NOVA URBO – februaro 2019

NOVA URBO – februaro 2019

Perdi laboron en 53-a jaraĝo povas esti granda defio por ĉiu, precipe kiam vi estas patro de la 3-infana familio. Viaj gejunuloj ne estas ankoraŭ materie memstaraj kaj bezonas apogon de siaj gepatroj. Sed Mirco Castello ne volis subiĝi al malgaja rezigno. Li revenis al kolegio por studi novajn objektojn kaj orientiĝi kiel ŝanĝi sian karieron.

– “Iu demandis min: ‘Kial vi ne transformas vian pasion je via laboro?‘ Do mi decidis okupiĝi pri tio, kion li ŝatis delonge: dancado. Mi helpos la aliajn ĝui aktive muzikon kaj per dancoj esprimi siajn emociojn. Tiel mi vere retrovis min mem.

Laboro elravita

Hodiaŭ Mirco Castello aktivas kiel diplomita konsilanto pri artoj. Tion li povis akiri nur post la perdo de sia “sekura” laboro en teksaĵ- kaj mod-industrio. Estis jaro 2008 kaj situacio de la familio fariĝis pli kaj pli malfacila.

– “Mi atente aŭskultis la homojn kiuj donis al mi diversajn konsilojn, sed la plej grava estis mia ‘interna voĉo‘ ke mi ne preterlasu unu ŝancon: danci kaj aktori. Tio estis ja vera pasio de mia junaĝo! Tra multaj jaroj, ĉiun liberan tempon mi dediĉis al pantomimo, aktorado kaj dancoj.

Fragmentoj de por-infanaj (2:49) dancoj, laŭvice el: Brazilo, Germanio, Ĉinio, Bolivio kaj Francujo https://www.youtube.com/watch?v=rv-NNQgG1sA .

– “Kiel dividi ĉi tiun scipovon kun aliaj homoj, precipe kun infanoj? Mi komencis la projekton pri muziko kaj dancoj, unue en infarvartejo kaj poste en bazlernejoj”.

Specialistoj pri infana psikologio asertas, ke dancoj tre helpas la infanojn atingi ne nur ekvilibron de la movoj sed ankaŭ la internan harmonion.

.

Unu el la plej amuzaj, danco de pingvinoj (4:35) https://www.youtube.com/watch?v=pSfqtF1i4d0

Sed bona ideo kaj entuziasmo ne sufiĉas. Labori en eduka profesio oni povas nur post akiro de la propra akreditaĵo. Fininte la kolegion, Mirco sekve fariĝis magistro pri familia repacigo. Tiam li sukcesis kontakti lernejojn en diversaj regionoj de Italio kaj oferis trejnadon al instruistoj kaj lecionojn al infanoj.

This image has an empty alt attribute; its file name is mirCo-5.jpg

– “Ekde la 2008a, nur por subteni mian familion, mi persistis sekvi la revon kaj montriĝis ke miaj elspezoj rezultos bone. Ĉi tie mi aldonu ke, en tiu malfacila periodo, nenio necesa mankis al mi. Kuraĝigita per bonaj rilatoj kun la fokolaranoj kaj apogata ĉiam de mia edzino, mi komplete fidis ke Dio havas aliajn planojn por mi. Por la tute nova laboro gvidis min iu interna lumo, laŭ kiu mi persiste progresis sur la elektita vojo”.

La dancokursojn partoprenas ankaŭ multaj plenkreskuloj, sed precipe ĝuas ilin la infanoj. Kelkfoje la dancoj imitas la movojn de bestoj, kiel ekzemple de ĉevaloj / itala titolo: “Cavallo e cavaliere” (2:06) https://www.youtube.com/watch?v=afJ_QRmCySM . La dua bele prezentas la elegantan flugadon de kolomboj  / nederlanda danco “Kolombeto” (2:33) https://www.youtube.com/watch?v=fDKZm5pDNBM .
Oni petis, ke ni flugu al Kenio (4:12) por organizi la kursojn en du lernejoj kaj unu orfodomo – https://www.youtube.com/watch?time_continue=219&v=DLgqd43zkWA 

Ursoj simbolas Rusion, sed ĉi tiu “Ursa danco” (3:55) devenas el Svisujo ( https://www.youtube.com/watch?v=xniHpQTiWHo )  – “Poste mi ricevis invitojn ankaŭ el Rusio, Greklando, Rumanio, Turkio kaj el aliaj landoj” – diras Mirco.  Jen la Apudkastela danco en Rumanio (1:35) https://www.youtube.com/watch?time_continue=82&v=-fO9B9Pqsk4 .  

Du dancoj el okcidenta Eŭropo. La unua nomiĝas “Carracacà” (1:22) el franca Provenco /Provence – Provença ) https://www.youtube.com/watch?v=qcJ96kn1IHo . Kaj la dua estis la belga “Lollipop” /Lekbombono (1:31) https://www.youtube.com/watch?v=pA23qVVuRAc , prezentita dum la kursoj organizitaj en Moskvo.

Grekaj popoldancoj estas tre popularaj en la mondo. Jen unu el ili nomiĝas “taĥti” (3:16) https://www.youtube.com/watch?v=SkURcmcsPnc , la danco ekzercita en infangrupo.  Sur la sekva filmeto – la alia lando el tiu regiono, Serbio (1:13), kun sia karakteriza stilo – https://www.youtube.com/watch?v=iMvxtOp7sO8 .

Cetere, ĉu vi rimarkis, ke la popoldancoj de Balkanio (Balkana Duoninsulo) iom similas unu al la alia? Komparu tion kun la alia flanko, Skandinavion (Skandinavan Duoninsulon) reprezentas nun la sveda “Paŝodanco” (1:48) https://www.youtube.com/watch?v=yv7oz13QzA0 .

“Ĉu mi povas dubi, ke mia nova Dunginto pridonacas min abunde? “

Artikolon verkis Ch. Favotti

____________________________

.

Jaro de indiĝenaj lingvoj

Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj (IJdeIL – 2019) estis anoncita ĉe la Unuiĝintaj Nacioj (UN) kaj ĝia oficiala malfermo okazis la 28an de januaro 2019 en Parizo, kie troviĝas la ĉefsidejo de UNESKO. La IJdeIL celas atentigi pri la danĝero, kiun alfrontas la mondaj kultur-trezoroj, ĉar multaj indiĝenaj lingvoj konstante malaperas.

Kontraŭ tia minaco oni ŝajne ne kapablas trovi solvon, tial aldonas nur la ĝeneralan deziron “…krei ligilon inter lingvo, disvolviĝo, paco kaj reakordigo“.

Pri la neceso protekti indiĝenajn (kaj minoritatajn) lingvojn oni parolas delonge. Jam antaŭ 11 jaroj, la Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj /UN pere de sia Departemento pri Ekonomiaj kaj Sociaj Aferoj (UNDESA) anoncis oficialan Deklaracion pri Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj. La 13an de septembro 2007, tiun dokumenton aprobis 144 membroŝtatoj de la UN kaj kontraŭis ĝin nur kelkaj (Usono kun aliaj anglalingvaj ŝtatoj).

This image has an empty alt attribute; its file name is iLing-4.jpg
Nuntempe vivas en la mondo ĉ. 370 milionoj da indiĝenoj (aŭtoktonuloj) en 90 landoj. Ili apartenas al 5,000 grupoj (gentoj) kaj uzas pli ol 6,000 lingvojn aŭ dialektojn.

*

La indiĝenaj komunumoj rezistis diskriminadon farde la koloniaj potencoj, avidecon de iliaj firmaoj kaj min-industrioj. Tiuj komunumoj defendis siajn landojn kun nekredebla kuraĝo kaj persistemo, eĉ kiam iliaj protestoj estis ofte ignorataj ne nur de grandaj karteloj, sed ankaŭ de la registaroj.

Oni esperas revivigi indiĝenajn lingvojn per pli vasta informado kaj novaj teknologioj serve al diskonigo kaj konservado de tiuj lingvoj kaj kulturoj. Por savi ilin (la lingvojn kaj kujlturojn), la tieaj komunumoj bezonas stabilan kaj efikan eduk-sitemon. Tia instruado devus okazi, almenaŭ parte, en la gepatra lingvo – ne nur por la infanoj, sed ankaŭ por junularo kaj plenkreskuloj. Ĝi devas regule emfazi valorojn de tiuj kulturoj, uzante tiel praktikajn rimedojn kiel tradiciaj sportoj, ludoj kaj kantado.

La iniciato celas plibonigi vivon (de tiuj popoloj ?), ĉi-kampe kontribui al pli vasta internacia kunlaboro kaj fortigi daŭrecon de indiĝenaj lingvoj kaj kulturoj.

Inter la diversaj E-organizaĵoj, eble malpli konata estas Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj (IKEL), kiu okupiĝas pri rajtoj de minoritatoj, iliaj lingvoj kaj kulturoj. Fondis ĝin germana esperantisto Joachim U. Moritz en jaro 1972.

En Luzacio (sudorienta regiono de Germanio) loĝas soraboj – lasta nacio de la okcidentaj slavoj. La ceteraj, kiu vivis en la teritorio inter Turingio kaj Balta Maro, ne plu ekzistas.

IKEL eldonas la periodaĵon “Etnismo” kaj en la Deklaracio por etnista humanismo ĝi atestas, ke la realigata mond-ordo estas ekstreme maljusta kaj minacas kaŭzi rapidan finon de la pluretna homaro. Oni subfosas fidon inter la simplaj homoj kaj incitas la popolojn batali unu kontraŭ la alia. Ĉio celas faciligi regadon por la ĉiam samaj, malgrandaj elitoj.

This image has an empty alt attribute; its file name is IKEL.jpg

La rekonita tutmonde Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj (1948) difinas la egalajn rajtojn por ĉiu homo. Nuntempe tiu principo de egaleco devus vastiĝi je rilatoj inter ĉiuj komunumoj, etnogrupoj kaj nacioj. Ju pli komunumo sentas ligitecon al sia tero, des pli forta estas ĝia deziro konservi la ekologian kaj kulturan ekvilibrojn en sia loĝloko. (…) Ja rajtoj je puraj medio kaj tero, je freŝa akvo kaj aero ne estas nur individuaj sed kolektivaj kaj devas esti sekurigitaj je internacia juro. Kaj, kontraŭen la mondo, kreskas fortaj malegalecoj ne nur inter la individuoj, sed ankaŭ inter la popoloj. Pro tio etnista humanismo strebas al reguligo de ĉiuj konfliktoj per pacaj metodoj. Tial ĝi kontraŭas same naciisman ŝovinismon kiel post-kulturan kosmopolitismon. Tiu dua celas formi ĉiujn al unusola modelo, sekve ilin fandi en la sama unulingva kaldrono kiel kultura miksaĵo, preeparita por samkonsumado.

This image has an empty alt attribute; its file name is gujana.jpg
Indianoj en Brita Gujano

Por tion eviti, la komunumoj devas organiziĝi laŭ pli homaj strukturoj de mem-administro kaj sin protekti kontraŭ monopoloj kaj eksplutado fare de tiuj plej riĉaj.

_________

*

This image has an empty alt attribute; its file name is eskimj-1.jpg

En la severa klimato de norda Kanado, la eskimaj popoloj – invaditaj per elektronikaĵoj, reklamoj kaj bruaj amaskomunikiloj – troviĝas en profunda psikologia kaj socia krizo. Hodiaŭ nur tiuj plej maljunaj uzas ankoraŭ siajn originalajn lingvojn.

*

Esperantistoj partoprenas ofte en internaciaj kulturaj kaj lingvaj eventoj. Kaj tio estas interesa, ĉar transiras la fermitajn ĝis nun cirklojn. Unu el la plej sukcesaj estas certe “Festivalo de Lingvoj” ĉe la Ĉuvaŝa Pedagogia Universitato, kun financa subteno de la ŝtato. Foje la festivalon partoprenis reprezentantoj pli o 40 lingvoj. Unu el la ĉefaj organizantoj estas Elena Nadikova, universitata instruisto pri rusaj lingvo kaj literaturo. Dum jaroj, la evento akiris altan prestiĝon ĉar, krom esperantistojn, oni invitis ankaŭ eksterlandajn politikistojn kaj diplomatojn. La festivalo disvastiĝis poste al aliaj urboj, kiel Peterburgo kaj Moskvo.

Similaj aranĝoj okazis ankaŭ en aliaj landoj, ekz. en Francio aŭ Pollando (E-festivalo de eŭropaj kantoj) :

En lastaj jaroj popularas poliglotaj (multlingvaj) renkontiĝoj. La plej granda estas eble Poliglota Konferenco en slovaka ĉefurbo Bratislavo. Partoprenis en ĝi preskaŭ 460 poliglotoj (homoj, kiuj parolas almenaŭ kelkajn lingvojn) el 55 landoj. Grandparte organizas ĝin esperantistoj, kun apogo de Bratislava Ekonomia Universitato. Tiaj konferencoj estis organizataj en aliaj landoj, i.a. en Greklando kaj unu meze de oktobro unu okazos 2019 en Japanio. Bedaŭrinde, la komunikado en tiuj eventoj kutime limiĝas al uzado de angla lingvo kaj neniel helpas al protektado de indiĝenaj lingvoj.

Ĉe la Universitato de Massachusetts (subŝtato orient-usona) aperas periodaĵo “Cultural Survival” /Travivo de la kulturoj, kiu defendas rajtojn de la idniĝenaj komunumoj por ilia mem-administrado, risortemo – kapablo reviviĝi. Tiuj komunumoj devas esti apogataj por konservi siajn lingvon, kulturon kaj landon.

Rilate al diskriminado de indiĝenaj kulturoj, ni rememoras pri unu ĝena evento, humiliga al same al estroj de film-instustrio, kiel al politikistoj. Dum la pompa ceremonio de la “Oskar-premiado” oni elektis la plej bonan aktoron Marlon Brando.

Printempe 1973 okazis la la tradicia enmanigo de ora statueto, sed la fama aktoro ne alvenis. Anstataŭe, lin reprezentis juna virino kaj lin reprezentis Sacheen Littlefeather, juna virino el indiana tribo de apaĉoj. Ŝi venis por legi publike la deklaron de Brando. Tie li klarigis, ke decidas malakcepti la “oskaron” por protesti kontraŭ maljusta traktado de la usonaj indianoj kaj kontraŭ misprezentado de ili en la filmoj.

Post tiu evento, Sacheen kunlaboris kun patrino Teresa el Kalkuto (eo: Kolkato) kaj organizis preĝan rondon memore al Katerina Tekakwitha (1656-1680) nomita “Lilio de Mohakoj /Lily of the Mohawks, la unua indiana sanktulino de Nordameriko.

.


Kvankam en kelkaj rezervejoj ekzistas kursoj pri la loka lingvo, sed ĝi senutilas por la junaj indianoj kiam ili volas trovi laboron. Ironie, por vigligi ekonomion de tiuj komunumoj, apud iliaj vilaĝoj oni komencis konstrui kazinojn (monludejojn). Invado de la mon-ĉasaj turistoj kontrastos kun la tradicia indiĝena vivstilo kaj certe kaŭzos sekvan kulturan kolizion. Bedaŭrinde, ŝajnas ke ekde la supre montrita protesto en la filmista mondo, ne multo pliboniĝis. Tio povas esti la serioza averto, ke detruado de la apartaj kulturoj pli kaj pli rapidiĝos. Kiel malriĉa estus tiam nia vivo! Ni observas tiun proceson en la ĉiutaga vivo.

Antaŭ nelonge aperis libra titolita “Ĉu atendas nin la sorto de indianoj?” kaj ĉi tiun demandon devus konsideri ĉiu pensema homo. La oficialaj statistikoj de UNESKO alarmas, ke unu lingvo malaperas dum apenaŭ du semajnoj (25 lingvoj ĉiujare). Nun tio okazas al forgesitaj gentoj, sekve al minoritatoj kaj poste … Ĝenerale oni konas la vortojn “insekticido” aŭ “genocido” kaj la supraj statistikoj ŝajnas pravigi uzadon de la vorto lingvocido.

_______________________________________

.

Majstro de la tendaroj

Pavel Sittauer (1934-2018)

Pasintjare mortis unu el plej aktivaj esperantistoj de Mez-Eŭropo, Pavel Sittauer – instruisto kaj direktoro de lernejo en Třebíč (Moravia distrikto en suda Ĉeĥio). Li estis multjara prezidanto de E-klubo en tiu urbo kaj honora membro de Ĉ.E.A. Tamen la plej ŝatata kaj granda verko de lia vivo estis Someraj Esperanto-Tendaroj (SET) kiujn li estris kaj prizorgis ekonomie dum pli ol 65 jaroj.

S-no Sittauer komencis organizi la tendarojn jam en sia 18-a jaraĝo. Danke al liaj talentoj kaj manlaboro, la tendaro estis plibonigata jaron post jaro, ekz. bone ekvipigita kuirejo, administra konstruaĵo kaj aliaj objektoj. Hodiaŭ staras tie ne plu la tendoj, sed renovitaj kabanoj kun nova ekipaĵo, moderna kuirejo kaj necesejoj. Pri SET respondecas la Třebiča E-klubo, kie Pavel helpis aranĝi la klubejon por la esperantistoj.

Pavel Sittauer lernis Esperanton de sia patro, kiu instruis en kun prof. T. Kilian la sama lernejo kaj la duopo ofte renkontiĝis por konversacii en la Internacia Lingvo. Ĝuste tiam la kelkjara knabeto povis aŭskultadi la novan lingvon, precipe kiam la patro komencis paroli kun li esperante. Kiam Germanujo invadis Ĉeĥoslovakion, la patro de Pavel organizis proteston kontraŭ agado de unu parlamentano, gvidanto de la germana partio en Sudeta regiono. Pro tio li estis unue ekziligita al iu vilaĝeto kaj sekve devigita militservi. Kiam la okupantoj malkovris ke Sittauer korespondis kun esperantisto el Sovetunio, la okupantoj suspektis lin pri spionado. Tamen la bonŝanco lin akompanis por travivi la mondmiliton.

La 8-an de majo 1945, la aliancanoj finis en Eŭropo la 2-an mondmiliton. Jam kelkajn tagojn poste en Třebíč denove ekaktivis la skolta movado al kiu la juna Sittaer tuj aliĝis. Multaj elinter ili volis kontaktiĝi kun geskoltoj alilandaj. Sed kiel per kiu lingvo? Dum la milito estis neniu ebleco lerni fremdajn lingvojn. Fakte estis nur unu escepto: la germana. Sed la germanoj estis niaj malamikoj!

La plej facila vojo montriĝis pere de Esperanto. En jaro 1947 kelkaj geskoltoj partoprenis E-kurson, instruata de prof. Kilian. La grupeto Fondis Skoltan E-Ligon Post du jaroj, aliĝis jam trideko da gejunuloj Pavel estis elektita la estro. La junularo komencis vigle korespondi en Esperanto; inter ili estis knabino Olga, kun kiu li poste geedzĝis. Ŝi korespondis ku Geraldo Mattos el Brazilo, kiu estonte eniris la Akademion de Esperanto. La skoltaj esperantistoj sukcese varbis aliajn gejunuojn. Eble tion ne ŝatis la registaro, kiu likvidis la skoltan movadon sed permesis transformi la grupon je Junulara E-klubo.

Ĉiuj estis okupitaj per laboro, nur 18-jara studento Pavel kaj havis pli da tempo. Krome, dum skoltado li lernis praktike kiel aranĝi tendarojn: unue oni devas trovi belan herbejon kaj puton kun trinkebla akvo. Poste oni aĉetu lignobretojn por plankoj, sur kiu staros la pruteprenitaj tendoj. En tiaj cirkonstancoj, la tendaranoj aranĝis la loĝadon por si kaj nur simpla forno kun tubo servis kiel kuirejo.

La klubo tuj pligrandiĝis je 200 novaj membroj, kiuj antaŭe aktivis en skoltaj grupoj. Ne eblis prizorgi la 230-personan grupon samloke, do ni dividis ĝin je kelkaj klasoj, ĉiusemajne po unu tago. La E-klasoj funkciis ĉiusemajne po unu tago. Tiu programo estis interesa kaj plaĉis al la ŝtata administracio. La kursoj daŭris du jarojn sed intertempe aperis la problemo, ĉar la gejunuloj volis kune tendumi en somero. Por tio necesis akiri la ŝtatan permeson. Por faciligi la decidon, la esperantistoj deklaris ke tio estos lingva tendaro. La regiona kultur-oficejon gvidis tiam esperantisto, s-ro Sedláček, kiu permesis organizi la tendaron kondiĉe, ke ĉiutage oni instruos Esperanton dum almenaŭ du horoj. Jes, do SET estas lingva tendaro! La afero aspektis bone, sed aperis la konkreta demando: kiu okupiĝu pri organizado de la tendaro?

Ĉiuj estis okupitaj per laboro, nur 18-jara studento Pavel kaj havis pli da tempo. Krome, dum skoltado li lernis praktike kiel aranĝi tendarojn: unue oni devas trovi belan herbejon kaj puton kun trinkebla akvo. Poste oni aĉetu lignobretojn por plankoj, sur kiu staros la pruteprenitaj tendoj. En tiaj cirkonstancoj, la tendaranoj aranĝis la loĝadon por si kaj nur simpla forno kun tubo servis kiel kuirejo.

Pavel mem devis praktike lerni kiel ĝin fari el koto kaj ŝtonoj. Kaj, nekredeble, tiu forno bone funkciis. En la unuaj jaroj, la tendaro okazis apud golfeto de Vranov-akvobaraĵo, en Chvaletice. Pavel bone konis la ĉirkaŭaĵon, ĉar dum la milito li loĝis tie, en vilaĝo Zálesí. Baldaŭ ĉiuj E-kluboj en Ĉeĥoslovakio eksciis pri SET kaj multaj interesitoj volis alveni. En jaro 1955, la tendaro devis esti dividita je tri etapoj, ĉar venis ne nur infanoj, sed ankaŭ multaj plenaĝuloj kaj nombro de la tendoj malsufiĉis.

Aperis gravaj konfliktoj kun la registaro, ĉar duono de la tendaranoj volis dimanĉe iri al preĝejo. Rezulte, la tendara vic-estro Jaro Habeš estis sendita labori en minejo kaj Pavel Sittauer devis soldatservi. Reveninte al Chvaletice, li rimarkis ke iu okupas la herbejon en kaj konstruis tie kabanojn. Rezulte, s-no Sittauer devis serĉi novan lokon por SET kaj trovis ĝin en Lanĉov, aliflanke de la golfo. Tie, kun kelkaj esperantistoj, li komencis denove konstrui la tendaron. La organizadon helpis s-no Herman, li estis komunisto kiu parolis Esperanton kaj uzante sian pozicion li akiris de la ŝtato sufiĉe grandan monsumon por aĉeti la bezonatajn materialojn. Tiel ni mem povis konstrui la kabanojn.

La kabanoj estas ĉirkaŭitaj de arbaro, cent metrojn de la rivera plaĝo.

Komence de la 60-aj jaroj, fondiĝis Ĉeĥoslovaka E-Asocio, ĉe kiu ekfunkciis kleriga instituto. Membroj de ĈEA ofte vizitis la tendaron kaj post kelkaj jaroj Pavel sukcesis aĉeti la unuan kabaneton. Sekvajare staris tie la samaj kvin, konstruitaj de s-no Bala. Jaron post jaro estis jam 15 kabanetoj kvarpersonaj, do entute povis loĝi tie 60 homoj. Sed tiam montriĝis la bezono konstrui unu grandan kabanon por kuirado. Helpis nin membro de nie E-klubo, kiu estis radioamatoro. Li dissendis la peton pri financa helpo kaj unu vojaĝoficejo sendis multe da mono, kio sufiĉis por konstrado de la sekvaj 24 kabanoj. Tion la esperantista grupeto faris dum apenaŭ du jaroj!

La unuan SET-on Pavel organizis kun sia edzino kaj li mem devis sole instrui Esperanton. Sekve lin multe helpis Věra Podhradská kaj Mirek Malovec. Nur poste okazis kursoj por instruistaro. Okaze de la UK en Prago-1996, aperis bela libreto “La knaboj de kastora rivero” de Jaroslav Foglar. En la tuta SET-historio, plurfoje instruis s-noj: T.Kilian, V.Echtner, J. Mařík, F. Sedláček, J. Vondroušek (dum 32 etapoj, pri literaturo kaj historio de la E-movado) kaj multaj aliaj. Dum la ĉiutaga programo okazis E-instruado por komencanoj kaj progresintoj. Posttagmeze: naĝado, sportoj, boatado kaj ekskursoj al kasteloj Vranov, Bitov aŭ al ruino de Cornštejn. Kaj vespere – babilado, promenoj kaj kantado ĉe la tendarfajro.

*

Venis la novaj tempoj, malfermiĝis landlimoj kaj la popolo ekvojaĝis ekterlanden. Perdiĝis intereso pri Esperanto kaj al SET venis jam malpli da homoj. Tial ni komencis instrui ankaŭ aliajn lingvojn. Ne estas facile instrui lingvon ĉiutage, dum la dusemajna periodo. Iamaj esperantistoj maljuniĝis kaj mankas la novajn. En lastaj someroj, Pavel ne plu aktivis tiel energie kaj pasis pli da tempo en sia familia ĝardeno. La tendaron en Lanĉov ŝatas viziti liaj du filinoj kun siaj infanoj por renkontiĝi kun aliaj eks-tendaranoj. Nujntempe al organizado de SET helpas la lekreskintaj nepoj de Pavel.

Akvobaraĵo Vranov formis la belan baraĵlagon.

Fine de ĉiu 14-taga etapo okazas granda tendarfjro kun akompano de kantoj kaj ĉiuj gaje rememoras la pasinajn jarojn. Kvankam hodiaŭ oni preferas komforton kaj luksajn hotelojn, tamen multaj homoj ŝatas ankoraŭ libertempi proksime al la naturo, laŭ skolta maniero – kun bivakfajro kaj kantado ĉe gitaro aŭ harmoniko. Simplaj nutraĵoj ankaŭ bongustas ĉi tie, apud la Araĝenta Golfeto de baraĵlago Vranov (suda Moravio, proksime al ĉeĥ-austria landlimo).

La unua eksterlanda tendarano venis el Svedio en jaro 1955 kaj entute SET gastigis esperantistojn el kvin kontinentoj, inter ili s-non Kei Kuris el Japanio. El Kanado venis Wallace Du Temple kiu ĉi tie konatiĝis kun sia estonta edzino Olga. Ili ambaŭ revenis kelkfoje al SET kun siaj infanoj kaj olga estis multjara ĉefdelegito de UEA por Kanado. En jaro 1982 okazis ĝemeliĝo kun bulgara E-klubo en Velingrad kaj rezulte ĉirkaŭ 20 bulgaraj geknaboj vizitis Lanĉov ĉiujare. Estro de ilia klubo Manol Colev ĝisvivis 102 jarojn.

La jubilea renkontiĝo de la SET-partoprenintoj. Meze sidas Pavel Sittauer.

Kaj en jaro 2008, la 50-jaran jubileon de SET festis ĝiaj multaj partoprenintoj. Dum tiuj jardekoj, vizitis ĝin centoj aŭ eble miloj da homoj. Elinter la plej malnovaj gastoj, multaj ne plu vivas. Antaŭ la sesdekjariĝo de SET, la ceteraj pruntedonis monon por konstruado de aliaj objektoj en la tendarejo.

Unu el golfetoj de la Vranova Baraĵlago.

PS:

Kun la tiama prezidanto de PEA en Bjalistoko, Zenon Stawikowski (1950-2018), do mortinta samjare kiel P. Sittauer), ni partprenis Lanĉovan SET en jaro 1977. Ĝi estis unu el plej ĉarmaj eventoj kiujn ni konis. Eble iom inspiritaj, dum tiuj jaroj ni organizadis ISET (Internaciaj Skoltaj E-Tendaroj) en Aŭgustova Lagaro, norde de Bjalistoko. Krom polaj skoltoj, partoprenis ilin ankaŭ junularaj grupoj el Bulgario, Finnlando, Germanio (GDR), Hispanio, Hungario kaj Jugoslavio. Tio estis neforgeseblaj aranĝoj, pri kio ni eble faros artikolon en estonteco.

__________________________________________

.

Kaj postrestis la kantoj…

Gianfranco Molle (1950-2018) estis la kanzonisto, kiun tre ŝatis E-publiko, precipe la junulara.  

La naskiĝ-urbeto de Gianfranco, Roccasecca estas lokita duonvoje
inter la ĉefurbo Romo kaj Napoli (eo: Napolo).

Pinton de sia populareco li atingis en la jardeko 1975-1985, ĉar en la programoj de TEJO-kongresoj li ofte prezentis siajn kantojn, precipe tiujn pri la E-movado, kiel “La vojo” kun la teksto de Ludoviko Zamenhof: https://www.youtube.com/watch?v=vQHFvp0iHJc aŭ la humura, pri Verda Kufulineto : https://www.youtube.com/watch?v=y1112HpsPZU kies teksto baziĝas je la fama fabelo de la ruĝa kufeto.  

Krom tio, Gianfranco estis invitata al diversaj E-aranĝoj en Italio. Do tiuj koncertoj multe kuraĝigis lin al surbendigo de la kantoj kaj alpreno de la aliaj, konataj vaste en la mondo kaj lerte esperantigitaj. “Bella ciao” – https://www.youtube.com/watch?v=Xb92ElR3ATo . Liaj kantoj tuŝis ofte sociajn kaj politikajn problemojn, ekz. ĉi tiu pri la militbazoj: https://www.youtube.com/watch?v=EJeC2vDo00I . La tekstoj ofte montras simpatio al socialismo: “Ne atendu” – https://www.youtube.com/watch?v=s5Hu5YgjO9g . Tio tamen ne ĝenis liajn ŝatantojn, ĉar liaj muzika talento kaj varma voĉo kun subtila akompano de la gitaro povus veki ĉies simpation.  Ĉi tie vi povas aŭskulti la du serenajn kantojn de Gianfranco:  1. “Samtempaj sezonoj” (verŝajne kun la teksto de Julio Baghy) – https://www.youtube.com/watch?v=nNqcbmx4E58 ; 2. “Vilaĝeto“: https://www.youtube.com/watch?v=hSopL1IDr8I .

*

En sia verŝajne lasta filmeto, Gianfranco kantas pri “Sand Creek” /Sabla rivereto – https://www.youtube.com/watch?v=NsoGGekpKoY . (La duan gitaron ludas lia filo.) Valoras tiun ĉi kanton aŭskulti en la itala originalo, sub la titolo “Fiume Sand Creek“.  Temas pri masakro de la indianoj, okazinta aŭtune 1864 en la usona subŝtato Colorado.

La E-sukcesoj instigis Gianfrancon al produktado de la sekvaj sonbendoj. Intertempe montriĝis, ke lia kantado sonas tre bone ankaŭ en duetoj, precipa kun virina voĉo. 

 

 Kantas Marcela Fasani kun Gianfranco (la maldekstra muzikisto estas nekonata).

Cetere, ĉu itala lingvo – eble la plej melodia en la mondo – ne estar kreita por kantado? Ja konfirmas tion la mirinda voĉo de Luciano Pavarotti en la kanto dediĉita al legenda Enrico Caruso: (5:19) https://www.youtube.com/watch?v=I8A61eY1Efg . Listo de la bonegaj italaj kantistoj estus tro longa por mencii iliajn nomojn. Pere de iliaj talentoj kaj de la komponistoj, la itala muziko disfamiĝis tutmonde. Aŭskultante la programojn de “Canzonissima” aŭ la kant-festivalon en San Remo, oni vere povus ekami la italajn kantojn. La itala stilo de “belcanto” influis komence la mondfama konkurson Eurovision (Eŭrovida kant-konkurso). Sed, laŭ jaroj, tiu evento estis komplete ŝanĝita kaj tion vi rimarkos en la filometo pri kanto, kiu venkis “Eurovision” pasintjare – (3:15) https://www.youtube.com/watch?v=TP_qrX-fg7A .

*

Revenante al Gianfranco Molle: fine de la 1980aj, li malaperis el la verdaj scenejoj kaj neniu povis lin anstataŭigi. En lastaj jaroj li revenis al kelkaj E-renkontiĝoj en Italio kaj fine de la pasinta jaro atingis nin la informo pri lia morto.

 La pitoreske situita Logano troviĝas nur ĉ. 80 kmj norde de la urbego Milano.   

Fine, alia kanto pri Lugano, svislanda urbo en ital-lingva kantono Tiĉino: https://www.youtube.com/watch?v=WloUn3_FMX4 . Ni povas ĝin kompari kun alies plenumo, fare de Giorgio Gaber – https://www.youtube.com/watch?v=k84G4ODpBsE .

Ni ne disponas pri multaj fotoj de Gianfranco, tial ni ilustras ĉi tiun artikolon per tiuj de Gaber.

Ĉi tie kelkaj liaj kantoj:  La libertà / Libereco – https://www.youtube.com/watch?v=nulKUZ1sWlA . O bella ciao https://www.youtube.com/watch?v=Kyj2N4uYOk0 . IL Ricardo https://www.youtube.com/watch?v=XHGjEA5C161Kantado de Gaber memorigas iom la stilon de Gianfranco, ĉu ne? Por kelkaj, la tria povas memorigi ĝoj-etoson de la eksaj TEJO-kongresoj. Ja bonaj kantoj estas ĉiam junaj.

_______________________________

.

 

SIRIO – leviĝi el cindroj (parto 2)

Ĉi tie vi povas legi intervjuon kun Robert Chelhod, kiu naskiĝis en Alepo – antaŭ nelonge, la plej granda kaj plej riĉa urbo de Sirio. Dum sia junaĝo Robert organizis en sia urbo la unuan Fokolaro-Domon, kiu funkciis bone dum 18 jaroj kiel centrejo de dialogo inter kristanoj kaj islamanoj. En jaro 2008, li translokiĝis al Libanujo. Ekde kiam la apogataj de eksterlando teroristoj eksplodis la civilan militon, li vivas en Italio kaj laboras en la sidejo de Agado por Unuiĝa Mondo (AMU – Azione per un Mondo Unito / Action for a United World ).

Kiel vi rememoras Sirion?

Tiel aspektis Aleppo antaŭ la milito

La registaro ne blokis progreson. Mi vidis tie prosperon je ĉiuj niveloj: ekonomio estis forta kaj nian landon vizitis tre multaj turistoj. Sed baldaŭ post la t.n. “araba printempo 2011” (serio de organizitaj ribeloj en Nord-Afriko), en Sirio aperis sociaj konfliktoj. La bataloj inter siria armeo kaj apogataj de eksterlando teroristaj grupoj pli kaj pli disvastiĝis kaŭzante suferadon de la tuta nacio. Antaŭ ĉi tiu milito minimuma salajro egalis al 500 dolarojn monate kaj nuntempe ĝi malaltis ĝis 50.

Kiel videblis tiu milito de Libanuja flanko?

Mi volis veturi al mia popolo, sed tiutempe tio ne eblis. Estis dolorige vidi amason da sirianoj fuĝi al Libanujo. Ja mi konis ilin! Tio estis honestaj, laboremaj homoj – tre bezonataj en mia lando. Januare 2017 ve revenis al Sirio, unu monaton post liberigo de Alepo. Mi restis “hejme” dum tri monatoj, limigita en certa teritorio. Nur poste mi kuraĝis veturi al la plej belaj partoj de la urbo: sed ĉio estis tie detruita, nuligita ĝis la grundo. Mi sentis korskuon: nenio restis el tiuj lokoj, kiuj antaŭe estis fiero de la loĝantaro. Kiam mi ekvidis la antikvan market-kvartalon Souk (arabe: Al-Madina Souq ), tie estas nur ruinoj. Iu klarigis: ‘La ribeluloj eniris ĉi tien, kaj la armeon de tiu flanko‘. Mi ekpensis pri ĉiuj homoj kiuj mortis tie. Mi eĉ ne kapablis prijuĝi la teroristojn, kiuj detruis miajn urbon.

This image has an empty alt attribute; its file name is inf.alep-5.jpg

Kiel la homoj vivas tie nun?

Malgraŭ timo, krueleco kaj malĝojo kiun la homoj spertis – ili volas daŭrigi sian loĝadon tie kaj rekonstrui ĉion denove. Ĉiuj estas tre lacaj de la pasintaj jaroj sed tamen decidas vivi normale. 

Kion ni povas fari hodiaŭ por Sirio?

La Di-kredantaj povas preĝi. Kaj la ceteraj sciu kaj informu, ke Sirio vivas. Nia lando bezonas apogon, ne nur materian – kvankam ĝi certe estas esenca. Antaŭ ĉio fidu ke nia lando – estante la lulilo de la civilizeco – kapablas renaskiĝi. Paco ankoraŭ eblas ĉi tie. Ni volas certiĝi, ke la mondo sentas nian suferadon, kiu tagon post tago malaperas.

Surloke vi kunordigas la sociajn AMU-projektojn fondita por Sirio. Kiel ĝi funkcias?

La projektoj varias, kiel ekz. de manĝaĵoj ĝis lernejoj. Grava estas helpo al san-servoj, kiuj pro la milito ne povas plenumi siajn taskojn eĉ je baza nivelo. Mankas kuracistoj, medikamentoj, instrumentoj. Projekto inter-familia estas pli stabila. En la urboj de Damasko kaj Homs funkcias jam du apud-lernejaj organizaĵoj; ĉiu el ili prizorgas po 100 infanoj, same la kristanaj kiel islamaj. Lernejo por surdomutaj infanoj funkcias denove, kiel antaŭ la milito. Aliaj projektoj koncernas klinikoj pri kancero kaj dializo (medeicina ekipaĵo por renmalsanoj). Tiaj projektoj oferas laboron por multaj gejunuloj, kiuj vivas en tiuj regionoj. Kaj demandoj pri dungado fariĝis la fundamenta problemo. Ni esperas ke en proksima estonteco ekfunkcios la projekto pri mikrokredito*, kiu ekigos entreprenemon. En la tuta historio, Alepo estis konata kiel la urbo de komercistoj kiuj povos ja denove aktivi, kvankam mankas la komenca kapitalo.

Junularo por Unuiĝanta Mondo apogis la sirianojn dum la tuta milito.

Kiel tiuj projektoj influas la interreligian dialogon?

“En Alepo la kristanoj formis la eliton. Kiam bomboj eksplodis en islamaj stratoj, multaj tieaj loĝantoj rifuĝis al kristana kvartalo. La kristanoj malfermis la pordojn kaj ilin akceptis en siaj domoj. Tiumaniere ili persone konatiĝis. La rifuĝintoj estis kortuŝitaj per tiu konkreta helpo. Eble tiam okazis ankaŭ negativaj spertoj, sed la fakto estas, ke ĉi tiu milito igis ĉiujn sirianojn proksimiĝi unu al la alia.

_________________________________________ 

.

 

Esperi – malgraŭ ĉio (parto 1) 

 

This image has an empty alt attribute; its file name is sky-1.jpg

Latina originalo de la supra titolo sonas: “CONTRA SPEM SPERO” kaj tio memorigas pri unu saĝa konsilo:  > Kiam sieĝas vin obskuraj pensoj, rigardu la nubojn sur ĉielo!

Tian konsilon eble observis pastro Jozefo Zielonka, ĉar persistis labori por Esperanto kelkdek jarojn – spite al multaj obstakloj kaj suferoj. Amikoj nomis lin VERDULO, ĉar lia familia nomo Zieloka signifas laŭvorte “verdan furaĝon”. Kaj espero estas tia nutraĵo, kiu ofte ebligas al homo travivi malfacilajn momentojn de la vivo.

*

NU (demando):Mi aŭdis multe pri via kelkdekjara laboro por Esperanto. Via “verda” entuziasmo estas bone konata inter la esperantistoj, kiuj eĉ nomis vin pseŭdonime “Verdulo”. Tia persistemo vere impresas, eble vi lernis ĝin de viaj gepatroj? Bonvolu rakonti pri via infanaĝo.

JZ (p. Jozefo Zielonka, respondo): La homo naskiĝas kadre de la familio, en konkretaj loko kaj tempo – pri kioj li ne decidas. Eĉ liaj gepatroj dependas de la sorto, kiun ili devas alfronti kaj travivi. Bonŝance, mi apartenas al tiuj havintaj feliĉan infanecon, kvankam poste la vivo ne ŝparis al mi multajn surprizojn, ne ĉiam ĝojajn.

This image has an empty alt attribute; its file name is podegrod-2.jpg

 

Geografie, la regiono de mia junaĝo nomiĝas Antaŭ-Karpata Ebenaĵo kiu najbaras kun Sądecka (pron: Sondecka) Valo. De sudo, fermas ĝin Beskida Montaro kiu – kiel parto de la Okcidentaj Karpatoj – etendiĝas laŭ pol-slovaka landlimo.

.

La vilaĝo en kiu mi vivis, memorigas min ofte pri la feliĉa infaneco, kiun mi pasigis tie. Tial mi ĉiam volonte ĝin vizitas. Nia vilaĝo troviĝas proksime al pitoreska Sondecka Valo, kiun ĉirkaŭas la menciita ĉeno de la montoj. La folkloro estas ĉi tie riĉa kaj la vilaĝanoj fidele ĝin daŭrigas.

This image has an empty alt attribute; its file name is podegr-1.jpg
Popola dancgrupo "Podegrodzie" 

NU: Loĝantoj en la Beskidoj, simile kiel aliaj montaranoj, fiere prizorgas sian kulturon, kostumojn, dancojn, kuirarton ktp. Ilia tradicio daŭris dum jarcentoj, ĉu ne?

JZ: Nia vilaĝo Olszanka (kun Mostki, Podegrodzie kaj kelkaj aliaj) situas ĉirkaŭ la monto, sur kiu estis konstruita mezepoka kastelo. La unuaj slavaj gentoj nomiĝis tie Vistulanoj kaj Sudetaj Laĥoj (la nomo devenas verŝajne de princo Lech). Ĝis hodiaŭ, niaj loĝantoj portas fiere la popolkostumojn kaj daŭrigas siajn malnovajn
tradiciojn.

La nomon “Olszanka” ĝi ricevis de alna arbaro ( pole: olsza, scienca nomo: Alnus L), kiu delonge kreskas en tiu loko. Arkeologiaj elfosaĵoj montris, ke unuaj setlejoj ekzistis ĉi tie antaŭ pli ol sep mil jaroj. La tiamaj loĝantoj manĝis fruktojn kaj aliajn plantopartojn, ili ĉasadis kaj post jarcentoj komencis okupiĝi pri agrikulturo kaj bestobredado. La domojn ili konstruis el ligno kaj ŝtonoj. Laŭ kresko de scio kaj praktiko, oni eklernis fari potojn, bovlojn, tasegojn – unue el argilo kaj poste el bronozo (dum la bronzepoko). En lastaj du jarmiloj, ĉi tiu regiono estis atakita multfoje de hunoj, tataroj kaj de aliaj invademaj gentoj. Tiam la vilaĝoj estas komplete ruinigitaj, forbruligitaj kaj ĉiu loĝanto mortigita.

La 20a jarcento ne estis pli bona. Dum la unua mondmilito, nia regiono troviĝis sub aŭstria okupado, kies ruloj devigis multajn vilaĝanojn eniri la armeon. La plimulto neniam revenis hejmen. Tiun militon akompanis granda mizero kaj mortigaj malsanoj. “La forbuĉado de popoloj” – kiel nomis ĝin franca Nobel-premiito Romain Rolland – finiĝis aŭtune 1918 kaj ĉiuj esperis, ke fine alvenas la tempoj de paco. Tamen la atendataj “tempoj de paco” ne daŭris longe ĉar, post apenaŭ 20 jaroj, Germanujo eksplodigis denove pli kruelan, la 2an mondmiliton. 

La 20a jarcento ne estis pli bona. Dum la unua mondmilito, nia regiono troviĝis sub aŭstria okupado, kies ruloj devigis multajn vilaĝanojn eniri la armeon. La plimulto neniam revenis hejmen. Tiun militon akompanis granda mizero kaj mortigaj malsanoj. “La forbuĉado de popoloj” – kiel nomis ĝin franca Nobel-premiito Romain Rolland – finiĝis aŭtune 1918 kaj ĉiuj esperis, ke fine alvenas la tempoj de paco. Tamen la atendataj “tempoj de paco” ne daŭris longe ĉar, post apenaŭ 20 jaroj, Germanujo eksplodigis denove pli kruelan, la 2an mondmiliton.

1939

NU: Vi naskiĝis antaŭ la dua mondmilito kaj estis nur 6-jara knabeto kiam ĝi eksplodis. Eble vi memoras, kiel ĝi influis la vivon de via familio aŭ najbaroj.

JZ: En niaj vilaĝoj, simile kie en ĉiuj okupataj landoj, ekmankis manĝaĵoj, vestoj kaj medikamentoj. Sed la gepatroj devas iel sekurigi la vivon de siaj infanoj. Precipe kruela vintro frapis nian regionon en jaroj 1941-42, la frostoj atingis 40OC. Inter la plej konataj viktimoj de tiu milito estis heroo de la koncentrejo Auschwitz, Maksimiliano Kolbe, kiu oferis sian vivon por savi alian homon, sendotan al malsat-bunkro. Pro la forta apogo al Esperanto, pastro Kolbe estas rekonita kiel patrono de la esperantistoj. Dum tiu milito pereis ankaŭ membroj de Zamenhofa familio, inkluzive lian amatan filinon Lidia. Post pli ol kvin longaj jaroj, alvenis fine la printempo 1945 kaj – kiam ni aŭdis pri kapitulaco de la Tria Germana Regno – unuafoje neniu timis pro la bombaviadiloj flugintaj super niaj urboj kaj vilaĝoj.

NU: Ni povas imagi kiel senŝarĝiga estis la anonco, ke la nazia Germanujo kapitulacis kaj ke la okupantoj forkuris.

Dum la konferenco en Teherano-1943, la tri venkintaj potencoj (Usono, Britujo kaj Sovetunio), interkonsentis dividi Eŭropon je du partoj.  Sed baldaŭ poste, en ties orienta parto la regadon transprenis komunistoj. Rezulte, religia libereco kaj Esperanto-aktivado stis malpermesitaj. Pasis sekvaj ok jaroj kaj oni denove povis instrui Esperanton.

.

NU: Do, tiam okazis via unua kontakto kun Esperanto?

JZ: Jes, danke al profesoro Mieczysław Sygnarski el Jagielona Universitato de Kraków (Krakovo). Li veturis al urbo Tarnów kaj konvinkis rektoron de la tiea Porpastra Seminario pri utileco de Esperanto kaj sukcesis komenci la instruadon. Inter liaj studentoj estis ankaŭ mi; do Prof. tiel malfermiĝis mia granda aventuro kun Esperanto. Prof. Sygnarski estis unu el plej meritaj esperantistoj en la postmilita movado de Pollando. Krom la gvidado de multaj E-kursoj, li verkis ankaŭ lernolibrojn por ĉi tiu lingvo kaj okupiĝis pri tradukado.  

.

Lia plej populara tradukaĵo estas la porjunulara romano de H. Sienkiewicz – “Tra dezerto kaj praarbaro”. Ĝi fariĝis vaste konata, ĉar estis tradukita al kelkdeko da lingvoj. (Ni montras ĉi tie la tri kovrilojn elinter tiuj libroj, kiuj aperis en diversaj nacilingvaj tradukoj).

NU: En Tarnów vi certe lernis latinan lingvon kaj verŝajne trovis, ke multaj  E-vortoj estas jam konataj al vi. 

JZ: Certe, la esperanta vortaro baziĝas je indo-eŭropaj lingvoj, ĉefe je la latina kaj greka. Sed mi trovis tuj, ke la Internacia Lingvo estas logika kaj simpla, tial do nekredeble facila. Sed por mi, ne malpli fascina estis la ideo de internacia amikeco, kiun ĝi celas. Pri tiuj problemoj Ludoviko Zamenhof estis sentema ekde sia infanaĝo, kiam li vidis diversajn antagonismojn inter la kelklingva loĝantaro de Bjalistoko. Tiam en lia kapo naskiĝis la ideo pri unu facila, universala lingvo kiu forigos la miskomprenojn.

.

NU: Zamenhof nomis tion “la interna ideo” kiu hodiaŭ ŝajnas esti jam eksmoda.

JZ: Tiun ideon li realigis en sia 28a jaraĝo, post translokiĝo de la tuta familio al Varsovio. Lia “Unua Libro” aperis en kvar lingvoj (rusa, pola, franca, germana) kaj vekis nekutime grandan intereson – inter la homoj de diversaj nacioj, kulturoj kaj religioj. La 19a jarcento abundis je diversaj kaj reciproke kontraŭaj ideologioj. En unu el siaj leteroj Zamenhof skribis, ke en sia junaĝo li estis nekredema ĉar hejme religio ne gravis. Lia patro laboris kiel oficisto en la cara imperio kaj indiferentis pri tiaj aferoj. Fariĝinte studento, juna Ludoviko renkontis kredantajn kolegojn, ĉefe kristanojn kaj rimarkis ke ili aspektas pli feliĉaj, ĉar eble trovis klaran sencon de la vivo. Tio proksimigis lin al katolikaj rondoj, kvankam fakte Zamenhof neniam forlasis kulturon de sia popolo. Legante la Biblion, li trovis la historion de Babel-turo kaj decidis solvi tiun problemon de internaciaj miskomprenoj, kiun ĉefe kaŭzas lingva kaoso.

 “Patro nia” estas konata en centoj da lingvoj, ankaŭ en la Internacia Lingvo.  

.

NU: Dum unu E-prelego vi diris ion interesan pri la “Unua libro”.

JZ: poste li konatiĝis kun la universala preĝo, nomata “Patro nia” (latine: Pater noster). Se ni ĉiuj havas unu Patron en la ĉielo – ekbrilis la nova lumo – tio signifas ke ni ĉiuj estas gefratoj! Tiam la juna entuziasmulo decidis, ke lia nova neŭtrala lingvo enhavu la preĝon kiel unu el bazaj tekstoj en la “Fundamento de Esperanto”. Malgraŭ protestoj de unu varsovia sinagogo, Zamenhof insistis: “Preĝo de la Sinjoro devas resti en la Esperanta lernolibro, ĉar ĝi estas la plej bela teksto, kiun konas la homaro”:

Patro nia, kiu estas en la ĉielo, / sanktigata estu Via nomo, / venu Via regno, fariĝu Via volo / – same en la ĉielo, kiel sur la tero.  / Nian panon ĉiutagan donu alni hodiaŭ  / kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn, / kiel ni pardonas al niaj ŝuldantoj. Kaj gardu nin kontraŭ tento,  / sed liberigu nin de malbono.     / Amen.  

Rezulte, Patro nia troviĝas en ĉiuj ses eldonoj presitaj dum lia vivo. Tiumaniere Ludoviko Zamenhof, kiel kreinto de la nova lingvoprojekto, montriĝis la homo de vasta horizonto, malfermita al tuta homaro, sendepende al kiu nacio, raso aŭ religio oni apartenas.

Sur la Olivarba Monto (en araba kvartalo “Al-Tur” de Jerusalemo) troviĝas la malnova preĝejo nomita “Patro nia”. Sur ĝiaj muroj (vidu la dekstran angulon de ĉi tiu foto), la turistoj povas legi tiun universalan preĝon en pli ol 60 lingvoj. En la 1970aj jaroj, esperantistoj fondis tie ankaŭ la nian, en Esperanto.
 

NU: Kiam mi redaktis “Internan Informilon” de PEA, ties prezidanto d-ro J.Leyk komencis prudente renovigi la asocion. Li sukcesi inviti al kunlaboro kelkajn universitanojn kaj multe da aliaj interesaj esperantistoj, kiuj aktivis ekster la asocio. Unu el ili estis Irena Bednarz, kiu (se mi bone memoras) laboris en biblioteko de Varsovia Universitato kaj konis multe da nekonataj faktoj el historio de Esperanto. Danke al ŝia helpo, mi trovis en la “Enciklopedio de Esperanto” ke kristanoj entuziasme apogis la E-movadon. Tio okazis en la unuaj jaroj kaj surprizis min granda nombro de tiu esperantistoj. Poste ili ne plu tiomis (eĉmalmultiĝis) – kiu scias kial: pro senraviĝo aŭ pro la brutalaj persekutoj?

JZ: En unuaj jarod de la 20a jarcento, franca pastro Emile Peltier, profesoro de bibliaj studoj en Tours, komencis presi E-aldonaĵon al gazeto L’Aube (” Tagiĝo”). En jaro 1902, ĝi aperis kiel aparta periodaĵo sub la titolo “Espero Katolika” kiu estas fakte la plej malnova E-revuo. Aprobis ĝin kaj benis papo Pio la 10a. Ĉe tiu okazo, li aldonis ke ‘Esperanto, kiel popola latino, havas grandan estontecon‘. En tiuj jaroj Esperanto disvastiĝis rapide kaj neniun ĝenis, ke kadre de la kongresoj okazadis ankaŭ preĝoj aŭ Mesoj. Eble tiu epoko estis pli tolerema ol la hodiaŭa?

Kompreneble, jam ĉe la komenco, Esperanto unue trovis multajn disĉiplojn en sia naskiĝurbo Varsovio kaj en aliaj partoj de Orienta Eŭropo. Verŝajne malmultaj scias, ke la unua E-lingva letero estis sendita al Zamenhof el Vilno. Skribis ĝin prelato Aleksander Dąbrowski (litove: Dambrauskas). Dum Kristnaskaj Festoj en jaro 1896, pastro Dąbrowski /Dambrauskas celebris la unuan Meson por esperantistoj de Smolensk (urbo situita en okcidenta Rusio). Tiun Meson partoprenis ankaŭ Zamenhof, kiu poste amikiĝis kun la prelato kaj helpis en korektado de lia libreto kun ekleziaj kantoj. Tiutempe vivis en Vilno ĉefepiskopo Jerzy Matulewicz (lit: Georgo Matulaitis), kiu fervore apogis Esperanton. Bedaŭrinde, en la sekvontaj jaroj okazis la tragediaj eventoj, kiuj draste limigis disvastigon de la Internacia Lingvo. Eĉ nuntempe la militaj konfliktoj pli multnombras ol iam ajn kaj ĝenerale regas “perfekta” nescio pri lingvaj problemoj en la mondo.

NU:
La modernista pensmaniero ŝajnas ironie rigardi same noblaj ideojn, kiel spiritan flankon de la homa vivo. Verŝajne Zamenhof ne fartus bone hodiaŭ en tia etoso
.

JZ: Zamenhof estis la homo de bona koro kaj nobla animo. Povas esti, ke al verkado de la arda “Preĝo sub la verda standardo” (PSVS) inspiris lin ĝuste la Patro nia. En jaro 1905, li mem deklamis ĝin por ĉiuj partoprenantoj de la unua Universala Kongreso de Esperanto, okazinta en Bulonjo-sur-Maro. Jen lasta strofo de tiu poemo:

 

Kuniĝu
la fratoj, plektiĝu la manoj,
antaŭen kun pacaj
armiloj!
Kristanoj, hebreoj aŭ mahometanoj
ni ĉiuj de Di’
estas filoj.
Ni ĉiam memoru pri bon’ de l’ homaro,
kaj
malgraŭ malhelpoj, sen halto kaj staro
al frata la celo ni iru
obstine
antaŭen, senfine.

 

.

Ĉi tie la poemon “PSVS” deklamas brazila esperantistino Neide (3:19) https://www.youtube.com/watch?v=jmDBM8ulNqs .

Ni povas imagi, kiel suferis tiu ĉi bonkora homo dum siaj lastaj jaroj, kiam centmiloj sange batalis kaj milionoj suferis aŭ estis mortigataj. “Doktoro Esperanto” ne sukcesis ĝisvivi la finon de tiu grandega tragedio, ĉar kapitulaco de la Centraj Imperioj okazis nur sekvajare post lia morto. Tamen lian verkon la militoj ne detruis, la Universalaj Kongresoj okazas ĉiujare kaj kaj kreskas la nombro de esperantistoj en novaj landoj.

1959

NU: Okaze de la 100-jara datreveno de Zamenhofa naskiĝo, la 44a Universala Kongreso okazis en Varsovio. La kongresanojn salutis 6-jara Hania Zamenhof, la pranepino de “D-ro Esperanto”.  Kio tiam okazis en via esperanta vivo?

Sur la supra foto, maldekstre: Hania Zamenhof en Varsovia Liceo (pli ol 10 jarojn post la kongreso). La kongreson partoprenis multaj eminentaj esperantistoj kiel Tibor Sekelj kaj Julio Baghy (dekstra foto).

JZ: Post la kongreso, pastro Henriko Paruzel gvidis grupon de la esperantistoj al pola sanktejo Hela Monto en Ĉenstoĥova. Tiuj pilgrimoj kaj preĝtagoj fariĝis jam la tradicio kaj la plej granda estis organizita en jaro 1966, okaze de la miljara jubileo de kristanismo en Pollando. Du jarojn poste, papo Paŭlo la 6a subskribis oficialan dokumenton Canon Missae, laŭ kiu oni povis celebri Meson ankaŭ en Esperanto. Tiutempe aktiviĝis ankaŭ ekumenaj movadoj, ne nur katolika, sed ankaŭ ortodoksa kaj la protestantaj. Sekve aperis libroj kaj E-organizaĵoj ligitaj kun aliaj grandaj religioj: islamo, budhismo, konfuceismo kaj tiuj malpli konataj kiel japana oomoto aŭ korea ŭonbulismo. Ili ĉiuj pruvas, ke transcendenca / spirita dimensio de la vivo tre gravas por miliardoj homoj.

1966 – Jarmilo de Pollando

Kelkajn jarojn post kiam oni ĉesis teni kardinalon Stefan Wyszyński arestita, li kiel Primaso de Pollando invitis la tutan nacion al preparado por la granda jubileo de 1000-jara pola ŝtataneco. Historie tio okazis en jaro 966, kiam ĉeĥa princino Dobravka edziniĝis kun Mieszko, kaj tiel Pollando akceptis kristanistmon. 

This image has an empty alt attribute; its file name is jMatej-1-1.jpg

Kristaniĝo de Pollando en jaro 966. Pentraĵo de Jan Matejko.

Por tiu okazo la Eklezio intencis inviti papon Paŭlo la 6a kaj Poŝto Vatikana eldonis specialan serion de poŝtmarkoj (vidu malsupre).  

This image has an empty alt attribute; its file name is pmVat-1-6-A.png

Sur la poŝtmarkoj: La reĝaj geedzoj Dobrava kaj Mieszko (L-15); S-ta Adalberto, apostolo de apud-Baltaj gentoj (L-25); S-ta Stanislavo, martira episkopo (L-40).

_____ 

Malsupraj poŝtmarkoj: Reĝino Jadviga, fondinto de Jagielona Universitato (en 1364), unu el plej malnovaj en la mondo (L-50);  “Nigra Madono” – la ikono de s-ta Maria en Czestochova (L-150);  Infanoj en popolkostumoj salutas Paŭlon la 6an (L-220) . 

This image has an empty alt attribute; its file name is pmVat-1-6-B-1.png

 

Bedaŭrinde, la tiama registaro tion kontraŭis kaj en la nacia sanktejo de Jasna Gora (Hela Monto en Czestochowa) restis nur la simbola, malplena seĝo preparita por Paŭlo la 6-a, kiu volonte akceptis la inviton.  Tiel do, la nacio celebris amase la jubileon apud la Hela Monto dume le registaro faris tion por si aparte, en Varsovio.

This image has an empty alt attribute; its file name is Czestoch-1966.jpg

Hela Monto 1966, la primaso dum la Jubilea Meso.

Ni esperantistoj senraviĝis ĉar oni sciis, ke la jubileon partoprenos ankaŭ multaj eksterlandaj gastoj, precipe pro la ĉeesto de la papo.  Por tiuj amasoj ni volis prezenti nian programon kaj reklami Esperanton.   Kvankam ni perdis tiam la grandan ŝancon, tamen ĉiu el ni povas estonte uzi similajn eventojn kaj kontribui al konstruado de pli justa kaj paca mondo per nia Internacia Lingvo.

 

NU: Dankon por la respondoj pri via interesa vivo. Per ĉi tiu pozitiva akcento ni finas la unuan parto.

JZ: Mi salutas ĉiujn viajn legantojn pro nia tradicia “Semajno de Internacia Amikeco”.

 

(dua parto sekvos)

 

____________________________________ 

 La Torĉo 

“Hardu sane la korpon”

          Du semajnoj sur glacio (parto 1)

Ĵus en la pasinta monato okazis la evento, kiu aktualas por la vintra eldono de ĉi tiu rubriko. Juna svedino Gina Johansen veturis al siberia urbo Irkutsk (eo: Irkucko) por realigi sian revon. Ŝi planis trairi solece trans la frostigita Bajkalo – la plej profunda lago en la mondo, nieoficiale nomata “Siberia Maro”.

 

Somere Bajkalo aspektas gastema por la turistoj, sed en la frosta vintro ĝi aspektas tute malsame.

Dum 15 tagoj, Gina trairis (piede kaj per skioj) preskaŭ 700 kilometrojn: de urbeto Kulkut, lokita ĉe la suda bordo de Bajkalo – ĝis Niĵneangarsko, la plej norda. Kutime, ŝia ĉiutaga distanco egalis al ĉ. 55 km, krom la du malfaciaj tagoj, en kiuj ŝi povis fari nur po 27 km.   

 

En la dusemajna periodo, Gina dufoje havis la okazon sin bani en varma akvo, duŝe. Nun ni transiras al ŝia taglibro, farita dum la ski-marŝo.

*

Se iu decidas veturi al malproksimaj regionoj vintre, estas grave akcepti la sintenon: “mi fartos bone en malkomforto“. Ja estas malfacile vekiĝi en la tendo, kiam la ekstera temperatura atingas minus tridek gradojn / – 30O C, dum via korpo estas laca kaj doloras.

Mi elektis tian sledon, kiu estas tre malpeza. Normale, ĝi longas ĉ. 170 centimetrojn kaj la mia pezas nur 4 kilogramojn. Aldone, ĝia fundo estas pli dika kaj tiel firma, ke ĝi ne rompiĝos sur akraj pecoj de la rompiĝinta glacio. Tiuspecajn sledojn oni konstruis speciale por malfacilaj cirkonstancoj, imitante la tradician sledon uzatan en norda Skandinavio. Ĝi estas malalta kaj nomiĝas “pulko-sledo” (en la finna: pulkka). En transporto, tiuspecan sledon povas treni hundoj aŭ boacoj (en Laponio / Semaujo). En vintraj sportoj aŭ eksursoj, trenas ĝin la skianto.

Mi tre kontentas pro la speciala manhorloĝo, kiu ne nur montras la tempon, sed ankaŭ mezuras la distancon, kiun mi trairas ĉiutage. Aldone mi havas ankaŭ la GPS. En ĉiu dua horo mi haltas por ion manĝi kaj trinki.

Veterprognozo informas, ke ĉi-semajnofine, en la norda parto de Bajkalo la temperaturo falis ĝis -40O C. ~ Espereble la bonkvalita jako tenos min varma, kiam mi venos tien.

Vespere mi starigis la tendon, kiel kutime – sur la glacio. Tio povas esti malfacila defio. Sportistoj, kiuj grimpas montaron, kutime uzas por tio specialajn ŝraubojn. Sed ili estas multekostaj kaj ne utilas en mia kazo.

Ekstere aŭdiĝas ĉiuspecaj bruoj pro la rompiĝinta glacio. Lacita, mi enfosiĝas profunde kaj enŝovas min malrapide en la dormosakon.

Mi volis daŭrigi la marŝon en mallumo, sed devis rezigni ĉar tiutempe estis tre malfacile navigacii sur la rompitaj glaci-pecoj. Ankaŭ miaj piedo doloras, sed tion mi anaŭvidis. Dum la 12-hora marŝo, mi manĝas survoje kaj faras kelkajn fotojn. La halto okazas nur por trinki. Glaci-rompoj malrapidigas mian marŝon.

Kelka ĝisdatigo pri lastaj tagoj. Estas pli malvarme ol mi supozis komencante la vojon. Miaj piedoj doloras kaj aperis la unuaj haŭt-vezikoj. Hodiaŭ kaj hieraŭ mi iradis dum 12 ĝis 12.5 horoj kontraŭ forta vento, sur rompitaj glaci-pecoj.

“Foje vi venkas, foje vi lernas” – tiel kuraĝigajn vortojn skribis mia kor-amiko sur la memfarita poŝtkarto. Ili apogas min en malfacilaj momentoj, en malgaja animstato aŭ kiam aperas la duboj: “por kio mi faras tion?” ~ Sed mi scias ke, surirante la glacion, mi devas moviĝi antaŭen – paŝon post paŝo. Survoje mi havis malfacilajn momentojn, larmoj falis el miaj okuloj kaj aperis duboj pri senco de ĉi tiu entrepreno.

Kial mi trenu tiun 50-kilograman, dense pakitan sledon kun tendo, dormosako kaj dekoj de aliaj objektoj? Tiam vekiĝis la konscio, ke mi decidis lukti ĝis mi atingos la nordan punkton de Bajkalo. Mi rememoras la vortojn “Foje vi venkas, foje vi lernas” kiuj mobilizas min transiri la hodiaŭan etapon.

 Sunleviĝo kaj sunsubiro super Bajkalo   

Laste mi komencis la marŝon frumatene, ke mi povu fini la etapon antaŭ krepusko kaj starigi la tendon en bone videbla loko.

Mia botelo por benzino komencis liki do mi devas ĝin fiksi. Hieraŭ mi eniris la vilaĝon Listvjanka kaj tie tranoktis.

This image has an empty alt attribute; its file name is listvja-2.jpg Listvjanka estas la populara vilaĝo, loga por turistoj ĉar tie komencas sian fluon rivero Angara. La rivero fluas tra Irkutsk (eo: Irkucko) kaj post preskaŭ 1800 km ĝi atingas multe pli longan riveron – Jenisejon. 

Sekve mi ordigis ĉion en mia sledo kaj pretiĝis al sekva etapo, Olĥon – la plej granda insulo de Bajkalo. Mi esperas, ke stato de miaj piedoj pliboniĝos. Vekiĝinte en la mateno, mi malfacile povis ekstari. Nun mi konscias, kiel malfacile estas trovi vere bonajn ŝuojn. En du lastaj tagoj mi trairis laŭvice 45 kaj 52 kilometrojn. Espereble hodiaŭ mi trairos la sekvajn 50 km.

Olĥon estas nomata “la perlo de Bajkalo”.

Admirine, mi denove havas telefon-signalon! Ĵus mi alvenis al Olĥon, la plej granda insulo en Bajkalo: 71 km longa kaj 12 km larĝa. Mi tranoktos en vilaĝo Ĥuĵir kaj tie povos sekigi la tendon.

Bedaŭrinde, ĉi tiu meza parto de Bajkalo havas malbonan reputacion pro la fortaj “barguzin-ventegoj” kiuj blovas inter la okcidenta bordo kun insulo Olĥon kaj la orienta (kie Barguzina rivero enfluas Bajkalon kaj, pli norde – situas la duoninsulo de Svatij Nos). Foje la burguzinaj ventoj povas esti tiel fortaj kiel uragano. La ŝtormo estas tre timiga, precipe kiam ĝi hurlas en vintraj noktoj (pro tio, foje oni nomas tiujn ventojn la “tut-noktuloj”).

Se vi aŭskultos la kanton “Fama maro, mirinda Bajkalo” (3:38) https://www.youtube.com/watch?v=upavnHzYTG4 , tiam ĉe la fino aperas la sonoj de la barguzina vento. Bonvenu aldoni vian opinion sub ĉi tiu filmeto, eble dulingve: en Esperanto kaj en la gepatra. Tiumaniere ankaŭ aliaj eksciu pri la Internacia Lingvo. Aldone, natura hurlado de de ventoj dum vintra neĝblovo (15:56) – https://www.youtube.com/watch?v=LUcfKoyQAD0 – ĉu faciligas dormon?

En du lastaj tagoj mi trairis laŭvice 45 kaj 52 kilometrojn. Espereble hodiaŭ mi trairos la sekvajn 50 km.

Saluton! Fine mi atingis duonon de la vojo kaj restis pluaj ĉ. 350 km ĝis Niĵneangarsk. Tiuj lastaj etapoj estos verŝajne pli malfacilaj: pli da neĝo, fortaj ventoj kaj pluaj glaci-rompoj. Antaŭ tioj, mi ripozis dum la tuta tago, ĝuis varman duŝon kaj boligitan manĝaĵon. Ĉio estas jam sekigita kaj mi sterniĝis komforte en la varma lito. Forirante, mi verŝajne estos denove sen telefona signalo.

                                                                           (Daŭrigo sekvos)

_______________________________________ 

 

Leave a Reply

Your email address will not be published.

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: