La peniko kaj vivo (Parto 1)

La peniko kaj vivo (Parto 1)

Mia absolute favorita pentristo de la naturo estas Glen Loates. Mi havas multajn librojn kaj petraĵojn, kiuj malkovras belecon de liaj artaĵoj. En miaj infanjaroj Loates estis la homo, kiu inspiris min pentri.” (D. Venustas, arta kritikisto)

Arto inspirita de la naturo

En sia libro La peniko kun vivo, Glen Loates klarigas jene sian amon por la naturo: “Mi ricevis de la naturo multe pli ol mi povas redoni al ĝi kompense. Se mia arto atentigas pri la naturmediaj problemoj kaj helpas eĉ iomete protekti naturajn terenojn, tiam mi repagas dankeme mian grandan ŝuldon al la naturo. Pentrinte tiom da belaj estaĵoj, mi sentas la devon klarigi tion”.

Urogalo (Tetrao urogallus)

Martin Glen Loates estas la kanada artisto, kiu pentras detalojn de la naturo kaj pejzaĝojn en diversaj vetero kaj sezonoj. Li naskiĝis la 1-an de januaro 1945 en Newtonbrook apud Toronto kaj nuntempe vivas kun sia familio en suda Ontario. Glen Loates interesiĝis pri arto jam frue, en sia familia domo kaj ŝatis observi la naturon ekde la infanaĝo. Al arto enkodukis lin Frederick Bridgen, la fondinto de Kanada Akvarela Societo.

Omaĝe por la Nordo

Se temas pri delikataj kvalitoj de la arto, ni ofte trovas opiniojn kun troe uzitaj adjektivoj, ekz.: “bela artaĵo” aŭ “bone desegnita”. Aplikante tiajn recenzojn al akvareloj de Glen Loates, oni devus konsideri unue la adekvatan /konforman aprezon, kiun vekas lia laboro. Valoras tamen klarigi, ke la vorto ‘delikata’ devenas de la latina (subtila, elektita, speciala, malforta kiel ekz. porcelano), simile al verbo ‘exquirere’ (serĉi). Do ĉi tiu nuanco de la vorto “delikata” – rilate al verko de Loates – igas la adjektivon unuope taŭga kaj iom mistera. Ja li eltrovis la subtilan gradecon de koloroj, elegantan ritmon en formo kaj linio, la paseman kaj nekapteblan etoson.

.

Glen, dum estis apenaŭ knabo 11-jara, desegnis flavan narcison (Narcissus L), kiu ekde pli ol 40 jaroj estas la simbolo de Kanada Kancer-Societo (vidu ĉi sube la 2 ilustraĵojn).

.

Supre, la dekstra surskirbo diras “Espero floras…”

Lia laboro prezentiĝis en pluraj publikaĵoj, inkluzive de la prestiĝaj GEO Magazine, Time kaj Reader’s Digest. Krom tio, li projektis poŝtmarkojn, monerojn por la Kanada Reĝa Monfarejo kaj aliaj objektoj. Pri tio vi legos fine de ĉi tiu artikolo.

.

Loates ofte pentris birdojn kaj aliajn bestojn en ilia natura, plej proksima medio – kiel ekz. sur la dekstra bildo, supre: La kolibro trinkanta nektaron el floroj de brugmansio (Brugmansia Pers.)

Larĝbeka korvo (Corvus brachyrhynchos) fluganta super la kampoj.

Li bone uzas molan krajonon kaj pruvas, ke nigro kun blanko povas esti pli buntaj ol koloro. La defio en ĉi tiu rimedo estas uzi ombron, lumon, krudecon kaj delikatecon. Majstroj de tia stilo kontentigas la sensojn ĝis tiu grado, ke aldono de iu ajn koloro estus tie superflua.

.

Multaj vizitantoj en galerio, sur la pentrita marmoto rimarkis ĝian felon – riĉan, dikan kaj malmolan (dekstra bildo).

Arto, bona arto, kuraĝigas la spektanton imagi eĉ tuŝeblecon de la pentrita besto, birdo aŭ de alia objekto“.

La tre impresa reĝa aglo (Aquilla chrysaetos) vidas ĉion desupre

.

Dekstra bildo, supre: La unuaj spertoj de la kortuŝe sendefenda leporeto, ĉi tie ĝi esploras violajn florojn.

Supre: Alte kreskanta vejmuta pino (Pinus strobus) invitas birdojn.

.

Inter multaj natur-pentristoj, birdoj estas ilia favorita objekto. Eble pro la koncertoj de ilia kantado…

Nigraj ursidoj (Ursus americanus)

Malgrandaj bestidoj ĉiam tentas artistojn por fotado aŭ pentrado, kiel ekz. la supraj ursetoj. Tamen maturiĝintaj nigraj ursoj estas la plej danĝeraj en sia specio, ĉar ili povas konduti agreseme. Kutime urso manĝas berojn kaj aliajn plantojn. Se tio mankas kiel ekz. dum vintro aŭ kiam la urso malsatas, tiam li mortigas cervojn aŭ aliajn bestojn. Mezuma urso evitas kontakton kun homoj, sed en kelkaj situacioj ĝi povas ataki – precipe en kampadejo aŭ nacia parko, kiam turistoj provas ilin nutri aŭ postlasas manĝaĵojn. La plej ŝoka tragedio okazis en antaŭ kelkdek jaroj en kanada Provinca Parko Algonquin. Tri knaboj fiŝkaptis tie apud lago kaj nigra urso ilin mortigis. En Orient-Usona parko Great Smoky Mountains, la ursoj atakis homojn pli ol 1000-foje dum dekdu jaroj. Ĉiu urso vundinta homon unuafoje, devas esti mortigita ĉar ĝi povas tion fari denove kaj pli facile.

.

Supraj bildoj: 1 – Kulumalciono (Megaceryle alcyon) lerte plonĝas, kvankam la ĉielarka truto (Oncorhynchus mykiss) ŝajnas tro granda por tia beko. 2 – Spite al ŝajno, la fortega griza urso (Ursus arctos horribilis) estas sufiĉe rapida por fiŝkapti. Ĝi povas kuri je rapideco de 56 km/h dum la homa rekordo proksimas al 45 km/h (sur la plej mallongaj distancoj, kompreneble).

Pumo (Puma concolor)

Pumo apartenas al plej grandaj katoj de subfamilio Felinenoj (Felinae) – krom tigro, leono, jaguaro kaj leopardo. Ĝia teritorio vastas ekde kanada provinco Yukon ĝis la sudamerikaj Andoj kaj Patagonio. En kelkaj regionoj oni nomas ĝin ankaŭ pantero aŭ montara leono. La pumo estas ambuska predanto, kiu ĉasas ofte hufulojn, precipe cervojn. Ĝi manĝas ankaŭ pli malgrantajn estaĵojn kiel insektojn kaj ronĝulojn (musoj, ratoj, marmotoj kaj kastoroj). Homojn pumo atakas preskaŭ neniam, kvankam ĝiaj viktimoj fariĝas dombestoj kiel ŝafoj, kaproj, bovinoj aŭ ĉevaloj). Tiukaze, la pumo estas granda konkuranto de lupoj.

.

Supre: Blankavosta cervo (Odocoileus virginanus); dekstre: Loates ĉarme portretis la kapon de cervido.

Kelkaj zoologoj komentis, ke la mamulaj pentraĵoj de Loates estas inter la plej bonaj, kiujn ili iam ajn vidis. Unu el plej belaj trajtoj de tiuj bildoj estas la kapablo ne “beligi” la pentritajn bestojn. Por sukcesi en tia pentrado, oni devas koni bone la beston kaj malkovri ĉarmon en ties kutimaj agoj anstataŭ portreti ĝin en loga kaj malpli karakteriza pozo.

Tamiaso (Tamias striatus) suprizita de la pretefluganta papilio

Tamiaso estas la plej malgranda membro de la sciura familio (Sciuridae). Ĝi vivas en falfoliaj arbaroj, veproj (arbustaroj), parkoj sed ankaŭ proksime al ĝardenoj aŭ someraj dometoj. Tamiaso elfosas sistemon de tuneletoj, kien ĝi rapide fuĝas kaj magazenas nutraĵon por vintra sezono. Ĝi povas manĝi diversajn plantopartojn kaj malgrandajn bestojn (ekz. limakoj, araneoj kaj insektoj), sed preferas nuksojn kaj semojn. Tamiaso povas malutili en ĝardeno kaim ĝi elfosas bulbojn kaj damaĝas herbotapiŝon. Malgraŭ tio, ĝi estas sufiĉe simpatia besteto.

_________________________

Leave a Reply

Your email address will not be published.

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: