NOVA URBO – Aŭgusto 2018

NOVA URBO – Aŭgusto 2018

Ni protektu la heredaĵon

En lastaj jaroj oni produktas en la mondo verŝajne pli da libroj ol homoj povas ilin tralegi. Tion eĉ pli komplikas la inundo de alispecaj kulturvaroj (ekz. aŭdio- kaj video-diskoj, interreto ktp).

La saman problemon alfrontas la internacia E-kulturo. Ni observas, ke stoko de niaj bibliotekoj kaj libroservoj pligrandiĝas kaj la libroj tamen ne sufiĉe (aŭ tute ne) vendiĝas. En tia situacio tre urĝas transigi al cifereca sistemo eble plej multajn E-tekstojn, ilustraĵojn kaj sondiskojn /sonbendojn. 

Biblioteko Hodler ĉe UEA-oficejo en Roterdamo.

Kaj kion fari kun klasikaĵoj de E-literaturo? Je la komenco, necesa prizorgi tiujn plej valorajn. Eble en tia formo ili pli facile vendiĝos aŭ oni povas ilin prunti elektronike el Hodler-Biblioteko de UEA aŭ pere de aliaj libroservoj.

Ni protektu elektronike

nian heredaĵon

En la tempoj, kiam tradiciaj bibliotekoj serĉas aliajn metodojn ol pruntado de libroj (ekz. ekzpozicioj, kulturaj eventoj) – la ideo de Interreta Arkivo (Internet Archive) esperigas atingebli la kulturajn heredaĵojn por ĉiuj.  

Pli kaj pli da socioj konsentas pri la esenca graveco gardo kulturajn valoraĵojn. Ja sen tio la homaro perdos sian memoron kaj ne kapablos lerni el siaj sukcesoj kaj eraroj. Ĝis nun, tian protektadon celis bibliotekoj kaj muzeoj, kies profesiuloj prizorgas la fizikajn objektojn, kiel ekz. libroj aŭ arkeologiaj elfosaĵoj. Sed kion fari en la proksimiĝanta epoko, kiam oni ĉie uzos la ciferecan teknologion (an: digital artifacts*)? Ĉu vi imagas kiel por la estontaj generacioj ebligi atingon al scio pri ilia propra kulturo kaj heredaĵo? Nuntempe oni transigas tion al cifera formato de interreto. Sed tiu stokado ĉiam estas tre domaĝebla kaj facile malaperonta (aŭ forigota).  

Al tiaj zorgoj intencas respondi unu senprofita organizaĵo nomita Internet Archive (I.A. – Interreta Arkivo).  Kreis ĝin Brewster Kahle – komputila inĝeniero kaj imagipova entreprenisto.  Antaŭe li elpensis Vast-aeran Informservilom (Wide Aera Information Server).  Atingante depon-spacon de 10 petabajtoj (= potenco de 1000kilobajtoj),  Kahle starigis eĉ pli ambician celon:  krei tutmondan elektronikan arkivon.  En ĝi estu konservitaj eble plej multaj artfaraĵoj, disponeblaj ne nur al sciencistoj aŭ historiistoj, sed ankaŭ al ĉiuj homoj. 

 

Unue oni devis aĉeti tre grandan konstruaĵon kun bone cirkulanta aero.  En ĝi estos instalita kie multega elektronika aparataro.  La serĉado gvidis lin al malofte uzata templo de Christian Science Church, lokita en urbo San Francisco, subŝtato Kalifornia. 

Tiel estiĝis la plej granda elektronika biblioteko, malfermita al tuta mondo.   Kvankam fondita private, la Interreta Arkivo  estas senpaga por ĉiuj uzantoj. Ĝi enhavas ne nur amason da skanitaj libroj kaj periodaĵoj, historiaj dokumentoj sed ankaŭ elektronike ciferigitajn disaŭdigojn, podkastojn, muzikon, videojn.  Tie troviĝas eĉ malnovaj versioj de retpaĝara (TTT-ejo), same kiel malfacile trovebla programaro /softvaroj.  

La Interreta Arkivo funkcias surbaze de tiuspecaj organizaĵoj kaj kunlaboras kun plej grandaj kulturaj, teknologiaj kaj registaraj institucioj. Tiel ĝi formas Aliancon de Malfermitaj Enhavoj (AdME / OCA – Open Content Alliance). La alianco helpas konstrui konstantan arkivon de diverslingvaj ciferecaj tekstoj kaj plurmedioj. Tiu enhavo estu malfermita al ĝenerala uzado, por ke ĉiu facile povus konatiĝi kun riĉa panoramo de la naciaj kulturoj.   

Sur la komputila ekrano ni vidas foje la mesaĝon: Ĉi tiu retpaĝo ne plu atingeblas (“This webpage is no longer available”). Tiun problemon solvos la retejo “Wayback Machine” – WaBa / Maŝino Reven-voja), pere de kiu vi facile retrovos kion vi bezonas. Kial rehavigi malnovajn paĝojn de interreto? Ĉar ĝia celo estas servi ne nur al grandaj firmaoj (korporacioj) aŭ registaroj, sed ankaŭ al ĉiu individua homo. Ĝi estas multfoje pli granda io pli ol iu ajn elektronika enciklopedio. Imagu, ke jam originala versio de WaBa komenciĝis kun 10 miliardoj da paĝoj! 

Pri tiu fantazia entrepreno, reĝisoro J. Minard faris 13-minutan filmon, en kiu Kahle kun la aliaj fondintoj klarigas kiel la arkivo disvolviĝis de ideo ĝis la reala projekto.  Kun kelkaj kolegoj, Kahle starigis ege ambician celon: katalogi ĉion ĝis nun elektronike registritan en la mondo.  Ili celas dokumenti ĉiuspecan informon kiu ekzistas. Por tion fari, oni bezonas nur volon por pasigi konkretan dokumenton aŭ kronikon de nia kultura heredaĵo al niaj posteuloj. 

 Alia branĉo de Interneta Arkivo estas Malfermita Biblioteko (Open Library), el kies katalogo vi povos elekti librojn, kiuj aperis en ĉiu konata lingvo. Tiuj libroj prunteblas kiel skanitaj kopioj. La tekstoj facile redakteblas kaj eblas presi el ĝi iun aj paĝon aŭ paragrafon. Laŭ lastaj informoj, la katalogo mencias pri 100 milionoj da libroj. Tamen ne timu pri futuro de la tradiciaj, fizike presitaj libroj. Ili ekzistos ĉiam en la tradicia formo ĉar homoj tion ŝatas. Gravas ankaŭ ke kopioj de la plej valoraj libroj ekzistu ne nur elektronike, sed ankaŭ fizike en kelkaj sekuraj lokoj.

Cetere, la ciferecan kopion de ĉiu libro oni sendas el Interreta Arkivo al granda Amsterdama Biblioteko (Nederlando) kaj al egipta Aleksandrio, kiu servos por Afriko kaj Okcident-Azio.

En Aleksandrio staris unu el sep mirindaĵoj de la antikva mondo:  la ĉ. 120 metrojn alta  “Lumturo de Aleksandria” (Lighthouse of Alexandria, foje nomata Pharos of Alexandria /greke:  ὁ Φάρος τῆς Ἀλεξανδρείας) kiun konstruis helenoj /antikvaj grekoj en la 3a jarcento antaŭ Kristo. La turo disfalis pro tertremo en la 14a jarcento.

En Aleksandrio antaŭ 2000 jaroj ekzistis la plej granda biblioteko de la tiama mondo.  Onidire ĝi enhavis ĉion kreitan dum kaj antaŭ la Helena Epoko, de kiu sian komencon prenis la okcidenta civilizacio.  Bedaŭrinde la biblioteko forbrulils komence de la pasinta jarmilo kaj ĉiuj trezoroj tie kolektitaj pereis en la fajro.  La fondintoj de Interreta Arkivo volas konservi ĉion eblan por ke tia tragetio neniam ripetiĝu.  

La projekto de Interreta Arkivo konstante kreskas kaj antaŭenigas facilan akireblon al universala scio, senpage por ĉiuj.

Artikolon verkis Lorraine Lipson el Aŭstralio / por “Living City”.

__________________________________ 

Specialaj gastoj  (parto 2)

Kiuj restas

Maria-Carolina el Junquito vizitis kun geamikoj la Floreda-komunumon, lokitan malproksime de la urboj kaj atingebla nur per ĵipo* (speciala veturilo, konstruita por vojaĝi sur malebena, primitiva grundo).

Junquito, la hejmurbo de Maria-Carolina.

Kamparanoj vivas tie en malriĉeco, mankas elektro kaj bazaj produktoj. Ŝi proponis krei la “komunion de bonaĵoj” kaj proponis ke ĉiu donacu libere kion ajn ne estas necesa, ekz: vestaĵoj, ŝuoj, manĝaĵo, medikamentoj, amuziloj k.t.p.  La propono estis tuj akceptita aplaŭde. Montriĝis, ke unu familio uzas tre malofte tiajn varojn, kiuj estas urĝe bezonataj de la alia. Tiel kreiĝis la familia atmosfero de kunlaboro kaj frateco; la homoj fidas, ke vivo ne estas tiel malespera kiam oni vivas inter geamikoj. Oni ĉiam povas malfermiĝi al bezonoj de la alia, sen atendi helpon de malproksimo. 

Puerto Ayacucho estas urbeto en kiu vivas iom pli ol 40 mil loĝantoj, ĉefe en la aborginaj /indianaj komunumoj. Lokita apud rivero Orinoco* (eo: orinoko) kaj ĉe landlimo kun Kolombio, ĝi estas samtempe la ĉefurbo de venezuela Subŝtato Amazona. La tiea loĝantaro vivas en tre malfacila medio. En tiu malriĉa regiono oni trovas oron kaj loka loĝantaro vivas sub teroro de armitaj civilbandoj (geriloj). Dum pafado ofte mortas hazarde pasantaj homoj. Unu el ili estis juna kabo Felipe, protektante sian fraton de la gerilanoj. Lia morto ŝokis la komunumon, kaj unuecigis la junularon kunlabori persiste por paco. 

* La 2140-kilometra Orinoko fontas en Kolumbio, plejparte fluas tra Venezuelo kaj fine formas la grandan riverdelton ĉe Atlantika Oceano.

*

PS: Ĉi tiu artikolo priskirbas la konkretan situacion de la venezuelaj elmigrintoj. Sed, por pli bone kompreni la tutan tragedion, ni rigardu ĝin laŭ pli vasta perspektivo. La kelkjaran krizon kaŭzis i.a. eksterlandaj sankcioj (ekonomiaj punoj), ĉefe de Usono kies registaro ne rekonas la voĉdonojn okazintaj en Venezuelo. Eĉ pli, oni minacas puni tiujn firmaojn, kiuj perados eksporti venezuelan nafton, la ĉefan fonton de venezuela malneta enspezo.

Multaj demandas: kial Venezuelo, lando mondskale plej riĉa je nafto, alfrontas tiel grandan ekonomian katastrofon? En la vendejoj mankas bazaj produktoj kiel manĝaĵo kaj medikamentoj. La mono estas preskaŭ senvalora, frapita per altega inflacio. 

La venkinta prezidento ricevis 68% de voĉdonoj, sed li anoncis konstruadon de “21-jarcenta socialismo” en kiu ekzistu socia sekureco, medicinaj servoj kaj edukado atingebla al ĉiu. Tiucele oni devas dividi la profitojn el nafto inter ĉiuj civitanoj, inkluzive tiujn plej malriĉajn. Tion malakceptas la eksterlandaj firmaoj, kiuj ĉerpas grandegajn profitojn el nafta kaj petrola industrio – malgraŭ ke li ne ŝtatigas la fabrikojn. Malgraŭ ĉio la eksterlandaj potencoj postulas, ke li transdonu la postenon al “pli konvenaj” kandidatoj.

La opozicio (apogata ĉefe de Usono) ofte batalas uzante la junularon, kiu ĵetas ŝtonojn kaj botelojn kun benzino, pafas kontraŭ la polico, prirabas vendejojn, baras stratojn per mebloj kaj brulantaj rubaĵoj.  En tiel aranĝita kaoso ne nur ambulancoj ne povis veturigi venditojn al hospitaloj, sed foje eĉ la tuta transportado ĉesas funkcii.

Longiĝas listo de la ŝtatestroj, kiujn ne ŝatas la mondaj potenculoj.  Sur la foto, la prezidentoj de:  Urugvajo, Brazilo, Venezuelo, Argentino, Ekvadoro kaj Bolivio.

Dum tia tumultaro, jam centoj de hazarde pasantaj homoj perdis la vivon. En la regionoj de kaoso kaj perforto, kreiĝas paradizo por diversaj spekulantoj. Laŭ sendependaj ĵurnalistoj, la ĉefaj amaskomunikiloj prisilentas tiun fakton, ke en Venezuelo okazas ankaŭ amasaj demonstracioj, kiuj apogas la prezidenton.  Jen kiel la  t.n. “monda opinio” formiĝas.  Sendepende kiu rajtas: la elektita prezidento, lia opozicio aŭ la eksteraj fortoj – plej multe suferas simplaj homoj, kiuj travivas foje nur danke al tia helpo, pri kiu vi ĵus legis.

_______________________________

Fado – La reĝino (parto 1)

Amália da Piedade Rebordão Rodrigues naskiĝis la 23an de julio 1920. La naskiĝloko estis Lisbono Fundão, kie ŝi estis baptita kaj registrita en la tiea paroĥo Sauto da Casa. El tiu urbeto devenas ŝiaj patrino kaj avo, kiu estis forĝisto. Kaj en Fundão naskiĝis ŝia pli juna fratino, Celeste Rodrigues kiu ankaŭ estas fadistino (kantistino de fado). La familio estis tre malriĉa kaj kiam ili translokiĝis al Lisbono, juna Amália devis eklabori diversloke, ekz. vendadi frutktojn en la havena varfo (ĉerivera planko sur fostoj).   Apud la rivera Taĵo-bordo ekzistas kvartalo de Alfama, la “lulilo” de fado

En sia 15-a jaraĝo Amalia komencis kanti amatore. Kantado de fadoj kreskigis ŝian polularecon en revuoj kaj estradoj. Tiel, en jaro 1939, por Amália malfermiĝis pordoj al brila profesia kariero. Unu el tiuj kantoj, kiuj markis firme ŝian karieron estas “Nigra boato” /aŭskultu – Barco negro   

Matene mi vekiĝis tremanta pro la timo, ke vi taksos min malbela. /  Sed viaj okuloj neis tion kaj la suno ĝojeniris mian koron. (Bis / ripetu)

Tiam mi ekvidis krucon sur la roko kaj via nigra boato dancis en lumo. /  Via mano svingis inter la kandeloj kaj la maljunulion aŭguris, ke vi ne revenos. / 

Sed ili eraras – la frenezaj virinoj!

Mi scias, ho amato, ke vi eĉ ne eliris. /  Ja ĉirikaŭ mi ĉio diras, ke vi estos kun mi por ĉiam. (Bis / ripetu)

En la vento, kiu ĵetas sablon je la fenestroj; Same en akvo kantanta kiel en la fajro; en varma lito, sur malplenaj benkoj, en mia brusto – vi estos kun mi por ĉiam.

 

Lerta kaj bone edukita komponisto Frederiko Valério rekonis tuj la grandan talenton de Amália. Konvene por ŝia profunda voĉo, li kreis multajn kantojn kaj foje aldonadis orkestran akompanon.

La unuaj prezentaĵoj estis modestaj, tamen plenaj de ĝojo kaj juneca optimismo.

Tiuj melodioj transpaŝis limojn de la tradicia, simpla fado kaj signife riĉigis ties formojn. Dum la 1940a jardeko Amália fariĝis tre fama en tuta Portugalio kaj oni oferis al ŝi aktoradon en filmoj:  “Mi ne scias kial vi foriris” / Não sei porque te foste embora  .  

Mi ne scias kial vi foriris. / Mi ne scias, kion malbonan mi faris al vi, se tio gravas. / Mi nur scias, ke la tago finiĝas kaj mi eĉ ne scias, kial vi ne venos por frapi mian pordon.

Mi ne scias, eble vi nun ŝatas iun alian? Ĉu mi jam estas morta al vi? / Mi ne scias, mi ne scias kaj mi ne plu ĉagrenas. Vi ne lasos min – obstinas la kapo.

Post tio, mia deziro malaperis. Mi ne plu volas vian amon. / Mi ne volas jam renkonti vin, nek aŭskulti, nek paroli kun vi.

Ĉu vi ne vidas, ke mi forgesis vin kaj ne volas pensi pri vi? / Aŭ tamen sentu tiun varmecon. Ĉar mi ne volas, ke vi rimarku ĉi tiun amon, kiun vi ne bezonas.

 

Fine de la 2a mondmilito Amália Rodrigues vizitis Brazilon kaj tie aperis ŝia unua longluda disko. Poste ŝi edziniĝis kun brazila inĝeniero César Seabra (filo de portugalaj elmigrintoj). Sekvis eksterlandaj koncertoj kaj Amália veturis tra kelkaj eŭropaj landoj. En tiutempa programo “Coimbra” precipe famiĝis la samtitola kanto, konata internacie kiel “Aprilo en Portugalio” /aŭskultu –  Avril au Portugal 

Mi trovis mian aprilan revon kun vi en Portugalio.  / Ni malkovris tie romanon, pri kiu ni neniam sciis.

Mia kapo revis en la nuboj, la koro varmegis kaj mi diris kvazaŭ ebrie: “Mi amas vin”.

Malgajas la realeco kiam ni ekscias, ke tiel aspektas aprila amo en Portugalio.

Muziko kaj vino min konvikis, ke vi estas mia. Sed tio estis nur iluzio – la printempo min trompis.

Mateno alportis pluvon, kies gutoj similas al larmoj. /  La revo finiĝis, sed mia koro diras: “Mi amas vin”.

Amália ŝatis klasikan muzikon kaj en siaj kantoj uzis ofte tekstojn de portugalaj poetoj. Kelkaj el ili komencis verki speciale por ŝi, kio altigis artnivelon de fado – ĝis tiam konata kiel muziko de laboristoj kaj kamparanoj.

En 1954 ŝi ludis en franca filmo de H.Verneuils “Les Amants du Tage” – por internaciaj spektantoj titolita La amantoj de Lisbono./ The lovers of Lisbon.  Tiam ŝi multe koncertis en Francio kaj Britujo. La turnopunkto en ŝia internacia kariero estis koncerto en la prestiĝa Olimpia Halo (Olympia Hall) de Parizo. Tiun konstruaĵon vivigis majstre Bruno Coquatrix kaj, invitante la plej famajn artistojn, igis ĝin la muzika ĉefsalono de Eŭropo.

Tie Rodrigues koncertis dum dek sezonoj, kompreneble ankaŭ en la fanca lingvo: “La domo en haveno” / La maison sur le port : 

Estis kantoj, jes – kantoj. Viroj trinkis kaj sonĝis en la domo de haveno. La knabinoj tie ridis forte. Vino kantigis ĉiun. /  Fiŝistoj venis ĉi tien sencele kaj diros multe al vi.  Antaŭe ili disvolvis la retojn kaj nun varmiĝos apud ni en la domo de haveno. 

La fenestrokovriloj malfermiĝis kaj ekde tiam rido de la knabinoj forflugis. Kie malaperis la floraj kurtenoj kaj koloraj lampoj?  / Maria kun belaj haroj kaj nudaj brakoj – kie vi estas?  Ŝajnas, ke ĉio jam mortis ĉi tie, en la domo de haveno. 

Tamen iunokte mi revenis kaj esperis ke ni kantos kiel antaŭe. Sed, krom la dancantaj paroj, nenio estis tie – nur la ombroj de pasinteco. Vane mi serĉis la kanbinon, kiun mi amis. Kiu do povas nun kanti? Mi diru al vi, ke ĉio mortis – mortis en la domo de haveno.

Ne temas pri mia pasinta jardudeko. Mi ploris ĉi tie kun la knabioj. Sed niaj kantoj kaj amoj ripozas nun en paco. / Kion mi dirus al Maria, al aliaj knabinoj? Ja niaj koroj mortis ĉi tie, en la domo de haveno.

Ŝia voĉo ampleksis tiam pli da gamoj. Sian repertuaron Amália pligrandigis je aliaj formoj, inkluzive la stilon de opera. Ŝia voĉo ampleksis jam pli gamojn.  Rodrigues ekloĝis en Parizo kaj fariĝis preskaŭ tiel populara en Francio, kiel en sia naskiĝlando.

Ili kunkantis, komence iom timete sed poste pli kaj pli laŭte:  “Rozeto de Arga-Montaro” /aŭskultu –  Rosinha Da Serra D’Arga :  

Kiam mi lasis “min” – mi perdis fingroingon, sur kiu estis la vortoj: “Viva Portugalio”.  / Vivu Portugalio! Vivu Portugalio! Forirante, mi donis la fingr-ingon!

Ho, mia Rozinjo, mi amos vin. Ekde taga sunlumo ĝis la nokta luno! /  De nokta luno, de nokta luno – ho, mia Rozinjo, mi amos vin!

Ho, mia Rozinjo, mia marstelo vi foriras al Lisbono kaj lasas min!  / Do lasu min, lasu min – ho, mia Rozinjo, mia marstelo!

Ho mia Rozinjo, vi foriras al Lisbono de mia koro, sed ne forprenu la pasion.  / Ne prenu pasion, ne prenu pasion el mia koro. Ho, mia Rozinjo!

Ho, mi iros, mia Rozinjo, mi iros. Mi promesas ne mensogi, ne mensogi.  / Sed mi foriros, mi foriros – ho, mia Rozinjo!

(Artikolo daŭrigota en la dua parto)

________

_____________

 

La Torĉo

Monda Pokalo (parto 2)

Finiĝis la 21a “Monda Pokalo” – tiel oni nomas la mondan ĉampionadon en futbalo, kiun partoprenis la 32 plej bonaj naciaj teamoj.  Futbalo estas verŝajne tiu sporto, kiu ĝuas la plej grandan popularecon.

Orkestro ludas por adiaŭo, dum la ferma ceremonio. Meze staras vulpo “Zabivaka” – maskoto de la ĉijara ĉampionado.

En la ferma ceremonio partoprenis famaj sportistoj kaj popularaj artistoj el diversaj landoj. Ili kantis, muzikis kaj dancis, malgraŭ ke dumtempe sur la moskvan stadionon ekfalis pluvego.  Ĉi tie vi povas rigardi la filmeton (3:39) pri tiu ceremonio.  Kun la infanoj kantas la soprana opera kantistino A.Garifullina kaj – ĉu vi kredas? – tamburas la fama brazila futbalisto Ronaldinho.  

Hodiaŭ ĉiuj scias, kiu venkis la pokalon kaj ni sendas al vi la duan parton pri ĉi tiu plej populara sporto. Survoje al fina venko, la francaj futbalistoj malvenkis nur unufoje – kontraŭ Urugvajo kaj unufoje remisis – kun Danlando. Ĉiujn ceterajn ili venkis. 

La originalan skulptaĵon por la monda pokalo faris itala artisto S.Gazzaniga. Ĝi montras du futbalistojn kiuj levas la terglobon. La rondan bazon ĉirkaŭas rando, sur kiu oni gravuras nomojn de la venkintoj en ĉiu sekva monda ĉampionado. La pokalo konsistas el 18-karata oro, pezas iom pli ol ses kg kaj altas 36 centimetrojn. La originala pokalo apartenas al FIFA (Feteracio Internacia de Futbalaj Asocioj) kaj ĝi estos al neniu transdonita. Anstataŭe, la orkovritan replikon (duplikaton) oni enmanigas al kapitano /grupestro de la venkinta teamo. 

Krom la ĉefa Monda Pokalo, ekzistas ankaŭ aliaj trofeoj, per kiuj oni premias la unuopajn sportistojn, kiuj elstaras en sia pozicio. Temas pri:

1.Ora pilko” / Golden ball, por la plej bona futbalisto de la tuta turniro.

Unuafoje oni uzis tiun ĉi pokalon en jaro 1982 kaj ricevis ĝin i.a.: inter ili, plej multe el Brazilo (i.a. Didi (Waldyr Pereira), Pelé, Garrincha (Manuel dos Santos) kaj Ronaldo de Lima. La trofeon ricevis du sportistoj el Argentino: D.Maradona kaj L.Messi. La ceterajn landojn reprezentis nur unuopaj premiitoj, ekz.: J.Cruyff – Nederlando, B.Charlton – Anglujo, F.Puskás – Hungario, kaj Z.Zidane – Francio.

2. Samjare estis anoncita la “Ora ŝuo” / Golden Boot kaj inter la premiitoj ni trovas tiujn nomojn: J.Cruyff – Nederlando, Pelé – Brazilo, B.Charlton – Anglujo, Garrincha (Manuel dos Santos) – Brazilo, F.Puskás – Hungario /.. / D.Maradona – Argentino, Z.Zidane – Francio, L.Messi – Argentino. 

Ĉijare, al tiu societo aliĝis anglo H.Kane, kiu entute sukcesis futpafi ses golojn kaj verŝajne atingus pli, se lia teamo enirus la finalon. 

3.  Nun ni dediĉu pli da atento al veraj, kvankam malpli celebrataj herooj de futbalo – la golkaptistoj (aŭ, pli koncize, goluloj). Ili devas ja gardi la golejon (“pordegon”) kontraŭ la tuta konkuranta teamo.  Pro tio la goluloj meritas apartan artikolon. 

Tradicio de la “Ora ganto” /Golden glove  estas samlonga kiel la ĉampionado mem (ekde jaro 1930). Jen parto de tiu elita listo de la futbalaj gardistoj el: Urugvajo – L.Mazurkiewicz, Argentino – U.Fillol kaj S.Goycochea; Italio – D.Zoff kaj G.Buffon; Francio – J.M.Pfaff; Belgio – M.Preud’homme; Kostariko – L.Gabelo; Anglujo – G.Banks; Germanio – S.Maier, M.Neuer; Hispanio – I.Casillas. Dum la 21 Futbalaj Ĉampionadoj, trifoje estis elektitaj goluloj el Urugvajo kaj Germanio, dufoje el Argentino, Italio kaj Belgio.   Krom la menciita Thibaut Curtois, grandan respekton dum la ĉi-jara ĉampionado atingis irana golulo Alireza Beiranvand, kiu faris ion preskaŭ maleblan:  sukcese defendis la golejon kiam la monda celebritulo Ronaldo punŝotis la penalon.  En tia situacio, la golulo restas kutime sen ŝancoj ĉar nur 11-metra distanco dividas lin de la punkto, kie troviĝas la rapidege flugonta pilko.  

Ĉi tie vi povas rigardi tiun emocian momenton sur mallonga (0:27) filmeto .  Rezulte, Portugalo atingis apenaŭ remison kaj estis haltigita survoje al monda pokalo.   

*

4.  Statuon por la plej talenta (ne pli ol 21-jara) junulo ricevis membro de la franca teamo, K. Mbappé.  La plej juna premiito en la historio estis la mondfama Pelé kiu, honorigata per tiun trofeo, estis apenaŭ 17-jarulo. Ricevante la trofeon, la 19-jara Mbappé esprimis ĝojon esti nomumita same kiel Pelé antaŭ jaroj. Tamen oni ne komparu lin kun la rekonita legendo de futbalo, ĉar “… La reĝo restas ĉiam reĝo” – diris modeste Mbappé. 

*

5.  Ekzistas ankaŭ la tre prestiĝa premio nomata “Honesta ludo” /Fair Play en la formoj de diplomo kaj de eleganta statuo. 

Tiel honorigata estas tiu nacia teamo, kiu kolektis eble plej malmultajn pun-kartojn (flavajn aŭ ruĝajn). Fine de la ĉijara ĉampionado (World Cup nomata ankaŭ Mundial-2018) la specialaj diplomoj kaj eleganta statuo estis donacita al futbalistoj el Hispanio, kiuj ricevis entute nur du flavajn punkartojn. 

Cetere, ilia golulo Iker Casillas apartenas al plej bonaj en la mondo kaj li oficiale prezentis la ĉefan trofeon sur la turnira stadiono (dekstra foto). 

__________________ 

Nia Vilaĝo  (Homo kaj naturo)

Utilaj plantoj:

Rosmareno

la simbolo de amo kaj fideleco

Rosmareno, konata en botaniko kiel “oficina rosmareno” (scienca nomo: Rosmarinus occicinalis) estas ĉiamverda arbusto el familio de lamiacoj (Lamiacae*). Originale ĝi kreskis sur Krimea Duoninsulo kaj en la regionoj de Mediteranea Maro. Pro diversaj kaŭzoj, oni ŝatis tiun ĉi planton jam en la antikva epoko. La nomo “rosmareno” konsistas el du latinaj vortoj: rozo kaj maro. Etimologio (scienco pri deveno de vortoj) klarigas, ke temas pri la “mara rozo” kies odoro informis la maristojn surmare, ke ili proksimiĝas jam al ĉeflando.

En sia natura medio, rosmareno povas atingi pli ol 2-metran altecon sed en diversaj landoj ĝi oni kreskigas ĝin malalta en ĝardenoj aŭ florpotoj, surbalkone. Branĉetoj de tiu planto aldonas aromon kaj spicon al viandaj kaj legomaj manĝaĵoj sed, laŭ kulinara tradicio de kelkaj landoj, ĝi estas uzata ankaŭ en teo aŭ eĉ en desertoj.  Ĉiukaze, vi povas ĵeti rosmarenan branĉeton al boilata saŭco aŭ supo, kiu por viaj gastoj belodoros kaj eble pli bongustos. 

Kiel herbaĵo, rosmareno utilas kontraŭ bakterioj kaj virusoj, helpas dum alergio, reŭmatismo aŭ aliaj doloroj. Listo de ĝiaj avantaĝoj por sano estas longa, interalie por plibonigi cirkuladon de la sango, dum la sentoj de apatio, malforteco, kapdoloro aŭ depresio. Pro tiel multaj avantaĝoj, la planto estas ofte uzata en la kosmetika industrio.

Laŭ popola tradicio, la branĉetojn de rosmareno kun kolora rubando oni donacis al gastoj dum geedza ceremonio, ĉar tio simbolis amon kaj fidelecon.  

Pri rosmareno ekzistas ankaŭ popolkantoj kaj inter ili “Alecrim, alecrim” prezentita de portugalaj infanoj. La sama melodio akompanas la filmeton (3:20), kiu montras pli detale ĉi tiun planton

Rosmareno

(E-tradukaĵo el portugala originalo)

Rosmaren’ rosmaren’ kun saŭcoj,

pro vi miaj okuloj krias.

Ho, mia amo

Kiu diris al vi,

kiu floro sur la monteto

apartenas al rosmareno?

Rosmareno, rosmareno, rosmareno

kiu naskiĝis sur la monteto

sen esti semita?

Kiu diris al vi,

kiu floro sur la monteto

apartenas al rosmareno?

 

___________________________

Leave a Reply

Your email address will not be published.

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: