NOVA URBO – decembro 2019

NOVA URBO – decembro 2019

Nuntempe la mondo alfrontas ekologian kaj socian krizon. Klimataj ŝanĝoj kaj kreskanta malegaleco okazas i.a. pro maljustaj ekonomiaj strukturoj, miopa politiko kaj malnoviĝintaj praktikoj. Laŭ tiaj tendencoj, ĉio granda estas pli bona, la novaj spertoj eble ŝajnas bagatelaj kaj negravaj. Tamen, pli ol malpli frue, oni defios tiujn pratipojn /dogmojn.

1 Nova ekonomio: por ĉiuj homoj, por la planedo kaj por estonteco

Pri tio, meze de la pasinta oktobro okazis en Bruselo “profeta” konferenco direktita al estonteco. Ĝin instigis aŭdaca vizio, ke la vundebla naturo de ĉiu homo postulas kunlabori por la komuna bono.

Al ĉi tiu belga iniciato pri profeta ekonomio reagis entuziasme sciencistoj de Leuven / Louvain-Universitato, reto de entreprenoj kunlaborantaj kadre de Komunuma Ekonomio (EoC), Domus Mundi kaj ATD Quart Monde*.

.

La eventon partoprenis 120 personoj: junaj entreprenistoj, studentoj kaj profesoroj. Venis ankaŭ reprezentantoj de la organizaĵoj interesitaj pri justa, daŭripova ekonomio kiu devas servi al ĉiuj homoj (kun speciala atento pri malriĉuloj) kaj al estonteco de nia planedo.

.

La tago komenciĝis per la videokonferenco de Luigino Bruni, internacia kunordiganto de la komunuma ekonomio. Sekve okazis aliaj programeroj kaj ege interesa prezento de Jean Tonglet (Kvara Mondo ATD*), kiu argumentis pri ekonomio je la servo de homoj kun respekto al la medio.

Membroj de la movado Y4UW (Youth for a United World / Junularo por Unuiĝanta Mondo) prezentis la projekton “Homaro sen Malsato” – lanĉita kunlabore kun FAO – Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj pri Nutrado kaj Agrikulturo. Ignace Schops, direktoro de RLKM (Regiona Pejzaĝo de Kempen kaj Maasland) montris, kiel urĝa estas kunlaboro por savi nian planedon. Parolante pri diversaj ekosistemoj, li prezentis sian modelon kiu celas ligi homojn kun entreprenoj kaj politikon kun la naturo. Lia modelo nomiĝas “Rekunigo” kaj vekis internacian intereson.

Posttagmeze okazis prezentaĵoj pri diversaj sociaj modeloj de ekonomio, kooperativoj kaj aliaj metiejoj. Ĉiuj programeroj kuraĝigis al vigla diskuto inter la entreprenistoj kaj ceteraj partoprenantoj. Inter la 19 projektoj pri daŭripova ekonomio, la ĵurio selektis tri. Precipe ĝuebla montriĝis la 3-minuta filmeto de Herfst op De Kollebloem / https://www.kollebloem.be pri hortikultura biodinamika kompanio. La dua nomiĝas “Waw” (www) .waw.jobs / makeitwork), kiu helpas trovi laboron por junaj homoj.

Multaj partoprenantoj volas fariĝi “ŝanĝistoj” por pli bona estonteco kaj tiucele ili formis la reton, kiu funkcios internacie.

* ATD signifas “Helpo en ĉiu malfeliĉo” (france: Aide à Toute Détresse).

___________________________

Fortoj de la vivo

Bopatrino

Unu el miaj kolegoj plendis, ke familia vivo malfacilas, precipe kiam bopatrino ĉeestas. Ŝi ne komprenas, ke enmiksiĝado kaj miskomprenoj kaŭzas suferadon de la infanoj. Vizitante ilian domon, mi aŭskultis ilin pacience dum longa tempo kaj defendis nenies flankon. Mi volis esti proksima al ili, de tempo al tempo mi alportis kukojn aŭ aliajn donacetojn. Iutage la kolego venis al mia laborejo kaj diris: “Ĉio solviĝis neatendite. Via kapablo aŭskulti pacience inspiris min fari la samon“. (J.F. – Koreujo)

Infana koruso

Meze de la ĉijara decembro, ni kun grupo da infanoj vizitis hospitalon en nia urbo. Ni volis alporti iom da ĝojo al malsanuloj kaj prezenti al ili Kristnaskajn kantojn. Oni ne permesis viziti la sektoron, kie kuŝis malsanaj infanoj sed ni povis koncerti en granda enir-salono. Kiam la infanoj komencis kanti, okazis granda ŝanĝo en vizaĝoj de la gastoj, kuracistoj kaj flegistinoj.

Surprizitaj, ili ridetis amikece. Kelkaj foriris por venigi ankaŭ la pacientojn, ankaŭ tiujn sur rulseĝoj. Parto de la publiko aliĝis al nia kantado. La hospitala personaro estis feliĉa pro la atmosfero, kiun kreis nia koruso. La impresita administracio de la hospitalo invitis nin reveni sekvontjare kaj promesis ke ni povos kanti ankaŭ en la porinfana fako. (L.N. – Nederlando)

________

Città Nuova /New City estas socikultura magazino eldonata de Internacia Fokolar-Centro en Italio kaj en multaj aliaj lingvoj /landoj: ARGENTINO – Ciudad Nueva; AŬSTRALIO – New City; BELGIO – Nieuwe Stad; BRAZILO – Ciudade Nova; BRITUJO – New City; BULGARIO – Nov Svjat; ĈILIO – Ciudad Neava; ĈINIO (Hongkongo) – San Sin Seung; DANLANDO – Ny Stad; ESPERANTUJONova Urbo; FILIPINOJ – New City; FRANCUJO – Nouvelle Cite; GERMANIO – Neue Stadt; HISPANIO – Ciudad Nueva /Ciutat Nova (en kataluna lingvo); HUNGARIO – Uj Varos; JAPANIO – Uno; KANADO – Nouvelle Cite; KENIO – New City /Nouvelle Cite; KOLUMBIO – Ciudad Nueva; KOREUJO – Kumul; KROATIO – Novi Svijet; LIBANUJO – Citte Nouvelle; NEDERLANDO – Nieuwe Stad; OCEANIO – New City; POLLANDO – Nowe Miasto; PORTUGALIO – Cidade Nova; RUMANIO – Oras Nov; SLOVAKIO – Nove Mesto; SLOVENIO – Novi Svet; SVEDIO – Enald Varld; SVISLANDO – Citta Nuova; URUGVAJO – Ciudad Nueva; USONO – Living City; VENEZUELO – Ciudad Nueva.

______________________

.

2 Soifo vivi sekure

Iu diris malice, ke ni facile toleras alies malfeliĉon. Tial do la “monda opinio” jam ne plu nutras publikojn per la samaj kruelaĵoj en Sirio, ĉar oni jam alkutimiĝis al tio. Necesas trovi aliajn ekscitajn temojn. Dume urĝan helpon por tiu suferanta nacio organizas diversaj organizaĵo kaj movadoj, inter ili Agado por Unuiĝanta Mondo – AUM (Action for a United World).

This image has an empty alt attribute; its file name is inf.alep-10.jpg

Ĉu longdaŭra danĝero tolereblas?

Pro la kelkjara civila milito kaj invado de la ekstere armigitaj teroristaj grupoj, tiu martira nacio troviĝas en drama situacio. Por savi la vivon, centimloj devis fuĝi kaj reveninte ili trovis siajn domojn detruitaj. La plej teruran bombadon suferis loĝantoj de Aleppo, Homs kaj Kafarbo. Se iu konstruaĵo ankoraŭ loĝeblas, ĝi estas jam dense okupata de multaj senhejmaj familioj.

Tre multaj sirianoj perdis laboron kaj, por travivi, ili devis elspezi ĉiun ŝparitan monon. Miloj da bezonataj specjalistoj elmigris, kio precipe senteblas en la medicinaj servoj. Kuracista helpo malfacile atingeblas kaj medikamentoj fariĝis tiel kostaj, ke sen eksterlanda helpo la plimulto ne povas ilin aĉeti.

Area bombado… por paco ?

La fremdlanda interveno kaj (meze de aprilo 2019) bombado flanke de unu okcidenta superpotenco kaj de la du najbarŝtatoj faris denove damaĝojn en Sirio, kaŭzis pluajn mortojn kaj iĝis la objekto de internacia konsterno.

Tio okazis anataŭ kelkaj monatoj kiam prezidento de Fokolara Movado, Maria Voce vizitis Sirion por apogi morale la suferantan popolon kaj kontakti la komunumojn en urboj sisteme detruataj ekde sep jaroj. “En Sirio mi kontaktis la homgrupojn kaj komuumojn – diris M.Voce – kaj ekvidis mutajn viktimojn de tiu anstataŭa(ang: proxy – novtipa, kvazaŭa? ) milito, realigata por interesoj de la eksteraj fortoj. Nia movado kaj ĉiuj honestaj homoj apelacias al politikaj gvidantoj en la mondo, ke oni revenu al reala kaj fidinda dialogo, direktita trovi pacan solvon por normala vivo de la siria nacio kaj de ĉiuj popoloj en la Okcidenta Azio /Mezoriento”.

Antaŭ la flugo

Ni atendas en la internacia flughaveno Fiumicino por eniri aviadilon, kiu veturigos nin al Bejruto, kie renkontos nin geamikoj el Libanujo kaj Sirio. Ili atendas kiam nia aviadilo surteriĝos en la ĉefurbo Bejruto. Ni ĉiuj revidos nin ĝoje, ĉar pasis jam longa tempo ekde nia lasta renkontiĝo. Post mallonga restado tie, ni daŭrigos la vojaĝon al Sirio, kies popolo spertas kruelaĵojn de la civilmilito.Libanaj civitanoj komprenas la suferojn kaŭzitaj de milito, ĉar ili mem travivis tion kelkfoje dum lastaj jardekoj.

.

.

En jaroj 1975-1990 en Libanujo daŭris milita konflikto, dum kiu 120 mil homoj perdis la vivon kaj unu miliono elmigris (20 % de la tuta loĝantaro). Tial ili malavare akceptas kaj helpas la rifuĝintojn el Sirio. Ambaŭ nacioj vivas plu kaj forte volas rekonstrui siajn landojn post la milita katastrofo. Tie la homoj vivas per granda espero, ke fine ili povos ĝui pacan vivon. Tre gravas, ke tiuj homoj sciu ke la mondo ne forgesis ilin. Tial oftaj kontaktoj, vizitoj kaj agoj de solidareco certigas, ke ni ĉiuj proksimas al ili.

Fajreroj de espero

Homoj ĉirkaŭ ni pensas, ke ni estas malfortaj kiam per amo ni respondas al malamo. Tian principon malfacilas pasigi eĉ al niaj infanoj, kiuj tamen scias ke amo estas la plej potenca armilo. Tio estis tre subiga respondo pri la defio kiun devas alfronti la siria popolo. Konfirmis tion juna patrino el Homs, la tria plej granda urbo de Sirio kiu estis plej forte bombita dum tiu milito. Tien unue veturis M.Voce kaj J.Moran – la gvidantoj de Fokolara Movado. Ĉie videblas ruinoj kaj vundoj kaŭzitaj milite, sed oni sentas fortan deziron kuracigi la vundojn kaj rekonstrui sian urbon post jaroj de la katastrofa konflikto.

Tetraĵo pri la ribelantaj teroristoj

Estis kortuŝe kaj instrue aŭskulti la homojn, kiuj decidis resti kaj vivi en sia urbo, perdinte laboron, ofte ankaŭ siajn familianojn – kaj spite al risko de malriĉeco aŭ perdo de la vivo. La gastoj povis admiri tian kuraĝon, persiston. Ili nur laŭpove mildigis dolorojn de la Homsanoj, konsolis malgraŭ la ĉagrenoj. “Antaŭ la forveturo ni vilis ilin esperigi, ke post jaroj de terorismo, morto kaj malhoma kruelo venis jam tempo de paco”.

Je adiaŭo la gastigantoj konfirmis, ke tuj post kiam ĉesis konstanta timo kaj bruegoj de la milito, la najbaroj helpas unu la alian kaj prizorgas la plej malriĉajn kaj tiujn kiuj perdis sian domon. Oni vidas klare la diferencon inter la ĵus pasintaj obskuraj jaroj kaj la normala, pli sekura vivo.

Soifo vivi normale

En Sednaya (40 km de la ĉefurbo Damasko) okazis renkontiĝo de fokolaranoj kun siriaj familioj. Oni povis aŭdi atestojn pri doloroj, sentoj de perdo kaj funebro, tamen super tio ekvideblas la riĉeco de siriaj kulturo kaj tradicio. Aperas la kortuŝe impresa deziro rekonstrui sian ruinigitan landon.


Antaŭ invado de la teroristaj grupoj, urbeto Sednaya vivis trakvile

En maja mateno estis prezentita historia komenco de la Fokolara Movado, meze de la 2a mondmilito. La urbenton, en kiu vivis tiam Chiara Lubich frapis bombado. Malgraŭ la danĝero, ŝi kun aliaj junaj virinoj helpadis la homojn en bezono. La tiam sirianoj ekparolis pri la tre similaj okazintaĵoj, kiujn ili devis travivi multfoje dum lastaj sep jaroj.

La siriaj civitanoj revenis al siaj urboj ne povas rekoni la stratojn nek trovis siajn domojn. Inter ili multaj estis vunditaj fizike kaj psike, vivante dum noktaj eksplodoj kaj perdinte la plej proksimajn familianojn. Postmilita traŭmo precipe frapis la junan generacion, al kiu oni ŝtelis infanaĝon kaj junecon. Estis frostige aŭdi ilin dirante “ni estas mortaj interne”. Sed fone de la scenejo ni vidas surskribon en la araba “Kaj ni kredis je amo” – la sama kiun Chiara Lubich deziris havi sur sia tombo.

La junaj partoprenantoj komencis kanti kaj prezentis siriajn dancojn. Aliĝis la ceteraj por esprimi la deziron turni la paĝon kaj komenci la novan vivon. Do la gastoj vidis propraokule la du realaĵojn de la renaskiĝanta nacio: homoj vunditaj, premitaj per ĉagreno kaj timoj pri estonteco de siaj infanoj kaj – aliflanke – la neestigeblan esperon pri normala, sekura vivo.

Tamen ili staras antaŭ la dilemo: Kion hodiaŭ ni faru en Sirio – restu ĉi tie aŭ elmigru? Demandita multfoje, Maria Voce indikis la vojon, kiu gvidas trans tiuj du eblecoj: “La elekto estas certe malfacila, sed antaŭ ĉio fokusiĝu je la kuranta momento. Kaptu ĝin kaj utiligu eble plej bone. Vidu kiom da amikemaj homoj vivas ĉirkaŭ vi, kelkaj eĉ najbare. Povas esti, ke iu najbaro bezonas vian helpon? Amikeco riĉigas nian vivon. Se nun sieĝas vin obskuraj pensoj aŭ timo antaŭ la mistera estonteco, neniam malesperu – tio forpasos kaj kiam la horizonto klariĝos, vi ekvidos ĉion en la nova lumo”.

La tago finiĝis en festa atmosfero. Mia koro leviĝas vidante tiom da infanoj kaj gejunuloj. Ili venis el diversaj regionoj, vivis en milita danĝero kaj antaŭ la alveno oni pensus renkonti ĉi tie la homojn de granda mizero. Sed vespere aŭdiĝis kantoj, ekvibris dancoj kaj ni estas ravitaj per riĉeco de siria kulturo kaj tradicioj. Kvankam al ili mankas multo da materiaj objektoj, sed abundeco de ilia vivo esprimas ĝojon kaj pasion.

Kiel belaj estas la homoj kiuj, spite al ĉio, kredas je amo!

Joachim Schwind

___________________________

.

3 Gandhi, lukte por justeco (parto 2)

Reveninte al Hindujo, Gandhi renkontis eĉ pli grandajn defiojn ol tiuj en Sud-Afriko.

Antaŭ ĉio, Gandhi volis eduki la sensciajn homamasojn kaj tiucele – precize antaŭ 100 jaroj – li komencis publikigi gazeton Young India” (Juna Hindujo). Ĝi aperadis ĉiusemajne, ekde 1919 ĝis 1932.

Unue li rimarkis, ke la situacio de virinoj estis tre malbona, ĉar ili estis traktataj kiel malpli valora parto de la socio. Li forte kondamnis la Purdah-sistemon, laŭ kiu virino devis komplete sin kaŝi de la mondo, tiel ke neniu parto de ŝia korpo estu videbla. La vizaĝon kovris la t.n. “burko” kaj ĉion ceteran – tre longa robo, ĝis la grundo.

Krom tio, ĉiu hinda virino devis esti virga antaŭ sia edziniĝo kio ne koncernis virojn. Gandhi nomis tion “barbara kutimo” pri kiu kulpas viro misuzante virinon kiel amuzilon por sia indulgeco: “Kial tiu ĉi morna maltrankvilo pri virina pureco ne koncernas ankaŭ virojn? Ni aŭdas ja nenion ke viroj ĉastu ĝis la edziĝo.” Kial do viroj arogas al si la rajton regi virinan virgecon?”- li demandis.

Liberigo de virinoj kaj infanoj

Lian atenton ne preterflugis la senkora kutimo de fianĉinaj dotoj. Li komparis ĝin al “vendado de knabino”. Tia geedzeco ne nur humiligas fianĉinon, sed ankaŭ malhonorigas lian estontan edzon. Ja geedziĝo estas pro amo kaj ne por mono. Ĉiu juna viro, kiu postulas geedzecan doton, senkreditigas sian landon kaj malhonoras virinecon. Ŝiaj devoj de la estonta patrino kaj arto eduki la infanojn estas la plej grava kaj respektinda tasko. Sen zorgo pri la patrinoj, la nacio devos formorti.

.

Precipe kruela estis praktikado edzinigi malgrandajn knabinojn. Ili estis delonge la viktimoj de tiu socia subpremado. Viro timanta de Dia justeco neniam havu geedzan seks-rilaton kun juna knabino. La kutimo de infana geedziĝo estas senmorala kaj fizika malbono, ĉar detruas moralajn principojn kaj kaŭzas korpan degeneriĝon. Ŝiaj gepatroj sciu, ke ili eraras terure kiam devigas sian filinon edziniĝi tro juna. La persista kampanjo de Gandhi rezultis fine en la Hinda Unio kaj tiu doloriga kutimo iom post iom malaperis. La sciencistoj poste rimarkis, ke infanaj geedziĝoj tre maloftis kaj procentaĵo de mortaj novnaskitaj infanetoj malkreskis. (“Hinduism” paĝo 185).

Alia krimo kontraŭ infanoj estis vendado de knabinoj por prostituado. Tiu fi-komercado tre disvastiĝis kaj – ekzemple nur en la urbego Madras – “laboris” tiam 200,000 junaj stratulinoj (ĉiesulinoj) – ofte venditaj de la gepatroj mem. Gandhi sciis, ke ili ne libervole elektis tiel malpuran vivon, sed estis al tio devigitaj per plenkreskuloj aŭ pro mizero. Li kontestis toleradon de tiu socia malsano kaj nomis ĝin “morala lelpro de hinduismo” kaj krimo kontraŭ Dio kaj leĝo. Juristoj kiuj tion pravigas devos ricevi teruran punon por malnobligo trudita al t.n. “malforta sekso” (Young India, la 6an de aprilo 1925). Post longa tempo Gandhi sukcesis lumigi la mensojn kaj tiuj bedaŭrindaj knabinoj memvole ŝanĝis sian vivon. Ankaŭ iliaj familioj ĉesis sendadi siajn junajn filinojn al stratoj.

Liberigo de vidvinoj

En Hindujo ekzistis diversaj kategorioj de vidveco, ankaŭ la t.n. “infanaj edziniĝoj”. Laŭ popolnombrado en 1921, kiam Gandhi luktis por justeco, la nombro de adoleskaj kaj infanaĝaj vidvinoj estis jenaj (laŭ popolnombrado en 1921): Vidvinoj ĝis 5-jaraĝaj = 11,892; vidvinoj inter 5 kaj 10-jaraj = 85,037; 10 ĝis 15-jaraj = 232,147. Entute vivis tiutempe 329,076 vidvinaj knabinoj.

Vivo de tia virino aŭ knabino ne valoris pli ol tiu de besto. Gandhi komparis ilian statuson kun bovino: “Ni lamentas pri sorto de bovinoj en la nomo de religio, sed rifuzas protekti la homan “bovinon” en la persono de knabina vidvino.”

Tra plurjarcenta tradicio, kiam maljuna “edzo” mortis, lia edzino – eĉ kiam estis infanaĝa – eniĝis la humiligan statuson de vidvino kaj ne rajtis plu edziniĝi. Ŝi devis resti vidvinoj ĝis fino de la vivo. Kontraŭe al viro, li povis re-edziĝi tuj post morto de sia edzino. Tiun maljustecon alfrontis Gandhi kiu sciis, ke tiun sistemon neniu povos ŝanĝi sen helpo de la junaj generacioj. Tial li kuraĝigis junajn universitatajn studentojn, ke ili geedziĝu kun la t.n. “infanaj vidvinoj”.

Kvankam oni provis ĉesigi devigan vidvinecon, tamen neniu antaŭe sukcesis mobilizi tiel amasan movadon kaj kaŭzi ties reagon tutlande. Gandhi brave atakis la hinduisman moron de la trudita vidvineco, kiu estas netorelebla jugo (Young India, la 5an de aŭgusto 1926).

*

La barbara kutimo de “Sati” (eo: satio?) ŝajnas aparteni jam al pasinteco. Temas pri funebra, neimageble kruela ceremonio, organizata post morto de edziĝinta viro. Kiam lia kadavro estis preparita por bruligo, lia edzino eksidis sur la samaj ŝtipoj por kunbruliĝi, ankoraŭ vivanta.

Onidire tio estis memvola rito, kvankam ĝi povis okazi ankaŭ sub familia aŭ socia premo. Tiukaze la bruligota edzino estis ne ĉiam konscia, ekzemple pro uzitaj ĵus drogoj aŭ oni simple fiksis ŝin per ŝnurego al la ŝtiparo por ke ŝi ne forkuru. La riton kutime observis familio kaj multaj najbaroj. En kazo de reĝa funebro, ekbrulis ankaŭ liaj multaj edzinoj kaj kunkubinoj (kromvirinoj). La riton priskribis Jules Verne en sia mondfama romano Ĉirkaŭ la mondo dum okdek tagoj. Tia ceremonio estis leĝe malpermesita en la 19-a jarcento, sub la regado de brita imperio. Ĝis tiam okazis pli ol 500 edzin-bruligoj ĉiujare. Morto de edzo tiam signifis ankaŭ la morton de lia edzino. Dum jarcentoj, la vidvino havis nur du eblecojn: forbruliĝi laŭ rito de sati kun la mortinta edzo aŭ vivi en konstanta humiligo, ĉar la ĝisnunaj parencoj faris ĉion, ke ŝia vivo estu eble plej mizera kaj malfacila.

Malgraŭ la rigoraj ruloj, la bruligato de vivaj vironoj ankoraŭ okazis, eĉ dum lastaj jardekoj. En 1973 forbrulis virino kun sia mortinta edzo kaj la riton observis miloj da loĝantoj el Raĝastana regiono. Kvindek mil hindoj venis por soleni morton de 18-jara edzino, bruligita laŭ sati-kutimo en jaro 1987. Similaj dramoj okazis antaŭ nelonge, en jaroj 1999, 2002, 2006 kaj 2008.

Ĉi tie valoras klarigi, ke foje la rito “sati” estis konfuziga kun alia praktikado nomita “jauhar” kiu estis grupa sinmortigo. Tion faris maljunuloj, virinoj kaj infanoj por eviti kruelaĵojn de islamanoj, kontraŭ kiuj defendis ilin la batalintaj kaj mortigitaj hindaj viroj.

Kontakto kun lepruroj

Ekde longa tempo, en kelkaj civilizoj oni konsideris lepron kiel malbeno pro la pasintaj kulpoj (aŭ de la pasintaj vivoj, se iu kredas je reenkarinĝo). En Hindujo, malsani je lepro signifis virtuale socian morton. Gandhi suferis pro la sorto de tiuj malfeliĉuloj kaj tutkore solidaris kun ili.

.

Li memorigis kaj laŭdis belgan pastron Damiano (Damien de Veuster), kiu veturis al Havaja insulo Molokai por vivi tie kun la deportitaj lepruroj kaj konstrui domojn al ili. Fine li mem malsaniĝis je lepro kaj mortis tie. Gandhi nomis nomis leprurojn siaj fratoj kaj fratinoj kaj ne timis kunpremi iliajn manojn, mankaresi iliajn kapojn. Lepraj pacientoj estis invititaj al lia domo kaj kunloĝis tie dum kelka tempo. En landego kiel Hindujo kie ĉiam mankis mono, estus vane organizi urbajn instituciojn kaj forgesi pri la 700,000 vilaĝoj. Pro tio Gandhi kaj liaj disĉiploj decidis unue viziti vilaĝanojn kaj eduki ilin pri persona higieno kaj sistema purigado de la domoj.


Statuoj de Mahatma Gandhi staras en diversaj landoj

Liberigo de la “netuŝeblaj”

La unuaj atingaĵoj de Gandhi estis apenaŭ preparo por la ple granda batalo por plenrajtoj de la netuŝeblaj / dalitoj. Gandhi nomis ilin Jarijans (homoj de Dio), kiu devus esti akceptitaj kiel egalrajtaj civitanoj de la socio. Li asertis, ke origino de la “netuŝebleco” komenciĝis en tre malnova tradicio, kiam oni agnoskis ke bovino devas esti honorigata kaj oni ne rajtas manĝi bovaĵon. Se iu tamen persistis fari tion, li estos ekskluzivita de la socio. La bojkoto koncernis ankaŭ liajn, infanojn (kaj iliaj estontaj generacioj).

Tial vivo de la dalitoj estis ofte pli malsupra ol bestoj. Ili ne rajtis iri al publikaj lokoj, kiel lernejoj, hospitaloj, transportiloj aŭ temploj kaj hoteloj. La dalitoj povis manĝi nur restaĵojn kaj ne rajtis uzi
eĉ publikajn putojn. En tiel malhumana societo Gandhi komencis longan batalon por liberigo de 40,000,000 (kvardek milionoj) da dalitoj. Li profunde sentis iliajn suferojn kaj skribis: “Mi devus naskiĝi kiel netuŝebla, por ke mi povu dividi iliajn malĝojon kaj suferojn. Tiel mi mem povus liberiĝi de mia mizere ‘supera’ statuso”. (Young India, la 4an de majo 1923).

Gandhi kun sia edzino Kasturba

La turnopunkto de lia pensado estis fariĝi dalilto memvole, kiel membro de la plej malestimata kasto. Kun sia edzino, li adoptis knabinon el dalita familio kiel sian propran infanon. Gandhi uzis eble plej malmulte da vestaĵoj, same kie la dalitoj.

.

La vivo de dalitoj eĉ nuntempe estas tragedia.

Li solidare laboris kun ili, plenumante la plej humilajn taskojn. Tiel li volis purigi la hindu-religion de tiu diabla sistemo. Li volis pruvi ke neniu religia libro rajtigas tian maljustecon: nek la Vedoj, nek Upaniŝadoj, nek Bhagavad-Gita. (Young India, la 28an de septembro 1921). Por eduki pli vastan socion, Gandhi komencis publikigi periodaĵon, kiu aperis ĉiusemajne sub titolo Harijan (“Homoj de Dio”). Mahatma Gandhi apelaciis, ke ĉiu civitano purigu sian konscion kaj traktu respekte la aliajn.

.


Delegitoj de la “netuŝeblaj” dalitoj parolas pli kaj pli kuraĝe dum internaciaj konferencoj, ankaŭ ĉe la UNO.

Aŭdinte la Evangelian mesaĝon pri universala frateco, Gandhi asertis ke ĉiuj homoj estas gefratoj ĉar havas unu komunan Patron – Dion. Ekzistas proverbo: Montru al mi kiel vi preĝas kaj mi diros, kiu vi estas – kristano, islamano, budhisto aŭ hinduo. Gandhi konfesis publike: “Preĝo estas pli necesa por animo ol manĝo por la korpo. La korpo fakte povas fasti, sed la homa animo ne povas.” Mahatma estis forte impresita de la fama Prediko sur la monto – precipe per ĉi tiu frazo: “Beataj estas kiuj soifas al justeco, ĉar ili satiĝos“. El tiaj inspiroj naskiĝis lia plej granda movado en la historio de Hinda Unio. Pro la potenca soifo al justeco, la plimulto da sŭbŝtatoj en siaj publikaj lokoj malfermis unuafoje pordojn – senescepte al ĉiuj civitanoj, inkluzive la diskriminatajn dalitojn.

Ĉiam solidara kun la plej malriĉaj, Gandhi dediĉis parton de ĉiu tago al fizika laboro. Grafika simbolo de lia fama radŝpinilo troviĝas en flago de Hinda Unio.

Mohandas kaj Kasturba Gandhi havis kvar filojn, kiuj – same kiel la naskiĝintaj poste genepoj – estis alte edukitaj kaj daŭrigis aktivan agadon serve al justeco kaj paco. Inter ili, la plej konata estas verŝajne la nepo Arun Gandhi, kiu organizis Gandhi-Instituton pri Senperforto (M. K. Gandhi Institute for Nonviolence). Li prelegas en diversaj landoj kaj antaŭenigas la ideojn de sia avo.

Arun Gandhi kun sia fama avo, kiun same nomis ankaŭ multaj aliaj (avo en ilia loka lingvo = “bapu”).

Printempe 2014 aperis lia libro sub titolo “Avo Gandhi” /Grandfather Gandhi, kies celo estas porpaca edukado de infanoj.

Maldekstra foto: Arun Gandhi kun la edzino Sunanda

.

Renkontoj

Dum sia aktiva vivo Gandhi renkontis multajn interesajn homojn, fronte kun la merita esperantisto – Edmond Privat.

.

Sur la fotoj: 1 – Gandhi kun fama poeto R. Tagore; 2 – Inter multaj disĉiploj de Gandhi estis J. Nehru, la multjara ĉefministro de Hinda Unio.

.

Oni verkis multajn librojn pri Mahatma Gandhi, inter ili unu en Esperanto, kies aŭtoro estis Edmond Privat. Li vojaĝis kun Gandhi sur la sama ŝipo kaj ili ambaŭ amikiĝis.

.

.

Pri tio aperis libro titolita “Edmond Privat – forgesita amiko de Hindujo” (Edmond Privat – a forgotten friend of India), bedaŭrinde hodiaŭ neatingebla. La zorgadon de Gandhi pri la plej malriĉaj homoj daŭrigis iugrade la Nobel-premiita Patrino Teresa el Kolkato (1910-1999), sed ili du neniam renkontiĝis ĉar ŝi komencis prizorgi la malsanajn senhejmulojn en 1948 – samjare, kiam Gandhi estis murdita.

.

En jaro 1982 aperis bonega, 3-hora biografia filmo “Gandhi” en internacia kunlaboro. Reĝisoris ĝin R. Attenborough kaj ĉefrolis Ben Kingsley, brita aktoro de hinda deveno.

(FINO)

___________________________

.

Ni purigos la insulojn

Wallis, Futuna, Alofi kaj aliaj dudek malgrandaj insuloj en la norda Pacifika Oceano formas insularon, kiu estas parto de la francaj transmaraj teritorioj ekde 1961.

.

Wallis estas la plej granda kaj plej dense loĝata insulo; ĝi estas ĉirkaŭita de multaj malpli grandaj insuloj kaj de granda koral-rifo. Ĉi tiun regionon karakterizas nekutima natura beleco, bedaŭrinde difektita per rubaĵoj, amasiĝantaj jaron post jaro.

.

Ĉiuspecaj plastaj pajloj kaj boteloj, skrapaĵoj, eĉ pneŭmoj, vitro kaj malnovaj mebloj – estas forĵetita je insulo aŭ alportita per la ocean-ondoj. Tiel poluita esta ne nur la plaĝoj, sed ankaŭ mara vivo. La problemo fariĝis jam tre serioza kaj altiris atentonn de la amaskomunikiloj, kiel radio ekz. radio Wallis aŭ la televida kanalo Futuna.

.

Eva Pelletier, membro de la Fokolara grupo, diris: “La kreskanta sentemo pri ekologio faciligis kunigi diversajn loĝantojn de nia insulo: ne nur infanojn kaj junularon sed ankaŭ plenaĝulojn. Inter la diversaj grupoj kaj organizaĵoj ekestis dialogo, kiu komence kaŭzis dividon de opinioj kaj streĉojn, inter la grup-gvidantoj kaj la Reganta Asembleo.

This image has an empty alt attribute; its file name is polut-3.jpg

Bonŝance, antaŭ du jaroj atingis nin la eŭropa iniciato pri “Semajno dediĉita al drasta redukto de rubaĵoj” sur la tuta kontinento (SEER). Nia Departamento pri la Natur-protektado decidis aliĝi al tiu kampanjo, unue sur malgranda insulo Nukuloa (norde de Wallis). Konsidere pri graveco de la okazo, aliĝis baldaŭ administracio de Vaitupu* kaj la vilaĝo Vailala.

(…) Nur en la unua tago, sur la plaĝoj oni kolektis 500 kilogramojn da rubaĵoj. La administracia fako pri naturmedio apogis nian iniciaton kaj sendis kamionojn, laboristojn kaj specialan ŝipon. Unu jaron antaŭe, ni konstatis ke necesas forigi almenaŭ 2,600 kilogramojn da rubo por evitigi epidemion de dengo (virusa malsano, kiun disportas kuloj de specio Aedes aegypti). “Unue ni purigis kanalojn, riverbordojn kaj sekve eĉ profundan puton. Ĉiu sindevigis fari sian parton kaj ni plenigis la taskon en amikeca etoso”.

.

* Vaitupu estas la plej granda atolo (ringoforma insuleto) de preskaŭ 6 kvadrataj kilometroj kun 1500 loĝantoj en la Polinezia ŝtato Tuvalo /eo: Tuvalu, lokita inter Aŭstralio kaj Havaja Insularo.

___________________________

.

5 De senkoreco ĝis najbaremo

Kiam venis tempo por translokiĝi, unu geedza paro decides ekloĝi en nefortuna kaj malfavorata najbareco de sia propra urbo Gela, sur la konata itala insulo Sicilio. Unue ili devis venki sian indiferetecon por eklukti kontraŭ organizita krimo.

Sicilio: de najbareco >?< ĝis najbaremo

Rosa kun Rocco rakontas: “Ni geedziĝis antaŭ longa tempo kaj havas tri infanojn. Antaŭ kelkaj jaroj ni decidis translokiĝi aliloken por vivi pli fratece kun la novaj najbaroj. Do ni elektis tre malfavoran kvartalon de nia urbo. Tie mankis ĉio, do ni volis dividi nian amikecon kun homoj troviĝantaj en plej urĝaj bezonoj, ni volis sperti iliajn ĉiutagajn problemojn kaj problemojn”.

.

Gela estas la urbo en suda Sicilio – fifama pro organizita krimo, perforto kaj murdoj. Maltrankvilo kaj timo kaŭzas indiferenton kaj fermitecon. Rezulte ĉiu loĝanto vivas en izoliteco, inter muroj de sia domo. Jen tia kvartalo, nomata Fondo Iozza estiĝis nia familia loĝloko: malpuraj stratoj kovritaj per koto, sen lampoj. Multo devus esti ŝanĝita. Rosa kaj Rocco sentis, ke bonaj ekzemploj komenciĝu de ili mem.

en izoliteco, inter muroj de sia domo. Jen tia kvartalo, nomata Fondo Iozza estiĝis nia familia loĝloko: malpuraj stratoj kovritaj per koto, sen lampoj. Multo devus esti ŝanĝita. Rosa kaj Rocco sentis, ke bonaj ekzemploj komenciĝu de ili mem.

Dum unu storma nokto sonoris telefono. Inundo kovris plurajn garaĝojn. Akvo forpuŝis skombrojn al lignaĵ-metiejo de la proprietulo, kiu estis nia najbaro. Li aspektis senespera. Rocco kuraĝis trabati amasiĝintan koton pre sia aŭtomobilo kaj poste rakontis: “Ni laboris ĝis la kvina horo matene kaj faris ĉion eblan por forigi akvon el la konstruaĵoj. Tiel ni samptempe kuraĝigis la najbaron por ekagi. Aliaj homoj venis por helpi kaj senatente naskiĝis inter ni solidareco, kiu helpis progresigi nian laboron. Sekve, paŝon post paŝo, ni sukcesis haltigi akvon. Sen nia kunlaboro la damaĝoj estus certe pli grandaj.”

En la kvartalo multaj familioj komencis inter si diskuti pri la plej urĝaj problemoj: manko de kloak-sistemo – danĝera al sano, nesufiĉa provizado de akvo, malbona vojkvalito. “Dum la interparoloj ni klopodis kompreni la homojn – deklaras Rosa – ĉar ni volis krei amikajn rilatojn inter la familiojSame okazis kun la administracio de la urbodomo. Laŭ tempopaso ni ĉiuj povis transiri de protesta sintento al dialogo. Eĉ la urbestro mem montriĝis malfermita kaj pretis kunlabori.

Oni formis socian komitaton kaj Rocco estis elektita kiel ĝia prezidanto, ĉar la kunloĝantoj fidis lin kapabla labori surloke por la komuna bono. Baza celaĵo estis restarigi esperon por la homoj trompitaj per neplenumitaj promesoj. Malrapide aliĝis pli kaj pli da homoj, konsciaj ke ĉies partopreno helpos solvi la problemojn. Tio certe ne povis esti pretervidita kaj al tiu aktiva grupo oni asignis fondusojn por rekonstrui la kvartalon.

Tiel do en Fondo Iozza Quarter – antaŭe nomata la “Kvartalo X” – okazis multaj ŝanĝoj: akvoduktoj kaj kloak-sistemo funkcias, stratoj estas lumigitaj kaj loĝejojn varmigas natura metano. Sekvaj planoj in-kluzivas sport-ludejon, paroĥan kulturcentron, komunum-klubejon. Ĉio celas ke la renovigita kvar-talo estu pli bona loko por loĝi. Ne mirige, oni nomu-mis ĝin Quartiere Nuovo (Nova Kvartalo). Hodiaŭ oni rigardas la kvartalon kiel “pionira najbarejo”en kiu la ĉiutaga penado sukcesis humanigi la spacon por vivi.

lo-ĝejojn varmigas natura metano. Sekvaj planoj inklu-zivas sport-ludejon, paroĥan kulturcentron, komunum-klubejon. Ĉio celas ke la renovigita kvartalo estu pli bona loko por loĝi. Ne mirige, oni nomumis ĝin Quartiere Nuovo (Nova Kvartalo). Hodiaŭ oni rigardas la kvartalon kiel “pionira najbarejo”en kiu la ĉiutaga penado sukcesis humanigi la spacon por vivi.

*

La cititaj konversacioj okazis en pasinteco. Rocco Goldini ne plu vivas kaj la urba administracio memorigas liajn meritojn en promociado de aktiva soci-laboro. La vekita tiam sindediĉo kaj socia respondeco daŭras kaj plue portas pozitivajn rezultojn.

.

La urbo Gela havas tre longan historion. Fondis ĝin grekaj veturistoj, kiuj venis al Sicilio en la 7-a jarcento a.K. Ili nomis la urbon same kiel la 60-kilometran Gela-riveron.

*

Ĉi tiu artikolo aperis originale en “New Humanity” /Nova Homaro.

______________________

.

Kanto pri lingvaj baroj

Finiĝas la 2019a, deklarita kiel Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj. Pri lingvaj komplikaĵoj traktas tiu ĉi kanto: knabo renkontis en Parizo junulinon. Ambaŭ uzis nur siajn denaskajn lingvojn, ne parolis Esperanton kaj – kvankam ŝatis unu la alian – ili ne povis interkompreniĝi.

Unue kantis ĝin muzika grupo el Nederlando, la artistoj estis nur iom pli ol 15-jaraj, kio videblas en la filmeto – (3:16) https://www.youtube.com/watch?v=ZoW9T8nOCIENeniu traktis la knabojn serioze kaj eĉ kiam aperis tiu ĉi kanto, la radiostaciojn ne estis interesitaj ĝin disaŭdigi. Tamen baldaŭ “Comment ça va” (Kiel vi fartas), fariĝis la plej populara kanto en Nederlando kaj poste en Skandinavio.

Aperis ankaŭ versioj en angla, hispana, hispana, germana, norvega, pola kaj en aliaj lingvoj. Rezulte, la disko disvendiĝis en ĉ. 4 milionoj da ekzempleroj. La nederlanda grupo ĉesis aktivi post kelkaj jaroj kaj sian lastan oficialan koncerton prezentis dum Internacia Kant-festivalo en Sopot.

Ĉi tie vi povas aŭdi la kanton kaj sekvi ĝian tekston – (2:42) https://www.youtube.com/watch?v=XC4qh0Tiv7k . Sube ni montras la originalan tekston, dulingvan: franc-germana.

Comment ca va Comme ci, Comme ci, Comme ci, Comme ca Tu ne comprends rien a l’amour Restez la nuit, Restez toujours. Comment ca va Comme ci, Comme ci, Comme ci, Comme ca Tu ne comprends rien a l’amour Restez la nuit Restez toujours.

Mann, War das ein Mädchen damals in Paris. Ich ging mit ihr tanzen Ach-Was war sie süß. Sie lag so eng in meinen Armen. Ich sagte, Komm wir geh’n hier fort Doch ihre Antwort war französisch Ich verstand kein Wort.

Comment ca va Comme ci, Comme ci, Comme ci, Comme ca Tu ne comprends rien a l’amour Restez la nuit, Restez toujours. Comment ca va Comme ci, Comme ci, Comme ci, Comme ca Tu ne comprends rien a l’amour Restez la nuit Restez toujours.
Unten floß die Seine Oben schien der Mond. Sie hat meine Nerven wirklich nicht geschont. Wir beide…
Kiel vi fartas? – Iom bone, iom ne. Vi komprenas nenion pri amo. Restu ĉi-nokte, restu por ĉiam. Kiel vi fartas? – Iom bone, iom ne. Vi komprenas nenion pri amo. Restu ĉi-nokte, restu por ĉiam.

Hej homo, ĉu tio estis knabino la same kiel poste en Parizo. Mi iris por danci kun ŝi ho, ŝi estis tiel bela. Ŝi restis firme en miaj brakoj kaj mi diris: Venu, ni kune foriros. Sed ŝi respondis france kaj mi komprenis nenion.
Kiel vi fartas? – Iom bone, iom ne. Vi komprenas nenion pri amo. Restu ĉi-nokte, restu por ĉiam. Kiel vi fartas? – Iom bone, iom ne. Vi komprenas nenion pri amo. Restu ĉi-nokte, restu por ĉiam.

Sube fluis Sejn-rivero kaj supre brilis la luno. Ŝi havis mian koron sed ne ŝparis la nervojn. De ni ambaŭ…

.

Delonge Parizo estas nomata la „Urbo de geamiĝintoj”. Tie naskiĝis la mondfama artisto Raymond Peynet, kies 6 mil desegnaĵoj pri romantikaj geamantoj aperis en multegaj periodaĵoj.

Kvankam la kanto plej famis antaŭ jardekoj, tamen ankaŭ nuntempe oni volonte ĝin prezentas. La simpla teksto kaj ritma muziko kreas ĝojan atmosferon kaj dancigas dum popularaj koncertoj. Antaŭ nelonge prezentis ĝin ankaŭ konata hungara artisto György Korda (3:16) https://www.youtube.com/watch?v=Chq1QTFaoBk .

___________________________

La Torĉo – kun sporto al sano

Somere 2020 okazos la 32-a Somera Olimpiko en la japana ĉefurbo. Tokio gastigos la eventon duafoje, ĉar japanoj organizis ĝin jam en jaro 1964. Tiam unu el plej sukcesaj atletoj estis Peter Snell, kiu mortis ĵus antaŭ kelkaj semajnoj. En Tokio li venke trakuris la distancojn de 800 kaj 1500 metroj kaj gajnis du ormedalojn. Kvar jarojn antaŭe, la 22-jara Snell akiris sian unuan ormedalon en Romo. Kolektinte la tri “orojn” Snell fariĝis unu el plej sukcesaj sportistoj en la historio de atletika mondo.

.

Supra foto: La 20-jara Peter (tria de maldekstre) dum trejnado kun kolegoj.

Snell naskiĝis en Opunake (norda insulo de Novzelando) kaj en lernejo praktikis multajn sportojn. En sia 19-jaraĝo Peter renkontis trejniston Artur Lydiard, kiu diris: “Peter, vi kuras jam sufiĉe rapide, sed se vi plibonigos vian fortikecon, tiam vi fariĝos unu el plej bonaj mez-distancaj kurantoj en la mondo“.

Rezulte Peter baldaŭ rompis kelkajn rekordojn de Novzelando, kvankam li aspektis tro muskoligita (muskola?) kaj nekutime forta por praktiki kuradon. Antaŭ siaj unuaj Olimpikaj Ludoj en “Romo-1960” Peter trejnis tre intense. La planita horaro estis streĉa: ĉiusemajne li devis trakuri ĉ. 160 kilometrojn aŭ , malpli rapide, 250 km. Snell veturis al Romo kaj, surprize al sportaj ĵurnalistoj kaj trejnistoj, la nekonata novzelandano venkis en kuro de 800 metroj kaj samtempe rompis la olimpikan rekordon.

Finalo de 800-metra kuro en Romo. La tiama olimpika rekordo de Snell estis rompita nur post pli o 40 jaroj.

Tiel Peter Snell fariĝis fama sportisto kaj, spite al lia olimpika venko en 800 m, en la mondo oni rekonis lin kiel ĉampiono de la 1500-metra distanco. Eble tion kaŭzis lia ofta konkurado en tiu distanco kaj mondaj rekordoj, kiujn li starigis. En kvarmonata periodo la trejn-distancoj egalis al maratona 42 km, eble iom malpli rapide. Intertempe en la programo estis ĝeneralaj gimnastikaj ekzercoj. Poste li revenis al la rutinaj rapidkuroj: la unua 90-minuta okazis matene kaj la dua – fruvespere. Sekvatage Peter kuris 35 kilometrojn en montara regiono de Waikari.

Montaro (fone de maldekstra foto) kaj montetoj de Waikari, sur kiuj Snell trejnis la kuradon. Ŝajne multaj loĝlokoj en Novzelando konservis la nomojn el Māori (indiĝena maoria lingvo).

Post kelka tempo Snell tiel fortiĝis, ke povis trejni tie dum ĉiu semajnofino. Inter la montoj malsufiĉis oksigeno, kaj tio utilis krei fortikecon, kiu estis la “baza elemento” por tiuspeca sporto. Tia estis la opinio de Lydiard, la trejnisto. Kurado sur montetoj daŭris ses semajnojn kaj finiĝis du monatojn antaŭ la Olimpikaj Ludoj – 1964. Tiam en Novzelando estis vintromezo kun fruaj sunsubiroj do Peter kuris ofte dum krepusko. ‘Por eviti pied-kontuzon, mi kuris tiam singardeme, sen troa rapideco’ – rememoras Snell. Denove komenciĝis la kutima trejnado: varmiĝo, 1-minuta kuro rapide, 1 minuto malrapide, 2 minutojn rapide kaj fine – 1 minuto malrapide. Lige kun longdistancaj kuroj, la atingita fortikeco ebligis lin plirapidigi maksimume la olimpikan kuron en ĉiu momento. Do Snell estis bone preparita al konkurado en Tokio, kie li demonstris la imprese potencan kur-stilon. Li kuris engrupe ĝis lastaj 200 metroj kaj ĝuste tiam li tiel energie plirapidis, ke povis facile preterkuri la ceterajn konkurantojn.

Tiu dinamike eneregia plirapidigo, ĵus kelkdek metrojn antaŭ la finlinio (fina linio), videblas klare en ĉi tiu filmeto pri Olimpikoj en Tokio (3:37) https://www.youtube.com/watch?time_continue=11&v=RK0woLEtQQA& / rigardu la du momentojn en 1:30 – kuro 800-metra kaj la dua venko (2:22) fine de la 1,500 metra. Eĉ se Peter Snell ne venkus la ormedalojn, li certe estis la plej forta inter ĉiuj mez- kaj long-distanculoj. Snell estis vera fenomeno en atletiko.

Olimpikaj Ludoj en Tokio, 1964

La mezdistancaj kuroj estas pli malfacilaj ol la aliaj, ĉar la sportistoj devas ligi rapidecon kun taktiko, pensante kiam uzin ĝi eble plejforte, kutime en lastaj 50 metroj. Ĝis tiam oni kuras grupe kaj devas elekti la plej ĝustan momento forkuri antaŭen kaj forlasi la ceterajn konkurantojn. Pro tio la mezdistancaj kuroj postulas tian fortikecon, kiun ne havas la aliaj.

Kompare kun longaj distancoj en 5,000 kaj 10,000 metroj aŭ maratono oni havas pli da tempo por pripensi la kur-taktikon. Dum la kuroj en 100 aŭ 200 metroj mankas tempo por pensado, oni simple devas uzi sian plenforton por trakuri la tutan distancon eble plej rapide, ekde starto ĝis la finlinio.

La sporta kariero de Peter Snell estis relative mallonga, sed ne multaj influis atletikan mondon tiel firme kiel li. Krom la tri olimpikaj ormedaloj, li rompis kvin mondajn rekordojn individue kaj unufoje en stafeto. Lia rekordo estis rompita nur post pli ol 45 jaroj, dum Olimpikaj Ludoj en Pekino. Alia rekordo de Novzelando apartenas al Snell ĝis hodiaŭ. Senmire, li esti elektita la plej bona novzelanda sportisto de la 20-a jarcento.

La magazino “Track and Field News” (Novaĵoj de Atletiko) nomumis lin la plej bona atleto de la jardeko 1960-1970. Malgraŭ ke Snell ĉesis konkurenci en kuroj jam unu jaron post la Tokia Olimpiko, la Internacia Asocio de Atletikaj Federacioj /IAAF enskribis lin en sia listo de la plej bonaj sportistoj en la tuta historio de atletiko. Tie troviĝas nur kelkdek nomoj, ĉar la kondiĉoj estas malfacilaj, inter alie la kandidato devas:

  • akiri minimume du olimpikajn ormedalojn;
  • rompi almenaŭ unu mondan rekordon.

Krom la sportaj sukcesoj, Snell elstaras ankaŭ ali-kampe. Multaj ĉampionoj, kiam finiĝas ilia sporta famo, sentas sin konfuzitaj kaj ne povas trovi celon en la vivo. Peter Snell ne estis tia, li finis studojn kaj ĉe Universitato Massey kaj sekve akiris honoran doktorecon pri sporta psikologio.

Peter Snell kun sia edzino. La geduo havas du filinojn kaj kelkajn nepinojn.

Poste li geedziĝis kaj forveturis al Kalifornio. Tie li verkis tri librojn pri sporta trejnado kaj daŭrigis karieron de la sciencisto. Snell neniam rezignis pri sportoj kaj aktive partoprenis en konkursoj de orientiĝado (orientiĝaj kuroj) kaj tutlande venkis en sia aĝ-kategorio.

.

Jen kion Peter Snell konsilas al junaj sportistoj: ‘En mia kazo, mi neniam celis tro alte, komence mi eĉ ne pensis pri Olimpikaj Ludoj. Estas pli facile motiviĝi al trejnado kiam viaj celaĵoj estas reale atingeblaj. Pli facilas atingi modestan celon kaj poste starigi la sekvan ol plani ion grandan kaj malsukcesi. Ebleco disraviĝi estas granda kiam vi planas tro multe kaj celas tro alte. Mi ĉiam trejnis diligente kaj ne atendis ion grandan. Eĉ povante fari ion pli bone, mi ne parolis pri tio‘.

__________________________

Share this:

Leave a Reply

Your email address will not be published.

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: