Interlingva komunikado

Interlingva komunikado

Anntaŭ nelonge ni ricevis kelkajn malnovajn librojn el Flandra Esperanto-Libroservo. Unu el ili titolas “Marĝene de la lernolibro” kaj aŭtoris ĝin Bernard Golden (1925-2008), usondevena esperantisto vivinta en Hungario. Li edziĝis kun hungarino kaj havis du filojn, ambaŭ estas denaskaj esperantistoj kaj unu el ili estis kunorganizanto de TEJO-kongreso en Veszprém. En la menciita libro ni trovis la ĉapitron, kiu povas interesi esperantistojn ĉar senindulge malkovras, kiel la modo imitas absurde ĉion de la usona miksaĵo. Per kelkaj ekzemploj li prezentas, ke tia malpensema konduto povas grave kripligi naciajn lingvojn kaj kulturojn. Nun ni transiras al liaj teksteroj.

*

Unu el miaj korespondantoj estas s-no el Budapeŝto, kiu skribas longajn leterojn en ne malbona Esperanto, sed li havas la kutimon spici siajn epistolojn ne nur per abundo da neologismoj sed ankaŭ per anglaj vortoj kaj esprimoj. Jen kelkaj ekzemploj.

La unua espero estas, ke la registaroj (“governments”) … fine rekonos kaj ekfavoros Esperanton.
Se paroli pri la koloritaj ĝentlemanoj (“coloured gentlemen”) …
Kiel la bona olda (“the good old”) Majstro Zamenhof.
We are in the same shoes!
Se vi estis tiom “punctilious” pri la interpretado de la “povra actiono”.

.

Nu, unue mi iom ŝokiĝis, legante kiel tiu sinjoro glosis E-vortojn k esprimojn per la angla lingvo. En mia respondo mi obĵektis pri la misuzo de la angla lingvo por klarigi Esperanton. Returnpoŝte venis jena respondo: “Mi tre bedaŭras, ke vin “ĝenas” kiam mi uzis kelkfoje trafajn anglajn esprimojn inter E-teksto. Sed kion fari? Artefarita lingvo ne abundas en trafaj esprimoj, kiel la vivaj lingvoj, speciale se oni febre kutimas sufokigi la evoluon de la lingvo pri kio mi jam kahvis okazon plendi al vi. Ke mi ne havas okazon tago post tago subtiligi la komunuzan lingvon (“everyday-language”) kiel vi. Do mi konsilas al vi suferi vireske tiun ĝenon”.

Tiu riposto sufiĉas por inciti onin postuli duelon – vortduelon – lokomakion. Sed mi ne devas fari tion, ĉar la alia esperantisto, kvazaŭ anticipe, tre elokvente refutis la eraran aserton de mia korespondanto: “Tiu opinio estas tute erara. La internacia karaktero de Esperanto ebligas adkvatan esprimadon de ĉiuj apartaĵoj, entenataj en ĉiu unuopa nacia lingvo. Ĉio, kion oni povas dris en la naciaj litereturaj lingvoj, oni povas esprmimi ankaŭ en la Internacia Lingvo. Male, la apartaĵoj de unu nacia lingvo tre ofte ne estas esprimeblaj en alia nacia lingvo. / Lapenna 1971, p.114-115.

.

En lastaj jaroj aperis multaj libroj pri lingva justeco

.

Kial do la budapeŝta leterskribanto kaj tuta aro de aliaj espeantistoj havas la emon trudi anglaĵojn al sia samideanoj? Mi povas proponi kialon, kiu estas tre memevidenta: la snobeco. Homo, kiu lernas fremdan lingvon volas uzi ĝin por parade montri sian ofte nur surpraĵan lingvoscion. Ŝajnas, ke hodiaŭ la angla lingvo, estante ĉe la apogeo de sia sukceso, nutras la kulturan kaj edukan superecon de tiu snoboj. Tiel mia korespondanto provis imponi al mi per sia klereco. Tiu peko fariĝas pli grava, kiam la anglaĵo aperas en presitaj tekstoj, kiuj trafas en la manojn de multenombraj legantoj.

Antaŭ ol daŭrigi tiun ĉi praktikon, estas necese doni klarigon pri jenaj terminoj: 1. anglismo, 2. angla etnonimo, 3. neasimilita angla vorto aŭ esprimo. El la verko “Laŭkazaj lingvaj notoj” (Venture, 1977) la aŭtoro pritraktas la uzon de vortoj aŭ vortformoj en Esperanto, kiu ne akordas kun la internacia uzo, sed kiu rezultas el la influo de la angla lingvo. Ekzemploj estas “fabrikejo” anstataŭ fabriko, “paragrafo” anstataŭ alineo kaj “lerni” anstataŭ ekscii. Tiaj vortoj estas anglismoj.

Etnonimoj apartenas al tute alia kategorio de leksikaj elementoj kaj diferencas disde naciismoj en Esperanto. Ili “ne estas E-vortoj, nur esperantaj formoj de la etna vorto: ilin oni ne tradukas Esperanten, sed interpretas ilin. Sen intrepretado komprenas ilin nur membroj de tiu etna kulturo, al kiu ili apartenas. /I.Szerdahelyi – Skizo pri morfemiko de Esperanto, Budapest 1976. Al anglaj etnonimoj apartenas ekz. gineo – fikcia brita monunuo kaj kriketo – luldo en kiu oni frapas plikon per plataj bastonoj. Tiajn etnonimojn klarigas PIV.

Neasimilitaj vortoj kaj esprimoj troveblas ofte – kaj paradokse – en tekstoj verkitaj de esperantistoj kiuj ne parolas lerte la anglan, ĉar ne uzis ĝin denaske. Kutime tia esprimo estas tradukita aŭ klarigita interkrampe, kion ilustras la sekvaj ekzemploj:

1. Mi proponis la principon “wait and see” (atendi kaj vidi) / R.Schwartz – Maskerado ĉirkaŭ la morto, 1965. 2. Konigo de know-how kaj teknologio, instrukcioj por fakpersonaro”. Piednoto klarigas “know-how” jene: fabrikadteknologio, “scii-kiel” (Hungara Vivo).

.

Ĉeftemo de la Universala Kongreso en Nitra estis “Socia justeco = lingva justeco“.

.

Eĉ pli stranga estas glosado de E-vortoj per angla lingvo!

1. “Li povis persvadi knabinon, jen tiun, jen aliaj resti sur la tenisejo ĝis malfrua vespero por unuopa ludo (“single”). / R.Schwartz – Maskerado ĉirkaŭ la morto, 1965. 2. “… kaj ke al dokumento, kiu antaŭimplicas unuflankan respondon (“special pleading) mi povas respondi nur per klara NE.” /E.Vilborg – La participa problemo en la Akademio, 1973). 3. “Ŝtatoj, universitatoj, gravaj industrioj elspezas miliardojn por esplorado (“research”) kaj multolke oni aŭdas paroli pri efikeco (“efficiency”) / Heroldo de Esperanto.

.

Malamikoj de Esperanto povas uzi ankaŭ la sekvajn ekzempojn, en kiuj mankas tradukoj kaj klarigoj – por montri, ke Esperanto ne taŭgas por esprmimi etnolingvajn apartaĵojn.

1. “…li kuraĝis draŝi kiel la unua la “best seller” Baghy / Literatura Foiro.
2. “… en ilia arto jam burĝonis tio, kio multe pli poste kristaliĝis ĉe la anglosasoj kiel literatura speco de “thriller.” / La Nica Literetura Revuo
3. “… via revuo estas vere “up-to-date” – Heroldo de Esperanto.
4. “Ĉu en venonta jacento londonanoj ne uzos siajn “weekends” por viziti Azion kaj Amerikon?” /Gomes Braga – Veterano, Rio de Janeiro 1965.
5. “… preskaŭ 80 procentoj da virinoj ne havas ian difinitan “hobby” / J.Forge – La verda raketo, Helsinki 1973.

* Aldona rimarko de NU red: ĉiu supra anglaĵo havas respektivan ekvivalenton: “best seller” = furora, sukcesa vendaĵo; “thriller” = vibrigilo; “up-to-date” = aktualigo; “weekends” = semajnofino; “hobby” = ŝatokupo, hobio. Bedaŭrinde, homoj ofte ŝatas flegi sian “hobby” – komplikado de simplaj aferoj. Pri fleksebleco de la baza E-vortaro, interesan artikolon verkis Anna Löwenstein en la monata UEA-revuo.

.

Kio estas la efiko de E-teksto lardita per anglaj vortoj? Unue, legantoj apenaŭ povas havi bonan impreson pri aŭtoro, kiu kaŝas siajn ideojn en fremda lingvo kiun li scias, sed kiu estas nur volapukaĵo por la plejmulto de liaj legantoj. Due, la uzado de ne-esperantaj leksikaj elementoj malhelpas la celeon de Esperanto, kiu estas faciligi interkomunikadon.. Trie, la fremdaj esprimoj pezigas la stilon de ĉiuspecaj verkoj kaj legantoj ne povas ilin ĝui, ĉar daŭre haltas por deĉifri tiun fremdan esprimon, aŭ devas transturni paĝojn ĵor serĉi la signifon en glosaro – se la verko havas ĝin.

*

Kiel ni montris per kelkaj librokovriloj, la temo pri lingva justeco fariĝas populara, kvankam – paradokse – la aŭtoroj ŝajnas blindi pri ekzisto de Esperanto. Serĉante informojn pri lingva justeco, ni trovis du prelegojn, kiuj montras kiel lingvistoj kaj aliaj sciencistoj misinformas pri Esperanto. Ĉu de profesiuloj oni ne povas atendi solidan scion? La preleganto estis konata germana esperantisto, Louis v. Wunsch-Rolshoven, kiu pravas ke la problemo de neŭtrala lingvo ĉiam aktualos. Li esprimas esperon ke, malgraŭ la nuna krizo, Esperanto havos estonte bonŝancon.

___________

Leave a Reply

Your email address will not be published.

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: