Portugala poŝto montris la nacian instrumenton sur speciala poŝtmarko (supre). Tiu gitaro havas 12 ŝtalajn kordojn kaj devenas de la mezepoka citro – instrumento de trubadoroj, tre ŝatata de la popolo. Sen la sonoj de portugala gitaro, fone de la kanto – ne eblas imagi originalecon de fado.