo videblas flagoj de kelkaj slavaj ŝtatoj, kiuj ne plu ekzistas: Ĉeĥoslovakio, Jugoslavio kaj krome – Sovetunio kaj Germana Demokratia Respubliko. En tiu olimpiko veran sensacion vekis 14-jara Nadia Comăneci el Rumanio, kiu gajnis 5 orajn medalojn en gimnastiko. Krom tio ŝi estis la unua, kiu ricevis 10 punktojn – la maksimume atingeblan. La kebekia urbo estis bonŝanca por germanoj. Waldemar Cierpinski venkis en maratona kuro (la duan ormedalon li atingis dum la sekva olimpiko en 1980). Entute la reprezentantoj de G.D.R. (Orienta Germanio) atingis 126 medalojn (47 orajn) kaj lokiĝis je dua loko inter ĉiuj ŝtatoj, kiuj partoprenis tiun olimpikon. Thomas Bach, la nuna prezidanto de Internacia Olimpika Komitato venkis ormedalon grupe, en la skermado.

.

Moskvo 1980

Italo Pietro Mennea (meze) kaj María Caridad Colón el Kubo

En jaro 1980, la 22-aj Olimpikaj Ludoj estis organizitaj en Moskvo. Tio estis la lasta, en kiu ĵurnalistis s-ro Bohdan Tomaszewski. Tie sian trian ormedalon gajnis kubano Teófilo Stevenson. El Kubo venis ankaŭ María Caridad Colón kaj venkis en lancoĵeto, rompinte olimpikan rekordon. Brito D. Thompson venkis en la tre malfacila dekatlono kaj Pietro Mennea el Italio estis la plej rapida en 200 metroj. Mondan rekordon en stango salto rompis polo W. Kozakiewicz (transpasis altecon de 5.78m). Britoj gajnis 21 medalojn, 5 orajn – ĉefe en kurado. Francujo, krom aliaj medaloj, nur en skermado venkis la orajn kvar. Geografia interesaĵo: la rivero en Moskvo ne estis sufiĉa por olimpika velado, do tiu sporto okazis ĉe Balta Maro, en Tallin – la ĉefurbo de Estonio.

*

Red. Tomaszewski ŝategis sporton kaj per sia pasio li „infektis” milionojn. Li amis sportistojn, aprezis ilian penon kaj ĉiam provis subteni ilin morale. En unu intervjuo li diris: „Sporto mem estas tiel bela, ke oni ne devas aldoni ion ajn al ĝi. Ĝi esprimas sin per ago de braveco kaj persisto”.

.

1. Filo de red. Tomaszewski (staras meze) daŭrigas la karieron de sia patro kiel sporta ĵurnalisto; 2-3. Ĉiujare, honore al red.Tomaszewski okazas internaciaj tenis-turniroj por junularo. Li praktikis tenison en sia junaĝo.

.

Li ĉiam zorgis pri belstila lingvaĵo: fidinga informo, konkretaj, mallongaj frazoj kaj intelekta distanco – kontraŭa al emociaj, kaosaj raportaĵoj. „Nur post multjara laboro kun mikrofono mi komprenis, ke SILENTO plej gravas en ĉi tiu profesio. Ne ĉiu ago bezonas komenton. Troa vortado povas misgvidi ĉiun ĵurnaliston kaj babilemo ne elteneblas”. Kvankam red. Tomaszewski sciis preskaŭ ĉion pri elektitaj disciplinoj, tamen por ĉiu disaŭdigo li preparis sin eble plej bone. Tia eleganta kaj objectiva ĵurnalismo ŝajnas malaperi senrevene.

La plej prestiĝa premio en sporto nomiĝas Fair Play / “Honesta Ludo

Hodiaŭ kelkaj sportoj estas ĉenigitaj al granda komerco. Mono, reklamado kaj politiko aperas esti pli gravaj ol sportaj idealoj. Ĉu tio estas normala, ke stadionaj idoloj perlaboras pli multe en unu tago ol eminentaj sciencistoj aŭ verkistoj dum la tuta vivo? Sendante raportojn pri la unua Tokia Olimpiko okazinta en 1964, li ne povis eĉ imagi ke sekvaj Olimpikaj Ludoj en la japana ĉefurbo okazos sen spektantoj, kun vizaĝoj kovritaj per masko. Eble tio estas la bildo de malaperanta olimpika ideo? Ĉu iam revenos normalaj tempoj kaj honesta sporta konkurado?

.

Tokiaj Olimpikoj. 1 Suna kaj ĝoja en 1964 – kun dekmiloj da vivaj spektantoj; 3. La ferma ceremonio en 2021 aspektis kiel izolita funebro, sen sportaj familioj kaj gastoj.

.

Redaktoro Bohdan Tomaszewski tiel respondis al la nigraj antaŭdiroj: „Eble la olimpika ideo mortas, tamen ĝi mortos neniam. Sporto estas lernejo de la vivo. Oni povas diri malbonaĵojn pri homo kaj pri la nuntempa mondo, sed ne ĉio estas perdita. Ie ekzistas signoj, kiuj esperigas nin. Valoras do ilin ĝui, oni pri tio parolu kaj kuraĝigu sin reciproke”.

.

Eterna olimpika flamo en Tokia Stadiono

_____________

Leave a Reply

Your email address will not be published.

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: