Koncerto de majstro Sarabanda

Koncerto de majstro Sarabanda

Maljuna reĝo Blistek pensis kiel repagi al Skrobek. Ja tiu ĉi bonkora kamparano gastame akceptis la nanojn en sia modesta kabano. Vidante tiom da urĝa laboro, Skrobek ĝemis: “Kiel kaj per kio mi komencu labori? Malriĉeco estas ĉi tie multe pli forta ol mi.” Do li ekfumis nur pipon kaj eksidis rezigne. Sed la popoleto de nanoj diligentis. Ĉiumatene, antaŭ ol li vekiĝis, ili balais la plankon kaj ordigis ĉion en la kuirejo.

.

Ne estis malbona homo tiu Skrobek, sed malriĉeco tiel lin subbremis ke li ne havis energion por mastrumi sian kampon. Post multaj malsukcesoj li dubis pri siaj kapabloj. Kio fari ekzemple sur la kampo: tiom da ŝtonoj kuŝas tie, amaso da arbustoj, arbotrunkoj. Mankis la kuraĝo por fari ion ajn. “Eĉ se mi povus planti iom da terpomojoj – li diris – tiam ni havus pli da manĝaĵoj. Kiel ilin planti en kampo plena de ŝtonoj? Ĉu mi povos fortranĉi la arbustojn, elŝiri la radikojn? Mi ne havas hakilon, mie povas eĉ forŝoveli koton kaj ne havas monon por aĉeti plugilon. Mankas al mi forto por labori!

Nur tiu maldika ĉevalo estis lia nura trezoro. Tion sciis reĝo Blistek kaj ordonis al siaj nanoj kombi la kolharojn, lavi dorson de la ĉevalo kaj nutri ĝin per faskoj da herbo, trifolioj kaj herboj. Ili alportis freŝan akvon el torento, dimetis sekajn foliojn, ke la besto bone ripozu. Ili purigis ankaŭ la ĉaron, ŝmiris akson de ĉiu rado. Sed la reĝo volis fari pli al gastema Skrobek. Li pensis delonge kiel instigi la kompatindan bonkorulon, ke li eniru la kampon kaj kuraĝu fari eĉ iom da laboro.

Iufoje al Najtingala Valo venis fama muzikisto, grilo Sarabanda. Li estis vera muzik-majstro, virtuozo. Kiam Sarabanda komencis ludi sur herbejo, neniu povis konkurenci apud tia muziko. Ĝi sonis noble, harmonie kun la naturo kaj tuŝis koron de ĉiu aŭskultanto. En sia griza mantelo, majstro Sarabanda aspektis tre modeste kaj neniu pensis ke tio estas vera muzikisto. Sed kiam li komencis ludi sian violonon, la muziko aŭdiĝis tra vilaĝo tiel kortuŝe, ke homaj animoj ŝajnis altiĝi al ĉielo. Ravitaj vilaĝanoj, dommastrinoj kaj infanoj ĉesis iun ajn okupon por eviti distriĝon kaj kviete admiri la koncerton. Dum la sonoj flugis super la kampoj, de unu arbo ĝis la sekva, la koncerto sonis plenigante aeron per beleco nekonata aliloke – (5:16) https://www.youtube.com/watch?v=QzDZb8U9NZ8 .

Matene aŭ vespere, la virtuozo sidis sur herbo, proksime al grundo kaj la muziko plezurigis malfacilajn laborojn surkampe. Sarabanda ludis kaj kantis bele pri floraj kampoj kaj arbaroj pri birdoj kaj torentoj – lia muziko trafis rekte al animojn. Aŭdis ĝin Skrobek, sidanta sur sojlo de sia dometo kaj meditis kiel bela estas la vivo. Li ĉirkaŭrigardis senteme la korton, kampon kaj rivereton, kiu fluis apude. Nun li komprenis kiel amata estas ĉi tiu kabano, kiun li heredas de sia patro kaj prauloj. Libera de nigraj pensoj, li enspiris profunde kaj milda vento alblovis aromon de herboj, de sovaĝaj floroj kreskantaj proksime.

La suno ĵus komencis subiri. De kelkaj anguloj eliris la nanoj kaj rigardis kiam la granda ruĝa sunrondo proksimiĝas al sia horizonto. Ankaŭ Sarabanda la muzikisto tion ekvidis kaj ĉesis ludi por kelkaj minutoj. Sekve li trovis pli bonan lokon, eksidis sur monteto kaj daŭrigis la koncerton. Tiun delikatan muzikon aŭskultas Skrobek, io zumas en aero kvazaŭ abeloj en tilia arbo kaj li sentas kvazaŭ io flustris en lia brusto. Eksonis ĝi profunde kiel kanto de riveroj, kampoj, arbaroj. Ĝi zumis per folioj de pom-arboj, de kverkoj kaj en la vespera trankvilo laŭdiĝis simile al multnombra koruso:

Ho tero, mia orfigita tero,
En vi kuŝas arĝento kaj oro
Multe da grenoj vi donas
kiam oni amas vin.
Ho, tero de miaj gepatroj!

Vi ĉirkaŭprenas nin
kaj donacas vivofortojn
Kaj ornamas la tombojn flore.

Ho tero, vi mia amata!
Neniu vin plugis delonge.
Neniu ŝvito labora vin skrapis
Neniu semis orkolorajn grenojn.

.

Ekbatis ĝoje la koro de Skrobek; la kanto alportis tian forton, kiun li neniam antaŭe konis. Varmegan amon li eksentis por tiu peco da kampo, ricevita de la patro. Kiam forpasis tiu varma nokto, eksilentis la koncerto de granda majstro Sarabanda sed ĝia eĥo flugis ankoraŭ kun dolĉa odoro de falĉitaj herbejoj, de floroj kovritaj per roso. Skrobek ekstaris, rektigis la dorson – fariĝante la homo komplete ŝanĝita. Kio okazis, ĉu io lin sorĉis? Ne! Tio estis la denaska ligo kun la ĉirkaŭanta lin gepatra tero kaj dolĉa muziko de la naturo. Unuafoje tiu malriĉa vilaĝano venkis la dormemon de sia animo kaj obskuron de la pensoj. Li eksentis amon al tiu delonge forlasita patra peco de tero. Ja ĝin ankaŭ drinkgis pluvoj kaj suna lumo ĝin varmigis.

Kiom da bono mi malŝparis, kiom da vivo pasis vane! Se mi sentus tian forton eĉ antaŭ unu aŭ du jaroj. Tamen atendis min la tero, bona tero kaj pacienca. Ĝi atendis, kovrita per herbaĉoj kaj sovaĝaj floroj kvazaŭ ciganino ĉar neniu laboro ebligis al ĝi kreskigi oran robon de gren-spikoj. Sed nun Skrobek ĝin prizorgos kaj nutros. Li – la filo de tiu tero, lia riĉa patrino. Aŭdiĝis jam kriado de kokoj kiam Skrobek, laca de multaj pensoj, ekdormis. En sonĝo li promenis en blua ĉielo kaj falĉas stelojn per luna serpo. Vekiĝinte, Skrobek sentis tian energion kvazaŭ cent fortaj manoj kreskus el lia korpo. La koro batis forte kaj ritme, li diris al si: “Ho tero, tero, laboro mia laboro! Mi pretas lukti kontraŭ ĉiuj malfacilaĵoj kaj certe mi venkos”.

.

Miris la homoj kaj ne povis rekoni sian najbaron. Irante apud la kampo de Skrobek, ili ĉiam vidis lin labori: li estis elfosanta arb-radikojn aŭ rulis ŝtonojn ekter la kampon, aŭ forhakis arbustojn. Kiu ajn iris apude, li haltis kaj vidis fervoron en la okuloj de Skrobek, ŝviton sur lia frunto. Neniam li haltis, penadis kvazaŭ dum lukto kontraŭ urso. Haltu iomete, diris la najbaroj, rektigu la dorson – konsilis unu najbaro. Ne kurbiĝas homo de laboro sed pro maldiligenteco kiu venigos malriĉecon kaj lin subpremos – respondis Skrobek. Knabinoj preteriris kaj petis afable: Ripozu iomete najbaro, ja ŝvito vin konvras kiel roso herbon? Ankaŭ ilin Skrobek ne obeis: Ne manĝos la homo, se ŝvitogutoj ne falos sur lian kampon.

Neniu sciis, ke la reĝo Blistek ordonis al siaj nanoj kolekti ĉiujn grenojn, kiuj restis sur kamparo post rikolto. Tiumanier ili volis danki al la gastama Skrobek.

.

Laca kaj kontenta Skrobek rigaris la kampon – liberigita de ŝtonoj kaj herbaĉoj, Sed kie ni trovos grenojn por semi ? – li pensis kaj ekdormis ĉagrene. Matene Mariŝa vokis lin ĝoje: “Paĉjo, mi trovis amason da grenoj kaŝitaj sub la salik-arbo!” Do ni semos ilin en la grundon kaj havos farunon por la tuta jaro! Post kelka tempo ne plu estis tie novalo (nekultivata plugtero). En loko kie kuŝis ŝtonoj, radikoj, kie kreskis sovaĝaj arbustoj kaj herbaĉoj aperis jam freŝa, nova grundo malfermita al suno. Alaŭdo ĝoje kantas super la purigita kampo, kvazaŭ matenaj sonoriloj. Apud la kabano kuŝis ordigitaj branĉoj kaj arbotrunkoj, pretaj por bruli en forno kaj varmigi la domon.

Antaŭ vespero Skrobek finis labori surkampe, en blua ĉielo flotis ora luno kaj brilis unuaj arĝentaj steloj. Majstra muziko de Sarabanda lin akompanis dum reveno hejmen, belodoris herebejo kaj floroj. Revenante hejmen, laca Skrobek sin sentis feliĉa. Kiel bela fariĝis la vivo…

.

Sub la kabana tegmento aperis hirundo en sia nesto. Tie ĝi prizorgis la birdidojn, kiuj ekdormis. Ili ekĉirpos malpacience kiam suno leviĝos. Tiam ambaŭ birdaj gepatroj forflugos kaj revenos multfoje por ĉasi musojn kaj moskitojn por manĝigi la malsatajn hirundidojn. Matene Skrobek reaŭdos ĝojan kanton de hirundo:

Hej, brava kamparan’
Plugu vian kampon
Tenu puran dom’
kaj feliĉos vi!

.

Kiel vi aŭdas, la kanto eble ne estis belega tamen sciu ke tiu hirundo, la simpla vilaĝa birdino ne laboras en opero. Sed kiel ĉarme kaj tutkore ĝi kantas! Ne mire, animo de Skrobek ŝajnis flugi – malpeza, senzorga.

______________

Leave a Reply

Your email address will not be published.

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: