La Torĉo – sporto al ĉiuj
Hodiaŭa “torĉo” konsistas el tri partoj. Unue vi konatiĝos kun tre avantaĝa sporto, akirebla por ĉiuj (jes, laŭvorte por ĉiuj). La dua portas al vi novaĵojn pri la Tokia Olimpiko kaj ni rememoros unu ĉampionon, kies naskiĝo estas jubilea.
Orientiĝaj kuroj / marŝoj
Orientiĝa kuro (aŭ orientiĝado) kiel sporta disciplino estas konkurado, kies partoprenantoj bezonas navigacian lertecon. Ĉi tiu sporto ne estas tiel impresa kiel aliaj (ekz. atletiko aŭ futbalo), ĉar filmkamero /filmilo ne povas observi ĉiun etapon de la kurado. Tio okazas plej ofte sub en arbaro, sur kurbaj vojeto aŭ inter montoj. Ne eblas ankaŭ noti rekordojn, ĉar la evento okazas en diversaj lokoj kaj geografiaj kondiĉoj. Valoras aldoni, ke orientiĝaj kuroj kaj ĝenerale orientiĝado en la naturo estas esenca parto de skoltismo, ekde la komenco de skolta movado.
.
La kuroj ne estas organizataj en stadionoj aŭ vojoj, sed en arbaro, tra kampoj, dur mont-deklivoj, apud lagoj, laŭ riverbordoj kaj en alia natura medio. La itinero ne estas rekta, sed gdvidas en diversaj direktoj, de unu kontrol-punkto al sekva kaj tiel ĝis la fino. Tial la sportistoj ricevas precizan mapeton de la ĉirkaŭaĵo, en kiu okazas la evento kaj ili ofte ĝin komparas kun kompaso por sekvi la ĝustan direkton.
.
Tiel oni volas eble plej rapide atingi la sekvan kontrol-punktojn, de unu al la alia, en fiksita ordo. Inter la kontrol-punktoj la sportisto mem decidas sur kiu pado li kuros. Tamen li devas konfirmi sur sia persona karto, ke li atingis ĉiun starigitan punkton. Por tio, en ĉiu loko markita per speciala lanterno (kontrol-punkto) troviĝas stampilo aŭ elektronika sensilo. Tempo de la kuroj estas inter 60 kaj 90 minutoj. Mallonga kurado daŭras ĉirkaŭ 30 minutojn kaj por 3-persona stafeto ekzistas 3-obla 40-minuta kuro.
.
La mapo estas adaptita al la evento, por faciligi orientiĝon al la sportistoj. Ekzemple verda koloro de arbaroj havas diversajn gradojn de verdeco: pli hela signifas maldense kreskantaj arboj kaj verdo proksima al nigro avertas ke tie troviĝas tre densa arbustaro. Do la sportisto mem decidas ĉu kuri rekte aŭ elekti vojon iom pli longan sed facilan. Blua koloro tradicie restas rezervita al akvaj terenoj: lagoj, torentoj aŭ marĉoj. Bruna koloro estas por montetoj kun markitaj nivel-linioj. Nigraj punktoj montras aliajn objektojn kiel grandaj ŝtonoj, observ-turoj aŭ grotoj. La mapetoj estas faritaj ofte en skalo 1:10,000 (1cm = 100 metroj). Kontrol-punktoj havas blank-oranĝkoloran kubon, kiu ofte pendas malalte sur arbo, klare videbla.
Historio de orientiĝaj kuroj komenciĝis en Skandinavio. Unuaj konkuradoj okazis jam en la 19-a jarcento en Norvegio kun partopreno de soldatoj. Por amatoraj sportemuloj 20-kilometra kurado en malfacila tereno estis tro malfacila. Oni pli facile aliĝis kiam la distanco fariĝis pli mallonga. En la 1930-aj okazis jam ununa internacia konkurso kaj oni komencis orientiĝadi ekster Skandinavio post la mondmilito. Internacia Federacio de Orientiĝaj Kuroj fondiĝis en jaro 1961 kaj sian sidejon ĝi havas en Karlstad, Svedio. Kvin jarojn poste okazis la unu monda ĉampionado. Ĝi okazis jam pli ol 30-foje, la ĉi-jara laŭplane okazus en urbeto Kuortane (Finnlando) sed la “viruso” ĝin nuligis.
.
Orientiĝadon ne povas observi multaj spektantoj, ĉar la konkursoj okazas sur vasta spaco ofte sub arboj tial ne montras ĝin televido. Do tiu kurado ne apartenas al olimpikaj sportoj, sed e, en arbaroj aŭ inter montoj. Tial ĝi ne estas olimpika sporto, sed apartenas al organizaĵo de Mondaj Ludoj, kiu havas ĉefoficejon en svisa Losanne /Laŭzano – samloke kun la Internacia Olimpika Komitato. Ĝis hodiaŭ, orientiĝaj kuroj plej popularas en Eŭropo kaj iom en Nordameriko, Oriena Azio kaj Aŭstralio.
.
Do, paradokse – la sporto mem ne prezentiĝas vaste per televido, ĝi ne havas multajn spektantojn kvankam praktikas ĝin pli kaj pli da homoj. Kelkfoje en orientiĝada evento kuras dekmiloj. Pro la kreskanda konkurado, oni pensas ankaŭ pri profesia orientiĝado (simila al mondfama Tour de France?), sed tiam ĝi ne plu estis pura sporto. Krom la tradiciaj kuroj, okazas ankaŭ vintra orientiĝado, orientiĝaj kuroj nokte aŭ orientiĝa biciklado.
.
Krom ĉio, orientiĝado ja estas praktikebla de ĉiuj homoj, en iu ajn medio, en diversaj jarsezonoj aŭ horoj. La evento povas esti ĉampionado interklasa por gejunuloj aŭ simpla turista aktivado, malpli rapida marŝo al homoj pli maljunaj. Ja rapidecon laŭ turista bezono oni regulas libervole.
.
* * * * *
Olimpikaj novaĵoj
Verŝajne nur en la sekva “NU” ni havos certajn informojn ĉu kaj kiel okazos la 32-aj Olimpikaj Ludoj Tokio-2020. La nomo restis, kvankam la evento fakte komenciĝos nur fine de la ĉi-jara julio. Kelkaj altrangaj membroj de la ŝtata registaro opinias, ke la Olimpikoj ne okazu, se ne estos garantio pri sansekureco de la publiko kaj tion konfirmis la kuracistoj. Ankaŭ la statistikoj montris ke plimulto da japanoj estas kontraŭ la evento. Malgraŭ tio prezidanto de la Organiza Komitato s-ino Seiko Hashimoto asertas, ke la Olimpikoj devas okazi. Ŝian opinion subtenas forte gvidantoj de Internacia Olimpika Komitato /IOK. Ĝi anoncis eĉ lokojn de la sekvontaj olimpikaj ludoj en 2022, 2026 (vintraj olimpikoj) kaj la someraj en 2024, 2028 . Baldaŭ venos unuaj partoprenantoj de “Tokio-2020” ili reprezentos siajn naciojn kaj loĝos en t.n. olimpika vilaĝo, preparita aparte al sportistoj kaj personoj kiuj ilin akompanos. Ili ĉiuj estos sub aparte atenta medicina kontrolo. Tio estos la unua olimpiko organizata en stranga situacio, sen amasa publiko. Multe lernos el ĝi organizantoj de la vintra olimpiko, planita por 2022 en Pekino.
.
Ĉu Olimpikaj Ludoj ne plu estos amasa evento?
Bedaŭrinde, jam nun aŭdiĝas alvokoj por bojkoti la sekvontjaran olimpikon. Faris tion Nancy Pelosi, unu el ĉefaj figuroj inter la usonaj politikistoj. Neŭtralecon de la Olimpikaj Ludoj defendas prezidanto de IOK, Thomas Bach: “Ni povas plenumi nian celon nur kiam neŭtraleco de sporto estas respektata de politiko. Sen tio, Olimpikoj estos dividitaj kaj ne povos kunigi la mondon en pacaj konkurencoj. La plej evidenta esprimo de tia malrespekto estas alvokoj al bojkoto de sportaj eventoj aŭ bojkoto de gastigantaj ilin landoj.”
.
Jen blazonoj de la tri urboj, kiuj kandidatis kun Tokio por “Olimpikaj Ludoj – 2020”: Romo, Istanbulo kaj Madrido. Romo rezignis jam ĉe la komenco, ĉar itala publiko malaprobis organizadon de tiel grandega evento dum ilia lando alfrontas seriozajn malfacilaĵojn.
.
Kiel vi trovis en ĉi tiu artikolo, eĉ tre grandaj organizaĵoj travivas krizon. Fine reveno al pli trankvilaj tempoj. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Josef Holeček (1921-2005).
Li reprezentis Ĉeĥoslovakion dum Olimpikaj Ludoj en Londono (1948) kaj Helsinki (1952). Li konkurencis en kanua kajakado de 1000 metroj kaj dufoje venkis ormedalojn. Krom tio, li estis li akiris du medalojn (unu oran) dum monda ĉampionado en Kopenhago.
_________________