Dum jardekoj, Bruno Coquatrix invitadis koncerti en “La Olimpia” centojn da tre bonaj artistoj ne nur el preskaŭ tuta Eŭropo (inkluzive Ĉeĥoslovakion, Sovetunion kaj Jugislavion), sed ankaŭ el AFRIKO (Algerio, Egiptujo, Kamerunio, Sudafriko); el Nord- kaj SUDAMERIKO (Argentino, Bolivio, Brazilo, Ĉilio, Kanado, Kolombio, Kubo, Meksikio Peruo, Usono); el AZIO (Egiptujo, Japanio, Libanujo, Turkio).