NOVA URBO – Junio 2018

NOVA URBO – Junio 2018

Danco – “Esperanto de korpa lingvo”

Laŭ iniciato de UNESKO, ĉiujare la 29an de aprilo oni celebras la Internacian Danco-Tagon. Pri tiu festo parolis baletistino Antonella Lombardo dum la intervjuo okazinta en lasta monato. Ŝi estas fokolarino, kiu akvitas kiel baletistino kaj dancinstruistino dum pli ol 30 jaroj. S-ino Lombardo estas nuntempe la danc-aranĝanto kaj direktoro de internacia festivalo “Harmonio kaj Unueco” (Alude kun vortoj de Chiara Lubich: Harmonio estas la plej alta esprimo de unueco). 

Organizantoj de la festivalo. Dua ĉe la dekstra flanko staras Antonella Lombardi (en nigra vesto).

Ĉi tiu tago estas grava por ĉiuj dancemuloj kaj danc-ŝatantoj. En diversaj partoj de la mondo okazos la prezentaĵoj, danc-metiaro kaj aliaj eventoj, organizotaj en teatroj kaj danclernejoj. La publiko vidos ne nur klasikajn aŭ salonajn dancojn, sed ankaŭ tiujn pli modernaj, ekz. rompdancado, ĵazfunko aŭ frapa dancado.

Kian rolon havas danco en komunikado inter homoj diversaj?

Danco estas, simile kiel Esperanto, la internacia korpo-lingvo, trovebla en ĉiuj kulturoj. Danco kaj muziko utilas kiel esprima rimedo en dialogo interkultura. Tiuspeca dialogo komenciĝas kiam oni komencas rigardi kaj lerni pri tiuj aspektoj de la kulturo. Foje okazas, ke la spektantoj ŝatas ludi aŭ kanti muzikon de siaj najbarlandoj. Bona prezentaĵo kaj bela muziko ankaŭ povas ilin dancigi. Tion spertis s-ino Antonella post sia trejnado en Italio kaj Francio. 

Kial vi interesiĝis pri baleto?

En iu momento de mia vivo mi sentis la bezonon serĉi en dancarto ion pli altan, je spirita nivelo. Mi volis trovi Belecon kun majuskla (granda litero) “B”. Mi malfermis danclernejon kiam la mondo de danco ŝajnis kompleksa kaj maltrankvila ĉar nenio en ĝi estis longaŭra.

Tiam mi kontaktiĝis kun Chiara Lubich kaj ŝia karismo por unueco. Mi sendis al ŝi leteron, en kiu mi skribis pri miaj malfacilaĵoj. Ŝi tuj respondis al mi en klara, decidema stilo: “Kiun ajn laboron vi havas, ĝi estos sencoplena se vi faras tion kun amo. Ĉio devas kontribui al tri eternaj valoroj / virtoj de Bono, Vero kaj Beleco. Kaj harmonio (inter ili) esprimas perfekte unuecon“.

Komence mi ne sciis kiel tiujn idealojn realigi praktike, sed post kelka tempo mi helpis organizi prezentaĵon por junulara evento. Tiam mi renkontis M.Toschi, konsilanto en la Toskania regiono. Li demandis, ĉu mi havas iun revon. Jes – mi diris – mi volus venigi dancistojn el diversaj partoj de la mondo kaj fari kun ili komunan prezentaĵon. 

Tiel ekestis Asocio “Harmony DanceLab” (Asocio de Harmonia Dancmetiejo). Ĝi celis disvolvi dancarton tiel, ke ĝi servu al proksimiĝo de diversaj kulturoj kaj al mondpaco. En lastaj 13 jaroj la asocio organizis internacian festivalon “Harmonio inter Popoloj” komence en Italio kaj Hungario kaj poste en aliaj landoj. Nuntempe partoprenas ĝin ne nur studentoj de danclernejoj el landoj de konflikto (kiel ekz. Izraelio kaj Palestino), sed ankaŭ multaj homoj vivantaj surloke.   Porpaca edukado ricevas apogon en la profesia kaj humanisma formado. Ekde jaro 2014, ĝi funkcias ankaŭ en Okcidenta Azio /Mezoriento (Palestino kaj Izraelio). Tie nin helpas kelkaj gravaj institucioj: Gardejo de la Sankta Lando (Custodia Terræ Sanctæ /Custody of the Holy Land), Instituto “Infanoj Senlime” kaj Fondumo de Johano Paŭlo 2a.

Antonella daŭrigas: “Paco ne estas unufoja celo, sed proceso ĉiutago kiu postulas persiston kaj sindediĉon. Tio estas granda defio por edukado. Niaj lernantoj ne nur praktikas danc-teknikojn sed ili ankaŭ spertas la potencan ligvon de Arto. En lasta sesio ili parolas pri komprenemo kaj reciproka respekto kiujn ili eklernis.

Alia projekto de la asocio nomiĝas “Marŝo por Paco” kiu okazas ĉiujare la 4an de oktobro kaj logas homojn el diversaj institucioj, lernejoj kaj religiaj komunumoj.

Kiom da junaj homoj vi renkontis dum via kariero de danc-instruisto?

Milojn. Danco kiel arto estas malfacila kaj postulas longan trejnadon. Tamen ĝi altiras gejunulojn. Ankaŭ talent-prezentaĵoj logas junularon, kvankam televidaj programoj donas iom falsan bildon pri arto. Por impresi tiujn homojn, la instruisto devas demonstri iun strangaĵon. Hodiaŭ junuaj homoj ne akceptas tian teorion, kiu ne ebligas ĝin sperti persone. 

Ĉu arto havas socian valoron?

La demandita Antonella estas certa pri tio: “Kiel rimedo al harmonio, arto estas kvazaŭ profetaĵo de la novtipa humanismo. Ĝi malkovras Belecon kiel Amo”. Konklude ŝi diris: “Plenumante mian profesion, mi ĉiam pri tio memoris, kio ŝanĝis tute mian vivon. Mi trovis sencon en aktivado kiu ŝajnis ne havi ĝin komence. Mi provas ebligi al junaj homoj, ke ankaŭ ili trovu tiun valoron en arto, pri kiu Chiara Lubich instruis min”. 

*

Gardejo de la Sankta Lando (latine: Custodia Terræ Sanctæ, ang: Custody of the Holy Land) estas parto de la franciskana provinco, kiu inkluzivas teritoriojn de Sudokcidenta Azio (Libanio, Sirio, Jordanio, Izraelio kaj Palestino), Egiption kaj Grekio (insuloj Rodo kaj Kipro). La Gardejon iniciatis s. Francisko de Asizo en jaro 1217 por protekti 74 lokojn ligitajn kun la vivo kaj agado de Jesuo Kristo kaj de liaj apostoloj, fronte kun ĉi tiuj plej gravaj objektoj:

  • La bazilikon de Anunciacio en Nazareto, kie okazis anonco pri la naskiĝo de Jezuo;
  • Naskiĝlokon de Jezuo, kie antaŭe troviĝis la Betlehema groto;
  • Tombon en Jerusalemo, kie Jezuo estis metita post kiam la tiamuloj Lin krucumis.
Infanoj de Betlehemo

En la gardejo laboras ĉ. 300 sacerdotoj kaj fratuloj el 32 landoj, kiuj okupiĝas pri kulturaj eventoj, pilgrimgrupoj, edukado ktp. Asistas ilin monaĥinoj membriĝintaj en diversaj kongregacioj kaj ankaŭ junaj volontuloj el kelkaj kontinentoj. Ili ĉiuj laboras ankaŭ por IsL (Infanoj den Limoj / Children without Borders).

*

Infanoj sen Limoj“- IsL (an: CwB – Children without Borders / ar: أطفال بلا حدود ) estas la internacia organizaĵo, kiu havas sian sidejon en Bethelemo kaj prizorgas la plej junajn loĝantojn en la Sudokcidenta Azio kie okazas militoj, perforto, maljusteco kaj aliaj sociaj katastrofoj. Ekde jardekoj, la sendefendaj viktimoj de tiu konflikto ests palestinaj infanoj en Cisjordanio kaj Gaza Sektoro. Dividitaj de siaj familioj aŭ fermitaj per la Apartiga Muro, ili ofte perdis siajn domojn, foje ankaŭ gepatrojn, mankas al ili konvena manĝaĵo, medikamentoj. Spite al internacia juro kaj homaj rajtoj, kontraŭe al la rezolucioj de UN (Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj), oni konstruas pli kaj pli judaj setlejoj sur palestina teritorio, kies popolo perdas siaj farmojn, domojn, lernejojn kaj aliajn objektojn de publika utileco. Pro tiaj teruraĵoj, Palestinon vizitas ĉiujare malpli turistoj, kiuj estis ĝis nun la ĉefa sektoro de ekonomio en tiu lando. Vivkostoj similas al tiuj en Eŭropo, dum salajroj preskaŭas kun la afrikaj. Ekonomia situacio en Palestino malboniĝas, ĉ. 30% de loĝantoj (kaj eĉ pli inter la junularo – pli 50 elcentoj) ne povas trovi laboron. La infanoj ne povas tion kompreni, ili volas vivi normale kiel la aliaj samaĝuloj.

Ilia lernejo estas detruita

Estas do grave ke tiuj etuloj ne fariĝu “strat-infanoj” – socie marĝenigitaj kaj subigitaj al perforto aŭ narkotoj. Tial, ricevante apogon de bonvolaj helpantoj el diversaj landoj, oni organizas al ili medicinajn servojn, edukadon, konstruas sportajn objektojn, kultur-domojn, antaŭlernejojn ktp. Okupiĝo per lernado, sportoj, arto, muziko ktp – ebligas malkovri en si mem diversajn talentojn, memfidon kaj ligi kontaktojn kun aliaj infanoj en diversaj partoj de la mondo. Kiam la infanoj finas mezlernejon, ili scipovas iun praktitan metion aŭ decidas daŭrigis studojn en Bethelema Universitato, malfermita same por kristanoj kiel por islamanoj. Maturiĝante, la gejunuloj fariĝas sendependaj, kapablaj efektive labori por la socio kaj vivi pace kun la aliaj. 

La muro, kiu disigas infanojn kaj familiojn en Palestino

Mi kredas, ke profunde en la homa animo loĝas senkulpa infano. Tial, en certa momento de la vivo – kvazaŭ ĉe vojkruciĝo – ni bezonas ricevi apogon kaj ŝirmejon por daŭrigi la sekuran vojaĝon al plej gravaj celoj. Tiam la homo maturiĝas, kun klara vido kaj forta volo, libera de egoismo kaj kapabla kunlabori pace trans bariloj” – diras Ibrahim Faltas, direktoro de “Infanoj sen Limoj”. 

En Jerusalemo, same en la malnova urbo kiel en Beit Hanina, pli oj 300 palestinaj gejnunuloj praktikas futbalon kaj aliajn sportojn. La Betleheman klubon gvidas 3 trejnistoj kaj ĝin partoprenas 120 infanoj kun kelkaj asistantoj kaj volontuloj. Spite al milito, senigiteco kaj persekutoj, la IsL ankaŭ per sporto oferas al tiuj infanoj sekuran medion, pacon kaj senton de kuneco.

________________________

Monda Pokalo  (parto 1)

En ĉijara junio kaj julio daŭras la 21a Futbala Ĉampionado je la trofeo de “Monda Pokalo” kiun spektas ĉ. du miliardoj da homoj.

Tiun grandan eventon partoprenas 32 naciaj teamoj. Ili reprezentas ĉiujn kontinentojn:

  • Afriko – 5, Azio – 4,  Sudameriko – 5,
  • Nordameriko (kun Mezameriko kaj Karaiba Insularo) – 3,
  • Aŭstralio kaj Oceanio – 1, Eŭropo – 14.

La Futbala Mond-Pokalo okazas ekde 1930 – ĉiun kvaran jaron (escepte 1942 kaj 1946), inter la Someraj Olimpikoj. Gastigis ĝin 17 landoj (kelkaj dufoje, kaj en 2002 organizis ĝin du landoj: Japanio kun Koreujo). La nuna ĉampionado okazas unuafoje en du kontinentoj, ĉar, inter la elektitaj urboj de Rusio, unu troviĝas en Azio (Jekaterinburgo, situita rande de orienta Urala Montaro).

 

Ĉi tiu evento, jam ekde la komenco abundas je grandaj surprizoj: debutanta Islando egaliĝis kun duobla monda ĉampiono Argentino (ang. “tie” 1:1), Meksiko venkis Germanion (kvarfojan mondĉamionon); Maroko egaliĝis kun Hispanio (monda ĉampiono en 2010). Sed tio ne estas ĉiuj suprizoj, ĉar al plej granda estas elimino de Germanio el plua konkurado pro malvanko kontraŭ Koreujo! Argentino malvenkis duafoje kontraŭ Kroatio – tamen eniras la sekvan etapon. Cetere teamo kroatia estas sufiĉe forta, simile kiel la urugvaja. Tre bone ludis teamoj el Afriko, precipe Nigerio kaj Senegalo. 

Du plej famaj futbalistoj en hodiaŭa mondo – C. Ronaldo kaj L. Messi montriĝis la grandaj malvenkintoj en ĉi tiu turniro.  Individua lerteco de la du majstroj helpis nek Portugalion, nek Argentinon por eniri la kvaron-finalon.

Ni povas aldoni, ke plej multajn venkojn ĝis nun atingis Brazilo (5-foje), Italio (same kiel la menciita Germanio) – kvarfoje. Dufoje venkis Urugvajo kaj Argentino. La evento komenciĝis per aliaj surprizoj: al ĉi tiu ĉampionado malsujkcesis membriĝi teamoj de Italio kaj Nederlando, kiuj tradicie apartenas al plej bonaj en la mondo. 

  ~ * ~

Dekmiloj da futbolaj entuzjastoj alvenis por apogi siajn naciajn teamojn.

Spektantoj el Danlando kaj Aŭstralio svingas siajn flagojn antaŭ la stadiono.

*  *  *

Per kantado, muziko kaj dancoj la eksterlandaj gastoj celebris la grandan sportan feston en ĉiuj 11 urboj, kie okazas la matĉoj.

Fine, por niaj Legantoj ni anoncas ne facilan konkurson: provu diveni: kiu venkos la Mondan Pokalon ĉijare? La sukcesan respondant(oj)n ni plezure anoncos kaj eble eĉ premios. 

(Daŭrigota)

__________________________________

 

Okaze de la ĉijara Universala Kongreso, okazonta en Portugalio, ni publikigas artikolon pri la kulturaj simboloj de tiu lando, geografie lokita sur periferioj de Eŭropo sed riĉa per siaj tradicioj, muziko kaj konata entuziasmo por futbalo.

 

Kultur-PONTE :

 Fado – la koro de Portugalio

 

Fado estas la muzika stilo en formo de nostaligiaj kantoj, ege popularaj en Portugalio. La nomo “fado” venas de latina fatum (sorto) kaj povas signifi ankaŭ faton aŭ destinon.   

Hermínia Silva Fado da sina / Fado pri sorto https://www.youtube.com/watch?v=zE1kyjAe-uA

Sed fado ne ĉiam estas nur malgaja, ĉar foje oni povas aŭdi ankaŭ fadojn bonhumorajn.  La tekstoj malsamas, sed plej ofte ili temas pri forpasado de la vivo, pri maro kaj – nature – pri amo. 

Tiuspecan kanton karakterizas mole drama tembro kaj “koloreco” de la voĉo, en kiuj senteblas intensaj sentoj de la kantisto.  Bonvolu aŭskulti nun “Maria Severa” /Argentina Santoshttps://www.youtube.com/watch?v=3i7TowSaOQg kaj vi certe tion rimarkos. 

La vortoj en fado profunde kongruas kun la muziko, pro kio oni ankaŭ povas nomi tiun stilon “kantata poezio”. Kutime unu katiston akompanas du muzikistoj – kun klasika kaj portugala* gitaroj. 

Cristina Branco – A minha casa /Mia domo https://www.youtube.com/watch?v=yejaUUBqtr0.  Estas interese, ke pli multo de la nuntempaj fado-kantistoj estas virinoj – ĉu nur ili soifas al fidela amo? 

Mísia – La gavina https://www.youtube.com/watch?v=UFQzhUWqekg .   La sama kantistino povas gvidi vin tra belaj lokoj de Portugalio: https://www.youtube.com/watch?v=di9GDldgyrQ  

Certe ne!  Ĉi tie vi aŭdos konatan fadiston Carlos do Carmo kanti pri  Gaivota /Mevo  https://www.youtube.com/watch?v=R__QS0BLnxE . 

kaj Helder Moutinho – Já Não Te Espero / Mi ne atendas vin  https://www.youtube.com/watch?v=eCxz6vyI3sQ

*

Historio de fado revenas al komenco de la 19-a jarcento, al malriĉaj de havenurboj, ĉefe en du Lizbonaj kvartaloj de Alfama kaj Mouraria.

Alfama troviĝas ĉeborde de la rivero Taĵo, kiu enfluas Atlantikan Oceanon.

Povas esti, ke fadon inspiris malnovajn romancoj, kiujn kantis mezepokaj trobadoroj. Komence oni nomis ilin cantigas de amigo / amikaj kantoj. La unua konata kantisto el tiu epoko estas Maria Severa (1820-1846), kies nomon alprenis poste alia kantistino – Argentina Santos.

En Portugalio aktivas multegaj fagokantistoj sed neniu atingis tiel grandan famon kiel Amália Rodrigues (1920-1999). Ŝi komencis sian karieron kiel 15-jara knabino kaj iĝis fama jam antaŭ la 2a mondmilito. Poste Amália koncertis tutmonde, i.a: en Parizo, Londono, Romo kaj fariĝis vera ambasadoro de portugala kulturo. Tiel ĉiuj nomas ŝin Rainha do Fado (la Reĝino de fado).  Certe ŝi meritas apartan artikolon kaj vi legos tion sekvafoje. 

Fine de ĉi tiu parto,  ni prezentas aliajn popularajn fadistojn:   

Jorge Fernando – Valsa dos amantes / Valso de amantoj  https://www.youtube.com/watch?v=a9hXiFOx3do

Katia Guerreiro – Asas / Flugiloj https://www.youtube.com/watch?v=78FDmcObEk4

Ricardo Ribeiro (kun kamparana koruso) – https://www.youtube.com/watch?v=Ns5zdIfoeJI

Grandan popularecon en Portugalio ĝuas Mariza. Ĉi tie estas la 7-minuta fragmento el ŝia koncerto en Londono – https://www.youtube.com/watch?v=5ElLSBx9Jo8

Adriano Correira de Oliveira – Lira / Liro (facila por kunkanti) https://www.youtube.com/watch?v=3U3XjBXndKE .  

Eksterlandaj turistoj ŝatas aŭskulti fadojn en diversaj restoracioj, havenaj tavernoj (trinkejoj), placoj kaj stratoj. 

 

Fado kreas tie aparan atmosferon, kiun portugaloj ĝuas delonge;  vidu la fotojn sur ĉi tiu malnova gramofona disko: Joaquim Pimentel – Pátrias Irmãs, Versos Por Beijos e A Freira / Fratinoj el mia patrolando. Versoj por kisojhttps://www.youtube.com/watch?v=EHg4uEdm5wQ . Pimentel estis fadisto iam tre populara en Brazilo. 

Kaj nun, la Muzikgrupo Madredeus kun kantistino Teresa Salgueiro veturigas nin per tramo en malnova Lisbona kvartalo Alfama, kie fadoj naskiĝis. https://www.youtube.com/watch?v=9f0mj6QbqsI .

/artikolo baldaŭ finota

_______________

 

Specialaj gastoj (parto 1)

En Venezuelo daŭras socia kaj humana krizo, kiu igas centmilojn elmigri al najbaraj landoj por trovi ŝirmejon, laboron kaj medikamentojn.

Plej multaj transiras landlimon kun Kolombio kaj de tie parto de ili moviĝas plue, ekz. al Ekvadoro aŭ Peruo. En la perua ĉefurbo Lima, helpon al tiuj malfeliĉuloj prizorgas grupo de fokolaranoj, kies leteron ni esperantigas. 

Alvenado de venezuelaj elmigrintoj amasiĝas horon post horo. La kelkjara krizo sufokas ekonomion kaj sociajn strukturojn de tiu lando, sed la sufero unuecigas tiujn homojn kiuj elmigras kun la ceteraj, decidintaj resti. Ekde tri jaroj, en Lima fokolar-centrejo vivas S. Roggero el Venezuelo. Li priskribas la dramon, kiun devas travivi lia nacio

“Landoj najbaraj al Venezuelo akceptas la fuĝintojn, kun gastameco tipa al sud- amerikanoj. Ili faras tion tutkore kaj pretas helpi, malgraŭ la grandegaj malfacilaĵoj kaŭzitaj per subita alvenon de la centmiloj. Mi estas la senpera atestanto de unu el multaj dramoj, kiujn travivas la “homaro de la periferioj”. 

” Ĵus hodiaŭ skribis al mi lernejestro el Paraguaná duoninsulo. En la sekretariejo kolektiĝas pli kaj pli da gepatroj, kiuj volas forprenis siajn infanojn ĉar decidis elmigri pro nestabila landa situacio”. Tiu elmigrado eniris la fazon de socia kaj demografia tragedio. La malĝoja bildo de nia lando fontas el granda ekonomia krizo, kiu rezultas per nekredeble alta inflacio. Prezoj de manĝaĵo kaj medikamentoj kreskas rapidege…”

Punto Fijo estas unu el plej grandaj refinejoj sur Paraguaná duoninsulo, norda Venezuelo. Tie, en marhavenoj de Atlantika Oceano, oni surŝipigas la rafinitan nafton por ĝin eksporti (pli ol 40% al Usono). La tuta venezuela ekonomio dependas plejparte de tiu eksporto, kiun ekde kelkaj jaroj blokas potencaj privataj korporacioj.  Aldone, la usona registaro punas sankcie tiun landon kaj postulas forigon de la elektita venezuela prezidento. Malfermo de la fabrikoj kaŭzas grandan senlaborecon, kion sekvas malplenaj vendejoj, perfortaj protestoj, brulado de publikaj objektoj, rabado, armitaj gangoj, mort-viktimoj de la surstrata pafado ktp.

 *  

Antaŭ kelkaj monatoj al Lima (perua ĉefurbo) venis Ofelia kaj Armando, kiuj laboris en fokolara centrejo de Valencia –la tria plej granda urbo de Venezuelo. Komence ili organizis antaŭlernejon por infanoj de almigrintaj familioj. Nun ili akceptas diversaĝaj migrantoj, inter kiuj ofte marŝis sep aŭ pli tagojn el Venezuelo por atingi Peruon. Por la unu el tiaj grupoj ni organizis vespermanĝon. La gastoj venis el diversaj partoj de ĉi tiu 10-miliona urbego. Ili ankoraŝ ne konas la urbon kaj devis marŝi unu horon aŭ pli. Kelkaj aŭdis jam pri Fokolara Movado, sed plimulto eksciis nur post la kontakto kun nia grupo. La bezonoj estas grandegaj, ĉar laŭdire dum lastaj 18 monatoj venis ĉi tien jam ĉ. 300, 000 venezuelanoj! Iu povas diri, ke nia agado estas nur guto en la oceano de malfeliĉoj. La grandaj nombroj ne timigas nin. Ni simple plenumas la evangelian ordonon: “akceptu hejme vojaĝanton kaj manĝigu lin kiel vian fraton”. 

Kiel facile antaŭvideblas, ni havis nenian programon aŭ solvon por alfronti tian situacion. Ni eĉ ne sciis kiel komenci nian agadon, sed la solvoj montriĝis mem: unue ni preparu al tiuj homoj varman manĝaĵon kaj aŭskultu kion ili volas rakonti. Unu estis tute priŝtelita: perdis la dorsosakon, poŝtelefonon kaj ĉion kion li havis por travivi. La alia ne scii kiel prepari la dokumentojn por ke oni permesu lin resti en Peruo. Ofelia konas tiujn procedurojn kaj povis tuj helpi. Iu diris ke trovis laboron por 10 eŭrojn tage sed bezonas du horojn marŝi al tiu loko. Li tamen estas bonŝanca, ĉar multaj pretas labori por apenaŭ 4 eŭrojn po tago. Kelkaj montris tro altan edukadon kaj ne estis dungitaj, ĉar estonte ili povus konkurenci kun la oficistoj mem. Plej nin kortuŝis kiam la gastoj rakontis pri siaj dramaj travivaĵoj, montris la fotojn kaj parolis pri la familio, kiun ili devis lasi. 

Por ĉiuj, ne tiom gravas kie ili dormos – sur tapiŝeto, mato kaj sur planko aŭ ĉu ili manĝos malmulte. Ilia revo estas trovi laboron kaj sendi de tempo al tempo eble po 20 eŭroj al sia familio. Ni konsentis resti en kontakto. Ni disdonis al ili ĉion, kion ni havis kaj ĝojas realigi la fratecan principon “komuno de havaĵoj”. La fokolaranoj ricevis iomete da mono kaj aĉetis por ili du dikajn manatelojn. Ili tre utilos, ĉar baldaŭ en la suda duonglobo komenciĝos vintra sezono. Baldaŭ poste ni ricevis telegramon el Hispanio, ke 11 knaboj foriris el Venezuelo kaj intencas veni al Lima. Ili decidis marŝi sensespere, havante nek monon nek telefonojn: “Inter ili troviĝas kuzo de mia amiko. Ĉu vi povas ilin helpi ke ili ne faru viktimoj de iu krimgrupo? Ni estimas, ke la knaboj venos al Lima post 30 tagoj”. Tiel, ĉiutage venas pli kaj pli novaj homoj, niaj specialaj gastoj.   

(daŭrigota)

______________________________

Nia Vilaĝo  (Homo kaj naturo)

Ornam-plantoj

Siringo

 

Siringo estas arbusto (fam. Oleacoj), al kiu apartenas ĉ. 25 specioj. Originale ĝi devenas el Persio kaj nuntempe estas tre populara en multaj regionoj de Azio. Al sudorienta Eŭropo alportis ĝin plant-ĉasantoj* en la 16a jarcento.  

Krom ordinara siringo (Syringa vulgaris), en Azio kreskas ankaŭ ĝiaj varioj ekz. persia siringo (S. x persica) aŭ ĉina siringo (S. x chinensis). Ĉi tiu arbusto atingas foje altecon de 7 metrojn kaj estas facila por planti. Ĝi ne bezonas riĉan soilon, preferas sunlokojn sed povas kreski ankaŭ en ombro.

En majo ĝi floras en viola, blueca, blanka kaj (malpli ofte) ruĝa koloroj. Tiam la preterpasantoj povas flari tiujn intense aromajn flor-grapolojn. 

Tonditaj branĉetoj taŭgas por resti freŝaj en vazono kaj longe parfumi ĉambron, precipe kiam oni ŝanĝas akvon ĉiutage. La industrio uzas siringon al produktado de parfumoj, sapo aŭ de aliaj kosmetikaĵoj. 

Valo de Siringoj, kiun vizitis esperantistoj dum la pasintjara Mekaro (MezKanada E-Renkontiĝo).

Promene tra Valo de Siringoj (en Botanika Ĝardeno de Hamilton), ni renkontis grupeton de ĉinaj turistoj, kiuj petis ke mi helpu al ili trovi kelkajn vidindaĵojn. Kiam ni eniris la Botanikan Ĝardenon, unu el ili diris ke ekzistas bela ĉina kanto pri siringoj: https://www.youtube.com/watch?v=HdTj3kATe_A 

Ĉie vi povas aŭdi kantojn pri belodora siringo en aliaj lingvoj:

Bulgare https://www.youtube.com/watch?v=7RQcytCD3Mo

France – https://www.youtube.com/watch?v=zhqPBopMzHw

Rumane – https://www.youtube.com/watch?v=sa4DbIfKZp0

Pole – https://www.youtube.com/watch?v=uW4atjE-Nf4

Ĉeĥe – https://www.youtube.com/watch?v=5pFU9FmyR20

Ruse – https://www.youtube.com/watch?v=yeUpwqq6nTk

Hispane – https://www.youtube.com/watch?v=yX41ljZ9G2M

Svede – https://www.youtube.com/watch?v=P3Uv0eXtt0M

Litove – https://www.youtube.com/watch?v=yDLQkBw01oM

________________________

PS:

* La nomon “Plant-ĉasantoj” ni prenis el titolo de interesa libro (The plant hunters), kiun verkis Michael S. Tyler-Whitle. En ĝi, la aŭtoro priskribas aventuristojn, kiuj veturis al plej foraj mond-anguloj por kolekti ekzotikajn plantojn kaj havigi ilin al diversaj institucioj en sia naskiĝlando.  En ĉi tiu artikolo vi legis de kie devenas siringo.   

Kolektado de plantoj formis rondojn de profesiuloj, dungitaj en botanikaj ĝardenoj, de ĝardenistaj asocioj, privataj ĝarden- kaj park-posedantoj aŭ tiuj ŝtat registaroj kiuj interesiĝis pri uzado de plantoj ekonomie (je agrikultura aŭ industria skalo).

Krom ili, al disvastigo de la ĝis tiam nekonataj plantoj kontribuis ankaŭ multaj amatoroj, farante tion flanke de siaj ĉefokupoj. Tio estis laborantoj de eksterlandaj konsulejoj, markomercistoj, misiistoj aŭ simple kutimaj aventurantoj kiuj tute ne disponis pri la rimedoj bezonataj al tiuspeca agado. Inter ili, ne ĉiuj estas kuraĝaj honestuloj, foje oni aŭdis pri frenezuloj aŭ simplaj friponoj, pretaj fari ĉion por mono. Ilin ĉiujn pelis malpacienca scivolemo pri foraj landoj. Riskante sian vivon, ili veturis al plej malproksimaj regionoj de la mondo, revenis hejmen kun diversaj trovaĵoj kaj denove foriris al sekvaj vojaĝoj. Laŭ karaktero ili esti tre malsamaj, sed ligis ilin io komuna: fascio pri la mondo de plantoj.

________________________

 

Valden (parto 7):

Konkludo

Al malsanuloj, la kuracistoj rekomendas ŝanĝi medion por enspiri novan aeron. Dank’al Dio, ne ĉio troviĝas en ĉi tiu mondo. El mia sperto, vivante en la naturo, mi lernis kiel gravas antaŭeniri konfide laŭ direkto de siaj revoj. Kiam homo klopodas realigi sian vivon tiel, kiel li imagis ĝin en sia junaĝo, tiam la sukceso venos – neatendita, kvankam ne ĉiam en la programita tempodaŭro. 

En ĉi tiu loko staris la originala kabano de Thoreau. Sur la tabulo oni ĉizis lian citaĵon: “Mi venis al la arbaro por konvinkiĝi, kio fakte necesas kaj por pripensi, kio plej gravas en la vivo”.

Por transpaŝi nevideblajn limojn, li devos forlasi kelkajn aferojn malantaŭe. Strebante al universaleco, la homo sentas la bezonon konstrui teorian bazon por sia vivstilo. Liberigita de burokratecaj katenoj kaj de malnovaj ruloj, la homo povos koncentriĝi je intelekta kaj etika progreso. Tiumaniere, je pli vasta perspektivo, li komprenos pli altan ordon de ĉiuj objektoj.

Tiel aspektas la rekonstruita apude domo de H.Thoreau. Dekstre, inter la arboj oni starigis statuon de la verkisto.

Ju pli simpligos li sian vivon, des pli klare ekvidos, ke la universalaj principoj ne estas komplikaj. Tiam lia soleco ne estos soleco kaj nek malriĉeco nek malforto montriĝos al li troa ŝarĝo. Kaj kontraŭe: se oni konstruas kastelon en aero, tiu laboro montriĝos vana. Tial, antaŭ ol vi komencos iun ajn konstruaĵon, unue faru la solidan fundamenton.

En tia unuĉambra dometo, Thoreau verkis “Valden”.  La nuntempa dom-kopio havas la saman grandecon kaj similan meblaron kiel en la pasinteco.

Kial homo rapidu ĉiam por sukceso, eĉ en senesperaj entreprenoj? Se li ne kuras tien kun la aliaj, tiam li eble aŭdas malsaman tamburon. Kiel ajn via vivo estas malfacila, ne forkuru de ĝi. La vivo estas vere riĉa, eĉ kiam ĝi ne aspektas tia. Serĉanto de kulpuloj ĉiam ilin trovos, eĉ en paradizo. Kaj kontraŭe: ankaŭ en malriĉa domo vi povas havi kelkajn plezurajn, belemociajn horojn. 

Leviĝanta suno brilas sur palacoj, samkiel en almozula fenestreto. Ankaŭ printempa neĝo degelas antaŭ la du pordoj samtage. Trankvila menso produktas bonhumoraj pensoj kaj kontentas pri ĉio.

Tial do ne zorgu tro pri eksteraj aferoj. Ĉesu klopodi per aĉetado de pli kaj pli novaj objektoj, per senpaŭza serĉado de novaj vestoj aŭ novaj amikoj. Ĉirkaŭe, la mondo konstante ŝanĝiĝas, nur certaj veroj daŭras eterne. La filozofo diris: “Eĉ granda aremeo povas perdi sian generalo kaj perdiĝi en kaoso sed eĉ plej vulgara friponulo na povos ŝteli viajn pensojn”. Ne serĉu malpacience novaĵojn, ĉar tiel vi povos fariĝi objekto de manipulantoj, kiuj vin uzos por siaj celoj. Humileco estas kiel ombro, el kiu pli bone videblas la ĉiela lazuro.

Troa riĉeco instigas aĉetadi pluajn objektojn, kiuj post kelka tempo montriĝos tamen superfluaj. Oni ne bezonas monon por nobligi eĉ unu animon.

Miaj najbaroj rakontis al mi pri famaj sinjoroj kaj sinjorinoj, kiujn ili renkontis ĉe vespermanĝa tablo. Sed pri kio ili parolis? La konversacioj temis ĉefe pri lasta modo kaj pri bonaj manieroj. Tio min tute ne interesis: ansero estos ansero, sendepende en kiu vestaĵo. Anstatŭ monon, amoron kaj famon – donu al mi veron. Mi sidis ĉe tablo kun bongustaj manĝaĵoj, kun multe da vino kaj obeaj servantoj. Oni parolis pri gusto de la vino, kiel malnova ĝi estas. La ornama stilo de la domo kaj la distraĵoj neniel min impresis. Sed mankis tie vero kaj sincereco tial mi foriris malsata, spita al tioma nutrado. Tie vivis unu homo – tre modeste, sed lia konduto estis digna, mi diru: reĝa. Mi bedaŭras ne povante lin viziti plu. 

En la kronikoj de filozofiaj societoj oni skribis pri noblaj homoj, kies agoj estis grandiozaj. Iliaj samtempuloj kantis belegajn kanzonojn, kiuj neniam malaperos, ĉar estos ĉiam kantataj. Hodiaŭ ni ne scias en kiu historia periodo ni troviĝas.

La du jaroj pasigitaj solece en arbaro, transformis la vivon de Thoreau kaj fruktis per la libro, kiu inspiris pensadon de kelkaj generacioj. La sopiron al vivo en la naturo kreas ankaŭ la kreskanta heredaĵo, kiel ekz. ĉi tiu bildstrrio.

Kiuj el miaj legantoj vivas aŭtentike kiel homo libera? Ni tradormas preskaŭ duonon de la vivo, kies ekstera ordo estas apenaŭ  surpraĵa. La mondo influas nin konstante per diversaj novaĵoj, sed malgraŭ tio ni toleras nekredeblan mensan maldiligentecon.

La vivo similas al akvo rivera. En jaro plena de bonaj eventoj, ĝi povas leviĝi pli alte ol homo povas imagi, kvazaŭ la indundo de bonaj pensoj. Tiam oni ŝajnas havi flugilojn ĉar ni scias, ke fine de la nokta mallumo aperos matena stelo, kiu denove aŭguros tagiĝon. 

Onidire, ĉiu povas havi sian trankvilan paradizon.   Se vi ankaŭ trovas tian lokon – jen la simpla projekto, laŭ kiu eblas konstrui sian dometon, la saman kiel tiu apud Valden.

______________________________

Biciklaj Vetkuroj – parto 2

Ni prezentas la duan parton de artikolo pri la plej granda amatora bicikla vetkurado, nomita Vet-Biciklado de Paco /VBdP (fr: Course de la Paix, pl: Wyścig Pokoju, cz: Závod Míru, sk: Preteky Mieru, ge: Friedensfahrt, ru: Велогонка Мира /Vjelogonka Mira,  hisp: Carrera de la Paz,  an: Peace Race).

………

Fine de la 1960a dekado venkis M.Maes el Belgio kaj du francoj (B.Guyot,  J.Danguillaume)

En la grupa konkurado plej ofte venkadis sovetaj teamoj kaj ili ankaŭ venkis kelkfoje kiel individuaj ĉampionoj: J.Meliĥov, G.Lebjediev.  Alia grava figuro de tiutempa biciklado estis V.Kapitonov kiu neniam venkis en BVdP, tamen akiris du olimpikajn medalojn en Romo. 

Tombo de Viktor Kapitonov (dekstre).

………..

La 40an VBdP en jaro 1987 venkis juna kaj tre talenta reprezentanto de Sovetunio, estono  A.Pikkuus (olimpika ormedalisto kaj monda ĉampiono).  

………..

Entuziasmuloj pri sporto koletadis ĉiujare diversajn suvenirojn

…………

……………..

……..

En la 70-jara historio de VBdP, la plej multajn venkojn akiris ankaŭ GDR-a biciklanto – S.Wesemann (videbla sur maldekstra foto, ĉi-sube). 

Jam en la kuranta jarcento, la vetkurojn venkis du italoj:   M.Scarponi kaj G.Cheula

Dum la 70-jara historio de VBdP, partoprenis ĝin entute reprezentantoj de 25 eŭropaj landoj kaj krome el alikontinentaj sep landoj (Algerio, Egitpujo, Hindujo, Kubo, Maroko, Meksikio kaj Mongolio).

Kiel ni menciis en la antaŭa parto, ĉiujare en majo miloj da spektantoj atendis surstrate aŭ apud ŝoseoj, kiam la biciklantoj pasis tra diversaj urboj kaj vilaĝoj de MezEŭropo.  Tie okazis multaj konatiĝoj kaj amikecoj inter la sportistoj, ĵurnalistoj kaj loka loĝantaro.  Gejunuloj ofte petis aŭtografojn de la plej bonaj sportistoj kaj ricevis ankaŭ la inspiron por mem praktiki sportojn.  Eble ankaŭ tiam iuj decidis serioze trejni kaj esti estontaj ĉampionoj?  Cetere, ekde 1959 (Zamenhofa jaro), pararele al BVdP okazas ankaŭ internacia Bicikla Vetkuro de Paco por Junularo (Juniors’ Peace Race).  

*

Ekde jaro 2007 ekzistas Muzeo pri Bicikla Vetkuro de Paco, situita inter la germanaj urboj Magdeburg kaj Halle. 

Ekstere de la muzeo staras la afiŝtabulo. La biciklistoj ĝuas freŝan “duŝon” dum varmega vetero.
. . . . . . . .

 Jubilea renkontiĝo de la iamaj ĉampionoj

 

Kvankam la muzeo lokiĝas en malgranda vilaĝo de Kleinmuhlingen, ĝi tamen enhavas multe da interesaj objektoj, organizas aktivigajn eventojn kaj ĝuas kreskantan popularecon.  

Sportojn valoras praktiki ekde infanaĝo  

. . .

Mesaĝo de la muzeo: “Sendu ĉi tiun pacan kolombon flugi ĉirkaŭ la mondo, por ke la homoj fariĝu raciaj!”

____________

PS:  Ĉi tiu artikolo celas revenigi al memoro ĉiujn venkintojn kaj ceterajn sportistojn, kiuj partoprenis la Biciklan Vetkuron de Paco en la pasintaj sep jardekoj.   Ili ĉiuj devis lukti kontraŭ sia laciĝo aŭ eĉ malsanoj, ofte dum kontraŭventoj, en varmegaj aŭ pluvaj tagoj.  Estis la epoko de “malvarma milito” kaj nun oni parolas pri “varmega paco” ĉar en la hodiaŭa mondo okazas pli da perforto kaj militaj konfliktoj ol iam ajn antaŭe.   En la pasinta jarcento, nek por la sportistoj nek por la miliona publiko gravis politiko, kion aludis foje komentoj.  Vi legas, ke du ĉampionoj: V.Moravec el Ĉeĥoslovakio (venkis en 1972 kaj M.Scarponi el Italio (venkis en 2004) perdis vivon surbicikle, frapitaj de aŭtomobiloj.   Bedaŭrinde, tiaj akcidentoj ne estas maloftaj.  Tial oni konstruas pli kaj pli da vojetoj (trotuaroj), uzotaj nur por bicikli.

Red. Tomaszewski kun mikrofono komentas la vetkuron. Dekstra foto: dum interparolo kun pli junaj ĵurnalistoj, meze staras lia filo Tomasz kiu ankaŭ sekvas la karieron de sia patro.

Kara Leganto, permesu skribi kelkajn frazojn pri unu fama sporta ĵurnalisto Bohdan Tomaszewski (1921-2015), kies voĉon aŭdis milionoj en radio dum li  komentadis la Biciklan Vetkuradon.  S-ro Tomaszewski  publike apogis Esperanton kaj lia frato Wiesław estis multjara aktiva esperantisto, kunorganizanto de E-koruso “Muzilo” en Varsovio.  Dum sia longa vivo redaktoro B.Tomaszewski partoprenis en 12 Olimpikaj Ludoj (someraj kaj vintraj).  Li amis sporton pasie, substrekis konstante ĝian belecon, precipe videblan en amatora sportado.  S-ro Tomaszewski  mem ludis tenison kaj ĉiam admiris sindediĉon de la sportistoj, aparte tiujn, kiuj observis la etikon de “fair play” (honesta ludo).  Por li, ĉiuj olimpianoj estis unu granda “sporta familio”.  Sporto estas justa kaj demokratia sfero de homa aktiveco, akirebla al ĉiu.  Estus bedaŭrinde, se ĝin ekregos mono, reklamoj kaj komercado.  Tiam ĝi fariĝos apenaŭ ordinara cirko – atentigis li en siaj lastaj intervjuoj.  

*  *  *

Fine ni aldonu ankaŭ la E-akcenton. Biciklado estas sufiĉe populara inter la esperantistoj.  Antaŭ pli ol 30 jaroj ili fondis organizaĵon BEMI, kiu estis la unua faka sekcio de TEJO.  Ili organizis biciklantajn karavanojn al TEJO-kongresoj kaj al UK-oj (planita estis ankaŭ 48-taga karavano al ĉijara UK). 

Biciklado estas tre avantaĝa, ne nur por sano – sed tio estas aparta temo.   Ni nur konstatu tion kiel bona signo, ke junaj esperantistoj aktivas ankaŭ en sporto.  

_________________________________

Leave a Reply

Your email address will not be published.

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: