Nia E-galerio: William Kurelek

Nia E-galerio: William Kurelek

Bonvenu al nia nova ĉapitro – Esperanta Gelerio.

William Kurelek – Kvar jarsezonoj en la kanada prerio

.

Ni ĵus komencis prilaboradon de ĉi tiu galerio kaj intencis ĝin kompletigi antaŭ la Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo. Poste ni ŝanĝis la planon. La galerio prefere pligrandiĝu pli nature, paŝon post paŝo – laŭ la jarsezonoj.

This image has an empty alt attribute; its file name is Montrealo-2022.jpg

.

Jarsezonoj de Kurelek

PRINTEMPO

.

1. La unuaj signoj de printempo en la Nordo; 2. Post-vintra elrio al paŝtejo (Saskatchewan, mezkanada provinco); 3. Infanoj ludas retpilkon apud St. John River, proksime al Atlatlantika Marbordo.

.

Tiel aspektis la Toronta kvartalo “Don Valley” kiam pentris ĝin Kurelek en 1972, precize antaŭ 50 jaroj.

.

Nuntempe Toronto fariĝis la granda “ĝangal-urbo” kun altegaj konstruaĵoj nomitaj nub-skrapuloj, inter kiuj la rivero preskaŭ ne videblas. La rivero Don eble prenis la nomon de Orient-Eŭropa rivero Don, priskribita en la Nobel-premiita romano “Trankvila Don”.

.

1. Fojno-stako kaj anasoj; 2. Unua verdo; 3. Arbar-oceano. Kiel malmulte mi sciis pri tiu laboro.

.

Tiel William Kurelek rememoris la pejzaĝojn de Mez-kanada prerio, kie li pasigis la junan parton de sia vivo. Post severe frosta kaj neĝa vintro, ĉiuj entuziasme salutis varmajn ventetojn kaj unuan verdaĵon sur la kampoj, herbejo aŭ birdan ĉirpadon en arbaro.

.

Forkuro antaŭ la koleraj anseroj

*

.

SOMERO

.

1. Paŝtista simfonio; 2. Freŝa fojno.

.

Falĉado de mar-herbo en Atlantikaj Provincoj

.

1. Farmisto kontrolas la gren-spikojn; 2. Farmbieno en la preriaj provincoj; 3. Koka krio sub la fenestro.

.

Kaptu la ŝteliston !

.

Rikoltoj surkampe kaj en arbaro

.

*

AŬTUNO

.

Humber-Rivero sojle de la “Indiana somero” (tiel nomiĝas la fru-aŭtuna jarsezono en Nordameriko)

.

1. Farmista domo apud Bancroft; 2. Manitoba aŭtuno. Suvoje al lernejo, infanoj observas korvojn flugi suden; 3. La unua neĝfalo.

.

Malriĉa terpoma lando. Bienposedanto eldomigas farmiston kun lia familion.

.

1. Neĝfalo kun pluvo en Roka Montaro; 2. Rivero en valo intermonta.

.

*

VINTRO

.

Kaptu la kokinon !

.

1. Eltirado de pulpo (ligno por fabriki paperon); 2. Pionira domo vintre; 3. Rutina tasko en Atlantikaj provincoj.

.

1. Kolendado (vizito de vilaĝoj kun kristnaskaj kantoj); 2. Norda Kristnasko.

.

1. Neĝa Kebekio; 2. Voj-akcidento en Manitoba; 3. Vintra ĝojo.

_______________

Leave a Reply

Your email address will not be published.

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: