Guto post guto
Malgraŭ perfortaj konfliktoj en Mjanmao (Birmo), pere de projekto “Guto post guto” la tiea grupo de fokolaranoj daŭras atesti pri kreado de universala frateco. Dum lasta printempo ili eniris vojaĝon tra orienta, apudlima regiono de tiu lando, observante regulojn starigitajn de la registaro.
.
Birmo estas riĉa je bela naturo kaj krudaj materialoj. Loĝas tie multaj etnogrupoj, entute ĉ. 49 milionoj. Inter jaroj 1947 kaj 2010, tiu lando spertis la plej longan civilan militon en historio de la homaro. Inter multaj revolucioj, aparte memorata estas tiu okazinta en aŭgusto 1988. Tiam perdis vivon multaj budhaj monakoj, kiuj komencis la sociajn protestojn. Miloj da homoj elmigris al ĉe-lima provinco Tak, najbara kun Tajlando. Hodiaŭ, post 32 jaroj, en urbo Mae Sot kaj en kelkaj aliaj troviĝas naŭ rifuĝejoj kun miljonoj da birmaj homoj, kiuj laboras en Tajlando.
.
Dum la socia malpaco de 1988, miloj da homoj komencis migri al la limo kun Tajlando – al urbo Mae Sot (provinco Tak), sekve al Mae Hong Song kaj eĉ pli sude, al Kanchanaburi. Hodiaŭ, post 32 jaroj, naŭ rifuĝejoj ankoraŭ aktivas: milionoj da birmaj homoj, kiuj laboras en Tajlando, loĝas en ili. Ĝuste dum komenco de tiu humana krizo aktivis tie Fokolara Movado por helpi infanojn kaj junularon. Kiel diras Luigi Butori, fokolarano vivanta en la vjetnama urbego Ho-Ĉi-Min: “Nia kontakto kun tiuj homoj komenciĝis kiam ni renkontis ilin en Rangoon (Yangon, eo: Jangono, eksa ĉefurbo de Birmo) kaj en proksima al ĝi Bassein (Pathein, eo: Patejn). Nia volontula laboro daŭris ĝis kiam al Mae Sot venis p. Justine Levin. Li ekloĝis tie kaj aranĝis helpadon, ne nur en la rifuĝejoj kiel tiu plej fama en Mae La kun 50,000 homoj sed ankaŭ al aliaj, disiĝintaj tra kamparo de maizplantoj kaj proksime al fabrikoj, en kiuj ili laboris.” Ni komencis per malgranda projekto en rifuĝejo Mae La kaj poste en urbo Mae Sot. Ni intencis nutri kaj vesti la rifuĝintojn. Ekde jaro 2011 disvolviĝis ponto de solidareco inter la regiono Mae Sot kaj studentoj el mez-itala urbo de Latina.
.
1. Rifuĝejo de Mae La; 2. Kamioneto estis plenigita pere donacoj; 3. Ni veturigis ili al malriĉaj familioj amasigitaj senespere ĉe la limo.
.
Luigi rememoras, ke kiam unu amiko Paolo Magli festis 50-an datrevenon de sia naskiĝo, li petis ke – anstataŭ donacojn – oni kolektu monon por helpi homojn el Karen-etno, kiuj devis fuĝi dum la revolucio kaj estis devigitaj vivi apud landlimo inter Birmo kaj Tajlando. Tio estis komenco de la projekto “Guto post guto” pere de kiu ni helpas al 3,300 homojn en tri landoj de Sudorienta Azio. Nun la projekto estas apogata ankaŭ de Asocio Charis el Singapuro kaj la helplo disvastiĝis al kelkaj aliaj regionoj en Vjetnamio, Tajlando kaj Mjanmao. Tio estas sincera amo, esprimata per konkretaj agoj – al homoj malsanaj kaj solecaj, kiuj estas forgesitaj, puŝitaj ester la socian marĝenon.
.
1. Ŝoseo al plaĝoj de Mae Sot; 2. Rubaĵejo en Mae La.
.
“Guto post guto” helpas al ĉiuj homoj de iu ajn nacieco aŭ kredo, al tiuj vivantaj en diversaj etnogrupoj kiel Karen, Bama, Kachin, Thai Yai kaj Xtieng, same al homoj de Hmong en Vjetnamio. La volontuloj restas en kontakto kun fokolaranoj en Bangkok kaj helpas islamanojn en bezono. Antaŭ kelkaj semajnoj ni veturis per kamioneto plena de manĝaĵoj, vestoj, ludiloj kion vi povas vidi en ĉi tiu filmeto (4:20) https://www.youtube.com/watch?v=xv5W3hxZInc&t=3s . Donacoj estis ricevitaj de budhanoj, kristanoj kaj islamanoj kaj multaj homoj kiuj kontaktiĝis kun Fokolara Movado. Resume: “Ĉiu estas nia frato aŭ fratino, ankaŭ tiuj plej malriĉaj. Ni volas kompreni ilian situacion”.
Kadre de ĉi tiu projekto, ni helpis al patrinoj kun iliaj infanoj, forlasitaj en Mae Sot. Ni havigis al ili kudromaŝinojn kaj 15 kilogramojn da kotona ŝtofo, kiun ili povis tranĉi por kudri ĉemizojn, jupojn aŭ pantalonojn por ĉiu, kiu ĝin bezonoas. Estas granda ĝojo vidi kiam homoj helpas unu la alian. Universala frateco realas, eĉ kiam okazinta je malgranda skalo, kiel “Guto post guto”.
*
Nova Urbo (New City / Città Nuova ) estas internacia magazino eldonata de Fokolara Movado en kelkdeko da lingvoj. Ĝi antaŭenigas ideojn kaj konkretajn projektojn serve al reciproka kompreno kaj unueco en familioj kaj komunumoj, kaj krome – je pli vasta skalo – inter homoj de diversaj nacioj, kredoj kaj sistemoj. Fondinto de tiu movado, Chiara Lubich en jaro 1996 ricevis la UNESKO-premion por paca edukado. Sekvajare, dum sia vizito al Usono, Ch. Lubich favore aprobis la proponon eldonadi ĉi tiun periodaĵon ankaŭ en la E-lingva versio.
_____________