Novjara saluto kun Kristnaskaj Lumoj

Novjara saluto kun Kristnaskaj Lumoj

En decembro, ĵus antaŭ la kalendara vintro (en la norda hemisfero), la plej mallongaj tagoj pasas sen sunradioj, ĝis la frua krepusko. Krome, oni nuligis verŝajne plejmulton da eventoj, renkontiĝoj ktp. Unu el tiaj estis tradicia koncerto “Novjara saluto al Vieno” /New Year Salute to Vienna – la muzika ĉefurbo de Eŭropo. Pri tio ni povas legi en aparta artikolo. Intertempe ni invitas vin kunvojaĝi ĉirrkaŭ la mondo.

Skotlanda ĉefurbo Edinburgo (Britujo)

Por lumigi ĉi tiun obskuran jarsezonon (kaj eble eĉ la tutan strangan jaron 2020), ni lanĉas virtualan Festivalon de Kristnaskaj Lumoj (Festival of Christmas Lights / Festival des lumières de Noël / Festival de luces navideñas / Фестиваль рождественских огней) – unuafoje en Esperanto. Ni komencu per la Kristnaska arbo, kiun oni starigas en decembro – hejme, apud la domo aŭ en urbocentroj. Vojaĝemaj turistoj admiras tiun vidaĵon sur ĉiuj kontinentoj, pri kio vi ne miros sekvante ilin tra la mondo. Dumvoje troviĝos ankaŭ kripoj (ang: Nativity scenes / fr: Crèche de Noël).

ALDONAĴO farita post kiam ni finis tiun ĉi artikolon: laŭ nia vojaĝo tra diversaj landoj, ni aldonis ankaŭ E-akcenton. Apud kelkaj urboj, en kiuj okazis la Universalaj Kongresoj de Esperanto, ni aldonis (inter krampoj) numeron de la aparta UKo kaj la jaron, en kiu ĝi estis tie organizita).

.

Dekstre: Kristnaska ĝojo – pentraĵo de Viggo Johansen (Danlando, 1881). Por ke la etoso estu mistera kaj solena, la ĉambron prefere lumigu nur kandeloj sur la arbo.

Ĉi tiun feston ŝategas milionoj da infanoj, ĉar dum la Kristnaska vespero ili trovas donacojn – ĝuste sub la arbo. Alportas ilin sekrete s-ta Nikolao, kiun mi mem vidis infanaĝe. Poste iu diris, ke tio estis la onklo, sed mi ne kredas al tiaj suspektoj.

.

Maldekstre: La ĝojon de Kristnaska vespero pentris franco Albert Ch. Tayler en jaro 1911. Nun la gepatroj lumigis la ĉambron por ke la infanoj ekvidu la donacojn. Kia feliĉo malfermi la sakojn aŭ skatolojn kaj ekvidi kio troviĝas tie! Kiel vi eble aŭdis de la malpli junaj familianoj, dum ilia infanaĝo oni pli ĝuis eĉ simplajn donacojn ol la hodiaŭa infanaro superŝutita per amaso da elektronikaĵoj.

La tradicio komenciĝis jam en mezepoko, en la regionoj de hodiaŭa Germanio kaj en Livonio (nuntempe ĝin kovras la teritorioj de Latvio kaj Estonio). Poste ĝin akceptis loĝantoj de Moravio kaj sekve la tuta Eŭropo, ambaŭ Amerikoj kaj aliaj kontinentoj. Kutime tio estas pingloarboj (piceo, abiopino), kvankam en pli varmaj klimatoj oni uzas ankaŭ aliajn arbojn. Kiam ĝi estas jam firme starigita, oni ĝin ornamas kaj tiel fariĝas Kristnaska arbo, la tutmonde konata simbolo de ĉi tiu festo. Ekzistas tre populra kanto pri tiu arbo, originale titolita en la germana “O Tannenbaum” (eo: Abio vi) kiun ni publikigis antaŭ kelkaj jaroj.

.

Montrealo (107a UK en 2022 ?) la ĉi jara, preskaŭ-kongresa E-urbo kaj dekstre: Kripo laŭ folklora tradicio de arktikaj inuitoj; iglo simbolas la groton de Betleĥemo. Flanke staras blanka urso kaj pingveno, anstataŭ la kutime konataj bovo kaj azeno.

.

Krom la pitoreskaj ilustraĵoj, la nunan artikolon akompanos ankaŭ simpatia kanto verkita por ĉi tiu festo. Tio estas la internacie konata kanto “Eta tamburisto” – pri Knabeto ludanta tamburon (The Little Drummer Boy / L’Enfant au tambour).

En jaro 1941 ĝin verkis Katherine Davis, inspirita per unu tradicia Kristnaska kanto el Ĉeĥoslovakio. Do ni komencas per “Malý bubeník” – la ĉeĥa versio (2:26) https://www.youtube.com/watch?v=831cYAVR1yg . Kantas ĝin Pavel Bobek. Kaj ĉi tie la kanto aŭdiĝas en la indiĝena lingvo de Kri-indianoj / krie: ᓀᐦᐃᔭᐍᐏᐣ  Nēhiyawēh, angle: Cree, france Cri / kiuj vivas en nord-orienta Kanado (3:23) https://www.youtube.com/watch?v=MBgdt2vRb2c .

.

Rio de Ĵaneiro (Brazilo)

1. En portugala “O meninho do tambor” (3:02) https://www.youtube.com/watch?v=D56MlN7Cs_M 2. Kantas brazila koruso “Coro Laus Deo” (4:27) https://www.youtube.com/watch?v=fRWCqI7l49c .

3. Knabina muzikgrupo el Kolombio (3:26) https://www.youtube.com/watch?v=VeUUtVWb1cs . 4. La sama kanto en gvarania dialekto, Paragvajo (1:58) https://www.youtube.com/watch?v=wSsh4ilJbzA .

.

Kripo el Peruo – anstataŭ bovo, dekstre videblas lamo (Lama glama), plej ofte uzata besto en la regionoj de Anda Montaro.

Do, aŭskultante diverslingajn versiojn, vi povas sekvi ĉi tie la E-tradukon de la kanto. Ĉi tie ĝin kantas karaiba muzik-grupo Boney M. loĝanta en Germanio. Ili kantas angle: “The little drummer boy” (4:21) https://www.youtube.com/watch?v=plGj8VRTqJE .

Tamburista knabeto

(el originalo tradukita esperanten)

1. Venu, ili diris / Pa ram pam pam / ĉar la nova reĝo naskiĝis / Pa ram pam pam. / Ni alportos nian plej bonan donacon / Pa ram pam pam.

.

En Afriko la Kristnaskan arbon anstataŭigas baobabo  (Adansonia digitata L).

.

(sekvas la “Tamburisteto”):

2. Por meti ĝin antaŭ la reĝo / Pa ram pam pam / Ram pam pam pam / Ram pam pam pam. / Por lin honorigi / Pa ram pam pam / kiam ni venis.

.

Supre – aŭstralia urbo Sydney (eo:Sidnejo), tie en decembro komenciĝas somero. Dekstre: kripo el Havaja Insularo.

Infana koruso el Novzelando (3:49) https://www.youtube.com/watch?v=VAjLBOb4AVY kun du knaboj en skotaj popolvestoj, unu ludas sakŝalmon.

3. Pam pam pam pam / Pa ram pam pam / Pam pam pam pam / Pa ram pam pam / Pam pam pam pam / Pa ram pam pam / Pa ram.

.

La dense lumigita arbo staras en Shanghai /eo: Ŝanhajo, Ĉinio. Dekstre: la ilustraĵo troviĝanta en Instituto de Matteo Ricci (1552-1610), la granda amiko de ĉina kulturo.

Pri la tamburisteto kantas infanoj el Vjetnamio (3:09) https://www.youtube.com/watch?v=47vsZ6mzNjU .

.

1 Tre bela kripo el Koreujo, en la karakterizaj naciaj kostumoj. 2 Precize kreitaj figuretoj, eble el porcelano, en Japanio.

1. Korea infan-grupeto (2:21) https://www.youtube.com/watch?v=0Ytb6Fj6ntw 2. Blinda tamburisteto el Japanio (2:54) https://www.youtube.com/watch? v=mCvpcJmkjck ne ludas la ĉi tie prezentitan melodion. Tamen lia historio estas tiel kortuŝa, ke ni decidis ĝin aldoni. Fine de la filmeto li diras: “Panjo, ne ploru – mi estos profesia tamburisto!”

.

4. Ho vi, infaneto / Pa ram pam pam pam / Mi ankaŭ estas malriĉa knabo / Mi havas neniun donacon por vi / Pa ram pam pam pam / kio taŭgas por doni al nia reĝo / Pa ram pam pam pam / Ram pam pam pam / Ram pam pam pam.

.

Kristnaskaj arboj en Hinda Unio / Hindujo (esperante nomata foje Barato). Maldekstre: En la 12-miliona urbo Mumbai /Mumbajo iu havas vivan arbon, onidire 20 metrojn altan. Dekstra foto: Kristnaska arbo lumigita blue en Kerala /Keralo.

La instrumenta versio, per buŝharmoniko (2:11) https://www.youtube.com/watch?v=-LWLut62du4 .

5. Ĉu mi ludu al vi: Pa ram pam pam pam / Pa ram pam pam / Pam pam pam pam ? / Maria kapjesis. / Pa ram pam pam pam / La bovo kaj ŝafido atendis / Pa ram pam pam pam / Kiam mi ludis mian tambureton.

.

Supre: La festoj en Aleppo /eo: Alepo, la plej granda siria urbo – parte detruita fare de la pagitaj banditoj kaj teroristoj. Antaŭ la – stirita de ekstero – civila milito, ĉiuj loĝantoj vivis tie en paco.

.

Ekzistas ankaŭ multaj versioj de “Tamburisteto” luditaj per instrumentoj, kiel ĉi tiu – kun panfluto (2:39) https://www.youtube.com/watch?v=uEreexINPPc . Ludas ĉi tie muzikistoj el Nederlando.

.

Kristnaskaj arboj en Pakistano (maldekstre) kaj apude, en la frosta siberia urbo Irkuck /Irkucko (Rusio).

.

Alia arbo en vintra Rusio. Dekstre: La pentraĵo kreita en la tre unika, ikona stilo.

.

Laura Voutilainen el Finnlando kantas “Pieni rumpali” (3:44) https://www.youtube.com/watch?v=eXqee7kzFWc . Kaj studentoj el Norvegio (4:36) https://www.youtube.com/watch?v=-VGQZwIlWiU .

.

La finna ĉefurbo Helsinki (14a UK en 1922 kaj 54a UK en 1969), en pola marhaveno de Gdańsk /eo: Gdansko (19a UK en 1927) kaj dekstre – en Vilnius /Vilno (90a UK en 2005) – Litovio.

.

 Pola “Mały dobosz” prezentita en urbo Kraków / Krakovo (4:36) https://www.youtube.com/watch?v=JWrj0J9tysU .

.

En Krakovo (23a UK en 1931) ĉiujare okazas konkurso de la kripoj, tro riĉaj kompare kun tiu de Betleĥemo, ĉar la konkursanoj provas imiti krakovan arkitekturon. Dekstre: La neĝe kovrita ĉefurbo de Bavario / Germanio – Munkeno (36a UK en 1951) dum Kristnaska Foiro.

Gaby Albrecht kantas germane “Der kleine Trommler” (3:01) https://www.youtube.com/watch?v=EOBRuW_atJ0 .

.

Madrido (53a UK en 1968) kaj portugala kripo.

1. Tenoro el Madrido Beñat Egiarte (3:11) https://www.youtube.com/watch?v=7ipr3_3pJyg 2. Virtuala kunkantado en Barcelono (3:46) https://www.youtube.com/watch?v=axvJbUEn1sw .

.

1. Maldekstre – Strasburgo (Francio) kaj 2. Romo (27a UK en 1935), apud la antikva koloseo.

Infanoj de Coro Incanto Libero kantas itale “Piccolo suonatore di tamburo” (3:58) https://www.youtube.com/watch?v=xsThIzSi5Eo . 2 Les Petits Chanteurs de Charlesbourg (Francio) – L’enfant au tambour (2:39) https://www.youtube.com/watch?v=ZKJsQ7T9RLE .

Ĉi tie kantas la mondfama Viena Knab-Koruso / Wiener Sängerknaben https://www.youtube.com/watch?v=LJHmvrkOSqU .

.

Kaj nun ni venas al landoj de Sudorienta Eŭropo. Supre: kristnaskaj lumoj en Belgrado (58a UK en 1973).

.

Bukareŝto kaj Ateno (61a UK en 1976)

Greka klaso de mezlernejanoj – “Ο μικρός τυμπανιστής ” /O mikrós tympanistís. (2:23) https://www.youtube.com/watch?v=gxRJqCcWM24 . Fakte, la “Tamburisteton” kantis tre multaj artistoj, ni citu nur parton de la nomoj: The Supremes kun Diana Ross, Marlene Dietrich, Stevie Wonder, Joan Baez, Bob Dylan, Jimi Hendrix, Nana Mouskouri, Neil Diamond, Ringo Starr (jes, tiu el Beatles), Ray Charles, ABBA, Koruso de Aleksandrov. Ludis ĝin famaj orkestroj de Henry Mancini, Ray Conniff kaj Living Strings /Vivaj kordoj. Kompreneble la kanton tre ŝatas ĉiuj infanoj, kion vi povis rimarki en la kelkaj filmetoj.

.

Tiel ni finas la ĉirkaŭ-mondan vojaĝon, kiu povas nomiĝi la unua glob-aventuro kun “LUMO kaj SONO“.

Dankon por via akompano.

.

________________________________

Leave a Reply

Your email address will not be published.

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: