Serĉante animon en portretoj (Parto 2)
Fotinte grandajn personecojn, Karsh ne preterlasis la plej konatajn vizaĝojn. Temas kompreneble pri film-aktoroj, kies eksteran aspekton admiras milionoj. La privata vivo de tiuj steluloj ne estas tiel ĵaluzinda, ĉar fideleco ŝajnas ne gravi en tiu medio. Aliflanke troa populareco povas kaŭzi vantecon kaj kapturniĝon de ĉiu famulo. Foje ĝi povas esti danĝera, kiel montras …