Jaro de paco …

Jaro de paco …

Okaze de la 32-aj Olimpikaj Ludoj “Tokio-2020“, akorde kun la antikva tradicio, la Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj anoncis: “Jaro 2000 – jaro sen militoj”. Bedaŭrinde, la tiamaj grekoj ŝajnas pli saĝaj ol niaj nuntempaj politikistoj.

Krom la konflikto inter Turkio kaj Greklando, la malpaciĝoj okazas ankaŭ en Kaŭkaza Regiono inter Azerbajĝano kaj Armenio. Laste aperas eĉ informoj, ke oni (?) intencas bombadi Iranon. Jam pli ol kvin jarojn daŭras la “silenta milito” en Ukraino. La sociaj agitiĝoj okazis post voĉdonado en Belarusio (aŭgusto 2020) kaj en Usono (meze de novembro, ĝis hodiaŭ). Nun valoras kompari, kio okazis en tiuj du landoj. Post ĉi tiu artikolo estus tre interese scii viajn objektivajn opiniojn pri la du eventoj, ĉar foje diversloka gazetaro prezentas ilin hipokrite.

.

En Usono la du kandidatoj ricevis preskaŭ la saman nombron da voĉoj. La nuna prezidento anoncis oficiale, ke okazis multaj trompaĵoj kaj ne rekonas la rezulton. Sekve, multaj malcertas kiu fakte venkis. Konfirmas tion amasaj protestoj kaj ĉiutaga perforto sur la stratoj. La socio estas draste dividita: kiu ajn estos la deklarita prezidento, duono da loĝantoj restos malfeliĉa.

.

Protestoj en la ĉefurbo Vaŝington. Kie voĉdonado estis falsigita?

.

Antaŭ kelkaj monatoj okazis amas-protestoj ankaŭ en Berlin, la granda kosmopolita ĉefurbo de Germanio. Protestis verŝajne ĉ. 100,000 personoj kontraŭ kiuj la polico uzis akvokanonojn (premverŝado de akvo al homgrupoj, uzante grandajn veturilojn) kaj piproŝprucigilojn. Fine oni arestis pli ol 300 partoprenantojn, kiuj ne tenis la 2-metran distancon inter si. La protestoj estis perforte dissolvitaj, pri kio la “internacia opinio” montris pensigan indulgon.

Kial do ili ĉiuj, unisone – kvazaŭ en orkestro, alarmis pri protestoj en Belarusio? Ja tie oni tute ne tenis la kontraŭ-virusan distancon! Baldaŭ post la voĉdona tago montriĝis, ke la ĝisnuna prezidento venkis per 80 % kaj la sekva kandidato – ricevis nur 10 procentojn. Tiam aperis la riproĉoj pri manipulado de la nombroj. Sekve en la ĉefurbo Minsk multaj malkontentaj homoj, precipe junularo, komencis protesti. La protestoj disvastiĝis al kelkaj aliaj urboj. La registaraj informiloj informis, ke tiuj gejunuloj ricevis apogon kaj reklamon de la eksterlandaj centroj. Specialistoj pri voĉdonado asertas, ke statistike la rezultoj povas esti falsigitaj maksimume per 10 ĝis 12 procentoj. Tio signifas, ke kiam oni konsideras eĉ tian eblecon, la venkinta prezidento ĉiukaze ricevus almenaŭ 68 procentojn de ĉiuj voĉdonoj. La situacio fariĝis eĉ pli absurda, kiam kelkaj eksterlandaj politikistoj deklaris prezidento ne la venkinton, sed tiun duan kiu gajnis 10 procentojn.

Eksterlande gvidataj amaskomunikiloj malutilis por trankaviliĝo de la socia atmosfero. Iu knabo fieras uzante la reton por sendadi al Belarusio milojn da fragmentaj filmetoj. Por facilanima junularo, tiaj demonstracioj povas esti gaja evento, simila al spektaklo de “fulmobando” /ang: falshmob. La emocioj kreskis kaj la junaj protestantoj malfaciligis funkciadon de la polico, kiu kelkfoje reagis brutale. Onidire, la policistoj estis atakitaj ankaŭ per veturigataj aŭtomobiloj kaj devis sin defendi – sed tion la opoziciaj filmetoj ne montras.

.

Por eviti danĝerajn eventojn, metropolito de la tuta Belorusio, ortodoksa ĉefepiskopo Paŭlo Ponomariov publikigis alvokon, kiu enhavas inter alie jenajn vortojn: „Ni faru ĉion, ke paco regu en nia beata lando. Mi apelacias al ĉiuj montri sian reteniĝon kaj saĝecon. (..) Mi alvokas ankaŭ niajn sacerdotojn, ĉar mi aŭdis ke kelkaj aktivas en la retaj grupoj kaj provas diskonigi sian personan opinion pri la kurantaj eventoj. Ĉiu taksas laŭ sia pensado, dum la Sinjoro postulas ke ni ne miksiĝu en politikon. Ni lasu ĝin al politikistoj, ĉar nia tasko estas kuraci la homajn korojn”…

.

Raportoj kaj opinioj de la eksterlandaj komunikiloj baziĝas je la opoziciaj rondoj (maldekstra foto) kaj tute malsamas kun tiuj de la registaro. Samtempe aliaj fontoj informas pri la por-registaraj manifestacioj (dekstre). Por teni la ĝustan perspektivon kaj strebi al objektiveco, necesas aŭskulti ambaŭ flankojn.

Valoras memorigi, ke antaŭ kelkaj jaroj ĝuste la ĉefurba Minsk gastigis la partoprenantojn de la interna milito en Ukraino. Nur malmultaj scias, ke la Kieva ribelo nomita “majdan” rezultigis eventuale morton de ĉ. 5,000 homoj – ofte la personoj hazarde preterirantaj sed neniam de politikistoj. Eŭropaj ŝtatestroj timis, ke tiuj bataloj – inter armitaj private bandoj, ukraina armeo kaj la orientaj regionoj de Donecko kaj Lugansko – povos danĝere disvastiĝi. Tiam ili decidis organizi renkontiĝon de la interbatalantaj frakcioj kaj devis trovi lokon, en kiu ĝi okazos. La decidpovaj politikistoj elektis Belarusion, kiel landon kulture proksiman al Ukraino kaj neŭtralan en tiu konflikto.

.

Tien veturis: prezidento de Ukraino, reprezentantoj de la du rezistaj regionoj (Doneck kaj Lugansk) kaj, helpantaj dum la negocoj, la ŝtatestroj de Francio, Germanio kaj svisa politikisto el OSKE (Organizaĵo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo). La 5-an de septembro 2014 oni subskribis la “Protokolon de Minsko” laŭ kiu la batalantaj flankoj decidas observi la fiksitajn kondiĉojn por atingi daŭran pacon en Ukraino: inter alie dividi la batalantojn per demarkacia linio (vidu la supran mapon), rezigni pri altrudo de ukraina lingvo kiel unusola por la tuta lando kaj ebligi aŭtonomion por la ruse parolantaj regionoj. Protekto de la minoritatoj estas tre grava, ĉar nur 77% da civitanoj parolas ĉiutage ukrainan lingvon kaj ĉ. 8 milionoj – la rusan (ne kalkulante la intermiksitajn geedzojn). Bedaŭrinde, ekde la Kieva ribelo pasis jam ses jaroj, sed tiu lando plu troviĝas en kaoso kaj ekonomia krizo. Kelkaj milionoj de junaj civitanoj elmigris kaj miloj da ukrainaj familioj vivas en mizero.

*

Jam ekde pli ol 30 jaroj, ĉiu-decembre oni prenas lumon de la Betlehemo (el groto, tradicie konata kiel la naskiĝloko de Jesuo), pasigas ĝin flugile al Aŭstrio, de kie junularaj stafetoj disvastigas ĝin al aliaj landoj. Kial el Aŭstrio? Ĉar tie, precize en la jubilea E- jaro 1987, la “Betleĥema Lumo de Paco” komenciĝis.

.

Ĉi-jare la lumon de groto prenis Maria Khoury, la 9-jara palestina knabino loĝanta en Betleĥemo. Al tiuj infanoj, sian kanton ‘La infanoj de Betleĥem‘ dediĉis John Denver – tre populara artisto, mortinta en aviadila katastrofo (3:27) https://www.youtube.com/watch?v=4HZfUAJXO-k .

La infanoj de Betleĥem” / The children of Bethelem


En malvarma vintra nokto, ili estis vekitaj per kantado kaj per ĉiela lumo. Kun flustroj kaj murmuroj frapante per siaj piedoj, la infanoj de Betleĥem eniris sur la straton.

La homoj dormis, ĉiuj sekuraj enlite. La infanoj aŭdis kantadon desupre, el ĉielo. Ili aŭdis la vortojn: “Paco estu kun vi, kiu ajn vi estas. Ho, venu ĉi tien al stalo. Venu, sekvu la Stelon! “
Kaj en ĉi tiu malvarma vintra nokto, la infanoj de Betleĥem venis al la stalo. Ili sekvis la lumon. Nur kokoj krios je la tagiĝo. La bebo kuŝis dormante, Li kuŝis en la stal-trogo.

La infanoj de Betleĥem venis duope. Ili venis al la staltrogo. La Stelo gvidis ilin, do ili venis tien, kie kuŝis la dolĉa Bebo. Ho, infanoj de Betleĥem montru al ni la vojon.

.

Pacon sur la Tero !

.

_________________________

Leave a Reply

Your email address will not be published.

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: