Internacia Tago de Infanoj

Internacia Tago de Infanoj

Ni ne scias, kiom da esperantistoj legis atente artikolon pri hom-vendado, kiu aperis en lasta numero de “NU”. Internaciaj organizaĵoj fronte kun la UN intencas forigi tiun modernan sklavecon ĝis jaro 2030. Ni revenas al tiu drama problemo, ĉar ĝi estas ligita kun ne akceptebla laborigo de infanoj – traktata ĝŭste en la kuranta jaro. Ĉiuj infanoj bezonas kreski sanaj kaj feliĉaj, ĉar ili estas ja estonteco de la homaro kaj de ĉiu familio. La 1-an de junio oni festas Internacian Infan-Tagon en pli ol 50 landoj *. Ĝin establis Ĝenerala Asembleo de UN (Unuiĝintaj Nacioj) en jaro 1954. Tiel oni celis diskonigi idealojn pri infan-rajtoj, enskribitaj en Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj en jaro 1945.

.

Dekstre: Infano laboras en rubaĵ-deponejo (New Delhi /Nov-Delhio – Hinda Unio).

.

Pro ĉi tiu tago estas iom da konfuzo mond-skala, simile kiel en internacia komunikado. Fakte tago de infanoj estas celebrata en ĉiu jarmonato, depende de lando/ŝtato. Ekzemple nur du aŭ tri landoj faras tion en januaro, februaro, marto aŭ novembro (al tiuj landoj apartenas i.a. Tunezio, Birmao-Mjanmao, Novzelando, Hinda Unio kaj kelkaj insuloj sur Pacifika Oceano). Uff, se tio ne sufiĉas, oni ankaŭ deklaris Universalan Tagon de Infano, festebla la 20-an de novembro. Kiam ĝi estas celebrata en via lando?

La Ĉarto, simile kiel aliaj tiuspecaj dokumentoj, enhavas aron da postuloj kiujn oni povas koncize prezenti en unu frazo: La homaro devas doni al infanoj tion, kio estas la plej bona por ke ili havu feliĉan infanaĝon, ke ili kresku sekure, sane kaj havu eblecon edukiĝi en lernejo. Tion certigas Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj, kiu rilatas al Ĝeneva Deklaracio, kiun anoncis Ligo de Nacioj per sia Asembleo en septembro 1924.

.

Se temas pri la postmilita situacio, montriĝis ke postuloj de la UN ne realiĝis, ĉar mankas por tio ĝustaj kontrol-metodoj. Tial Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj (UNGA) adoptis laŭleĝe devigan dokumenton, kiu nomiĝas Konvencio pri Rajtoj de la Infano. Krom tio valoras mencii pri Internacia Jaro de Infanoj, celebrita en 1979. Al ĝi artikolon dediĉis „Kontakto” (TEJO-periodaĵo).

.

Apartan zorgon meritas patrinoj kun malgrandaj infanoj. Ĉiu registaro estas devigita protekti la infanojn kontraŭ neglekto, krueleco kaj ekspluatado. Tiel ni proksimiĝas al aktuala temo de “2021 – Internacia Jaro por Ĉesigo de Infana Laboro”. En ĉi tiu kampanjo estas engaĝita ne nur la UN, sed ankaŭ aliaj ĉef-rilataj institucioj: Internacia Organizaĵo de Laboro /ILO kaj Infan-Fonduso de la Unuiĝintaj Nacioj /UNICEF.

.

Laŭ oficialaj statistikoj, en lastaj jardekoj nombro de la infanoj sklavigitaj por labori malkreskis je triono. Tamen plil ol 150 milionoj da ili ankoraŭ laboras tutmonde, ĉefe en malriĉaj landoj. Ili estas devigitaj al laboro foje pli ol 12 horojn potage kaj en medio danĝera por sano. La infana laboro okazas en fabrikoj, minejoj, farmoj, rubaĵ-deponejoj kaj diversaj servoj. Multaj estas apartigitaj de siaj familioj kaj fariĝas fine strat-infanoj. Tiel ili perdas la ŝancon feliĉe travivi sian infanaĝon, ne havas eblecon frekventi lernejon aŭ atingi profesian /fakan edukadon. Kun damaĝita sano, kriplaj kaj vunditaj mense, multaj labor-infanoj estos destinitaj vivi en malriĉeco kiel iliaj prauloj.

.

Afrika ŝton-minejo

Unu el ĉefaj kaŭzoj troviĝas en tio, ke ŝtatoj ne firmigas rangon de la normala familio. Eĉ kontraŭe, oni ofte neglektas tion. Kiam infano ne kreskas hejme kun siaj patro, patrino kaj gefratoj – tiam la burokratoj kreas miloj da postenoj por “sociaj oficistoj.” Subfosante aŭtoritaton de la gepatroj, instruistoj ktp. ili enkondukas pli kaj pli da “internaciaj tagoj” de: Infanoj – Viktimoj de Agreso, Tago Kontraŭ Perforto Infana, Tago de Infano Perdiĝinta, Tago Kontraŭ Infan-Laboro, Tago de Strat-infanoj. Malpli ofte oni parolas pir Tago de Infano Nenaskita kaj Perdita.

.

1. Soldat-infanoj de la t.n. islama ŝtato (ISIS), trejnitaj por murdi sendefendajn civitanojn en Sirio (2014-2018); meze inter ili sidas la “instruisto”. 2. Post cerbolavado, la infektitaj per malamo infanoj mortpafas kaptitajn viktimojn.

.

La suprajn du fotojn ni montras flanke de la ĉeftemo por montri, ke infanoj estas objekto de diversaj ekspluatoj. Facilas diveni, ke tiuj “soldat-infanoj” estis forŝtelitaj de siaj familioj. Estas dubinde ĉu normalaj gepatroj permesus al siaj infanoj murdi aliajn homojn. Neniu dokumento aŭ deklaracio povas anstataŭigi vivon hejme, kie infano kreskas ĉirkaŭita per amo de la gepatroj kaj gefratoj. Inter siaj familianoj la infano lernas kunvivi pace kaj atingi konsenton en kazo de malsamaj opinioj. Ĝi ludas, amuziĝas sed ankaŭ lernas respondecon plenumi siajn taskojn kaj distingi kio estas ĝusta kaj kio malbona. En sana medio infanoj maturiĝas por esti bonaj civitanoj en estonteco.

*

Por fini tiun ĉi artikolon ne tiel ombre, vi povas rigardi la vizaĝetojn de kelkaj infanoj. Ĉi-sube videblas ses poŝtkartoj.

.

Ili devenas el diversaj landoj kaj kontinentoj: Brazilo, Ĉinujo, Finnlando, Kanado, Nord-Afriko, kaj Sirio. Ĉu vi respondos: kiu infano /litero apartenas al unu el la ses landoj?

.

La bildetoj estas parto de riĉa kolekto, pentrita de Danuta Muszyńska-Zamorska.

____________

Leave a Reply

Your email address will not be published.

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: