La Torĉo – Ni travivu tion refoje (Parto 1)

La Torĉo – Ni travivu tion refoje (Parto 1)

Tio estis verŝajne la plej malfacilaj Olimpikaj Ludoj en la tuta historio. Tial ni estu komprenemaj por tiuj sportistoj, kiuj ne atingis atentigitajn rezultojn same kiel por la organizantoj – se ili ne ĉion faris perfekte. La temperaturo estis tre alta kun nekutima humideco, pro kio oni translokigis maraton-kuron kaj kelkajn aliajn disciplinojn al plej norda insulo de Japanio (regiono de Sapporo).

Pro manko de la spektantoj, malplenaj seĝoj ankaŭ ne kontribuis al olimpika etoso.

.

Kaoso? Jes, ĝi videblis jam en flughavenoj kie multaj sportistoj pasigis longajn horojn. Tio estis laciga kaj nervostreĉa. Ili tie nek ripozis, nek trejnis. Tiu tempo tre valoris ĵus antaŭ la konkurado kaj neniu ĝin povis redoni al ili.
Maltrankvilo? Konstanta. Jam antaŭ la komenco de olimpikoj aperis multe da malfacilaj demandoj. La respondoj mankis. Same por la organizantoj kiel por la sportistoj tio estis la plej malfacila evento de la vivo.
Timo? Ĉeestis preskaŭ ĉie. La gastigantoj havis multe da problemoj pro la pandemio kaj ne eblis ĉion kontroli. Alveturo de de la sportistoj, oficialuloj kaj sportistoj eĉ pligrandigis tiun timon.
Malcerteco? Ĉirkaŭis ĉie dum la evento. Ĝi certe ne faciligis vivon de las sportistoj. Anstataŭ koncentriĝi je trejnado, ili devis zorgi pri medikaj testoj.
Normaleco? La gastigantoj strebis ĝin sekurigi, ja ili mem ankaŭ tion bezonis. Eble ne ĉiam sukcesis sed oni danku, ke ili klopodis tion prizorgi laŭpove.
Ĝojo? Bonŝance ne mankis. Ja tio estis la granda festo: de sporto,de junularo, de la mondo. Tial ni aprezu ĉiujn pozitivajn situaciojn kaj agojn. Dankon por la gastigantoj!

.

Mathieu van der Poel

Dum Olimpikaj Ludoj, kiel en ĉiu sporta evento, okazas ne nur triumfaj momentoj sen ankaŭ senraviĝoj kaj dramoj. Nederlanda biciklisto Van der Poel travivis tre danĝeran akcidenton kaj bonŝance li ne vundiĝis serioze, eĉ rompis neniun oston. Psikan krizon havis usona gimnastika medalistino Simone Biles. Pro tio ŝi en Tokio ĉesis konkuri, malgraŭ ke kolektis antaŭe 7 olimpikajn medalojn kaj venkis multfoje mondan ĉampionadon. Hinda Unio estas demografia potenco, sed el ĝia pli ol miliarda loĝantaro ili ne sukcesas trovi sukcesajn sportistojn je internacia skalo. Imagu kian ĝojon kaŭzis Neeraj Chopra, kiu per lancoĵetado atingis la solan oran medalon por sia lando. Post reveno el Tokio li certe estis bonvenigita en Hindujo kiel nacia heroo.

.

.

Dum ĉi tiu grandioza evento okazis ankaŭ politikaj strangaĵoj kaj kelkaj skandaloj, sed ni ne okupas per ili lokon en ĉi tiu artikolo. Kiel vi scias, ekde antikvaj tempoj ekzistas la tradicio ke dum la Olimpikaj Ludoj oni observis pacon kaj rezignis pri ĉiu milita aktivado.

Estis malĝoje informiĝi, ke – ĵus mallonge antaŭ la ĉijaraj olimpikoj – usona prezidento Biden ordonis bombadi Sirion. Ankaŭ en Tokio okazis fervora konkurado inter Usono kaj Ĉinio: multaj provis diveni: kiu ŝtato gajnos plej multajn ormedalojn? Ekde la komenco venkadis Ĉinio, sed nur en lastaj du tagoj la usonaj sportistoj venkis en pli multaj disciplinoj kaj fine moviĝis al la unua loko. Surprize bonajn rezultojn atingis la japanoj, kio rekompencas multajn klopodojn ligitajn kun organizado de la nekutime komplika evento en Japanio.

.

Inter ĉiuj sportoj la plej interesa estas atletiko, nomita ĝuste la “reĝino de sportoj“. En ĝi specialan preparon kaj lertecon bezonas la sportistoj, kiuj sin partoprenas en disciplino konsistanta el kelkaj konkursoj. La plej elĉerpiga certe estas la vira dekatlono (4 kuroj, 3 saltoj kaj 3 ĵetoj). Krom tio ekzistas 7-konkursa sporto nomita heptalono. Ĝi okazas dum du tagoj en malfermita stadiono. Inter tiuj sep konkursoj, la du estas samaj por ambaŭ seksoj: longsalto kaj altosalto (kompreneble viroj konkurencas aparte de inoj). La aliaj kvin disciplinoj diferencas.

  • Por viroj tio estas tri kuroj (60-metra, 1000-metra kaj 60-metra trans obstakloj /barierkuro); la ceteraj du estas globoĵeto kaj stangosalto /stanga altosalto.
  • Virinoj parotprenas ankaŭ en tri malsamaj kuroj (200-metra, 800-metra kaj 100-metra barierkuro); la du aliaj virinaj disciplinoj estas lancoĵeto kaj pafado.

La vorto “hepathlon” (eo: hepatlono) devenas el greka lingvo: επτά / hepta singifas sep kaj ἄθλον, /atlon = konkurado.

.

.

La torĉon komence de “Olimpikoj-1964” flamigis en stadiono Yoshinori Sakai (1945-2014), kiu naskiĝis en Hiroŝimo la 6-an de aŭgusto 1945, ĝuste kiam tiun urbon detruis atombombo. Ĉi-jare tion faris Naomi Osaka, nuntempe la sukcesa profesia tenisisto. Ŝi tamen gajnis neniun medalon en Tokio.

.

Dum la antaŭa Tokia olimpiko en 1964, la cirkonstancoj estis multe pli facilaj. Antaŭ ĉio, ĝi okazis oktobre dum la vetero estis milda. Krom tio, ĉi-jare la eventon partoprenis pli ol 11,000 sportistoj, kiuj reprezentis 205 ŝtatojn, t.e. duoble pli ol en “Tokio-1964” (5,151 sportistoj el 93 ŝtatoj). Tian gigantecon oni volis limigi post la olimpikoj en “Rio-2016” – ĝis maksimume 10 mil partoprenantoj.

*

.

Se ni revenas al sporta historio, ni prezentu unu ĵurnaliston kaj E-amikon, Bohdan Tomaszewski (1921-2015) kiu naskiĝis en Varsovio. Lia frato lia frato Wiesław Tomaszewski aktivis en E-movado dum jardekoj kaj tio eble vekis simpation al Esperanto en la tuta familio. Antaŭ la 2-a mondmilito la knab-aĝa Bohdan praktikis kelkajn sportojn kaj havis sukcesojn en teniso. Dum sia junaĝo li konatiĝis kun olimpika ĉampiono Janusz Kusociński (1907-1940) kaj kun aliaj famaj sportistoj.

.

Janusz Kusociński (una maldekstre) dum la venka kuro en Olimpikoj-1932. Kurante, li sentis doloron de unu piedo, kiun vundis pintaĵo en lia kurŝuo. Fininte la kuron, Kusociński demetis la ŝuon el kiu verŝis la sango. En jaro 1940 la germanaj okupantoj pafmortigis lin en apud-Varsovia arbaro.

.

Kiam finiĝis la milito, Bohdan Tomaszewski eklaboris kiel radia ĵurnalisto en urbo Szczecin kaj dum sia 65-jara kariero li havis okazon konatiĝi kun multaj famaj sportistoj. Ni plezure citos liajn memoraĵojn kaj pensoj pri sporto. Ilin akompanos humuraj desegnaĵoj de lerta karikaturisto Edward Ałaszewski.

.

1. J.Kusociński; 2. Red.Tomaszewski; 3. Ron Clarke (desegnaĵoj de Alaszewski).

.

La unua olimpika venturo de Tomaszewski okazis en Aŭstralio. Tie urbo Melbourne gastigis la 16-ajn Olimpikajn Ludojn dum kies malfermo la torĉon en stationo flamigis Ron Clarke, 19-jarulo. Kial por tiel honora pozicio Aŭstralio elektis la nekonatan junulon? Antaŭ tiu granda evento, Clarke partoprenis en kurado, kiun venkus la tiama ĉampiono J.Landy. Fine de la kuro Landy faletis kaj Clarke ne uzis la okazon por forkuri kaj venki, sed haltis kaj helpis la falinton ekstari. Per tiu kavalira sinteno Clarke akiris simpation de aŭstralianoj kaj poste fariĝis unu el ŝatataj sportistoj de red. Tomaszewski. La kur-stilo de Clarke estis eleganta, li enkondukis la belan kutimon: venkinte, li atendis ĝis kiam alkuros eĉ lastaj partoprenantoj por ĉiun persone saluti kaj per manpremo danki la kunkuradon. Ron Clarke rompis multajn mond-rekordojn je distancoj inter 5km, 10km unu mejlo – tamen mankis al li bonŝanco en olimpikoj. Nur post kelkaj jaroj li sukcesis gajni bronzan medalon en Tokio-1964, vidu la ĉi-suban foton (Clark videblas dekstre, kun la numero 212).

.

Melburno 1956

1. Hungara eminenta sportisto László Papp; 2. Emblemo de la 16-aj Olimpikoj en Melburno; 3. Alain Mimoun el Alĝerio venkis maratonan kuron en Melburno kaj dum antaŭaj olimpikoj London-1948 kaj Helsinki-1952 li gajnis tri medalojn en longdistancaj kuroj (5 kaj 10 kilometraj).

En Melbourne red. Tomaszewski renkontis la plej konatan tiam atleton Emil Zátopek el Ĉeĥoslovakio, kiu antaŭ kvar jaroj gajnis tri orajn medalojn dum olimpikoj en Helsinki. Zatopek diris, ke “… pli malfacilas digne malvenki ol aĉe venki kaj tio estas la vera testo de sportista karaktero“. En Aŭstralio famiĝis rusa sportisto Vladimir Kuc. Li kuris malbele, peze kaj tamen efike ĉar lacigis siajn rivalojn per ofta ŝanĝado de la kur-rapideco. Tiujare Kuc venkis du olimpikajn ormedalojn en longaj distancoj de 5- kaj 10 kilometroj. Melbourne estis jam tria olimpiko por la hungara boksisto László Papp kaj ankaŭ lia tria ormedalo. Papp estis relative mallalta sed batalis danĝere: rigardis unuflanken kaj de alia flanko vi ricevus fortegan pugnofrapon.

.

1. Lev Jaŝin el Rusio estas rekonita kiel la plej bona golej-gardisto en historio de futbalo; 2. Emil Zátopek nomita “ĉeĥa lokomotivo”; 3. Sportisto de la 20-a jarcento, Edson Arantes do Nascimento aŭ simple – Pelé en brazila nacia teamo ekludis en sia 17-jaraĝo.

.

Romo 1960

Kun pli da sperto Tomaszewski veturis al sia dua olimpiado en Romo. “Tio estis mia plej bela olimpiko, la urboo estas miraklo en si mem. Al tio nin akompanis milda, mediteranea vetero. En kuro 200-metra favoritoj estis du usonanoj. Imagu feliĉon de la gastigantoj kiam surprize venkis ilin Livio Berutti. La tuta Italio furiozis pro la ĝojo! Inter la virinoj elstaris unun fenomeno – Wilma Rudolph, tre ĉarma nigrulino el Usono. Ŝi estis unu el plej rapidaj kuristoj je mallongaj distancoj kaj kuris facile, kvazaŭ per flugiloj. La redaktoro konatiĝis kun ŝi persone kiam ŝi venis al Varsovio por internacia konkurado.

.

1. Dudekjara Anton Sailer el Aŭstrio gajnis tri orajn medalojn dum Vintra Olimpiko en Cortina d’Ampezzo, Italio; 2. En Roma Olimpika Ludo (la blazono videblas meze), sensacion vekis “usona antilopo” – Wilma Rudolph, kiu venkis en tri mallongaj distancoj: du en 100m (individue kaje en stafeto) kaj unu en kuro 200-metra. Dum la antaŭa olimpiko en Melburno, Wilma (tiam 16-jara!) gajnis bronzan medalon.

.

.

Tokio 1964

Pri la 18-a olimpiko en Tokio-1964 vi legis meze de ĉi tiu artikolo. Tio estis la unua moderna evento, ĉar tempojn dum la kurado oni mezuris elektronike. Ni povas nur aldoni ke tie la du virinoj superis en gimnastiko. Tri orajn medalojn gajnis Věra Čáslavská el Ĉeĥoslovakio kaj pluajn 3 gajnis post kvar jaroj en Meksiko (entute 11 medalojn en tri olimpikoj) . Rusino Larisa Latinina venkis 5 medalojn en Meksiko kaj dum sia tuta kariero ŝi kolektis 18 da ili. Usona boksisto Joe Frazier venkis en peza kategorio kaj poste fariĝis profesia mond-ĉampiono.

Adios Tokio! Adiaŭ – ĝis la revido en Meksiko post kvar jaroj.

(Daŭrigo sekvos)

____________

Leave a Reply

Your email address will not be published.

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: