NOVA URBO – februaro 2020

NOVA URBO – februaro 2020

Valentena Tago

Tago de s-ta Valenteno okazas ĉiujare la 14-an de februaro honore al la martiro, kiu estis mortigita tiutage. Valenteno vivis en la 1-a jarcento kaj, kiel diras la tradicio, li estis mortigita dum defendis paron de enamiĝintaj gejunuloj, pro kio oni rekonas lin kiel patronon de geamantoj.

.

Amo ekzistis ĉiam kaj tra jarcentoj oni verkis pri ĝi grandiozajn poemojn kaj trobadoroj kantis romantikajn kanzonojn al amataj karulinoj. Antaŭ nelonge poeto J.Vanhaelen invitis gekarulojn verki am-versaĵon kaj dissendi ĝin okaze de la festo. Onidire, inter 50 tradukaĵoj aperis ankaŭ unu en Esperanto.

Kiam oni ankoraŭ ne konis interneton, ne estis televido nek aliaj amaskomunikiloj – oni verkis longajn romantikajn leterojn. Tiel do, en anglalingvaj landoj naskiĝis kutimo celebri la Tagon de s-ta Valenteno. En lastaj jardekoj tiu ideo diskoniĝis na nur en Eŭropo kaj Nordameriko, sed ankaŭ en Azio kaj eĉ tramonde.

.

Verŝajne la plej popularaj objektoj de tiu furioza celebrado estas diversaj poŝtkartoj, nepre kun desegnita koro kaj foje kun am-konfeso. Komence la tagon celebris ĉefe gejunuloj kaj enamiĝintaj gefianĉoj sed hodiaŭ la festado inkluzivas ankaŭ amon al gepatroj, al infanoj kaj al aliaj famili-membroj.

En Kanado kaj en kelkaj aliaj landoj oni celebras tiutempe la “Tagon de Familio” (ang: Family Day / fr: Jour de la famille).

*

S-ta Valenteno estis entombigita en baziliko de Terni (eo: Terno, urbo en mez-itala provinco Umbrio), kie okazas la ĉefa festo.

.

Tien veturas gefianĉoj el tuta Italio kaj el aliaj landoj, por ĵuri solene reciprokan amon ĝis fino de la vivo.

.

Alia loko populara dum tiu festo estas urbeto Roquemaure, lokita en suda Francio (15 km de la fama ponto en Avignon). Tie troviĝas relikvoj de la sanktulo kaj oni organizas grandan Festivalon de s-ta Valenteno. La geparoj sin vestas en historiaj kostumoj, okazas koncerto kaj dancoj, kio venigas multajn turistojn.

* *

Finas tiun ĉi artikolon romantika kanto de Mirelle Mathieu: “Ensemble” (eo – Kune): https://www.youtube.com/watch?v=PD-OoV3fuu4 .

“ KUNE “
Mia koro certe amas vin kaj ĝi estas via. Via koro malĝojas esti sola same kie mia kiam ĝi solas. Kaj estas nur unu medikamento por tio.
Niaj koroj kune estas feliĉaj kaj nenio alia por ili ekzistas.
Kune niaj koroj vivas komune en belega mondo, kreita per amo.
Vidu, niaj koroj povas interparoli Aŭdu vortojn kiujn ili inventas. Permesu vian koron fari tion ĉar mi scias kiel ĝin plezurigi. Vi nur bezonas min ami, amu min.
Al niaj koroj kune ĉio aspektas blua. La vivo ŝajnas ludi por gajni amon.
Niaj du koroj restos kune se vi tion volas. Nia amo estos mirinda.
Mia amo, ho mia amo.

.

Mirelle Mathieu estas unu el plej sukcesaj kantistoj de la mondo, kun preskiaŭ 200 milionoj da disvenditaj diskoj. Ŝi naskiĝis en Avignon (suda Francio), kantas en ĉ. 10 lingvoj kaj plezure uzis akcenton de sia familia provinco. Pro la kristale pura voĉo, Mirelle ricevis la karesnomon – la “Alaŭdeto de Provence”.

___________________

.

Sindromo de “rompita koro” realas!

Ĉu emocia doloro povas damaĝi nian sanon fizike?

Kio ŝajnis estis iam troigo, nun estas komprenita kiel serioza sanproblemo. Sindromo de rompita koro,ankaŭ nomata kardiopatio (malsano de kor-muskolo, kaŭzita de nervostreĉoj) estis unue diagnozita en jaro 1990.

.

Kelkaj semajon post kiam Genevieve A. (eo: Ĝenoveva) revenis hejmen de laboro, ŝi kaj trovis ke la edzo ĵus translokiĝis – send klarigoj, sen diri antaŭe eĉ unu vorton de averto.

“Eksiĝo” – La pentraĵo de Karoly Ferenczy

Por konsoli Ĝenoveva-n, ŝiaj amikinoj invitis ŝin al vespermanĝo. Ili konis ŝian edzon kaj ne miris ke Ĝenoveva estis konsternitaj pro lia mallojaleco. “Vi tion ne komprenas” – ŝi diris al ili – “Tio laŭvorte mortigas min”. Tia reago ne estis apenaŭ histerio. Ŝi sentis ne nur emocian krizon, sed ankaŭ fizikan doloron kiu manifestiĝis (kiel ŝi priskribis) per ripetiĝanta fortaj mis-ritme korbatoj.

“Nia kvarjara geedzeco ne estis perfekta, tamen tia fino senaverta estas vera ŝoko” – ŝi diris. En la sekvinta monato, reveninte post laboro Ĝenoveva nur pendigis la mantelon kaj trenis sin al lito kaj, senenergia, ŝi provis spiradi profunde. Similajn simptomojn Ĝenoveva havis kiam ŝia patrion mortis subite antaŭ kelkaj jaroj. Timante pri kor-atako, ŝi petis kuraciston kontroli la koron.

.

Ĉifoje la sufero kaj laciĝo estis pli granda, kvazaŭ post intensa gimnastiko. Provo trankviliĝi per profundaj spiroj mildigis iomete la ĉagrenon. Kvankam la doloro revenis, Ĝenoveva ekvidis alian perspektivon. Tio vekis en ŝi empation (kunsenton) por aliaj homoj, komprenante ke ankaŭ ili povas esti vunditaj interne per emocia perturbo. “Kun eksedziĝo tiel furioza, mi ekvidis la mondon tute malsame. Ne nur mia koro estas kontuzita, ja ĉiu povas travivi internan traŭmon” – diras Ĝenoveva kiu laboras en Toronta oficejo.

Tiam ŝi ne sciis, ke homa koro povas “rompiĝi” pro emocia nervostreĉo. La sindromo de rompita koro estis demonstrita en medicina prezentaĵo, gvidata de sciencistoj ĉe la Universitato de Aberdeen kaj en revuo “Circulation” (Sang-cirkulado). Oni montris, ke tiaj dramaj travivaĵoj povas rezultigi “konstantajn simptomojn de korpa misfunkcio, pli pro la fizika ol pro emocia, malkapablo”. La studoj pruvas, ke tian danĝeran komplikaĵon povas havi eĉ tiuj pacientoj, kiuj neniam antaŭe havis kor-malsanon.

* Simptomo estas subjektiva manifestado de malsano aŭ patologia stato, tiel esprimata de la paciento. Ĝi tre malsamas de homo al homo kaj eĉ de kulturo al kulturo. Ĝenerale la simptomoj estas multaj. Ekzemple: laciĝo, doloro, naŭzo, tuso, ktp. Oni povas distnigi ilin de signaloj, kiuj estas objektive mezurataj de la kuracisto kiel sangopremo, aspekto de la retino, la korbatado, febro k.t.p. Tiaj signaloj estas ofte nomataj “simptomoj” – ĉefe en nescienca medio. Kutime tiun malsanon akompanas aro da simptomoj, kiuj kune nomiĝas sindromo.

*

Nun vi povas aŭskulti kanton pri bedaŭro ne zorgi pri la pasinta amo. Prezentas ĝin kanada muzikisto Keath Barrie el Atlantika provinco de Nova Scotia. La titolo estas “Se mi rehavus miajn hieraŭojn” /If I could have my yesterday – (2:57)https://www.youtube.com/watch?v=XeXaH5okQ8o :

Se mi rehavus miajn hieraŭojn por ŝanĝi tion kio pasis, mi esperus gajni vian amon kaj forgesi pri la pasintaj suferoj.
Se mi rehavus miajn hieraŭojn, Ĉu multo okazus malsame kompare kun la tagoj okazintaj en pasinteco?
Se mi rehavus miajn hieraŭojn, unu aferon certe mi ŝanĝus: ami vin pli ol mi amis antaŭe. Mi ankaŭ petus vin pardoni.
Se mi rehavus miajn hieraŭojn, Mi farus ĉion por trovi vin pli baldaŭ, ĉar mi bedaŭras la tagojn, kiujn mi ne pasigis kun vi.

.

Aldone ni enmetas aliajn du kantojn pri “Koro – Amo – Pardonpeto – Pardono”. La unuan kantas italino 17-jara Nada, kiu venkis en festivalo de San Remo kun la kanto “La koro estas kiel cigano” (Il cuore e uno zingaro) – https://www.youtube.com/watch?v=Ozg5cL35TW0 . Tiun ĉi kanton diskonigis internacie Nicola DiBari. Sur la filmeto ŝi ekploris pro kortuŝo. Verŝajne nieniu laŭreato de renoma festivalo estis tiel juna kiel Nada. Poste ŝi ankaŭ komponis kantojn kaj oni ŝin invitis al tre populara varieteo nomita “Canzonissima”.

La koro estas kiel cigano
Mi havis vundon en la koro, mi suferis, suferis. Mi diris: “Ne gravas” tamen mi kuŝas, ploras, ploras. Estas tro malfrue al vi, en ĉi nokto profunda ne tenu min, ne rigardu en miajn okulojn ĉar mi kantos.

(Rekantaĵo): Kiel mi kulpas, se la koro estas kiel cigano kaj vagas? Ĉenoj ne povos ĝin teni – tiun ĉi koron de cigano. Ĝi iros , iros ĝis trovos verdan herbejon; tie mi kolektos stelojn por vi kaj tempo haltos, haltos …

.

Tiel iam estis” (The way it used to be) estas titolo de la dua, kantita de E.Humperdinck, kiun oni (ĉefe la virinoj) nomis la “Reĝo de romantikaj kantoj” – (3:15)
https://www.youtube.com/watch?v=RWCUzSpr7Q4  . En ĉi tiu filmeto videblas la vizaĝoj de famaj artistoj, verŝajne konataj ankaŭ al vi.

Tiel iam estis
En salono plena de gastoj staras unu tablo por mi, la soleca viro. Aŭdiĝis muziko kaj, trinkante en ombro, mi tostas al rememoroj. La muziko samas kiel tiam kaj havas dolĉe amaran rekantaĵon:
Do ludu ĉi tiun kanton kiel tiam, antaŭ ol ŝi foriris kaj ŝanĝis ĉion je malĝojo. Eble ŝi promenas proksime kaj ekaŭdos apud la fenestro tiun melodion de nia am-kanto? Eĉ se la vortoj ne estas tiel delikataj, ŝi memoros ĉiam ke tiel estis.

.

Ambaŭ kantoj ĉarmas ne nur melodie, sed havas ankaŭ belajn vortojn. Se vi ŝatus koni la kompletajn tekstojn, ni povos ilin poste aldoni.

*

En multaj landoj oni aranĝis muzeojn de rompitaj koroj (aŭ pri tranĉitaj rilatoj), fronte kun la plej granda en Zagrebo (kroate: Muzej prekinutih veza).

*

Sciencistoj klarigas:

Kio okazas al via korpo kiam vi havas “rompitan” koron.

Mi opinias, ke multaj homoj povas raporti, ke disŝiranta doloro de amo malaperis. Mi tamen prefere havus rompitan brakon ol rompitan koron. ‘ – Christie Brinkley

Aflikto povas trafi iun ajn. Ja ni ĉiuj travivis malbonajn disiĝojn kio lasis nin kun la koro kvazaŭ rompita. Dum iuj homoj povus pensi, ke ĉio estas nur en via kapo, la sciencistoj diras alie. Ekzistas scienca pruvo, ke rompitaj koroj ekzistas kaj ke ili povas fizike influi vian korpon.

Laŭ asocio de kardiologoj – “En sindromo de rompita koro (SdRK / BHS – Broken Heart Syndrome), parto de via koro pligrandiĝas kaj dum kelka tempo ne sufiĉe pumpas. La cetero eble funkcias normale, sed ankaŭ tie povas okazi eĉ pli fortaj kuntiriĝoj. Resulte tia misfunkcio povas finiĝi per danĝera dumtempa kora malsufiĉo. Finfine scienco trovis kelkajn respondojn al tiuj resaniĝantaj el malsano de rompita koro. Jen kelkaj simptomoj kaj konsiloj.

1. Rompita koro influas pezon de via korpo

Kiam rilato inte geeedzoj (aŭ inter gejunuloj) finiĝas subite, sentiĝas korpremo kiu povas daŭre efiki je via pezo. Kompreneble tio dependas ankaŭ kiel ni regas al niaj emocioj. Al kelkaj homoj manĝado povas plenigi la truon lasitan post la vunditaj emocioj. Tia persono komencas manĝi troe kaj tiel la korpopezo pligrandiĝas. Sed povas okazi ankaŭ io kontraŭa, ke oni tute perdas apetiton kaj ne manĝas kiom la korpo bezonas. Ambaŭkaze oni devus observi necesan planon de manĝoj.

2. Streĉita koro kaŭzas psikan deprimon

Multaj sperti, ke post finita amrilato venas neimageble tempesta periodo. Scienco kaj medicinajstudoj pruvis, ke rompita koro ofte kaŭzas tian krizan staton. “Kiam ni rigardas al okazaĵoj en streĉoplena vivo de viroj aŭ virinoj, ni vidas ke emocian disraviĝon sekvas ofte deprimo. En tiaj situacioj la plej venena kombinaĵo estis perdo de memestimo kaj persona malvalorigo” – diras kuracisto Kenneth Kendler.

Post drama fino de rilatoj kaj sekvanta ĝin sindromo de rompita koro, estas grave havi apog-metodon kaj trovi iun, al kiu vi povas paroli pri viaj travivaĵoj. Povante diskuti pri viaj sentoj faros tiun temon pli mallonga kaj helpos vin ekstari denove.

3. Komplikaĵoj en dormo

Post travivita korpremo, multaj homoj malfacile endormiĝas kaj vekiĝante ili sentas sin lacaj. Tion konfirmas la medicinaj esploroj, ĉar rompita koro altigas streĉnivelojn kio certe malfaciligas dormadon. Pro tio povas okazi komplika interrilato: nervostreĉoj malfaciligas nin ekdormi kaj, aliflenke, nesufiĉa dormo kaŭzas laciĝon kaj nervostreĉojn.

Al personoj ne povantaj endormiĝi pro la rompita koro, oni konsilas ke antaŭ enlitiĝo ili trovu metodon por malaltigi la streĉon-nivelon. Tio povas esti bona teo, ekzercoj, promeno meditado /preĝoj – ĉio utila ke vi povu ekdormi kaj resanigi vian koron.

4. Malforta imun-sistemo

Tio sonas eble stranga sed sciencistoj konstatis, ke kormalsano efikas eĉ nian imunsistemon. Tio okazas ankaŭ pro nervostreĉoj. Kiam vi suferas korpremon, streĉ-nivelo altiĝas. Ju pli da streĉoj, des pli malforta via imun-sistemo estos. Verŝajne multaj memoras, ke dum kor-problemoj oni estas laca, tial facilas malvarmumi aŭ “kapti” gripon. Tiam utilas uzi vitaminojn kaj manĝi tian nutraĵon, kiu helpos reakiri plenan imun-kapablon.

Denove, la fonto de tiuj problemoj estas nervostreĉoj, kies nivelo devas esti malaltigita. Tiucele praktiku tian agadon, kiuj ne tro lacigas tamen aktivigas la menson kaj korpon por resanigi la rompitan koron.

5. Kor-premo povas kaŭzi fizikan doloron

Kiam okazas koratako, plej multaj certigas ke ili sentis realan doloron. Tio estas vera kaj medicino tion konfirmas, ĉar emocia streĉo kaj korpa doloro estas procesataj en la sama parto de homa cerbo. Tial, dum vi trapasas subitan disĝon, via koro doloras fizike kaj tio vin timigas. Kiel mildigi la dolorojn? Aktivu atente per facila ekzercado kaj kontaku fideman amikon, kies ĉeesto kaj aŭskultado vin trankviligos. Trovinte ĝustan apog-sistemon tre valoras por mildigi la emocian suferon.

Kiam do vi trapasas subitan interrompon, via korbato funkcias mis-ritme kaj vi sentas korpan doloron. La plej bona maniero liberiĝi de tiu krizo estas la scio kiel ĝin trakti. Kutime oni faras tiam facilajn ekzercojn aŭ malrapidan laboron – kun paŭzoj de ripozo. Koni la subtenan sistemon ankaŭ tre valoras por redukti vian emocian doloron. Tamen en danĝeraj kazoj kiel ekz. dum kor-atako, oni devas tuj kontaktiĝi kun kuracisto.

Finaj pensoj

En ĉiutaga vivo oni travivas ofte nervostreĉojn kaj trovas metodojn por ilin alfronti. Simile okazas kun la rompitaj koroj, al kio medicino trovas diversajn rimedojn. Ĉiuj vundoj cikatriĝas laŭ tempopaso. La doloro pli kaj pli mlafortiĝas, tagon post tago. Tamen unue oni faru ĉion por evitigi tian krizon kaj provu vivi trankvile, ĉiam preta al repaciĝo.

____________________________________

.

Internacia Tago de Pardonpetoj

La 13-an de februaro

International apology day / Journée internationale des excuses

Verŝajne malmultaj aŭdis pr alia evento, okazanta ĵus antaŭ la Valentena Festo. Temas pri Internacia Tago de Pardonpeto, kiu certe indas disvastiĝon. Oni alvokas ĉie: “Pardonu! Pardonu!” Sed ĉu unue oni ne devus aŭdi pri pardon-peto kaj kiu estu la unua tion fari?

Ekzemple, kiam edzo kuraĝas pardonpeti sian edzinon (kaj inverse), tiam la vojo al repaciĝo estas malfermita. Koro de la ofendito mildiĝas kaj emas pli facile pardoni. Se pardonpeton ne sekvas pardono, tiam la situacio similas al fama ponto de Avignon.


Tiu ponto neniam estis finkonstruita kaj sentutile staras meze de la rivero Rhône /eo: Rodano.

Aliflanke, kiam oni misfaris ion – kial ne pardonpeti? Matura homo kuraĝas tion diri, eĉ kiam li pensas esti prava kaj estas tiu alia kiu devus pardonpeti. Sendepende kiu estos la unua por transiri la baron, plej gravas reakordiĝi. Do ne atendu ĝis morgaŭ kaj repaciĝu antaŭ ol venos nokto. Ni konas la kazon, ke ĉi-monate unu viro kuraĝis diri al sia edzino: “Karulino mi petas ke vi pardonu se mi iel ajn ĉagrenis vin aŭ faris malagrablaĵon. Mi tion diras ĉiukaze (ang: “just in case“) ĉar morgaŭ estos la Tago de s-ta Valenteno. Kaj ŝi respondis surprizita: “Oh ne, ĉio estas en ordo – ankaŭ mi pardonpetas se mi ne ĉiam estis agrabla”.

Vi ankaŭ povas celebri estonte ĉi tiun popularan feston sed unue provu fari ĉion, ke ĝi okazu en akordo kaj autentika ĝojo. Tion oni verŝajne celis anoncinte la Internacian Tagon de Pardonpetoj (ITdeP), celebratan ĉiujare la 13an de februaro. Vi povas tion fari uzante vian gepatran lingvon en via familio kaj popularigi ĝin inter la gekonatoj. Ne miru, se post kelka tempo iu dankos al vi por tio!

Kial ĝirafoj malrapidas pardonpeti? Ĉar ili bezonas multe da tempo por gluti sian fieron.

*

Ĉi sube la nomo “Internacia Tago de Pardonpeto” estas listigita en diversaj lingvoj.

LATINIDAJ LIGVOJ

Latina: International Dies autem excusationem

Franca: Journée internationale des excuses

Hispana: Día internacional de disculpa

Itala: Giornata internazionale delle scuse

Portugala: Dia internacional de desculpas

Kataluna: Dia internacional de les disculpes

Rumana: Ziua internațională a scuzelor

UGRO-FINNAJ LINGVOJ

Hungara: Nemzetközi bocsánatkérés napja

Finna: Kansainvälinen anteeksipyynnön päivä

Estona : Rahvusvaheline vabanduspäev

SLAVAJ LINGVOJ

Ĉeĥa: Mezinárodní den omluvy

Slovaka: Medzinárodný deň ospravedlnenia

Pola: Międzynarodowy dzień przeprosin

Rusa: Международный день извинений

Bjelarusa: Міжнародны дзень выбачэння

Ukraina: Міжнародний день вибачень

Serba: Међународни дан извињења

Makedona: Меѓународен ден за извинување

Bulgara: Международен ден на извинение

Kroata: Međunarodni dan isprike

Slovena: Mednarodni dan opravičila

ANGLO-SASAJ /ĜERMANAJ LINGVOJ

Angla: International apology day

Sveda: Internationell ursäkt dag

Dana: International undskyldningsdag

Norvega: Internasjonal unnskyldningsdag

Islanda: Alþjóðlegur afsökunardagur

Nederlanda: Internationale verontschuldigingsdag

Germana: Internationaler Entschuldigungstag

ALIAJ LINGVOJ

Irlanda: Lá leithscéal idirnáisiúnta

Latva: Starptautiskā atvainošanās diena

Litova: Tarptautinė atsiprašymo diena

Eŭska: Barkamenaren nazioarteko eguna

Albana: Dita ndërkombëtare e faljes

Filipina: International araw ng paghingi ng tawad

Turka: Uluslararası özür günü

Vjetnama: Ngày xin lỗi quốc tế

Indonezia: Hari permintaan maaf internasional

LINGVOJ kun NE-LATINA ALFABETO

Greka: Διεθνής ημέρα συγγνώμης

Ĉina: 國際道歉日

Japana: 国際謝罪の日

Korea: 국제 사과의 날

Hindia: अंतर्राष्ट्रीय माफी दिवस

Persa /Irana: روز جهانی عذرخواهی

Armena: Ներողությունների միջազգային օր

Kartvela: ბოდიშის საერთაშორისო დღე

Araba: يوم الاعتذار الدولي

Juda / hebrea: יום התנצלות בינלאומי

PS: Ĉe tiu okazo ni informas marĝene pri alia, ne universala sed regiona memor-tago. En Aŭstralio okazas ĉiujare – la 26an de majo – National Sorry Day (Nacia Tago de Bedaŭro) por memorigi pri maljustecoj farita al tieaj indiĝenaj popoloj. En la pasinta jarcento, aŭstralia registaro apartigis la indiĝenajn infanojn de iliaj gepatroj. Sekve la infanoj estis lokigitaj en publikaj lernejoj por asimiligi ilin al angle aŭstralia kulturo. Oni nomas ilin la “Ŝteliltaj Generacioj” kiuj ĝis hodiaŭ suferas traŭmon kaj perdon de sia identeco.

____________________________

.

Diru “NE

.

La novan jaron komencis ŝoka milit-ago en Irako, kie usona senpilota aviadilo mortigis iranan generalon kaj ĉefkomandanton de iraka polico.

.

Por ke tiu precedenco ne transformiĝu je milito, la movadoj Politiko por Unueco kaj Nova Homaro esprimis gravan zorgon por restarigi dialogon inter la konfliktaj ŝtatoj.

Diru “Ne” al milito, al ĉiu ago milita

Tiucele oni tuj starigis la trioblan (trilateralan) komitaton de reprezentantoj el Usono, Eŭropa Unio kaj Irano, kiuj faru ĉion eblan por mildigi la internacian streĉon en tiu regiono. Aliaj ne-registaraj organizaĵoj, internaciaj institucioj kaj por-pacaj movadoj havas ankaŭ devon servi al paco kaj protekti rajton al suvereneco de ĉiuj nacioj.

.

Nur konstanta internacia dialogo kaj honesta diplomatio ebligas paŝi reale al paco. Oni devas konstati, ke la mondon minacas eble plej granda defio de ĉi tiu jarcento. Tial devas troviĝi maniero por ĝin solvi, surbaze de la universalaj valoroj kaj bonvolaj koroj.

“Ni jam ne plu vidas vizaĝojn de la homoj, kiuj suferas, restas izolitaj, turmentas por fine esti mortigitaj en militaj konfliktoj “ – tion diris respekinda Igino Giordani en sia apelo al itala parlamento. Ni estas vokitaj ekvidi la vizaĝon de ĉiu homo, kiun minacas morto. Tial ni diru “ne” al milito, al ĉiu provo aŭ ago de milito.

Usonaj militbazoj en Sudokcidenta Azio

Por atingi pacon, oni bezonas senlacan diplomation kaj honestan dialogon ĉar milito signifas malvenkon de la homaro. Tial ni urĝe alvokas ke la triobla (trilateral) alta komitato restarigu la signifoplenan dialogon kaj fine atingu pacan solvon por tiu konflikto.

Subskribis:

M. Bruno, President – Mppu Movement /Movado “Politiko de Unueco”

M. Desalvo. New Humanity NGO / Organizaĵo “Nova Homaro”

_________

Mppu estas la movado, kiu celas aktivigi homojn de ĉiu raso, nacio kaj vivkoncepto ke ili konstante observu agadon de la politikistoj kaj kunlaboru por plibonigo de politiko.

Celo de tiu aktivado estas konstrui la mondon pli unueca, malgraŭ sia diverseco. Ni vidas malfortecon de la nunaj politik-sitemoj kaj ĝiaj gvidantoj. Al ĉefaj defioj de la nuna epoko kiel ekz. malsato, terorismo kaj maljusteco – ni ĉiuj devas reagi. Tial ĉiu honesta homo devus akcepti respondecon kaj partopreni aktive en la socia vivo.

Living Pace International” / Internacia Movado “Viva Paco” estas branĉo de Fokolara Movado, kiu celas edukadi infanojn kaj junularon por la mondpaco.

La Mppu movado tra sia Internacia Centro agas kiel reto je loka kaj internacia niveloj. Ĝi kunlaboras kun aliaj organizaĵoj por krei kulturon de reciproka kompreno serve al justeco kaj harmonia progreso inter popoloj.

___________________

.

.

De “vi” – al “ni”

Verŝajne ĉiuj memoras la mondfaman iam grupon “The Beatles” kaj eble ankaŭ ĝian kanton “From me to you” (De mi al vi). Temas kompreneble pri amo naskiĝanta inter knabo kaj knabino. La kanto tuj populariĝis en multaj landoj kaj en Ĉeĥoslovakio ĝi havis la titolon “Adresát neznámý / Adresito nekonata” sed – ĉu oni povas ami iun nekonatan? Multaj konsentas, ke tio estus tre malfacila aŭ eĉ ne reala. Ja unue oni devas renkontiĝi kaj koni unu la alian, ĉu ne?

En ĉi tiu artikol temas pri la renkontiĝo de homoj kun diversaj opinioj kaj foje kun eĉ draste malsamaj pensmanieroj. Ĝi pruvas, ke valoras dialogi por pli bona kompreno kaj forigo de senutilaj bariloj.

Ĉi tiu artikolo aperas pro du kaŭzoj: 100-jara jubileo de Chiara Lubich (Fondinto de Fokolara Movado) kaj due – pro la “Semajno de Internacia Amikeco” naskiĝinta en la Esperanto-movado kaj celebrata fine de februaro.

_________________________

.

De VI al NI – trans ideologioj kaj kredoj

Dum lastaj 25 jaroj okazis multaj renkontiĝoj inter Fokolara Movado kaj homoj ligitaj kun neniu religio. Malfermiteco estas tre bezoata en la hodiaŭa mondo, kie manko de toleremo kaj diskriminacio okazas inter homoj nekredantaj, agnostikoj aŭ kredantoj je iu ajn ideologio kaj homoj relilgiemaj. En landoj kie plimulto da loĝantoj apartenas al iu religio, ateismo transprenas formon de antiklerikarismo.

Chiara Lubich estis inter la unuaj, kiuj rimarkis gravecon de dialogo inter kristanoj kaj amikoj nekredemaj. Ŝi faris tion kun delikateco kaj sentemo al homoj kun aliaj konvinkoj. Tiel noviga alproksimiĝo faciligis konstrui pontojn al tuthomara frateco. En majo 1995, ŝi dris: Ni havas universalan alvokiĝon “Ĉiuj estu unu”. Hodiaŭ la vorto <ĉiuj> inkluzivas ankaŭ vin”.

Ekde tiu jaro multobliĝis okazoj por diversaj renkontiĝoj kaj interŝanĝo de pensoj. La dialogoj turniĝis je 360 gradoj, pli viglis forigante kelkajn stereotipojn kaj antaŭjuĝojn. Konfirmas tion Peter Fleissner: “La homa animo estas io mirinda. Kaj tio estas parto de mia materialismo. Kial mi proksimiĝas al Fokolara Movado? Ĉar ni ĉiuj havas komunan heredaĵon: la mondon en kiu ni loĝas“.

James Hall-Kenney el Nov-Zelando asertas, ke la Fokolaro celas komuniki ĉiujn amikece, rekte de la koro, eĉ kiam inter la homoj ekzistas terminologiaj diferencoj.

Luan Omari (Albanio) sugestas koncentriĝi je niaj komunaj moralaj principoj: “Mi kredas je la valoroj predikitaj de Jesuo Kristo, eĉ se mi ne tute kredas, ke Jesuo estas la filo de Dio. Tamen mi akceptas lian instruadon kaj solidaras kun liaj valoroj. Kaj tio estas la komuna tereno, sur kiu ni povas unuiĝi.”

Claudio Vanni estas la vic-estro de UNICOOP* en Florenco. Li parolis pri individuismo kiel unu el trajtoj kiuj akompanas konsumismon: “Individuismo, kiam observata kiel koncepto kaj kultura fenomeno, estas kontraŭa al dialogo, ĉar en tia vivstilo ĉiu gardas nur siajn proprajn interesojn, sen atenti interesojn de la aliaj. Kaj sen dialogo ne okazas laboro por komuna bono nek al socia progreso, ĉar tiam facile estiĝas risko de konfliktoj.

Ruben Durante (Argentino) substrekis la gravecon aŭskulti: “Se mi restas fermita interne kun mia ideo, mi ne kapablos vin aŭskulti kaj tion vi bezonas por dvidi siajn ideojn kaj spertojn.”

Tiel evoluis la dialogo, kiu helpas difini la rilatojn kaj klarigi vidpunktojn inter “ni” kaj “vi” – kio tamen devigas neniun forlasi siajn ideojn aŭ membriĝi en la sama grupo. Konklude alparolis Maria Voce: “Mi bondeziras, ke partoprenantoj de ĉi tiu kunveno sentu sin akceptitaj amikece. Nun mi esperas, ke ni ĉiuj pluportos la idealojn de unueco al siaj landoj, trans la plej malproksimaj limoj.”

________

* Klarigo: UniCoop Firenze membrigas pli ol milionon da homoj el diversaj fakoj: agrikulturo, vendejoj, kvalita kontrolo de produktoj, konstruado, kulturo, natur-protektado ktp. Ĝia tradicio estas tre longa, ekde fino de la 19a jarcento.

*

Vasta kunlaboro kun homoj el diversaj kulturoj, nacioj, religioj kaj filozofiaj konvinkoj okazas pere de organizaĵo New Humanity (“Nova Homaro”).

Ĝi havas la statuson de ne-registara organizaĵo, pro kio kunlaboras konstatnte kun UNESKO kaj la Unuiĝintaj Nacioj. Antaŭ kelkaj jaroj New Humanity / “Nova Homaro” ricevis Luksemburgan Pac-premion. La demando estas ĉu kaj kiel UEA povus kunlabori kun tiaj organizaĵoj.

_________________________

.

Chiara Lubich, la 100-a datreveno

.

Antaŭ 100 jaroj naskiĝis fondinto de Fokolara Movado – Chiara Lubich. Dum la 2a mondmilito aviadiloj bombadis ŝian familian urbeton Trento kaj Chiara vivis en malriĉeco kaj timo. La turnopunkto de ŝia vivo okazis la 13an de majo 1944, kiam la bombado estis aparte intensa kaj ĉiu Trentano povus perdi la vivon.

Tiam Chiara starigis al si la filozofian demandon: “Se ĉio povas perei kaj nenies vivo povas esti ŝparita – ĉu ekzitas io konstanta, neniel detruebla? La respondon ŝi tuj trovis: “Jes, nur Dio, kiu kreis la universon, la naturon kaj la homon – do Li estas nia sola espero!” Dum tiu drama tempo Chiara kun siaj amikinoj multe parolis pri tio kaj ili decidis helpi ĉiun homon, kiu tion bezonis. Tiam naskiĝis la ideo pri movado, kiu poste estis nomita Fokolaro (de la itala: koro aŭ familia kameno). Temas pri tia loko, ĉirkaŭ kiu povas amike kuniĝi ne nur proksimuloj sed ĉiuj najbaroj.

Ekde la komenco estiĝis bonaj kontaktoj kun katolika, ortodoksaj kaj protestantaj eklezioj. Tiucele en germana Ottomaring estis fondita internacia ekumena urbeto.

Hodiaŭ ekzistas pli ol 30 internaciaj Fokolar-urbetoj en kelkaj kontinentoj kiel ekz. tiuj en Italio, Britujo, Belgio, Pollando, Portugalio, Argentino, Brazilo, Kroatio, Usono kaj Filipina Insularo. Kelkaj specialiĝas pri ekonomio, intekultura kaj interreligia dialogo, ekologio aŭ sano (ekzemple hospitalo kun mezlernejo konstruitaj en Kameruno, meze de la Afrika ĝangalo). Poste la pasio konstrui unuecon disvastiĝis al aliaj religioj kaj movadoj.

La prelegon pri unueco de la homaro aŭskultis en Tajlando 400 budhaj monaĥoj.

La historio de Fokolaro estas tre interesa kaj hodiaŭ la membroj kaj amikoj de la movado vivas en pli ol 180 landoj. Ilia aktivado ampleksas ĉiujn aspektojn de la homa vivo: ekde apogo de familioj, helpado al tiuj plej malriĉaj, protektado de sano kaj la naturo ĝis ekonomio, scienco, junularo, edukado ktp. La ĉefa celo de Fokolara Movado estas labori por unueco de la homaro.

En la ĉefa moskeo de Novjorko, C.Lubich parolis al 5,000 islamanoj, ariĝintaj ne nur en la konstruaĵo sed ankaŭ sur la najbaraj stratoj. Meze sur la foto: granda amiko de Fokolara Movado – imam W.D. Mohammed.

Tial ĝi estas malfermita al ĉiuj homoj, sendepende de raso, nacio, religio aŭ vivkonceptoj. Ekde la komenco Chiara Lubich amikiĝis kun kristanoj de diversaj eklezioj, kun homoj el diversaj relilgioj kaj kun la senreligiaj.

Tiuj streboj estis rimarkindaj kaj ŝi ricevis inviton prezenti la movadon ĉe UNESKO*, en ĉefsidejo de la Unuiĝintaj Nacioj /OUN dum grandaj renkontiĝoj kun islamanoj, budhistoj kaj aliaj. Chiara Lubich ricevis honoran ĉe pli ol 10 universitatoj en Britujo, Meksikio, Pollando, Argentino, Brazilo, Slovakio, Tajlando, Usono kaj en la aliaj. Inter la libroj, kiujn ŝi verkis, precipe inspiraj estas “Nur nokte ni vidas stelojn” kaj “Ne ekzistas dorno sen rozo” kies fragmentojn ni prezentas ĉi tie.

* Dum tiu vizito en Parizo, oni honorigis ŝin per UNESKO-premio de Porpaca Edukado. Printempe 1997 ni povis renkonti Chiara Lubich dum ŝia vizito al Usono. Tie ŝi aprobis E-version de la Fokolara internacia magazeno “New City / Città Nuova”. Sekvajare, ĉe la Konsilio de Eŭropo ŝi ricevis la Premion de Homaj Rajtoj.

*

Enkonduko al prezentita ĉi tie libro enhavas jenajn frazojn: Jam ekde la unua renkontiĝo kun Chiara Lubich, multaj ekvidis ke ŝi – kun sia malfermita sindediĉo por unueco – estas donaco ne nur al kristanoj, sed por la tuta homaro. Ja ĉiu konstruanta pontojn inter la homoj, proksimas al fokolarano strebanta savi la mondon de malespera soleco. Verŝajne la cititaj vortoj sonas simile al celoj por kiuj servas Esperanto. Por niaj Legantoj ni ĉerpis areton da pensoj aperintaj dise en la koncizaj ĉapitroj.

“ Ne ekzistas dorno sen rozo

“Nessuna spina senza rosa” / “No thorn without rose”

LA NUNA MOMENTO / Tempo rapide forkuras de mi. Tial sole unu aĵo realas – bela, radianta, loga kaj utila: tiu ĉi nuna momento. Do mi estas dankema, almenaŭ iomete, en la tempo kiu estas donita al mi. Ne turniĝu retroen sed ĉiam iru antaŭen. Kio estis, jam okazis. Kaj vi nur forĝu tiun ĉi kurantan momenton – la nuran unikaĵon, kiu troviĝas en viaj manoj. Ne permesu ĝin malaperi sencele. Ĉiam komencu vidi denove, ekstaru, progresu.

NAJBARO / Kreu “spacon” al viaj fratoj kaj fratinoj por vidi pozitivajn flankojn en ili. Persono apuda estas donaco al mi, same kiel mi estas donaco por li. Volonte helpu vian najbaron kaj li revenos al vi danke. Unueco inter ni kreita estu portata al politikaj partioj de nia lando, tra tiuj partioj al diversaj institucioj – same en publikan vivon kiel en rilatojn inter apartaj nacioj. Tiam homoj de ĉiu nacij povos leviĝi super siaj landlimoj kaj ekami alies landon simile kiel sian.

JUNULARO / Ne veras tio, ke hodiaŭa junularo retiriĝas en sian privatan mondon kaj ne interesiĝas pri grandaj problemoj de la homaro. Multaj junaj homoj – liberaj de eksteraj kondiĉoj kaj egoismo – estas sentemaj al grandaj idealoj, serĉas ion aŭtentike valoran kaj volas renovigi la mondon. Konvinkitaj pri tiel noblaj celoj ili facile respondas al defioj de la historio.

En 1985 la Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj proklamis “Internacian Jaron de Junularo” kaj tiam ekestis la plurmila movado nomita “Junularo por Unuiĝanta mondo” (Youth for United World / Jóvenes por un mundo unido).

AMO / Kiam knabino scias ke estas amata, ŝia vivo estas ŝanĝita: ĉio vidata ĉirkaŭe apektas pli bela kaj ĉiu aspekto de la vivo pli altas. La steloj brilas en ĉielo kaj Tero ekzistas ĉar ili konstante moviĝas. Homoj vere feliĉas nur se amo, tiu ĉi “motoro” de ilia vivo, aktivas. Nia vivo estas apenaŭ momento kompare kun la universo. Nenio malgrandas, kiam farita el amo.

DORNO ROZA / Ĉiu vivanta estaĵo sur nia planedo ekzistas pro amo: ĉiu rilatas al ĉiu. Nie devas esti tiu Amo, kiu malkovras la oran fadenon inter ĉiuj kreitaĵoj. Laŭ homa perspektivo ĉio paliĝas, velkas kaj fariĝas sensignifa. Ne mirinde, ke la proverbo “Ne ekzistas rozo sen dornoj” agordas melankolie la homan animon. Tio fakte signifas nenion, ĉar amo de Dio ebligas nin rigardi ĉion kontraŭe: “Ne ekzistas dorno sen rozo”. Tial do amareco ne plu venenas mallongajn ĝojojn de nia surtera vivo.

__________________

.

Natura muzik-terapio (Parto 1)

En la nuntempa laŭt-epoko oni komencas protekti siajn orelojn per silento kaj multaj serĉas trankvilecon en la naturo. Estas agrable promeni sola en arbaro, laŭ marbordo aŭ inter kampoj.

Tion tre ŝatis ekde sia junaĝo Dan GIBSON, kanada fotisto, filmreĝisoro kaj son-surbendiganto.

Natur-pasio

Li naskiĝis en Montrealo kaj lernis en la prestiĝa Upper Canada College. Dum sia unua somera ferio li havis bonŝancon renkonti natur-esploriston* Stuart Thompson, kiu malkovris al la knabo riĉecon de la ĉirkaŭanta naturo. Tio okazis en Ontaria Tendaro Camp Ahmek kie Danĉjo Gibson decidis profundigi sian scion kaj okupado pri la naturo fariĝis lia granda pasio. Ĉu estas pli bela koncerto ol matena ĉirpado de birdoj (3:27) https://www.youtube.com/watch?v=QcfoCDaanaI .

* Homon, kiu profesie okupiĝas pri la naturo oni povas nomi logike “naturisto” /natur-ISTO, la vorto misuzata en alia kunteksto. Alproprigis ĝin erare nudistoj, t.e. personoj kiuj ŝatas publike montriĝi sen vestoj. Tiel do kreiĝas la senutila konfuzo inter la tri vortoj: 1. NATURAMIKO (homo kiu ŝatas la naturon kaj volas ĝin protekti); 2. NATURISTO (profesiulo, kies laboro rilatas al la naturo, ekz: – biologo, botanikisto, iĥtiologo /fiŝisto?, arbaristo ktp.); kaj 3. NUDISTO, kiu preferas nude promeni, bicikli ktp. Pro tio, ĉi tie ni klare distingas tiujn tri nociojn.

.

Maturiĝinte, la junulo malfermis entreprenon Dan Gibson Productions, en kiu li komencis fari filmojn kaj televidajn programojn pri la naturo. Baldaŭ montriĝis, ke en la progresanta film-industrio kaj televido mankas diversaj son-materialoj, kiuj povus esti uzitaj kiel fono en siaj filmoj kaj televidaj programoj. Tiun problemon li volis solvi. Unue li konstruis tre sentivajn mikrofonojn kaj ekveturis por la plej granda aventuro de sia vivo (5:28) https://www.youtube.com/watch?v=2f2VDJ0XHbk .

Li pioniris en teknikoj de surbendigado en la naturo. Tiucele li inventis specialan mikrofonon, kiu poste nomiĝis “parabola mikrofono de Den Gibson” (Dan Gibson Parabolic Microphone). Ĝi ebligis ‘kapti’ la sonojn pli klare.

Tamen la komenco estis modesta. Unue li decidis ekriski la eksperimenton kaj produktis iom da surbendigitaj sondiskoj, reklamcele. Aĉetis ilin unue malgranda grupo de hobiuloj kaj natur-amikoj. Neniu esperis pri sukceso kaj li mem ne intencis gajni profitojn el tio. Tiutempe li komencis fari dokumentajn filmojn. La esenca tasko estis kunordigi tiujn sonojn kun la moviĝantaj film-pejzaĝoj. Tio estis la novtipa laboro, kiu ankaŭ nun helpas la spektantojn translokiĝi preskaŭ reale al plej sovaĝaj regionoj de la mondo.

.

Sonoj de paradizo – Tahitio  (5:59)  https://www.youtube.com/watch?v=3_8Netj-MPk .

Same postuloj de la novtipa agado, kiel la kreskanta pasio de Gibson ne permesis lin sidi unuloke. Li vojaĝis konstante kaj pligrandigis sian kolekton de la natursonaj surbendaĵoj. Tiucele li vizitis eĉ malproksimajn angulojn de la mondo – de nordaj regionoj, lumigitaj per luno ĝis bruligitaj sune dezertoj en sudo, de danĝeraj Andaj Montegoj ĝis tropikaj insuloj aŭ marĉoj en Florido, plenaj de serpentoj kaj aligatoroj.

Eksperimento kaj bezonoj

En la jardekoj 1950-1970 liaj sonoj de la naturo aŭdeblis sur longludaj diskoj (konataj kiel LP) kaj magnetofonaj bendoj. Unu el plej popularaj fariĝis tiam lia 78-parta filmserio “Audubon Wildlife Theatre” (1968-1974) uzita en kanada televido. Alia filmo de Gibson estas “Wings in the wilderness” (Flugiloj en sovaĝejo) kaj 10-parta televida filmserio “To the wild country” /La sovaĝa lando / (7:07) https://www.youtube.com/watch?v=k0dBnnaoDG0 . En ambaŭ filmoj aŭdiĝas komenta voĉo de Lorne Greene, fama aktoro naskitĝinta en kanada ĉefurbo Ottawa.

.

Jaron post jaro, la populareco de liaj diskoj kreskis – komence en Kalifornio kaj poste en la tuta Kanado kaj Usono. Montriĝis ke laŭ progreso de industrio kaj grandiĝo de laŭtaj urbegoj, kreskas ankaŭ interesiĝo pri bildoj, muziko, filmoj kaj aliaj produktoj per kiuj oni povus eĉ dum kelka tempo proksimiĝi al sovaĝa naturo. La esenca tasko estis kunordigi tiujn sonojn kun la moviĝantaj film-pejzaĝoj. Sed la rezulto povas ravi, kion vi mem spertu en la “Natura beleco” / Natural Beauty  (50:54)  https://www.youtube.com/watch?v=1hBiHp2BwJY .

.

Agloj soras solece (8:40) https://www.youtube.com/watch?v=cp-CgkQalI4 . 

__________________________

.

Kiam la “Ondo” defluas….

Antaŭ kelka tempo ni ricevis malĝojan informon, ke “La Ondo” – unu el plej interesaj E-revuoj ĉesas aperi en regula, ĉiumonata ritmo. Redaktis ĝi persiste (je profesia nivelo, kio ne oftas en Esperantujo) geedzoj Halina Gorecka kaj Aleksader Korĵenkov. Oni povas apenaŭ imagi kiom da tempo kaj energio postulis tiu laboro. Ekde kuranta jaro 2020 “La Ondo” alprenos formon de multpaĝa almanako. En la nomo de niaj legantoj, ni sendas al ili elkorajn dankojn por tiu bonega ĵurnalista verko kaj dediĉas la tre belan E-poemon pri vintra sled-veturo.

Nikolaj /Nikolao HOHLOV:

“Vintra fabelo

N. Hovlov (1891-1953)
Sur la sledo, svelta sledo, post amuza kabaredo,
Kun tintila sonorad’
Ni veturas – aventuras, la ĉevaloj fluge kuras
Sub la stela miriad’.

En sereno de l’ ebeno malaperas la fadeno
De la glata vintra voj’…
Mia Nita – am’ subita, de la frost’ ebriigita
Alpremiĝas en la ĝoj’.

En fabelo kaj sen celo rotacias karuselo
De la sentoj en la kor’,
Hej, rapide kaj senbride flugi ien, flugi fide
Kun favoro de Amor’!

Hej, ĉevaloj, hufaj ŝtaloj, kiel rido de cimbaloj
Por dancanta ciganin’,
Uraganu, akompanu, dolĉe tiklu, ĝutiranu
Per freneza takto nin!

Brila neĝo – vintra reĝo – ĉion tenas en sieĝo
Gaje ĉirpas en la knar’,
La survoja vento ĝoja en malklara gam’ hoboja
Vokas, logas al kampar’.

Unu suno – unu juno… la unua febra kuno
Kaj magia stelpoem’…
Mia Nita, am’ subita, de la frosto rozkisita
Ĉion kronas per alprem’!

.

This image has an empty alt attribute; its file name is 3ka-1.jpg

Legante ĉi tiun poemon, oni ĝuas ne nur melodiecon de Esperanto sed ankaŭ admiras ties belegan, orelfrapan ritmon. Eblas ĝin aŭskulti en deklamado de Bazilio Bukoliko – (3:34) https://www.youtube.com/watch?v=0Woi_dIHakM .

Esperanto, kiam lerte parolata, sonas mirinde – precipe en poezio. Tial “NU” prezentos de tempo al tempo tiajn perlojn de la E-literaturo. Post kelkaj semajnoj – la 21an de marto – oni celebros la Mondan Tagon de Poezio do la supra versaĵo bone kungruas kun tiu dato. La tagon deklaris UNESKO aŭtune 1999, kun aprobo de la Unuiĝintaj Nacioj (https://www.un.org/en/events/poetryday/ – en 6 lingvoj).

_________________________

.

.

La Torĉo” – sporta freŝo vintre

La duan parto de artikolo pri legenda atleto Peter Snell vi trovos pli sube. Antaŭe, dum daŭras ankoraŭ vintro, vi povas legi pri unu nekutima sporto.

Skijoring

Skijoring estas skiado kun uzo de hombestoj, ĉefe hundoj. La vorto devenas el norvega “SKIJÖRING” aŭ “SKIJØRING” (ski = skioj kaj kjöre = veturi). Esperantigita vorto povus esti dumtempe “skijoro” kaj skijoranto estas homo kiu skias tirata surneĝe de hombestoj, ĉefe de hundoj. Tiel oni veturis dum jarcentoj en Skandinavio kaj Siberio.

Samea popolo (laponoj), kiuj vivas en nordaj regionoj de Finnlando, Svedio kaj Norvegio – jungis tiucele boacojn. Tuspecaj veturoj okazis verŝajne ankaŭ en aliaj kontinentoj, egzemple persa eksploristo Rashid ed-Din mencias en sia libro, ke ĉinoj skioris jam antaŭ pli ol 500 jaroj.

.

Nuntempe homoj vojaĝas per aŭtomobiloj aŭ trajnoj, tial skijorado okazas kiel sporto aŭ plezur-cele. Skijoraj vetkuroj okazas en tiuj landoj, kie vintro abundas je neĝo. Por tiu sporto oni hundojn de specialaj rasoj, alkutimiĝintaj vivi ekstere dum frostaj vintroj. Kelkajn fotojn pri ili vi trovas ĉi tie.

.

La distanco longas inter 5 kaj 20 kilometroj, kvankam en kanada teritorio Yukon (eo: Jukonio) ĝi egalas al 190 km kaj en rusa Karelio estas eĉ pli longa ol 400 kilometrojn. Sur frostita lago St. Moritz (Svislando) oni organizas skjoran vetkuron ĉiujare kaj svisaj montaranoj praktikis tiun sporton jam antaŭ 100 jaroj.

.

En 1984 fondiĝis Internacia Federacio de Hund-skiado /Skijorado – IFSS, kun la oficejo en Belgio. Ĝi organizas Mondan Ĉampionadon en ĉiu dua jaro. Nordamerikaj vetkuroj okazas ĉefe en Jukonio, Alasko kaj Roka Montaro. Tie oni inkluzivas ankaŭ vetkuron de hundosledoj (sled dog races).

Krom hundojn kaj boacojn, en skiado oni uzas ankaŭ ĉevalojn, kaj unua provo demonstri tiun sporton okazis dum Vintra Olimpiko en St. Moritz – 1928. La ĉevala skiado ne nomiĝas skijoring /skijoro kaj estas organizata en jenaj landoj: Francio, Danlando, Norvegio, Svedio, Finnladno, Rusio kaj Ukraino. Krom tio, la skiantoj povas esti haŭlataj per motorveturiloj sed verŝajne tio ne estas regulita internacie kiel sporto.

.

Vintra sled-ekskurso en norda Skandinavio

.

En Skandinavio skiorado estas ligita kun alia, “parenca” vintra vetkuro – pulkado dum kiu homoj vetkuras sur skioj, tirante sledojn. Pulko estas malalta ligna sledo (finne – pukka, svede – pulka, norvege – pulk kaj en lapona / samea lingvo – bulki) uzata kiel transportilo aŭ en sporto.

.

* * *

Flugantaj kivioj

Preparante artikolon pri la brila, kvankam ne longa kariero de Peter Snell, ni legis ke al tio grave kontribuis lia trejnisto Arthur Lydiard. Li mem ankaŭ kuradis multe – la pli longan distancon de maratono – sed ne partoprenis en Olimpikoj, nek havis elstarajn rezultojn internacie. Tamen li malkovris sian veran talenton laborante kiel trejnisto. Sub lia gvido grandan karieron havis grupo de novzelandaj atletoj kiuj kolektis olimpikajn medalojn ĉefe en kurado tra mezlongaj distancoj (800- kaj 1500 metraj). Inter ili estis ankaŭ Murray Halberg, kiu venkis ormedalon en kura distanco de 5,000 metroj, en la samaj Olimpikoj – kiel P.Snell.

Sur la foto, de maldekstre: Arthur Lydiard, Murray Halberg kaj Peter Snell.

Oni poste nomis tiun teamon la ‘flugantaj kivioj ‘ kio estis iom ŝerca, ĉar kivio – la simbola birdo de Novzelando – ne kapablas flugi! Ĉiuj rekonis, ke Lydiard estis la “patro” de tiuj sukcesoj. Li prilaboris novan metodon de trejnado. Ĝi enhavis detalojn pri ĉiutagaj kuroj, ekzercoj, ripozo ktp. Li estis postulema instruktoro, kiu ofte memorigis al siaj trejnatoj:

(Trakuritaj) kilometroj faros vin ĉampiono

Ĉi tie ne estas bona loko por tion prezenti, ĉar tiuspecaj instruoj interesas nur la progresintajn sportistojn. Oni povas diri koncize, ke ĝi konsistas el kvin etapoj. La metodo plej bone videblas en la formo de piramido.

.

La preskaŭ duonjara ciklo komenciĝas per 10-semajna bazo kun gimnastikaj ekzercoj, ne longaj kuroj kaj ekzaminado de la sano. Lydiard estis tre atentema pri ekvilibro inter la trejnado kaj paŭzoj. Pro tio ĉiuj etapojn de la trejna sezono disigas mallongaj periodoj de ripozo. Meze de la piramido estas planita kurado long-distanca, ankaŭ en montara regiono (por plibonigi fortikecon). Ĉiusemajne, liaj mezdistancaj sportuloj trakuris pli ol 150 kilometrojn. Dum lastaj semajnoj, la gajnitaj avantaĝoj de la unua parto kuniĝas kaj la sportisto devus atingi sian plej bonan dispozicion por konkursoj. Fine, post ĉampionado venas tempo de ripozo kun ebla neceso kuraci la kontuzojn.

Herb Ellion kuras al ora medalo. Olimpiko en Romo 1960.

En la glora epoko de flugantaj kivioj elstaris alia atleto el antipodoj (suda glob-angulo) – Herb Elliot. Li reprezentis Aŭstralion dum Olimpikaj Ludoj de Romo kaj venkis tie oran medalon en 1500-metra distanco.
(1:20) https://www.youtube.com/watch?v=1EBlQEoH-5U . Tiam 800 metrojn trakuris plej rapide Peter Snell, kiel vi legis en la unua parto de ĉi tiu artikolo. Elliot estis tre maldika kompare al Snell kaj lia kurado eble ne estis tiel impresa, tamen li sukcesis rompi kelkfoje mondajn rekordojn.

.

Herb Elliot studis ĉe universitato de Perth kaj, simile al Snell, sukcesis en la profesia vivo post fino de sia sporta kariero. Elliot kun sia edzino Anna havas ses infanojn kaj estas rekonita kiel “viva trezoro de Aŭstralio”. Komence de Olimpikoj Sidney – 2000 li estis elektita por kuri kun olimpika torĉo kaj flamigi kaldronon en la stadiono.

~ * ~

Kelkaj pensoj pri kurado

Vi kreskas kiel homo nur kiam rezignas pri komforto. (Percy Carutty, trejnisto de Herb Elliot)

Kuroj estas sporto por la tuta vivo. (Alberto Salazar, naskiĝinta en Kubo kuristo je longaj distancoj, sekve trejnisto)

Kurado donas al vi liberecon. Vi mem decidas pri rapideco kaj direkto. Neniu ordonas kion vi faru. (Nina Kucsik, kuris en 80 maratonoj)

Kiam vi havas pasion kaj entuziasmon, vi scios kiel venki. (Deena Kastor, kurinta en longaj distancoj, ŝi gajnis bronzan medalon dum Olimpikoj en Ateno – 2004)

Vivo, simile kiel maratono, povas esti foje malfacila kaj defias per obstakloj. Tamen kiam vi kredas je viaj revoj kaj neniam rezignas pri ili – ĉio fariĝos favora. (Meb Kaflezighi, maratona kuristo naskita en Eritreo – li ankaŭ venkis bronzan medalon dum Olimpikoj en Ateno – 2004)

Ne ŝanĝos vin tio, kio vin ne defias. (Fred DeVito, specialisto pri trejnado).

*

PS: Ĉu mankas al vi energio? Sekvu la ĉampionojn, trairu kelkajn kilometrojn, almenaŭ dufoje en ĉiu semajno. Post unu monato vi certe eksentos la diferencon. (La mallongigo “PS” signifas internacie: “post-skriba, fina noto” / latine – Postscriptum). Ĉi tie oni legu: Praktiku Sportojn!

_______________________________

Leave a Reply

Your email address will not be published.

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: