Beleco familia

Beleco familia

Rompitaj familioj, eks-edziĝintaj geparoj, homoj en strangaj rilatoj aŭ ligitaj nur per kunloĝado… Kio estas la plej bona sinteno al tiaj situacioj? Novaj Familioj sin dediĉas al geedzaj paroj kaj familioj en krizo.

.

“Familio estas la konstanta interŝanĝo de amo: dividado, subteno, reciprokeco. Ĝi zorgas pri infanoj kaj pri tio, ke hejmo estu privilegia loko por maturiĝo (same de infanoj kiel la gepatroj). Familio signifas ĉiam rekomenci. Tiel ĝin priskribas Nikolao kaj Lucia Massimino, kiuj geedziĝis antaŭ 20 jaroj kaj havas tri infanojn. Ili loĝas en Collegno apud Torino kaj partoprenas en aktivado de la Novaj Familioj (N.F.). Ĝia programo unue celas plibonigi dialogon en la geedza kaj familia vivo. Nikolao kaj Lucia respondis volonte al kelkaj demandoj.

Hodiaŭ homoj ŝajnas nur paroli pri oferoj, kiujn postulas konstruado de la familio. Sed on ŝajnas pretervidi belecon de familia vivo. Ni komencu per tio. LUCIA: Beleco de familio estas la sento, ke vi prizorgas iun kaj ke tiu alia zorgas pri vi. Via edzo pensas pri vi, amas vin – same kiel virino pri sia edzo. Tio kreas la certecon ke vi estas parto de la firma komunumo. NIKOLAO: En familio oni kundividas ĝojojn kaj ombrojn. Tio okazas ne nur inter la geedza paro sed ankaŭ inkluzivas la infanojn. Rezulte, viaj infanoj vidas ion trans la vortoj, kiujn vi diras. Estas bonege, kiam via vivo antaŭeniras en viaj infanoj.

Nuntempe multaj familioj estas ŝiritaj en krizo aŭ disiĝo. Aktivante en la N.F. vi sentas doloron de multaj geparoj. Kiun vojon vi sugestas por antaŭiri? LUCIA: Okazas, ke certaj krizoj vokas nin subteni tuj konkretan familion en malfacilaj momentoj. La geedzoj bezonas konfidi, ke ni komprenos ilin kiel amikoj kiuj travivis ion similan. Tio estas nur kelkaj el trans-iroj de la vivo. Fronte al pli gravaj krizoj, ni akompanas la geedzojn al kontakto kun profesiuloj. Tia helpo baziĝu je importaj valoroj. NIKOLAO: Ni kiel movado, substrekas gravecon de trejnado. Lucia kaj mi laboras kun junaj paroj kaj organizas por ili utilajn renkontiĝojn. Al tiuj aranĝoj ni invitas edukistojn, psikologojn kaj aliajn specjalistojn. Ni celas, ke la profesiuloj prezentu solvojn al konkretaj situacioj kaj problemoj, ekz. tiel oftan kiel superi / kontroli konflikton. Ĉi tiuj renkontiĝoj estas malfermitaj al ĉiuj paroj: gefianĉoj, edziĝintaj, loĝantaj kune aŭ aparte. Nia trejnado estas inspirita en atmosfero de unueco, la idealo al kiu Chiara Lubich dediĉis sian vivon. Kvankam ĝi naskiĝis en kristana medio, tamen utilas al homoj de ĉiuj kredoj, samkiel al tiuj ligitaj kun neniu religio.

.

Rompitaj familioj, eks-edziĝintaj geparoj, tiuj en provizoraj rilatoj aŭ nur loĝantaj kune. Kio estas la plej bona sinteno fronte al tiaj situacioj? LUCIA: Kadre de Fokolara Movado, ili ĉiuj tre proksimas al nia koro. La Novaj Familioj provas koni ilin pli bone kaj investi en personaj rilatoj. Ĉi tio estas la sola maniero, kiu vere povas helpi; ĝi permesas al ni kompreni kialojn de la rompo kaj kaŭzita de ĝi doloro. La tagoj, kiujn ni dediĉis al familioj, fruktas je privilegia spaco. En tia atmosfero, la donacitaj konsiloj kuraĝigas la geparojn komenci denove post la rompita rilato. Kiam oni venkas tian krizon unuafoje, la estontaj montriĝos venkeblaj pli facile.

.

Parolante pri familio, vi ĉiam aludas amon. Ĉu tiam en la pripensoj vi ofte referencas al Dio? NIKOLAO: Ni pensas, ke amo geedza alportas ĉeeston de Dio kaj tia amo cirkulas en la tuta familio. Do ni esperas, ke tiu ĉeesto subtenas nin eĉ en la momentoj, kiuj ŝajnas esti ne traviveblaj. Tian sperton ne eblas instrui, vi mem devas ĝin trairi. Ni diras tion malkaŝe al geparoj, kiuj ankoraŭ ne geedziĝis aŭ tion ne scias.

Multaj demandas sin: Ĉu amo devas finiĝi? Ĉu la promeso “ami por eterno” vere daŭros eterne? LUCIA kaj NIKOLAO: Enamiĝo fakte povas finiĝi, sed la ŝlosilo estas ĉiam komenci denove. Oni lernu pardonpeti kaj pardoni. Ĉiun geparon gvidas la vojo dividi gravajn valorojn kun la aliaj kaj partopreni en komunaj projektoj. Krom tio, valoras memori ke la geedzoj estu reciproke enamiĝintaj, ne nur kiel “Paĉjo kaj Panjo”.

Claudia Di Lorenzi

Leave a Reply

Your email address will not be published.

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: