Valden – parto 6 (Printempo)

Valden – parto 6 (Printempo)

Thoreau notas la datojn kaj temperaturojn, kiujn li mezuris meze kaj ĉe la bordoj de Valden. Li rakontas pri fenomenoj kiuj okazas en la naturo. Li parolas pri muĝado kaj tondroj, kiuj aŭdiĝas kiam la glacio krevas fine de la vintro. La aŭtoro rimarkas ankaŭ degeladon de laga glacio kaj tiujn lokojn, kie akvo varmiĝas pli frue. Tiu observado memorigas pri riĉecoj de la naturo kaj en la verkisto mem ĝi naskas la staton de ekstazo. Reapero de la verdiĝantaj plantoj kaj revenado de la birdoj kaŭzas, ke li mem sin sentas renaskiĝanta al nova vivo. 

La surlaga glacio komencis rompiĝi pli frue en tiuj lokoj, kie oni dishakis ĝin. Krome, la vento en sunaj tagoj plirapidigis la degelon. Komence de aprilo, la glacio iĝis pli maldika je norda lagobordo, kiun la sunradioj varmigis pli longe de la sudo. Tial akvo subglacia iĝis pli varma.  Rezulte, la glacitavolo estis 10 aŭ pli centimetrojn maldika ĉe la bordo ol meze de la lago. Sonegoj de glacia fendadado (rompiĝo) indikas ŝanĝon de la temperaturoj.

En loko kie elstaris surakve roko aŭ arbotrunko, la glacio ankaŭ estis malpli dika. Kaj kiam oni promenas laŭborde, tie la malprofunda akvo varmiĝis pli rapide en la mateno, sed vespere ĝi frostiĝas pli facile. Jen la fenomeno printempa, en kiu ĉiun jarsezonon oni povas kompari al partoj de tago: nokto estas kiel vintro, printempo – mateno, tagmezo – somero kaj vespero memorigas pri aŭtuno.

Kutime, unu horon post sunleviĝo, mia lago komencis sonegi per glacirompoj, kvazaŭ homo kiu oscedas post la vekiĝo. Tiuj tondraj sonoj laŭdiĝis pli kaj pli, por fine silentiĝi dum tri aŭ kvar horoj. La fiŝkaptistoj diras, ke tia bruo malfaciligas ilian laboron, ĉar timigas fiŝojn. La “tondrado” dependas de la vetero, tial ĝi ne okazas ĉiutage. En tiaj tagoj mi ŝatis promeni en la arbaro kaj ĝoje observi la venantan Printempon. Kiam la akvoj liberiĝas de glacio, sur ĝia surfaco plenas je krevoj kaj dispartiĝas. 

La unua printempa pasero! Tiel komenco de la jaro portas al ni pli junan esperon ol iam ajn. Pluvoj, nebuloj kaj sunvarmo fandas la neĝon kaj la tagoj iĝas pli longaj. Meze de marto, trans la krudaj nebuletaj kampoj, mi aŭdis trilojn kaj ĉirpadon de la orienta blubirdo (Sialia sialis /ang: eastern bluebird), de melospizo/? (Melospiza melodia /ang: song sparrow) kaj de ruĝflugila agelajo (Agelaius phoeniceus /ang: red-winged blackbird). Iliaj voĉoj estis ankoraŭ tre mallaŭtaj, miksitaj kiel lastaj neĝflokoj kiuj falis surteren. La surlaga glacio ankoraŭ estis preskaŭ 30 centimetrojn dika.

(Ĉi tie la aŭtoro notis, ke en jaro 1845 Valen estis komplete malfermita, t.e. libera de glacio, la 1-an de aprilo. Sekvajare – la 25an de marto….)

Ĉiutage la temperaturo kreskis kaj homoj loĝantaj apud la rivero aŭdis ĉiunokte konsternan bruon, similan al artileria pafado. Tio estis ĝojkrio de la rivero liberiĝanta de la katenoj, en kiuj ĝin tenis glacio vintre. Pasis kelkaj tagoj kaj la akvoj forportis ĉiujn flosglaciojn.

Kiel bona estas ĉi tiu sezono por rakontoj, tradicioj kaj la verkotaj historioj! Eĉ la riveretoj ĝoje brilas inter la senfoliaj arboj. Marĉa akcipitro (Circus cyaneus hudsonius /ang: marsh hawk) flugas malalte super la herbejo por ĉasi ranojn aŭ aliajn afmibiojn kiuj ĵus vekiĝas post la vintrodormo. 

Marĉa akcipitro

Valden degelas rapide, unue laŭ siaj du kanaloj, situitaj en la nordokcidenta angulo de la bordo. Granda parto de la glacio jam rompiĝis kaj flotas aparte. En la arbustoj mi aŭdas denove melospizon (Melospiza melodia) kanti apud la bordo: ĉip, ĉip, ĉip – ĉe, ĉar – ĉe ŭiss, ŭiss, ŭiss – (vidu /aŭdu ĉi tie). 

Melospizo

Sed baldaŭ subita vento igas lagakvon maldiafanta kaj la birdo eksilentas. Malgraŭ tio rubando de ŝaŭma akvo brilas en la sunradioj. En ĝi aperas brila svarmo de fiŝoj, tiel proksimaj unu al la alia, ke oni ŝajnas vidi unu gradan fiŝon. Jen la kontrasto inter vintro kaj printempo: Valden estis morta kaj ekvivas denove.

La vetero varmiĝas kaj mi povis aŭdi pepadon de purpura hirundo (Progne subis) /ang: purple martin) kiun vi povas observi kaj aŭdi ĉi tie.  En vesperoj, la migra turdo (Turdus migratorius /ang: american robin) anoncas ke la printempo jam venis.  La kreskantaj apud mia domo rigida pino (Pinus rigida /an: pitch pine) kaj arbustaj kverkoj rektiĝas siajn branĉojn en la freŝa verdo, lavita per pluvo.

Rigida pino

Lignoŝtipoj stokitaj apud la domo iĝas malhelaj. Inter la nuboj mi aŭdis krion de brantoj /sovaĝaj anseroj (Branta canadiensis) kiuj flugis malalte, lacaj post longa veturo de sudaj landoj. Tiuj sonoj penetras aeron kvazas plendo serĉanta konsolon. Mi staris ĉe la pordo kaj aŭdis malpaciencan susuron de iliaj flugiloj. Rimarkinte lumon en mia domo, la birdoj ŝanĝis la direkton kaj surakviĝis meze de Valden. Morgaŭ ili flugos norden,rekte al kanadaj lagoj. Mi fermis la pordon kaj tiel pasis mia unua printempa nokto en la arbaro. 

Roka kolombo

En aprilo mi denove ekvidis rokajn kolombojn (Columbia livia /ang: rock pigeon) flugi en malgrandaj grupoj.  Preskaŭ en ĉiuj regionoj, alvenon de ĉi tiu nova sezono heroldas la pioniroj: testudoj kaj ranoj, vekiĝintaj de vintrodormo. La birdoj aperas ornamitaj en bela plumaro kaj el grundo ŝprucas verde la unuaj printempaj plantoj. Jarsezonoj moviĝas de poluso al poluso kaj protektas ekvilibron de la tuta naturo. 

Ni ĵus pasumadis vintre, dum la printempo transprenis la regon ĉie. En tiel freŝaj matenoj la pekoj ŝajnas ne plu militi ĉar venas la tempo de pardono. La printempa beleco kaŭzas eĉ fiulon reveni al sia infaneca senkulpeco. Ankaŭ la najbaroj aspektas pli afablaj kaj bonintencaj. Eble hieraŭ iu estis drinkulo, ŝtelisto, aŭ volupta perversulo kiu meritis malestinom anstataŭ kompaton, tamen en ĉi tiu unua printempa mateno li ekstaras liberigita de malespero. Jen beleco de la renaskiĝanta naturo mirigas ĉiun kaj lia elĉerpita korpo vokas ĉesi diboĉadon por ke la vejnoj povu denove ĝui la beatan energion de la serena mateno. Revenas la infaneca pureco ke ĉiuj liaj eraroj estu pardonitaj. La plantoj naskas denove la junajn branĉetojn kaj burĝonojn por komenci la sekvan jaron de sia vivo. Tiel do la homo povas partopreni la ĝojon de la Kreinto, kiu emas pardoni ĉiun homon lia humileco. 

La 29an de aprilo mi fiŝkaptis apud la riverbordo. Starante sur grasa brizao/? (Briza media /an: quaking grass ) kaj salikradikoj, mi vidis ondarton (Ondatra zibethicus /ang: muskrat) kaŭri kaj baldaŭ mi ekaŭdis unuopan klak-sonon. Alte aperis kaprimulgo (Antrostomus vociferus) /an: nighthawk) kiu soris inter la nuboj, ĝoje transkapis kaj la suno brilis sub ĝiaj flugiloj, kvazaŭ sur satena rubando. Tia vidaĵo povas inspiri ĉies animon kaj ĝi memorigis al mi pri falko-dresado, la nobla kaj kaj poezia sporto. 

Kaprimulgo

Ho jes, mi trairis tiujn herbejojn en multaj matenoj, kaj saltis de unu terĝibo al la alia, de salik-radiko al salik-radiko. Tiam la rivervalo kaj la arbaroj estis tiel puraj kaj helaj, ke ilia brilo povus veki eĉ tiujn dormantojn entombe. Ĉio devas vivi en tia lumo, kiu plej bone atestas pri senmorteco. Dum ĉiu printempo revenas la konataj demandoj el Evangelio: ‘Ho morto, kie estas via venko? Ho morto, kie estas via pikilo?’ *  (La E-tradukon de ĉi tiuj frazoj ni trovis ĉi tie – /1Kor-15.55).

Komence de majo, intensa verdeco kovras multajn arbojn en la ĉirkaŭaĵo: kverkoj, aceroj aŭ hikorioj. Pin-arbaroj brilas en suna lumo eĉ en nubaj tagoj, kiam nebuleto roliĝas de la montetaj deklivoj. 

Familio de kolimboj

La 3an de majo mi ekvidis kolimbon (Gavia immer /ang: loon). 

Alflugas ĉi tien la sekvaj birdoj kaj apudlage mi aŭdis voĉojn de hilociklo (Hylocichla mustelina /ang: wood thrush), la bruna toksotomo/? (Toxostoma rufum) /ang: brown thrasher), salikturdo (Catharus fuscescens /ang: veery), pipilo (Pipilo erythrophthalmu /ang: eastern towhee), kontopo/? (Contopus virens /ang: wood pewee) kaj de la aliaj. 

Nia vilaĝa vivo stagnus apatie sen la ĉirkaŭantaj ĝin arbaroj kaj herbejoj. Ni bezonas fortiĝi de la naturo, vadi apud marĉoj, en kiuj kaŝiĝas botaŭro (Botaurus  lentiginosa) /an: bittern)Nur solecaj birdoj konstruas tie siajn nestojn. Vagante en silento, vi aŭdos krion de galinago (Gallinago delicata /ang: snipe), rimarkos inside rampantan vizonon (Neovison vison /ang: american mink) kaj flaros la susuran ciperacon

La naturo neniam troas por ni, ĝi pridonacas nin per sia vervo. Eĉ trisemajna pluvo donas al ĝi freŝan energion.

__________________________________

Leave a Reply

Your email address will not be published.

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: