La Torĉo – Olimpikaj novaĵoj

La Torĉo – Olimpikaj novaĵoj

Ni ne intencas nuligi la Olimpikajn Ludojn “Tokio-2020” – diris Seiko Hashimoto, prezidanto de la organiza komitato. Ankaŭ Internacia Olimpika Komitato – IOK estas tre interesita, ke la evento nepre okazu en Japanio ĉi-somere. Rezigni pri tiu ĉi sporta festo subfosus la pli ol 100-jaran reputacion de IOK. Ĝi kreus ankaŭ malbonan precedencon; tiajn devigajn paŭzojn kaŭzis en pasinteco nur la du mondmilitoj.

Japana ĉefurbo kun la majesta Fuĵi-monto

Tamen reprezentanto de la reganta en Japanio partio, s-ro T.Nikai asertas ke oni devos nuligi senhezite tiun eventon kiam la situacio montriĝos ne sufiĉe sekura por sano de la partoprenantoj. Liajn zorgojn dividas ankaŭ merita profesoro S. Omi el Medicina Jichi-Universitato. La duboj aperas ĵus malpli ol 100 tagojn antaŭ komenco de la 32-aj Olimpikoj (planita por 23 julio 2021). Oni promesis, ke la sportistoj ne estos devige vakcinitaj, kvankam publiko ne povos ĉeesti en multaj konkurencoj. Por biologia sekureco, verŝajne al Japanio ne povos veturi eksterlandaj spektantoj, kio kaŭzos grandajn malprofitojn al firmaoj engaĝitaj en organizado de 32-aj O.L. Strangaj tempoj, stranga Olimpiko.

.

Pasintjare informo pri la nuliĝo estis ŝoka.

La situacion komplikas pasintjara deklaro de Japanio, ke nur unu prokrasto povas okazi. Poste la japanoj definitive rezignos pri ĝia organizado. Ĉio dependos de la ŝanĝebla mikrobiologia minaco kaj san-sekureco. Aldone, laŭ statistikoj pli ol duono da japanoj kontraŭas organizadon de la Olimpikoj ĉi-jare. En ambaŭ kazoj, tio estas persona dramo al multaj partoprenontoj, kiuj intense trejnis por “Tokio-2020” kaj perdis la ŝancon pasintjare. Ĉu ili ĉiuj havas nun eblecon por ĝusta trejnado? Pliaj novaĵoj aperos en la sekvonta “NU”.

Inter multaj sportaj trofeoj, verŝajne la plej valora estas premio de “Honesta Ludo” (Fair play). Ricevas ĝi atleto, kiu – dum la fervora konkurado – kuraĝas rezigni je la venko por helpi sian oponanton en malfacila situacio.

.

Dum Olimpikoj “Rio – 2016” per ĉi tiu premio oni honorigis Abbey D’Agostino kaj Nikki Hamblin kiuj kuris en distanco de 5,000 metroj. Kiam unu el ili falis kaj la alia haltis pro kontuzo, ambaŭ sin helpis reciproke por kuri ĝis la fino.

.

Sur listo de la premiitoj troviĝas mortinta ĉi-jare Ryszard Szurkowski, unu el plej bonaj biciklantoj en amatora sporto. Kelkfoja olimpika kaj monda medalisto, li venkis en pli ol 300 vetkuroj. Dum unu ĉampionado Ryszard transdonis sian rezervan biciklon al alia kolego, kies veturilo difektiĝis. Rezulte Szurkowski perdis kelkajn minutojn kaj tiu kolego venkis la vetkuron. Dum unu el siaj lastaj intervjuoj Szurkowski diris, ke ĝuste la Fair play / “Honesta Ludo” estas por li la plej kara.

.

Ni esperu, ke la 31-aj Olimpikaj Ludoj en Rio de Ĵaneiro ne estis lasta, normale okazinta festo de la sporta mondo. Ĉi tiu grandioza evento – malgraŭ diversaj difektoj, kiuj ĝin frapas – servu daŭre al paco kaj amikeco. Tion celis ĝia fondinto Pierre Coubertin.

___________

Leave a Reply

Your email address will not be published.

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: