NOVA URBO – Oktobro 2019
Se iu infano en via familio havus atentomankan kaj hiperaktivan perturbon – AHP / ADD (Attention deficit disorder), tion verŝajne neniuj gepatroj volos aŭdi. Sed kiam tiu ĉi familio ĝin malkovris en sia infano, tio fariĝis lerniga katalizilo (kunigilo?) al pli profunda aŭskultado kaj por akompani la infanon pacience kaj sindono.
Kreski kun infanoj
“Vivante apud nia infano, ni malkovris unuecon en nia familio”. Tian sintenon akceptis Natalija kaj Damijan Obadic el Slovenio, geedziĝintaj antaŭ 14 jaroj. Ili havas kvar infanojn kaj antaŭ tri jaroj en tiu plej juna, 6-jara Lovro, estis diagnozita atentomanka kaj hiperaktiva perturbo (AHP).
Tamen la gepatroj spertis, ke amo kaj delikataj rilatoj faciligas iugrade la kuracadon. Tia aliro malkovras foje surprizajn solvojn, kvankam rapida plibonigo ne okazas. Ĉiu tago alportas novan defion. Sed unueco kaj fido inter la famili-membroj subtenas tiujn klopodojn.
Natalija, kiel vi reagis eksciante, ke via infano suferas pro AHP ?
Mi estas instruistino, tiaj mi tuj pensis pri tiuj infanoj kiuj havis la saman problemon kaj malfacilaĵojn kiuj ili devas alfronti. Samtage mi parolis kun Damijan kaj ni komprenis ke en tiu sanstato de Lovro, iu devas pasigi kun li multe da tempo. Tial unu el ni forlasu sian laboron. Ni havis hipotekon kaj niaj du salajroj apenaŭ sufiĉis por repagi la ŝuldojn. Do lasi un laboron estus ĉi-kaze granda ofero.kaj la decido estis por ni malfacila. Estis tamen klare ke nia Lovro postulas multe da amo, tempo kaj energio. Ni alprenis la riskon kaj kredis ke kun amo kaj reciproka komprenemo nia familio eltenos ĉion.
Ĉu tiu vivsperto instruis vin pri io nova?
Antaŭ ĉio ni lernis aŭskulti Lovron tre atente. Kiam iu petas ke li faru ion, oni devas certiĝi ke li fakte komprenas kion vi diris. Poste sekvu lin kaj kontrolu ĉu li vere tion faras. Se ne, tiam direktu lin pacience al tio kion li celis fari. Sen tio, li forgesos kaj konstante revenados al ludado. Imagu, ke por tia infano plenumi eĉ simplan taskon eble signifos supreniri altan monton.
Tia “monto” aspektas al li tro kruta, do la knabo rifuzas tion fari. Foje aperas krizo kun nekontroleblaj krioj, piedbatoj aŭ disĵetado de objektoj. En tiaj momentoj trovu manieron direkti lin trankvile kaj milde al tasko, kiun li celis fari . Ni lernis, ke nia reciproka amo kapabligas helpi Lovron kaj kompreni kion ni faru al li en konkreta situacio.
Kiel vi traktas la malfacilaĵojn de la ĉiutaga vivo?
Ni preĝas kun li ofte kaj petas ke Dio helpu lin venki la malsanon. Lovro scias pri sia malsano kaj tio estas jam la granda paŝo. Antaŭ ĉio ni komprenis kiel gravas, ke li sentu nian senkondiĉan amon por li. Tio utilas sekvi bone la instrukcioj de specialisto.
Ĉu viaj ceteraj tri infanoj ankaŭ prizorgas delikate sian plej junan fraton? Kiaj estas rilatoj inter ili?
Ni parolis kun ili pri la bezonoj de Lovro, kion ni povas atendi de li kaj kiel helpi lin daŭre en la ĝusta maniero. Ĉar tia devontiĝo estas tre laciga, ni konsentis ke ĉiu akompanu lin dum malsamaj tagoj de semajno. Ni kuraĝigas la triopon esti pacienca kiam ili petas Lovron plenumi iun taskon. Li devas lerni, ke estonte venos devoj, kiujn li nepre finfaru. Kaj ili vere helpas lin. Ni rimarkis la diferencon jam post tri monatoj. Unuvespere ni diris ke Lovro surmetu sian piĵamon kaj sidiĝu ĉe la tablo. Imagu, ke li vere tion faris – sen distriĝo. Tio estis granda familia festo!
PS: Ĉi tiu artikolo atingeblas en kelkaj lingvoj. Se vi deziras, ni povas ĝin sendi al vi – menciu en kiu lingvo. Lige kun tia problemo, ni ricevis materialon (ankoraŭ ne tradukitan) – kiel helpi atentomankan infanon per muziko.
*
“ Nova Urbo” (Città Nuova / New City) estas internacia socikultura magazino de Fokolara Movado, kiu antaŭenigas ideojn kaj konkretajn projektojn serve al reciproka kompreno kaj unueco en familioj, komunumoj kaj – je pli vasta skalo – inter homoj de diversaj nacioj, kredoj kaj sistemoj. Fondinto de tiu movado, Chiara Lubich ricevis UNESKO-premion por Paca Edukado en decembro 1996.
Città Nuova /New City eldoniĝas ĉe Internacia Fokolar-Centro en Italio kaj aperas en multaj aliaj lingvoj /landoj: ARGENTINO – Ciudad Nueva; AŬSTRALIO – New City; BELGIO – Nieuwe Stad; BRAZILO – Ciudade Nova; BRITUJO – New City; BULGARIO – Nov Svjat; ĈILIO – Ciudad Neava; ĈINIO (Hongkongo) – San Sin Seung; DANLANDO – Ny Stad; ESPERANTUJO – Nova Urbo; FILIPINOJ – New City; FRANCUJO – Nouvelle Cite; GERMANIO – Neue Stadt; HISPANIO – Ciudad Nueva /Ciutat Nova (en kataluna lingvo); HUNGARIO – Uj Varos; JAPANIO – Uno; KANADO – Nouvelle Cite; KENIO – New City /Nouvelle Cite; KOLOMBIO – Ciudad Nueva; KOREUJO – Kumul; KROATIO – Novi Svijet; LIBANUJO – Citte Nouvelle; NEDERLANDO – Nieuwe Stad; OCEANIO – New City; POLLANDO – Nowe Miasto; PORTUGALIO – Cidade Nova; RUMANIO – Oras Nov; SLOVAKIO – Nove Mesto; SLOVENIO – Novi Svet; SVEDIO – Enad Värld; SVISLANDO – Citta Nuova; URUGVAJO – Ciudad Nueva; USONO – Living City; VENEZUELO – Ciudad Nueva.
____________________________
.
La magia rondo de Esperanto-instruado (Parto 2)
Orname al ĉi tiu (iom kritika) artikolo, ni aldonas kelkajn ilustraĵojn pri diversaj E-kursoj. Tio memorigu ke – danke al niaj plej bonaj aktivuloj – okazas ankaŭ io pozitiva en la Esperanto-instruado.
Nian mini-galerion komencas unu eble plej sukcesaj E-instruistoj, des pli valora ĉar vivanta en la grandega Azia kontinento. Kaj nun ni transiru al la artikolo.
*
Trairinte la historion de metodiko pri fremdlingva instruado, ni proksimiĝis al 2011a jaro. Kiel statas la esperanta metodiko pri fremdlingva instruado post 123 jaroj ekde publikigo de la Unua Libro? Kiujn taŭgajn instrumetodojn ĝi aplikas, ĉu la plej kaj efikajn? Kiamaniere oni instruas la kvar lingvajn lertojn, la gramatikon kaj la vorttrezoron? Kia estas la enhavo de la lernolibraj tekstoj? Estas pluraj demandoj, al kiuj ni volus trovi respondon.
Promenante en la centro de mia urbo, mi eniris librovendejon kaj ekvidis starantan flanke bretaron kun lernolibroj por fremdaj lingvoj. Bonŝance ankaŭ du lernilojn de Esperanto. Inter esperantistoj tiuj libroj estas nomataj “furoraj” kaj havas multajn nacilingvajn versiojn. Sidiĝinte en kvieta loko, ni malfermu la lernolibrojn de la angla kaj germana. Ili estas destinitaj por junaj komencantoj. En ĉiu el ili frapas nin abundo da diverstemaj, atentokaptaj tekstoj — legaĵoj kaj dialogoj. Krom tekstoj kutimaj por tiu ĉi nivelo (mi, mia familio, mia ĉambro, mia lernejo k.s.), ni trovas tiajn pri: sportoj, diversaj manieroj pasigi liberan tempon, junulara klubejo, amuzparko, sanfavoraj manĝaĵoj, moderna scienca muzeo, klimato en diversaj mondpartoj, film- kaj sportsteloj, famaj filmreĝisoroj, kantistoj kaj modo. Karakteriza trajto de tiuj tekstoj estas ilia allogeco. Ili temas pri tio, kio interesas nuntempajn homojn. Unuj el ili plilarĝigas nian scion pri la mondo, aliaj interese rakontas pri ordinaraj kaj neordinaraj personoj, ankoraŭ aliaj distras kaj amuzas.
.
Legenda profesoro István Szerdahelyi gvidis Katedron pri Interlingvistiko ĉe Budapeŝta Universitato. Sub lia gvidado diplomiĝis tie diversnaciaj, altkvalitaj E-instruistoj. Lian “Internacian Lernolibron” oni uzis por la kvinlanda inter-lerneja kursaro. Tio daŭris paralele en Aŭstrio, Bulgario, Hungario, Italio kaj Jugoslavio.
*
Kaj nun ni enrigardu en la unuan el la du aĉetitaj Esperanto-lernolibroj por sciiĝi, kiajn tekstojn ĝi entenas. Nu, estus ege malfacile nomi tiujn tekstojn allogaj aŭ interesaj. Ili koncernas preskaŭ nur ĉiutagajn aferojn, kaj ilia temaro koncentriĝas ĉirkaŭ hejmo kaj lernejo. Ili rakontas pri aferoj banalaj kaj de ĉiu konataj.
El tiu lernolibro ni ekscias i.a., ke ĉevalo ne estas frukto, ke tabulo ne estas besto, ke Petro ne estas virino, ke sur la mano estas kvin fingroj, ke Petro kaj Maria havas unu patron kaj unu patrinon, ke neniu homo povas vivi sen la kapo, ke Petro estis malgranda kiam naskiĝis, ke la patro estas pli juna ol la avo ktp. En la dialogoj aperas surprizaj demandoj kaj respondoj, ekz.: A: Maria, ĉu vi sidas? B: Jes, Petro, mi sidas. (…) A: Ĉu ankaŭ mi sidas? B: Ne, vi ne sidas, vi staras.; aŭ: A: Ĉu (…) kato estas en la ĝardeno? B: Ne, ĝi estas en la domo, sub la tablo. A: Ĉu ankaŭ vi estas sub la tablo? B: Ne. Mi staras apud vi.
Ĉi tiu stilo, similanta infanan babiladon, estas aplikata tra la tuta libro. Lernado per ĝi postulas de la uzanto reinfaniĝon. Ĝia aŭtoro sekvas la ĝisfunde kritikitan ideon, jam antaŭ jarcento. Ne estas tamen tute klare, ĝis kiu aĝo oni devas regresi. Komence de la libro ŝajnas, ke temas pri la aĝo de pli-malpli sep jaroj, sed en la antaŭlasta leciono troviĝas sufiĉe kurioza legaĵo — popola fabelo pri malbona lupo kaj sep kapridoj — konformanta intelekte al trijaruloj.
Rezulte ne eviteblas pretervidi, ke temoj koncernantaj ĉiutagaĵojn estas bonaj kaj dezirindaj nur en la komenca periodo de lingvoinstruado, kiam ĉe la lernantoj ankoraŭ ekzistas “ĉarmo de noveco”, kiam kunestado kun la nova lingvo estas per si mem sufiĉe alloga kaj ekscita. Tamen tiu ĉarmo kaj tiu ekscitiĝo rapide forpasas, kaj daŭrigado de la sama temaro kondukas al enuiĝo kaj senmotiviĝo por lernado. La aŭtoro de la libro ŝajnas ne scii, ke lerniloj kun tiaspeca enhavo ĉesis esti verkataj antaŭ proksimume kvardek jaroj. Por tion malhelpi, jam devas jam post kelkaj lecionoj necesas elkonduki la lernanton el la ĉambro, domo kaj ĝardeno en pli vastajn spacojn kun interesaj aventuroj.
Laŭ multaj anoncoj, tiu ĉi lernolibro instruas Esperanton per la rekta metodo. Iuj povus prave demandi: Kial la rekta? Kial ne unu el la pli modernaj? Ĉu la rekta metodo estas optimuma por la instruado de Esperanto? Ĉu ĝi entute estas ankoraŭ uzata? Ja rekta metodo, post sia spektakleca falo meze de la 20a jarcento, ne tute malaperis.
Al la demando, ĉu la rekta metodo estas bona por la instruado de Esperanto, oni devas respondi nee, pro tri kialoj:
- Unue, ĉar tiu metodo evidentiĝis malĝusta por asimilado de fremda lingvo sammaniere kiel de la gepatra. Dum la gepatra lingvo estas alproprigata en naturaj kondiĉoj, la fremda estas lernata en kondiĉoj artefaritaj.
- Due, ĉar per la rekta metodo estas tre malfacile instrui adoleskanktojn kaj plenkreskulojn. Personoj alkutimiĝintaj al memstara pensado kaj intelekta aktivado rapide tediĝas per la naiveco de la rektametodaj demandoj kaj respondoj. Pro tio ilia interesiĝo pri la lingvo rapide perdiĝas.
- Trie, ĉar instrui per la rekta metodo signifas rezigni pri eksponado de la plej grava atuto de Esperanto: ĝia gramatiko. La imitado de la instrumaniero de naciaj lingvoj, en kiu la gramatikaj klarigoj estas enkondukataj kvazaŭ tra malantaŭa pordo, ne ŝajnas esti bona ideo. Kontraŭe al la komplikaj nacilingvaj gramatikoj, kies reguloj elvokas ĉe multnombraj lernantoj frustriĝon, la Esperanta gramatiko estas valoro en si mem.
Ja la plej ofta motivo iganta homojn lerni Esperanton ne estas — kiel ĉe la naciaj lingvoj — ligita kun perlaborado de mono, studado aŭ eksterlandaj vojaĝoj, sed kun deziro ekscii, kiel funkcias la mekanismo de konstruita lingvo.
Parolante en la gepatra lingvo, ni pensas pri tio, kion diri, ne kiel diri ĝin. Kiam, dum akto de parolado, en nia kapo aperas ia penso, ĝi tuj estas esprimata per vortoj, kiuj venas aŭtomate kaj aranĝiĝas en frazon. Kiel atingi tian aŭtomatecon en fremda lingvo? Tio ĉi estas la kerna demando de ĉiuj sinsekvaj lingvoinstruaj metodoj. Ili okupiĝas pri personoj, kiuj lernas lingvon en nenaturaj kondiĉoj kaj per nenatura maniero.
Ĉu la foliumata lernolibro havigas tiajn rimedojn, kaj ĉu ĝi certigas la necesan aŭtomatecon, ebligantan pensadon en Esperanto? Bedaŭrinde ne. La interrete trovebla aserto de la aŭtoro, ke “la lernantoj, helpe de bildoj kaj analogio, subkonscie ricevas klarigojn de novaj elementoj kaj sekve ekzercas ilin ĝis alproprigo”, atestas pri senbaza optimismo kaj dezirpensado. Lingva materialo, por esti vere alproprigita, devas post la fazo de prezentado trapasi duan fazon — de multnombraj, multspecaj kaj intensaj firmigaj ekzercoj. Tiuj en la lernolibro apenaŭ ekzistas, kaj plurokaze tute mankas.
En la malnovaj lernolibroj la firmigaj ekzercoj estis enuige naivaj. Nuntempe oni faras tiuspecajn ekzercojn pli allogaj, ĉar la aŭtoroj konstruas ilin ĉirkaŭ interesaj aferoj, personoj kaj faktoj. Por tion apliki al E-instruado, niaj aŭtoroj devas posedi pli vastajn metodikajn sciojn. Juĝante laŭ tiu ĉi lernolibro, anstataŭ per scioj oni sin gvidas per nura intuicio, kiu povas esti devojiga.
*
Nun ni malfermu la duan Esperanto-lernolibron. Ĝi estas maldika, 64-paĝa libreto, konsistanta el 12 lecionoj, kiuj okupas nur 26 paĝojn. El ĝia subtitolo ni ekscias, ke ĝi prezentas apartan metodon. La aspekto mem de la libro kaj la strukturo de la lecionoj (legaĵo, novaj vortoj, ekzercoj, gramatiko) ne lasas dubojn. Temas pri la gramatik-traduka metodo en ties preskaŭ pura formo. Tiu ĉi lernilo ŝajnas esti plia pruvo, ke en la komenco de la 21a jarcento la ĝenerala tendenco instrui Esperanton estas dorse turnita al la nuntempaj direktoj en la metodiko de fremdlingvo-instruado.
El aparte eldonita instrukciaro por kursgvidantoj oni povas sciiĝi, ke la aŭtoroj de ĉi tiu lernolibro “ellaboris lernolibron kiu estis liberigita de ĉio balasta, tiel ke komencantoj en minimuma tempo ellernu sufiĉaĵon por la plej ĉiutagaj bezonoj”. En la enkonduko ili skribas, ke per komputila analizo ili selektis 500 plej ofte uzatajn Esperantajn vortradikojn, el kiuj oni povas krei kelkajn milojn da vortoj. La lernilo, laŭ la menciita instrukciaro, povas esti aplikata en du specoj de kursoj: ekspresaj (24-horaj, okazigataj dum du semajnfinoj) kaj “malrapidaj” (24- ĝis 30-horaj, okazigataj dufoje semajne po du lernohoroj dum ses ĝis ok semajnoj).
Lernolibro por ekspresa Esperanto-kurso estas aplaŭdinda ideo, sed la sama libro uzata por kurso ordinara vekas seriozajn dubojn. Ja prezenti al lernantoj pli-malpli kompletan skizon de la gramatiko dum kvar rapidkursaj tagoj estas io alia ol instrui al ili la lingvon en neintensa kurso, gvidata laŭ kutima maniero.
La demandoj, kiujn ni trovas en ĉi tiu libro, estas pli kaptiloj ol ekzercoj, kiuj disvolvas la parollerton. Aldona kuriozaĵo estas, ke tiujn demandojn oni devas respondi. Jen kelkaj ekzemploj: Ĉu vi scias, ĉu Anna ŝatas la novan kanton pri malriĉulo kaj belulino?, Kie vi vidis maljunulon kaj junulon kiuj portis grandan tablon, mi serĉas ilin longe?, Ĉu vi deziras ke mi hodiaŭ montru al vi la plej novan libron pri infanmalsanoj?, Kiam vi rimarkis ke la tuta familio nomas min bonulo?, Kial la samajn ideojn diversaj homoj klarigas diversmaniere? Kaj kiel respondi ekzemple la demandon: Ĉu vi ofte vidas la policiston, kiu loĝas en la loĝejo super vi? Probable la plimulto de la lernantoj ne loĝas en loĝejo sub policisto, sekve ne estas sciate, ĉu ili diru Jes aŭ Ne. Do eble estas egale, kion ili respondu. Se tiel, la komunika valoro de la demando estas nula, kaj la lernantoj povas konkludi, ke per Esperanto oni nur ŝajnigas komunikadon.
Foje la demandoj konsternas per sia absurdeco, ekz.: Ĉu vi volas lerni kun hotelisto?, Kiam vi aŭdos la tutan lecionon, ĉu vi fariĝos trankvila?,Ĉu vi havas pli multajn problemojn kun viaj gepatroj aŭ kun Esperanto?, Ĉu tiu informo dolorigis vin?, Al kiu vi volis paroli pri via mono?, Kial vi vendis vian plej belan tablon?, Kial vi deziras ke multaj personoj vidu vin?, Kiu proponis al vi supreniri la pomujon? Igi komencantajn lernantojn senprepare kaj senprizorge respondi tiajn demandojn estas kolrompa entrepreno. Ne povante rspondi, ili povas sin senti senhelpaj kaj frustriĝintaj.
En sia instrukciaro, la aŭtoro(j) proponas, ke la lernantoj — senprepare kaj memstare — skribu eseetojn pri diversaj, rekomendataj de ili temoj: Mia plej granda problemo, Kial homo vivas, Kio estas nacio, Kio estas rasismo, Kio estas en la kosmo. Ĉi tiu propono signifas fakte inviton restarigi praktikon forĵetitan antaŭ jardekoj. Tiam la skribado de fremdlingvaj temlaboraĵoj estis koŝmaro de la lernantoj, kaj ilia korektado, koŝmaro de la instruistoj. La lernantoj, alfrontigite kun taskoj superegantaj iliajn lingvajn eblojn, produktis kreaĵojn tiom plenplenajn de eraroj, ke estus malfacile rimarki iajn ajn metodikajn avantaĝojn de tia laboro. Poste la metodikistoj tute rezignis pri aplikado de temlaboraĵoj en komenca periodo de fremdlingvo-instruado.
*
Ekde la komenco de sia ekzisto, Esperanto estas plej ofte instruata per la gramatika-traduka metodo, la plej ŝatata de lernolibro-aŭtoroj kaj instruistoj. En la 1920aj jaroj populara en Esperantujo iĝis ankaŭ la rekta metodo en ties Cseh-variaĵo. Kvankam en la dua duono de la 20a jarcento iomete karieris inter esperantistoj la aŭdlingva metodo, kaj sporade aperadis alimetodaj adaptaĵoj kaj diversspecaj eklektikaĵoj. La aparta inklino de la Esperantaj lernolibro-aŭtoroj al la gramatika-traduka metodo fontas el la simpla fakto, ke ĝi ne postulas de ili metodikajn sciojn. Do, E-lernolibrojn komencis verki multaj amatoroj, kies sola kvalifiko estas fervora amo al Esperanto.
La rekta metodo estas dua preferata de esperantistoj. Ĝi, pro la legendo de Andreo Cseh, daŭre vivas en ilia konscio kaj — kiel ni vidis supre — povas renaskiĝi en ekstreme mirigaj formoj. Esperanto restis en la magia rondo de tiuj du metodoj, nun rigardataj kiel malmodernaj, neekonomiaj kaj neefikaj. En komparo kun nuntempaj lernolibroj por instruado de naciaj lingvoj, precipe la plej grandaj, la supre analizitaj du Esperantaj lerniloj prezentiĝas kiel kuriozaĵoj de pasinteco.
.
Blazonoj de la du universitatoj, kie prof. Koutny studis en Budapeŝto (la maldekstra), sub gvidado de prof. Szerdahelyi kaj tiu de UAM en Poznano/ Poznań (dekstre), kie ŝi instruas interligvistikon kaj esperantologion ekde pli ol 20 jaroj.
Por ke ĉi tiu situacio ŝanĝiĝu kaj la Esperanto-lernolibroj ĝisdatiĝu, estas necesa profesiigo kaj kompetentigo de la Esperantaj instruistoj kaj aŭtoroj de lernolibroj. Bonaŭguran laboron ĉi-kampe jam de dek du jaroj faras la Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano, Pollando, gvidataj de prof. dr Ilona Koutny. La finstudintoj ricevas diplomon rajtigantan instrui Esperanton en lernejoj, kiu estas agnoskata de ĉiuj landoj de la Eŭropa Unio.
.
Tio donas esperon, ke senhalte kreskos la nombro de kvalifikitaj Esperanto-instruistoj, kiuj fine forlasos sian aermankan izolejon, kaj ke ne diletantoj, sed profesiuloj ekverkos Esperanto-instruilojn.
Edward MALEWICZ
______________________________
.
Kurso por junaj afrikanoj
“Trovu vian pasion, kia ajn ĝi estas. Eniru ĝin kaj faru, ke tio fariĝos parto de via vivo. Tiam vi ekvidos, ke grandaj aferoj okazas al vi kaj pro vi”. Tiuj ĉi vortoj de Allan Armstrong resumas atmosferon de la kurso okazinta en Nairobi (eo: Najrobio), la ĉefurbo de Kenio.
Tiu renoviga kurso titoliĝis Solidare por nova Afriko kaj estis organizita por junaj gvidantoj. Unu el pioniroj de la kurso estis B.M. Nsavyimana, instruisto ĉe Universitato de Orienta Afriko. Li klarigis, ke la kurso celas esplori kaj sperti la ideon de socia gvidado, kiu devus enradikiĝi en valorojn kaj tradiciojn de afrika kontinento. “Zorgante pri la komunuma vivo, oni uzu modernajn ilojn kaj sinceran, amikecan lingvon. Se tio rilatas al nia estonteco, ni devontiĝu sen prokrasto. Tiel ni faros fundamentojn por la kulturo de unueco”.
Efikeco de tiuj klopodoj estis faciligita per kunlaboro inter kelkaj universitatoj, Movado por Politika Unueco, Neregistara Organizaĵo New Humanity (Nova Homaro) kaj UNESKO. La ideo venis de afrikaj studentoj ĉe Sophia Universitato. Ili formis ligitan komitaton por transformado kaj kultura renovigo de la nova Afriko.
La kursan programon realigis dudek prelegantoj el diversaj afrikaj landoj. Tio estis la unua sesio de 3-jara programo, en kiu oni lernos pri respondeca civitaneco, interkultura fenomeno de Afriko, malfacilaŭoj kaj estontaj defioj de la kontinento k.t.p.
“Nia veturo ĵus komenciĝas” – anoncis la kursa retpaĝo. Afrika, precipe ĝia orienta parto, spertas komplikan serion de politikaj, sociaj kaj kulturaj ŝanĝoj. Unu el ties efektoj estas necerta estonteco, kion esprimas precipe la junaj homoj. Ili scias, ke devas okazi gravaj ŝanĝoj en la progreso sed restas malaktivaj fronte al diversaj konfliktoj inter politikistoj, armitaj grupoj kaj etnoj.
Analizante tiujn faktorojn, afrikaj absolventoj de Sophia Universitato komprenas, ke kun siaj samaĝuloj oni devas pozitive kontribui al kelkdekjara strategia plano por Afrika Unio. Tiucele estas organizata ĉi tiu kelkjara kurso por la respndecaj gvidantoj. La disvastiĝanta reto kunigas la junularon konstrui Afrikon tia, kiun ili deziras.
_________________________________
.
La finna vojo (Parto 3)
Vortoj el kovrilo de “La finna vojo” :
Sorto de la lando dependas ne nur de ties grando aŭ malgrando nek sole de eksteraj eventoj, sed ankaŭ de la decidemo de la popolo reteni sian suverenecon kaj sendependecon. La plej populara finna verkisto, Mika Valtari skribis: “dum la mondhistorio sputas fajron kaj minacon…” – mi sentas necesa determini la pozicion de nia malgranda lando en la granda mondo. (…)
Por verki tiunĉi libron, mi trastudis miajn paroladojn, skribojn kaj notojn. El ili fontis multspecaj ideoj. Mi kolektis ilin kaj dispartigis en dek ĉapitrojn. Mi esperas, ke la pripensoj de ĉi tiu verko ne restos sole miaj.
Verkite en Tamminiemi, printempe 1980
.
.
Finnlando en Eŭropo kaj en la mondo
La ekstera politiko havas la taskon ĉiel gardi kaj progresigi la interesojn de sia lando. Ekzistas nek kaŭzo nek rajto allasi, kie ideologiaj simpatioj kaj antipatioj aŭ emocioj influu la ĝeneralajn direktivojn. Singardemo estis kaj ĉiam estos la ĉefa principo de finna ekstera politiko. Neniu lando disponas pri natura ordo aŭ natura “rajto” al siaj teritorio kaj suvereneco. Oni devas rekonkeri tion ĉiutage (kaj) antaŭ la okuloj observi la interesojn de grandpotencoj.
.
Supraj fotoj: Ges-roj Urho kaj Silvi Kekkonen kun siaj genepoj
Laŭ ni, intenca kverelado kun aliaj malbone taŭgas por mezurilo de sendependeco. Ni preferas teni decan sinregadon. Fanatikaj starpunktoj malofte ŝanĝas iradon de la aferoj. Per ilia elmontro ni eble povas kvietigi nian konsciencon aŭ senti momentan sinadmiron, tamen tio restas ofte ilia sola atingaĵo.
Al tio ligiĝas agado, kiun Dag Hammarskjöld (ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj en jaroj 1953-1961) siatempe difinis “antaŭpreventa” diplomatio. Tio signifas: malhelpi danĝerojn antaŭ ol ili fariĝas tro grandaj. Malfrue, oni povas nur etendi al diversaj moralemaj esprimoj, gestoj kaj sintenoj sed ili havas plejofte nur manifestacian signifon.
.
Serve al mondpaco
Malgraŭ ke ni estas malgranda, neŭtrala lando en la fora nordo, nia pozicio povas esti utiligata ĉe internaciaj konsultiĝoj. Multfoje aŭdiĝis la deziro, ke Finnlando povu elmeti proponon, kiuj havus ŝancojn fariĝi akceptita internacie. (…) La “sekreto” de la neŭtraleca politiko ne trovebles en tio, ke iu lando anoncas sian aspiron efektivigi neŭtralecan politikon. Decidas tio, ke aliaj landoj ĝin fidu kaj plej gravas, ke la najbaroj ne pridubu ĝian aŭtentecon. Ni povas distrumpeti nian amikecon, konvinkadi pri nia neŭtraleco kaj alpelacii al niaj tradicioj, sed kiam oni ne konfidas tion ĉi, ni tordas ŝnurojn el sablo.
Apogiĝi al ekstera subteno signifus submetiĝi al io nekonata kaj semi malpacon. Kaj sekreta diplomatio, aplikata en interŝtataj rilatoj, akiris fian eĥon kun la fluo de jarcento. Starante ekster la eventualaj konfliktoj, nia intereso igas nin strebi efikigadon de la mondvasta sistemo de kolektiva sekureco. Tion celis la sukcesa Konferenco pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo por kies organizado ni laboris kaj kiun gastigis Helsinki en 1975. Ĝi estis la mejloŝtono de paco dum streĉaj jaroj de la malvarma milito. ( La sekva konferenco okazis post du jaroj en Belgrado kaj tie aktivis jugoslavaj esperantistoj – red.)
Pri Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj
Izoliĝi disde internacia kunlaboro estus neebla en la praktiko; krome ĝi estus kontraŭa al niaj interesoj. Eble loka kolizio aŭ milito ne gravas por la potenculoj, sed por malgrandaj nacioj ĝi povas esti fatala. ‘Bedaŭrinde, strebado al paco ne estas tiel drameca kaj impresa kiel milito‘ – konstatis trafe John F. Kennedy.
.
Ni dolore konscias, ke la kolektiva sekureca sistemo de UN ne funkcias en la maniero, kiun ties fondintoj celis en 1945. Neniu nacio, precipe malgranda, povas konstrui sian sekurecon ekskluzive sur UN. Tamen oni ŝuldas al tiu organizaĵo – almenaŭ parte – ke dum lastaj jardekoj ne ekflamis la nova mondmilito. Malgraŭ siaj diversaj malperfektaĵoj, ni estas pretaj apogi UN. Kiam ĝi bezonas helpon en porpacaj aktivaĵoj ni povas disponigi pactenajn trupojn.
Mi neplu estas tiel nefidema pri la influpovo de malgrandaj ŝtatoj. Tamen mi eĉ hodiaŭ opinias ke, por esti sukcesa, la sekurecpolitiko de malgranda ŝtato devas suĉi energion el iagrada nacia egoismo, instinkto de sinkonserveo. Aliflanke, la nacia intereso devas kongrui kun la tuthomara – diris J.V. Snellman (finna sciencisto kaj sociaganto) antaŭ cent jaroj.
La juna generacio
Por pli junaj generacioj, la tempoj de milito kaj perforto jam estas historio. Estas ĝojige, ke nia junularo – feliĉe libera de la amaraj spertoj el proksima pasinteco – vidas Finnlandon situita milojn da kilometroj de la sangaj konfliktoj. Povas esti, ke la generacioj kiuj spertis la militon, estos ĝis la fino kaptitoj de sia historio. Tamen la pasinteco, eĉ obskura kaj sanga, estu ne tiom por prihonto, kiel por lerno.
. . .
Mallongigoj uzitaj en “La finna vojo”: AKI – Traktato pri Amikeco, Kunlaboro kaj Interhelpo; EEK – Eŭropa Ekonomia Komunumo (EEC); ELKA – Eŭropa Liberkomerca Asocio (EFTA); KEI – Konsilio de Ekonomia Interhelpo (SEV, Comecon); KSKE – Konferenco pri Sekureco kaj Kunlaoro en Eŭropo; NATO – Nordatlantika Traktat-Organizo; Nordek – Nerealiĝinta ekonomia komunumo de Nordio; UN – Unuiĝintaj Nacioj.
Konklude / epilogo
Gvidi Finnlandon dum la malvarma milito similis al ŝnurdanco (danco sur streĉita ŝnuro /tightrope walking) kaj la prudenta strategio de Paasikivi-Kekkonen montriĝis probable la plej optimuma /sekura por tiu tempesta periodo. Malgraŭ la tre malfacila situacio de Finnlando post la 2a mondmilito, nuntempe la danĝero de miskomptrnoj kaj eraroj estas esence malpli granda ol en la pasinteco.
.
Maldekstra foto: En norda Finnlando ekzistas nacia parko nomita memore al Urho Kekkonen.
.
Eble la Kekkonena politiko de neŭtraleco estis disputiga, tamen ĝi profitis por ekonomio de sia lando. Kiel sciate, Finnlando ne apartenis al la socialisma bloko, nek estis membro de la Eŭropa Ekonomia Komunumo /EEK. Eĉ pli interese: kiam sep ŝtatoj (Aŭstrio, Britujo, Danlando, Norvegio, Portugalio, Svedio kaj Svislando) fondis en Stokholmo la Eŭropan Liber-Komercan Asocion (ELKA /EFTA – European Free Trade Association), Finnlando ankaŭ tie ne membriĝis. Malgraŭ ĉio, la finnaj firmaoj povis komerci facile ne nur kun Sovetuio, sed ankaŭ kun la tuta Eŭropo. Ne miru do, ke sur la monbileto valora je 500 finnaj markoj aperis la vizaĝo de prezidento Kekkonen.
Kelkfoje prezidento Kekkonen faris ion malplaĉan al Usono kaj foje rezistis kontraŭ la sovetaj premoj. Sed ĝenerale ambaŭ potencoj respektis la memstaran neŭtralecon de Finnlando. En 1962, Finnlando gastigis la 8-an Mondan Festivalon de Junularo kaj Studentoj kun la partopreno de 18,000 gejunuloj el 137 landoj.
Helsinki estis la sola urbo de la okcidenta /norda Eŭropo, kiu kuraĝis akcepti tiun eventon (malgraŭ la surlokaj protestoj). Estus tamen bone, se junularo de diversaj partoj kaj sistemoj povu renkontiĝi. Ĉu la nuntempa TEJO kunlaboras kun iuj grandaj movadoj ?
En la finna ĉefurbo sian oficejon havis ankaŭ Monda Pac-Konsilio – MPK /WPC- World Peace Council, la ne-registara organizaĵo, kiu estas parto de la Unuiĝintaj Nacioj. Ĝi kunlaboras kun UNESKO, UNCTAD ( (la UN-Konferenco pri Komerco kaj Disvolvado), kun Afrika Unio, Ligo de Arabaj Ŝtatoj kaj kun multaj aliaj organizaĵoj. Unu el ili estis Mondpaca Esperanto-Movado (MEM), kiu ŝajne jam ne plu funkcias.
Valoras aldoni, ke – malgraŭ sia neŭtraleco – Finnlando ne membriĝis al Movado de Senaliancaj Ŝtatoj / Non-Aligned Movement – NAM. Tiu movado ekestis en jaro 1947, dum la konferenco en Nov-Delhio kaj inspiris ĝin Mahatma Gandhi – kreinto de la moderna Hinda Unio kaj gvidanto de la neperforta rezisto kontraŭ maljusteco. Post la murdigo de Gandhi, tiujn ideojn transprenis lia disĉiplo Jawaharlal Nehru, kiu invitis al kunlaboro la prezidentojn: indonezia Sukarno, Kwame Nkrumah el Ganao, egiptan Gamal Naser kaj Josip Broz-Tito el Jugoslavio. Ili ĉiuj estis la unuaj ŝtatestroj de siaj ĵus liberigitaj landoj. Movado de Senaliancaj Ŝtatoj decideme kontraŭas ĉiujn formojn de perforto, konfliktoj kaj milito, kiuj devas estis solvitaj nur per pacaj metodoj: dialogo, internaciaj konsentoj kaj rekonitaj traktatoj. Neniu rajtas ataki alian landon aŭ miksiĝi en ties internajn aferojn. Nuntempe al tiu movado apartenas pli 100 landoj kaj siatempe ilia voĉo tre gravis dum la kunsidoj de UN. Kun tia kontribuo, la mondo estus hodiaŭ pli sekura.
La tradicie pragmatisma politiko de Finnlando estas daŭrigata ankaŭ post la epoko de Urho Kekkonen. Aktuala finna prezidento, Sauli V. Niinistö okupas la postenon ekde 2012 kaj baldaŭ post la elektiĝo li vizitis Rusion por antaŭenigi la duflankan komercadon. Kun la rusa prezidento li parolis pri sporto (hokeo estas tre populara same en ambaŭ landoj) kaj pri aliaj temoj, sed neniu de la du ŝtatestroj miksiĝis en la internan politikon de la alia. S-ro Niinistö konfirmis, ke Finnlando pretas helpi kiel makleristo / peranto inter Rusio kaj la ceteraj landoj de Eŭropo. Akvita neŭtraleco de Finnlando ĝuas ne nur la multjaran respekton, sed ankaŭ kontribuas al normaligo de internaciaj rilatoj.
.
Dekstra ilustraĵo: Varma pacmesaĝo de la neĝa Finnlando.
Oktobre 2016, s-ro Niinistö vizitis Iranon kaj, du jarojn poste, Finnlando gastigis la prezidentojn de Usono kaj Rusio dum la pintkunveno de tiuj du ŝtatoj. Meze de la ĉijara januaro, la finna prezidento renkontis en Pekino la ĉinan ŝtatestron Xi Jinping por diskuti komunajn aferojn, interesaj por iliaj du landoj. Dum la vizito en Hindujo, li subskribis kontrakton pri ambaŭflanka kunlaboro en la progresintaj teknologioj. Aldone, s-ro Niinistö ricevis honoran doktorecon ĉe hungara Eötvös Loránd Universitato, la sama en kiu ekzistis dum jardekoj katedro pri esperantologio kaj interligvistiko.
~ * ~
Lingvaĵo de la tradukinto
Nun ni volas prezenti ion specialan por niaj legantoj. Lekturo de ĉi tiu malgranda libro estis utila ĉerfe pro la tre interesa kaj ne sufiĉe konata temo. Krom tio, estis plezure ĝin legi pro lingvaĵo de la tradukinto kiu estis nekutime klara kaj riĉa je originalaj esprimoj. Faris ĝin Osmo Buller, multjara direktoro de la Centra Oficejo ĉe UEA kaj ĉi tie vi trovas nur mallongan liston de tiuj kun-vortoj kaj esprimoj. Al multaj tio certe utilos:
balanci la vekton / ne licas ludi / memsufiĉa struteco / la militoj kaj repacio elsŭĉis la ekonomion / vivnivelo, mensa firmeco / diskordo / duvizaĝa politiko / alnomo / sinregado / fonis ĝin kvereloj / nigra-blanka mondbildo / poiome, uzvaloro / prilerni pasintecon / junularo malhavas la historian ŝarĝon / akcepti instruon de la pezaj jaroj / diferencas disde ili / rifkarambolis / bonafide ĉu intence / trafprecizo, nukleaj minieksplodiloj / kiel sciate / izoliĝi disde / ŝlositaj per multaj seruroj / homoj junaj kaj vitalaj / lingvobatalo, ne provu fendi harojn sed montru grandanimceon / en la oficialaj kontaktoj ĝenis min tinta frazismo / elstarigi / reciprokrado / ni kondiĉas, ke / rangordo de la aferoj / la etiketo de homeco / laŭ mia percepto / temporaba procezo / nur ono de la kvanto / spektro de siaj krudmaterialaj resursoj / disopinii – “agree to disagree” (konsenti pri malkonsento?). |
.
Ne indas pretervidi la sportan kaj imitindan flankon de la finnaj prezidenta vivo. La nuna prezidento Sauli V. Niinistö ofte rulglitas kaj Urho Kekkonen estis ĉampiono de Finnlando en altosalto. Dum sia universitataj jaroj, Kekkonen saltis 1.85 cm alte kaj estis la unua prezidanto de Finna Sport-Asocio /FSA. Al FSA apartenas hodiaŭ 850 kluboj kaj 30,000 sportistoj. Ĝis fino de la vivo U.Kekkonen praktikis intense kelkajn sportojn, ĉefe skiadon kaj kurojn.
____________________________________
.
SISU, la peno kiu fortigas (Parto 2)
La mistera forto de sisu ŝajnas influi ankaŭ aliajn kulturojn. En diversaj partoj de la mondo ekzistas organizaĵoj ligitaj kun sporto, gimnastikaj kluboj, sano kaj korpa kulturo. Ili uzas ne nur la nomon sisu, sed ankaŭ aplikas ĝiajn pricipojn.
La saman filozofion, kaj eĉ pli intense, praktikas tiuj sportaj teamoj, kies membroj volas pligrandigi sian harditecon. Bezonas ĝin certe la homoj, kiuj volas ekzameniĝi kion ili eltenos en ekstreme malfacilaj cirkonstancoj. Tiuj plej persistaj provas travivi almenaŭ kelkajn tagojn en arbaro, dezerto, sur neĝo, surakve kaj en alia primitiva loko, foje sen provianto aŭ aliaj provizaĵoj. Kuraĝulo manĝas tiam nur plantojn kaj trinkas akvon el torentoj, lagoj aŭ degelita neĝo, li dormas subĉiele – sendepende de jarsezono aŭ vetero. Tian “daŭripovan” provon oni nomas traviv-kapablo (survival). Kompreneble tian riskon eniras nur tiuj plej entuziasmaj, fortaj kaj sufiĉe junaj.
SISU EN PSIKOLOGIO
Lastatempe, ĉi tiu finna nocio /termino estas pli ofte uzata, ankaŭ en pozitiva psikologio, kie oni trovas ioman similecon inter sisu kaj la antikva stoikismo (senemocia libereco). La sinteno estis antaŭe iom konata sub la ĝenerale uzataj esprimoj de interna /mensa ekvilibro aŭ – pli simple – de trankvileco. Tiaj ecoj tre utilas por kontrolado de nervostreĉoj (“stress management”) – la kreskanta socia malsano de la modernaj, febrecaj tempoj.
Praktike, sisu signifas ankaŭ decidi rapide kaj agi konsekvence, sen vanta babilado. Kvankam oni rekonas, ke foje okazas malvenkoj, sed malpermesas ke ili rompu nin aŭ tenu malsupre. Decidema homo pli facile atingas la starigitajn celojn kaj ĝuas ekvilibran vivon. Certe homoj vivantaj en la regionoj kun frostaj, glaciaj vintroj bezonas nekutiman fortikecon. Ili do frue alkutimiĝas elteni severajn klimatojn. Salti en akvon vintre, tuj post bano en saŭno, vivigas la kuraĝulon, sed ne ĉiu povas tion fari. Ni kredu, ke onidire la korpo hardiĝas post la multfoja praktikado.
LA INFLUO JE KULTURO
La vorto mem aperas kiam oni parolas pri la finna kulturo kaj vivstilo. Oni diras, ke maleblas tion kompreni sen konatiĝi kun sisu, kiu ŝajnas influi ankaŭ aliajn kulturojn.
Pri sisu aperas pli kaj pli da libroj kaj periodaĵoj. En lastaj jaroj popularas libro de Katja Pantzar. Naskiĝinta en Kanado, ŝi decidis vivi en la lando de siaj finnaj gepatroj. Ŝia libro montriĝis sukcesa kaj tradukita al kelkaj lingvoj. Tie la aŭtorino promesas, ke per sisu oni akiros bonfarton, kuraĝon kaj feliĉon. Eble ŝi konvinkis multajn legantojn, ĉar ŝian libron legas ankaŭ multaj eksterlandanoj.
.
Pro la kultura kaj identeca signifo, en Finnlando sisu fariĝis la komuna elemento en nomoj de kelkaj gravaj markoj – ne nun en sporto aŭ kiel turisma reklamilo sed ankaŭ kiel distinga elemento en industrio kaj en aliaj kampoj de ekonomio. Ni menciu ĉi tie almenaŭ tri komplikajm teknikajm objektojm, kiuj fiere portas tiun nomon: glacirompilo – glacirompa ŝipo – MS “Sisu”, granda kamiono “Sisu Auto” kaj armeaj veturiloj “Patria”. Ne surpize, multaj finnaj gepatroj elektis la nomon Sisu por siaj filoj. En lastaj jaroj pli ol 2 mil viroj ekhavis tiun ĉi antaŭnomon.
.
Krom tio, la nomo sisu aperas en modo (vidu supre la simplan, elegantan vestaĵon) aŭ kiel ornama aldonaĵo al vestoj. Volonte tiun nomon uzas firmaoj kiuj produktaj kaj distribuas sport-varojn. Por tiuj interesitaj en kosmetiko, varias serio de produktoj nomataj sisu. Tiuj faritaj en Finnlando, konsistas el naturaj naturaj ingrediencoj (elementoj kiel ekz. pinoŝelo), per kiuj oni povas freŝigi sian haŭton. Alia firmao donis nomon sisu al siaj refreŝigaj, fortegustaj piloloj. Aldone, unu Skandinavia fabriko eksportas produktojn el mar-estaĵoj kaj ĝia nomo enhavas la vorton sisu.
.
Siatempe estro de finna telekomunika firmao Nokia uzis la vorton sisu por karakterizi kaŭzojn de la sukcesoj, kiujn atingis mondskale lia kompanio: “Foje la gvidantoj de Nokia devas apliki tiajn kvalitojn do sisu kiel kuraĝo, kaj elteneco. El tio formĝas la longdaŭra sinteno venki ĉiujn obstaklojn”.
.
Bonŝance, oni povas praktiki sisu en diversaj aktivadoj, eĉ por dancado.
Por kompletigi la bildon, ni aldonu ke iuj trovas ankaŭ negativan flankon de sisu kaj en la finna oni nomas ĝin pahansisuinen (malbona sisu). Homo ĝin posedanta povas esti nefleksebla, tre obstina. Enketoj pri sisu montris, ke ofta malcedemo povas ĝeni interhomaj rilatoj. Tiam oni povas paroli, ke iu havas “tro multe da sisu”.
Sed ne timu, troa sisu ne okazas ofte. Kaj vi ne devas praktiki ekstremajn sportojn por ĝui sisu. Sufiĉas trairi kelkajn kilometrojn en la naturo aŭ bicikli sur malofte uzataj vojoj. Gravas nur fari tion regule.
____________________________________
.
Nia Vilaĝo / Homo kaj la naturo
Utilaj plantoj:
Oksikoko
Oksikoko (Oxyoccus) estas ĉiamverda, plurjara planto kun longaj, rampantaj vitoj. La vorto devenas el la greka “acida” (oksus – ὀξύς) kaj “bero” (kokkos – κόκκος).
Ĝi apartenas al erikac-familio (Ericaceae), en kiu oni mencias kvar speciojn de ĉi tiu arbusto:
- Oksikoko ordinara (Vaccinium oxyoccus) – la plej populara, kiu kutime kreskas en nordaj regionoj de Eŭroazio kaj parte en Nordameriko;
- Oksikoko malgranda (Vaccinium microcarpum) – ĉefe en Skandinavio kaj aliaj regionoj de Nordeŭropo;
- Oksiko montara (Vaccinium erythrocarpum) – en sudorienta Nordameriko kaj Orientazio;
- Oksikoko Nordamerika (Vaccinium macrocarpon).
Oksikoko floras en junio: la floroj elkreskas de pendukoloj, petaloj estas hele rozkoloraj, kurbiĝantaj malantaŭen. Stamenoj longas ĉ. 8 milimetrojn, kovritaj per delikataj haretoj.
La fruktoj de Vaccinium macrocarpon atingas grandecon de 2 centimetroj kaj fruktoj de oksikoko ordinara, kreskanta nature en kota / malsekeja medio estas malpli grandaj (ĉ. 8 mm). Ili maturiĝas en mezaŭtuno. La rikolto ofte abundas, ĉar el unu kvadrata metro oni povas pluki eĉ 3 kilogramojn da beroj. En plena suno, la fruktoj alprenas karakterizan ruĝ-rozkoloron. Ili prezentiĝas bele kaj povas esti uzitaj ankaŭ kiel dekoraĵo en bukedoj.
.
Tiuj kreskantaj en ombro restas pli longe verdaj, do oni povas ilin rikolti eĉ en vintro.
RIKOLTOJ
Dum la rikolta sezono, oni pova pluki la fruktojn permane aŭ uzante specialajn “korbojn” kiel tiu sur la supra foto.
Supre: Tiel usonanoj kolektis oksikokajn fruktojn antaŭ 100 jaroj (maldekstra foto) kaj dekstre – nuntempe, por manĝ-industrio. Cetere, oksikokon oni kultivas ankaŭ en Sudameriko kaj mondskale; unu el ĝiaj plej grandaj produktantoj estas Ĉilio.
UZADO
Plejparto (ĉirkaŭ 95%) de oksikokoj estas prilaborita kaj uzata por fari sukon kaj saŭcon. La resto estas vendata, freŝe aŭ sekigite, al konsumantoj. Oni uzas la fruktojn ankaŭ por kukoj, kompoto, marmelado kaj konfitaĵoj.
Pro acida kaj iom amara gusto, oksikoka saŭco aŭ ĵeleo estas uzata en Nordameriko kiel aldonaĵo por rostita meleagra viando (dum la tradicia indiana “Danko-tago” okazanta ĉiujare on oktobro). Similan manĝaĵon oni uzas dum Kristnaskaj Festoj en Britujo, Kanado kaj Usono. En kelkaj landoj, oni uzas tiajn aldonaĵojn ankaŭ por ĉasviando (de ĉasitaj bestoj).
La oksikoka frukto riĉas je fibro, vitaminoj B1, B2, C, E kaj karoteno. Krome ĝi enhavas maloftajn mineralojn: natrio, kalio, fosforo, kalcio, magnezio, jodo kaj fero, kiuj funkcias kiel potencaj antioksidantoj. Tial oni uzas ĝin en diversaj medikamentoj kaj en kosmetika industrio.
Dum la rikolta sezono, en kelkaj landoj oni organizas oksikokajn festivalojn.
Natura medicino konas tiun trajton, ke bone preparitaj oksikokaj fruktoj purigas la korpon de toksinoj. Certaj kemiaj elementoj de oksikoko aktivas enkorpe kontraŭ bakterioj kaj fungoj. Tial ĝi estas uzata por kuraci renojn kaj helpi kontraŭ infekto de urina sistemo. Kuracistoj tamen ne rekomendas ĝin por personoj malsanaj je ostoporozo aŭ trombo (sanga koaguliĝo).
*
La nomoj de oksiko similas en la apartaj lingvogrupoj, sed nur du lingvoj sekvas ĝian latinan nomon: la itala – ossicocco kaj la portugala (uzata Brazile – oxicocos). En la franca – canneberge (similas al tiu de angla – cranberry).
Inter la skandinaviaj lingvoj, la nomo sonas preskaŭ same: svede – tranbär, dane – tranebaer, norvege – tranebaer, islande – trönuber. Ĝi devenas de la birdnomo de gruo (trane, trana) pri kio vi legos fine de la artikolo.
En slavaj lingvoj la nomo por oksikoko jenas: en sorab-luzaca lingvo – žorawina (ĵoravina), pole – ĵuravina (żurawina), belaruse – ĵuravini (жураві́ны), ukraine – ĵuravlina (журавлина). Slovake – brusnica, serbo-kroate – brusnica, slovene – brusnica, makedone – brusnica (брусница). Bulgare – ĉervena / ruĝa borovinka (червена боровинка ); ruse: ru: klukokva (клю́ква), ĉeĥe – klikva.
Nun io aparte interesa. Kiel vi legis antaŭe, oksikoko kreskas ofte sur malsekaj grundoj kaj tie, inter diversaj birdospecioj, vivas unu tre interesa kaj bela – gruo (scienca nomo: Grus). Tiu granda kaj svelta virdo manĝas diversajn plantojn, ties fruktojn, foliojn aŭ eĉ radikojn. Sed unu el ĝiaj pli favorataj plantoj estas ĝuste oksikok-beroj. Pro tio, la nomo de oksikoko estas tre simila al tiu de gruo. Ĉi tie vi trovas la nomojn de gruo en kelkaj lingvoj kaj vi povas kompari tion kun la nomoj de oksikoko en tiuj lingvoj, respektive.
.
Gruo, hispane – grulla, angle – crane, germane – Kranich; nederlande – kraanvogel (similas al vorto cranberry ĉu ne)? En skandinaviaj lingvoj: dane kaj norvege – trane, svede – trana (rigardu la vorton”oksikoko” = tranebær en tiuj ligvoj).
En slavaj lingvoj la gruo nomiĝas: slovake – žeriav; pole – żuraw, (ĵurav), luzac-sorabe – ždral (ĵdral), serbo-kroate – ždral (ĵdral), makedone – ĵeravot (жеравот), bulgare – ĵerav (жерав), ruse – ĵuravl (журавль), belaruse – ĵuravel (журавель), ukraine – ĵuravel (журавель).
Jen, de kie venas la nomoj por oksikoko: žorawina, żurawina, ĵuravini, ĵuravlina … Verŝajne tia lingva komparado /komparistiko estas interesa por la esperantistoj kaj interlingvistoj.
_______________________________